VIDEO pri la dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981)

VIDEO pri la dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981)
de Ole Therkelsen

Rekordfoje, kvarfoje la UK estis en Kopenhago: 1956, 1962, 1975 kaj 2011.
Mi men estis membro de LKK = Loka Kongresa Komitato.

Trifoje mi prelegis pri Danlando en 96-a UK en Kopenhago:

  1. La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981)
  2. Hans Christian Andersen (1805-1875)
  3. Tri danaj fizikistoj Ole Roemer, H.C. Oersted kaj Niels Bohr

La intuicia dana filozofo Martinus kaj lia verko – prelego de Ole Therkelsen en la 96a UK

Dum 57 min. Ole Therkelsen prelegas pri ”La dana filozofo Martinus kaj lia verko” dum la 96-a UK en Bella Center en Kopenhago 23-30 julio 2011. La prelego estis la kvara el kvin prelegoj pri Danio, gastiganto de 96-a UK.

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

* * *

Informo

 

Martinus kaj lia verkaro

Martinus (1890-1981) naskiĝis en la vilaĝeto Sindal en Norda Jutlando de Danio. Li ricevis nur modestan instruon en la infana lernejo kaj poste li vivtenis sin per diversaj malaltnivelaj laboroj, ĝis li en 1921 komencis sian spiritsciencan laboron, kiu daŭris 60 jarojn. Martinus skribas pri la aktiviga faktoro de tiu laboro en la antaŭparolo de Livets Bog: “ … en mi estis aktivigitaj tute novaj perceptokapabloj. Tiuj kapabloj ebligis al mi – ne en ekbriloj, sed male en konstanta maldorma stato de tagokonscio – vidi ĉiujn portantajn spiritajn fortojn, nevideblajn kaŭzojn, eternajn mondleĝojn, bazajn energiojn kaj bazajn principojn malantaŭ la fizika mondo. La mistero de la vivo sekve ne estis mistero por mi.”

Livets Bog en sep volumoj estas la ĉefa verko en la verkaro de Martinus. Livets Bog enhavas kosmajn analizojn, kiuj profunde priskribas la eternan strukturon, la principojn kaj leĝojn de la vivo. Kiel suplemento al la ĉefa verko Martinus skribis La Eterna Mondbildo (simbollibroj), Logiko kaj Sepulto. La Eterna Mondbildo enhavas la koncentritajn rezultojn de la analizoj, kiuj estas akompanataj de simboloj, kiuj ebligas al la leganto superrigardi la kosman strukturon de la vivo kaj la universo. La tuta verkaro de Martinus enhavas milojn da paĝoj kaj portas la ĉefan titolon La Tria Testamento. Lige al la kosmologio de Martinus ne troviĝas ia ajn membreco aŭ unuiĝo.

 

Martinus-Instituto

Martinus-Instituto en Frederiksberg (Kopenhago) estas memposeda publik-utila institucio, kiu de Martinus ricevis la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de La Tria Testamento. Krome la tasko de la Instituto estas informado pri la verkaro kaj instruado pri la kosmaj analizoj.

En Martinus-Instituto estas administrejo, librovendejo kaj eldonejo, kiu krom la verkaron de Martinus ankaŭ eldonas la revuon Kosmos en pluraj lingvoj. Dum la vintra duono de la jaro ankaŭ estas prelegoj kaj studrondoj en Kopenhago kaj en Martinus-Centro en Klint.

 

Martinus-Centro Klint

Martinus-Centro, kiu situas en Klint apud Nykøbing Sjælland, 100 km nordokcidente de Kopenhago, estas internacia centro por studado, kie oni instruas pri la kosmologio de Martinus pere de prelegoj, kursoj kaj studrondoj. Somere okazas ĉiutaga instruado en la dana kaj sveda lingvoj, kun nova programo ĉiun semajnon. En kelkaj semajnoj la instruado okazas ankaŭ en Esperanto, la angla kaj la germana lingvoj. Printempe kaj aŭtune okazas mallongaj kaj longaj kursoj, kie oni povas profunde studi la analizojn de Martinus.

 

Pli da informoj

La instituta ret-paĝaro ekzistas en pluraj lingovj kaj enhavas ampleksan informon pri la mondbildo de Martinus, pri la literaturo kaj la simboloj, kursoj kaj prelegoj, la revuo Kosmos, kaj informon pri la programo en la Instituto en Kopenhago kaj en la Centro Klint. La paĝaro de la Instituto ankaŭ enhavas funkcion, kiu ebligas ke oni povas legi kaj serĉi en la verkaro de Martinus kaj legi malnovajn numerojn de la revuo Kosmos. Krome estas fotogalerio kun miloj da fotoj. Petu provnumeron de Kosmos, broŝurojn, literaturliston kaj programojn ĉe la Instituto:

 

Martinus Institut

Mariendalsvej 94-96

DK-2000 Frederiksberg

Danmark

 

Telefono:+45 38 34 62 80

Retpoŝto: esperanto@martinus.dk

Paĝaro: www.martinus.dk

Librovendejo: shop.martinus.dk

 

 

 

La literaturo

En sia verkaro La Tria Testamento Martinus (1890-1981) priskribis, logikan, koheran mondbildon, kiu montras, ke ĉiuj vivaj estuloj estas parto de viva universo kaj partoprenas en kontinua evoluo al pli altaj vivoformoj. La nuntempaj radikalaj ŝanĝoj kaj krizoj en la mondo estas parto de la pereo de malnova mondkulturo kaj la naskiĝo de nova humana monda socio.

La ĉefa verko en La Tria Testamento estas Livets Bog en sep volumoj, kaj kiel suplemento al tiu estas la simbolverkaro La Eterna Mondbildo en ses volumoj. Krome estas serio da aliaj libroj, granda nombro da artikoloj kaj prelegoj.

La serio da malgrandaj libroj n-ro 1–28 traktas specifajn temojn en la mondbildo en simpla kaj rekta maniero.

 

 

La Tria Testamento
Livets Bog, volumoj 1-7
La Eterna Mondbildo, volumoj 1-6
Logiko
Sepulto
La Intelktigita Kristanismo
Artikolaro 1
kaj 28 malgrandaj libroj pri elektitaj temoj

La literaturo estas eldonita de Martinus-Instituto kaj estas aĉetebla ĉe la reta librovendejo: shop.martinus.dk kaj mendebla ĉe la adreso:

esperanto@martinus.dk

* * *

OLE THERKELSEN BLOG

www.oletherkelsen.info

 

OLE Audio-foredrag

www.oletherkelsen.dk

 

OLE YOUTUBE KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw

 

AMAZON

www.amazon.com/author/ole.therkelsen

 

GOOGLE+   PROFIL

www.google.com/+MartinusKosmologiOleTherkelsen

 

TWITTER

https://twitter.com/ole_therkelsen

 

FACEBOOK

https://www.facebook.com/Martinus.Dansk.Ole.Therkelsen/

https://www.facebook.com/OleTherkelsen.info/

 

www.facebook.com/Martinus.English.Ole.Therkelsen

 

www.facebook.com/Martinus.Francais.Ole.Therkelsen

 

www.facebook.com/Martinus.Esperanto.Ole.Therkelsen

 

www.facebook.com/Martinus.Deutsch.Ole.Therkelsen

www.facebook.com/Martinus.Dansk.Ole.Therkelsen

 

www.scientia-intutitva.dk

www.martinusshop.dk

www.bibliotek.dk

www.varldsbild.se

www.saxo.com