12. Ĉapitro. Kompreni la eternecon – 0X

12. Ĉapitro

Kompreni la eternecon – 0X – la komenco de la analizo

12.1 Nova monda moralo bazita sur eterna mondbildo

Monda moralo universale valida ne povas esti bazita sur naciaj aŭ lokaj kulturaj kondiĉoj, nek sur tempe ligitaj kaj historiaj kondiĉoj. Dum la irado de la historio ni vidis ke unu jarcento post la alia produktadis ĉiam novajn mondbildojn. La moderna materiisma scienco denove produktadas novan mondbildon, kaj la plej multaj homoj tial kredas ke ankaŭ estonte tio pludaŭros. Oni malfacile imagas ke povus ekzisti mondbildo prezentanta la veron en la formo de eternaj kosmaj principoj kaj naturaj leĝoj. Spite al tio, Martinus argumentas ke li danke al siaj kosmaj sensokapabloj unuafoje en la historio de la terglobo povis prezenti senŝanĝan kaj eternan mondbildon.

Laŭ Martinus la plej interna kerno de la vivo kaj tiu mondbildo ambaŭ estas fenomenoj situantaj ekster tempo kaj spaco. Materiismaj sciencistoj tamen ne povas imagi ke io povas esti scienco kaj vero se ĝi ne estas esprimebla per nombroj, en la tempa kaj spaca dimensioj. Tempodimensiaj kaj spac-dimensiaj rezultoj estas bazitaj sur kreaĵoj kiuj havas komencon kaj finon.

Libro en Esperanto - MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO - de Ole Therkelsen
Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk

Laŭ Martinus la konscio de la vivanta estulo estas eterna fenomeno kiu kaŝiĝas malantaŭ la provizora kaj materia apero. Se oni volas atingi la solvon de la vivmistero, oni devas kutimigi sin al tio ke ekzistas rezultoj bazitaj sur analizoj de eternaj fenomenoj, kaj ke tiuj rezultoj estas ne malpli sciencaj aŭ veraj ol la rezultoj bazitaj sur tempe limigitaj kaj pereemaj fenomenoj.

La Kosmologio de Martinus kiel dirite konsistigas eternan mondbildon. Por ke mondbildo estu eterna, ĝi devas esti bildo de la eterneco kaj senfineco. Ĝi devas priskribi la premisojn kaj kondiĉojn de eterna vivospertado. Mondbildo eterna ne povas esti nur bildo de kreitaĵoj, kiuj estas tempaj kaj limigitaj de komenco kaj fino.

Pro tio ke la laborkampo de la scienco limiĝas al perinteligenta esplorado de limigitaj aferoj mezureblaj kaj peseblaj, la materiisma mondbildo havos limigitan validecon. Ne sole la inteligento, sed male la komenciĝanta evoluigo de la intuicio generas intereson kaj bezonon de klarigoj pri la eternaj kaj senfinaj fenomenoj, pri intencoj kaj pli vastaj interligitecoj en la naturo.

La fundamento de la spirita scienco estas ke la vivo estas eterna, kaj la konsekvenco de tio estas ke la vivo estas justa, logika kaj ama.

Sole perspektivo eterneca povas doni logikan pravigon de tio ke la vivo estas justa, logika kaj ama. En la granda universo ĉiu detalo estas kvazaŭ dentoradeto kun sia speciala funkcio en la eterne funkcianta vivo. Ĉio ekhavas sencon en perspektivo tuteca kaj eterneca. Ĉio glatiĝas kaj ekvilibriĝas en la longa daŭro. Ĉio nuntempa estas logike pravigebla surfone de la eterna pasinteco.

La logika konsekvenco de unuviva teorio male estas ke la vivo devas esti maljusta, nelogika kaj senama. La vivo devas esti tiel sensenca kiel absurda teatraĵo, kion ja ankaŭ konkludis la ekzistadismaj filozofoj tute logike kaj korekte el sia hipotezo pri unu fizika vivo.

Martins fotograferet af Arne Henriksson i 1965
Martinus (1890-1981) boede på Martinus Institut, Mariendalsvej 94-96 de sidst 38 år af sit liv, 1943-1981

12.2 La stila kaj spirita esploristoj. La litero mortigas, sed la spirito vivigas

La tasko de Martinus estis alirebligi al ordinara terhoma inteligento la plej superajn analizojn kaj realaĵojn de la vivo pere de kosmaj analizoj. Sed li tre forte emfazis ke lia tuta verko estas morala instruo kiu stimulu amon al la proksimulo kaj kreon de daŭra paco sur la tero. Kiam iu demandis al Martinus ion tro periferian, li tial ofte respondis per kontraŭdemando: “Kiel tio rilatas al moralo?”

Martinus konis la Biblian esprimon: “La litero mortigas, sed la spirito vivigas” (2. Kor. 3:6), kaj tion saman li esprimas enkondukante la du esprimojn “stila esplorado” kaj “spirita esplorado” (Artikolaro 1, par. 7.18).

Stila esploristo aparte atentas detalojn kaj unuopaĵojn en Livets Bog kaj eble tie povas trovi ŝajnan malakordon inter du citaĵoj aŭ supozeblan miskonstruon en simbolo kaj tial konkludas ke Martinus eraras kaj ke la kosmologio estas malĝusta.

La naturo de la inteligento estas labori per konkretaĵoj kaj analizi ilin en unuopajn partojn. Ekkono intuicia estas nek nelogika nek nescienca nur ĉar ĝi ne estas rekte alirebla al la nuda inteligento.

La naturo de la intuicio male estas vidi intencojn, tutecojn kaj interligitecojn en la naturo, mallonge dirite vidi la spiriton de la tuto, kiu ne estas alirebla al la pura inteligento.

 

          La inteligento mortigas, sed la intuicio vivigas

 

 

12.3 Intuiciaj kaj kosmaj travivaĵoj

Humanece evoluintaj artistoj, teknikistoj kaj sciencistoj foje povas multe inspiriĝi kaj eĉ ricevi intuiciajn impulsojn, kiuj donas al ili pretajn ideojn kaj tutajn solvojn de iliaj specialaj problemoj. Martinus opinias ke tia intuicia inspiro estas malforta komenciĝanta aliro en la kosman kampon, kie oni komencos povi senti la eternecon kaj la solvon de la vivmistero, krom ekhavi aliron al la tuta universa sci-oceano. Kvankam tiu scio ne estas rekte alirebla al inteligento, ĝi ne nepre estas nelogika aŭ nescienca. Martinus argumentis ke li per sia konstanta kosma konscio havis per intuicio liberan aliron al tiu sci-oceano. Per intuicio oni povas sperti finrezultojn kaj pretajn solvojn, kaj oni povas vidi tutecojn kaj interligitecojn, kiuj solviĝas en la eterneco kaj la senfineco. Ekzistas multaj lokaj veroj, sed la absoluta vero ĉiam devas esti ekkonata kaj rigardata en ĉioampleksa perspektivo de eterneco kaj senfineco.

La brita-kanada kuracisto Richard Maurice Bucke (1837-1902) verkis la libron Cosmic Consciousness [Kosma konscio] (1901), kiu fariĝis klasikaĵo en la temkampo de kosmaj travivaĵoj. Bucke starigis dek kriteriojn por povi diri ke spirita travivaĵo estas kosma travivaĵo. Grandtrajte ili koincidas kun tiuj kriterioj kiujn Martinus priskribis por kosmaj ekbriloj.

En kosma ekbrilo oni povas sperti mensan lumon, fajron, feliĉon kaj beatecon, sed oni ankaŭ povas ekhavi intelektan informiĝon aŭ scion, kiun oni antaŭe ne havis. Tipe oni en kosma ekbrilo povas sperti ke oni estas senmorta, ke oni estas eterne ekzistanta viva estulo. Post persona sperto de senmorteco kaj eterneco la vivo kaj la vivkoncepto tre radikale ŝanĝiĝas. Interalie ĉia mortotimo totale malaperos.

En kosma ekbrilo oni distancigas sin de la mondo de travivaĵoj, formoj kaj pensoj. La sperto de eterneco en kosma ekbrilo donas internajn harmonion, pacon kaj sekurecon, kiuj tute forigas ĉian timon kaj maltrankvilon. Oni povas sperti ke la mallumo aŭ la malbono plej profunde estas amo maskita, ke ĝi estas malagrabla bono. Oni povas sperti ke molekuloj kaj atomoj estas vivuloj, ke la mikrokosmo konsistas el vivantaj, loĝataj mondoj, kaj oni povas sperti ke la tero estas vivanta estulo, eĉ ke la tuta universo estas vivanta estulo. Oni povas senti ke oni spertas la konscion de la universo aŭ la diaĵo kiel am-oceanon. Oni estas ekster tempo kaj spaco, ekster la mondo de formoj kaj pensoj, oni harmonias kun ĉiuj vivantaj estuloj, oni harmonias kun Dio. Bucke mencias ke la homo kiu ekhavis kosman travivaĵon, tiom ŝanĝiĝas ke lia medio ankaŭ rimarkas tiun ŝanĝon.

Per la kosmaj sensoj oni povas sensi ke la strukturo de la universo estas perfekta, ke la amo estas la baza tono de la universo. Oni povas sperti ke ĉiuj kre-procezoj de la naturo estas ĝojigaj kaj benaj al vivantaj estuloj, aŭ mallonge dirite ke “ĉio estas tre bona”.

Laŭ Martinus, kosmaj ekbriloj ankaŭ estas momentaj impresoj de tiu dia fajro aŭ mensa lumo, kiu en la Biblio estas esprimita kiel “la sankta spirito”. Estas tiu spirito de Dio kiu antaŭ Moseo “brulis en la arbetaĵo”, kaj kiu kondukis Elijan al la ĉielo. Ĝi estis la “fajro” en kiu Jesuo transfiguriĝis sur la monto, la “fajro” kiu montriĝis super la kapoj de la apostoloj kaj poste transformis Saŭlon al Paŭlo survoje al Damasko. (Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio, ĉap. 1). La travivado de la dia fajro en la formo de “la blanka fajrobapto” kaj “la ora fajrobapto” fare de Martinus mem estas priparolita en ĉap. 1 de ĉi tiu libro.

 

12.4 La senco de la vivo kaj la konscio

Konscio laŭ Martinus estas la kapablo sperti kaj agi kaj konigi sin. (Vidu LB2 par. 528-141).

La senco de la eterna vivo ne estas atingi celon, ĉar tiam la vivo ja ekhavus finon. Ne, la senco de la eterna vivo estas tute simple daŭra travivado kaj distriĝo, persistantaj nur danke al tio ke la estulo ĝis eterne havas aliron al la du grandaj kontrastoj de la vivo, la lumo kaj la mallumo. Estas kosma vero kiam Liza Minnelli kantas Life is a cabaret [La vivo estas kabaredo]. La senco de la vivo estas travivado kaj distriĝo. La vivo estas kabaredo aŭ teatro. Martinus mem traktas tiun analogecon el la teatra mondo en Livets skæbnespil [La sortoludo de la vivo] (libro n-ro 18).

Martinus ne rekomendas, malkiel la orienta tradicio, ke oni strebu haltigi la pensadon aŭ interrompi la disvolvon de la konscio por atingi pli altan konscion. La senco de la vivo estas ĝuste la malo, nome sperti la vivon kaj mediti pri la travivaĵoj. Laŭ Martinus la altaj kosmaj travivaĵoj alvenas tute nature kaj spontane, kiam homo estas matura por ili. Li avertas ke oni ne provu altrudi ĝin, ekzemple meditante celkonscie por atingi specifajn spiritajn travivaĵojn, ĉar ekzistas risko ke tio povas konduki al psikaj kaj mensaj fuŝkontaktoj. (LB6 par. 2000-2010).

Kiel menciite en ĉap. 8, Martinus emfazas la grandan gravecon ke oni evitu negativajn pensojn, sed ja ne necesas pro tio haltigi la pensadon, oni nur anstataŭigu la negativajn pensojn per pozitivaj.

La eterneco estas la fundamenta nocio de la Kosmologio de Martinus, kaj tiurilate li klarigas la simbolecon de la signo de la kruco. La transversa trabo simbolas la tempecon, la mondon de ŝanĝiĝoj kaj formoj, dum la vertikala trabo simbolas la eternon. Ĉiu vivanta estulo laŭ Martinus do vivas en eterna nuno. Ankaŭ tia sperto ke energio povas transformiĝi, sed ne malaperi, signifas ian travivadon de senmorteco aŭ eterneco.

Kontraste al tio la materiisma naturscienco opinias ke ĉiuj naturaj fenomenoj estas klarigeblaj el ecoj de la materio. La kompleksa naturo do havus kaŭzon imanentan, kaŭzon propran al la materio mem. La scienco do indikas pure materiajn kaŭzojn de la kreiĝo de la kompleksaj organismoj en la naturo. Celkonscio, intencoj kaj konsciecaj faktoroj tiel do ludus nenian rolon en la evolucio. La scienco neas ke la naturaj fenomenoj havus transcendan aŭ nevideblan kaŭzon, situantan ekster la pereema materio.

La materiisma scienco baziĝas sur la epifenomenismo, kiu implicas la supozon ke konscio, spirita vivo kaj psikaj fenomenoj estas nur sekvaĵoj de la fizika materio kaj la pure materiaj procezoj en la cerbo. Ke la fizika materio estus kaŭzo de konscio estas teorio aŭ supozo ne pruvita. Ĝi estas religia kredo maskita kiel scienco!

Konsekvence de la materiismo ĉiuj homaj funkcioj kaj ecoj – konscio, libera volo, moralo, altruismo, amo, kreemo, konsideremo kaj spertado de senco – estus produktoj de la fizika materio!

 

          La scienco: La materio kaŭzas la pensadon

          Martinus: La materio estas materialo de la pensado

 

 

12.5 Ĉu la vivo havas prakomencon?

Aŭ la vivo havas prakomencon, aŭ ĝi ne havas. Estas nur tiuj du ebloj! – Laŭ la naturscienco vivo estas io ekestinta, kaj ĝi eĉ ekestis pro hazardo sekve de longa vico da antaŭaj favoraj hazardoj en la morta materio. Jes, laŭ la teorio de la praeksplodo (“big bang”) ankaŭ la universo havis komencon. Laŭ la Biblio kaj la teorio de inteligenta dizajno la vivo estas rezulto de konscia kreo kaj tial ankaŭ io havanta komencon.

Kaj en la kre-teorio kaj en la biologia scienco do temas pri “teorioj de hokus-pokus”, bazitaj sur nemotivita komenco kie la leĝo de kaŭzo kaj efiko estas eliminita. Absoluta komenco nome ne povas havi pasintecon kaj sekve ne povas havi kaŭzon.

Estas mia aserto ke la scienco ankoraŭ ne klarigis la ekeston de la vivo. Klarigi ĝin per “hazardo” egalas al neniu klarigo. Aŭ “hazardo” signifas ke estas neniu kaŭzo, aŭ “hazardo” signifas ke la scienco efektive ne havas klarigon.

Martinus montras ke la fenomenoj de vivo kaj de konscio, same kiel la fenomeno de energio, ne povas havi prakomencon, sed devas esti fenomenoj konstante ekzistantaj. La sumo de vivo estas konstanta, same kiel la sumo de energio estas konstanta. Vivo estas nur “io kio estas”. – Samkiel energio, la vivo kaj tial la fenomeno de konscio estas io eterna. – Nenio plia estas direbla, kaj kontraste al la scienco Martinus do ne ŝuldas plian klarigon pri la eterna ekzisto de la vivo.

Eternaĵoj estas senkaŭzaj fenomenoj kiuj simple ekzistas. Martinus tial esprimas tion per “io kio estas”. La nuda ekzisto de eternaj fenomenoj ne povas havi kaŭzon. La leĝo de kaŭzo kaj efiko ne povas influi eternajn fenomenojn, ĝi povas influi nur tempajn aŭ kreitajn fenomenojn!

Al Martinus, kaj la fenomeno de la vivo kaj la universo en sia tuteco tute simple estas senkaŭzaj kaj eternaj fenomenoj. La vivo estas! Kio plia estas direbla?

 

12.6 Kio estas la priskribo de ĉio kio ekzistas?

La temo de la Kosmologio de Martinus estas ĉio kio ekzistas. Laŭ Martinus ĉiuj kontrastoj estas egalece reprezentitaj en la kosmo, sed ĉar ĝi enhavas ĉiujn kontrastojn, la tuteco ne estas sensebla aŭ travivebla.

La sumo de ĉiuj pozitivaj kaj ĉiuj negativaj elektraj ŝargoj estas nulo. La sumo de ĉiuj nombroj pozitivaj kaj negativaj same estas nulo. Ankaŭ la sumo de ĉiuj movoj en la universo estas nulo aŭ restado. Ĉar estas egale multe da movoj en ĉiujn direktojn, la universo rezulte ne moviĝas en iun ajn direkton. Malgraŭ ĉiuj movoj la universo restas tute senmova.

La antaŭkondiĉo por senti feliĉon estas ke oni spertis malfeliĉon. Varmon oni povas senti nur surfone de malvarmo. Kontraston oni povas senti nur surfone de ĝia malo. Oni ne povas esti samtempe juna kaj maljuna, varma kaj malvarma ktp. Nur unu kontrasto povas aserti sin samfoje. Tial X1, aŭ ĉio kio ekzistas, ne estas spertebla en unu fojo. – Io kio ĉion ampleksas, estas sentata kiel nenio! –

Tiu X1 estas nemateria al la sensoj, sed ne senmateria en absoluta senco, ĉar la tuteco ne estas ia nenio, sed male ĉio. – Tiu tuteco tial estas plej bone priskribebla kiel: Ia io kiu estas. – Martinus uzas la neŭtralan terminon X1, kie X nur signifu “ian ion kiu estas”, kaj la cifero 1 referencas al la unua kaj primara realaĵo en la analizo de la vivo.

La universo kun ĉiuj ekzistantaj ecoj estas la sama afero kiel la dirita X1. Reale ekzistas en la universo nur “la dia io” aŭ X1. (LB2 par. 534-541).

Martinus: “Ni do ankaŭ ne povas prave diri ke la dirita universo estas verda, flava, blua, nigra aŭ blanka, malmola aŭ firma, malbona aŭ bona, malseka aŭ seka ktp. – Konsistigas ĝin la sumo de ĉiuj ekzistantaj ecoj kaj tial restos ankaŭ ĉi tie sen analizo. La plej granda objekto de niaj sensoj, la universo, do ĉiuokaze en sia plej alta analizo estu esprimata nur kiel ‘io kio estas’. Mi tial tion esprimis per la koncepto ‘X’. Sed ĉar ni renkontos en la sekvaĵo du similajn analizojn, ni esprimis la ĉi tie menciitan ‘X’ kiel ‘X1’.” (LIK par. 104).

Lige al la priskribo de la nombrosistemo fine de LB3, Martinus montras ke malantaŭ la nulo kaŝiĝas ne ia “nenio”, sed ia “io”. Nulo, kiu aperas sola, esprimas ne malpli ol la tutan universon, la senfinecon kaj la eternecon. Tiu nulo havas la saman analizon kiel X1 aŭ “la dia io”, kiu enhavas ĉiujn ekzistantajn kontrastojn samtempe. (LB3 par. 1010, 1023).

 

 

Figuro 32. La stela simbolo

La stela simbolo

Simbolo n-ro 41 © Martinus Institut 1981

Martinus klarigas: “La simbolo estas esprimo de la universo mem. La triangulo esprimu ke ties baza analizo konsistigas ‘principon de triunuo’, nome X1, X2 kaj X3, kiuj realaĵoj siavice aperas en ĉiu vivanta estulo kaj estas konataj respektive per la esprimoj ‘la mio’, ‘la kapablo manifestiĝi’ kaj ‘la organismo’.

Tio ke la triangulon ĉirkaŭas suno, esprimu ke samsence la vivo aŭ la ekzistado en sia plej alta analizo estas absoluta lumo. Tio ke la radioj prezentiĝas en kruca formo, esprimu ke la plej perfekta manifestiĝo estas amo aŭ la oferado de si mem por aliaj.” (LEM4 simbolo n-ro 41).

 

 

12.7 La principo de triunuo

La mio en sia propra naturo ne estas la esprimo de difinita speco de estulo, ĉu planto, besto, homo aŭ terglobo. La vivantaj estuloj estas io tute alia ol la mio, ili estas ŝanĝiĝantaj situacioj aŭ fenomenoj, estigitaj de la alligiĝo de la mio al la materio. (LB2 par. 314).

La mio aŭ X1 estas eterna realaĵo, eterne ligita al la du aliaj realaĵoj aŭ principoj X2 kaj X3, tiel ke ĝi aperas kiel vivanta estulo. La tri terminoj X1, X2 kaj X3 reprezentas ne analizon de tri aferoj, sed estu rigardataj kiel tri analizoj de unu sama afero. La vivanta estulo kiu estas elemento konsistanta el tiuj tri analizoj, tiamaniere identiĝas al principo de triunuo. (LB2 par. 318).

Ĉio kio ekzistas ekster la kreanto, estas tio kion ni nomas “materio”, kiu siavice estas la samo kiel sensoj kaj sensaj reagoj. (LB2 par. 493).

 

12.8 La perspektiva principo kiel disfenda principo

Io kio ĉion ampleksas, ne estas spertebla per niaj sensoj! – Kiel analogaĵon oni povas prezenti ke la koloroj ne vidiĝas en la blanka lumo, kvankam ĝi ampleksas ĉiujn kolorojn. La sumo de ĉiuj kolorkontrastoj rezultas en nulo aŭ en io senkolora. (LB2 par. 495-500, LEM4 par. 34.2).

La perspektiva principo reprezentas limigon de la senfineco, kiu alirebligas al la sensado la sennoman X1 aŭ la kosmon.

Per limigo de partoj de la tuto, unu kontrasto ekpovos esti rimarkata kaj spertata pro la foresto de la alia. Kiam oni sensas aferon kiel verdan, tio estas kaŭzita de tio ke la komplementa koloro ruĝa absorbiĝas kaj estingiĝas. En la origina blanka lumo la verda lumo ekrajtas superregi, kiam la ruĝa lumo estas forigita. Objektoj en la proksima horizonto estas spertataj per foresto de la objektoj en la malproksimo.

La perspektiva principo, kiu estas unu el la eternaj kreaj principoj en X2, fundamentas ĉian sensadon. Ĝi kaŭzas ke la proksimaj objektoj ŝajnas grandaj kaj la malproksimaj malgrandaj, same kiel la arboj laŭ la vojo. Ĉiuj objektoj reale estas same grandaj, aŭ pli ĝuste sen grandeco, dum ili ne estas spertataj sub la individuaj perspektivaj kondiĉoj de la sensado.

 

12.9 Trans la kontrasta principo ne ekzistas kontrastoj

Trans la perspektiva principo de X2 ni renkontas la ĉioampleksan plej altan elementon de la vivo, la dian ion aŭ X1, kiu estas sen kontrasto kaj tial ne sensebla. Tiu unusola ekzistanta io havas nenian originon. Ni ĉi tie estas ĉe la senkaŭza kaŭzo aŭ la kaŭzo de ĉiuj kaŭzoj. (LB2 par. 504).

Martinus: “Ĉia manifestiĝo de vivo do situas en tiu parto de ‘la principo de triunuo’, kiun konsistigas X2 kaj X3. Tiuj du X-oj estas la vivo kaj konscio de X1, kio siavice signifas ke ili konsistigas eternan econ de la dirita X1.” (LB2 par. 556).

 

12.10 X2 aŭ la patrina energio konsistigas principon de fendado

La krekapablo ne povas esti havinta komencon, ĉar kiel ĝi ekestus aŭ kreiĝus sen antaŭa krekapablo? – La krekapablo en si mem do ne estas io kreita, sed nur ia io kiu ekzistas. Al tiu dua io Martinus tial donis la neŭtralan nomon X2.

Martinus priskribas X2 aŭ la patrinan energion kiel principon de fendado, pro kiu la mio de la Diulo aŭ la kosmo disfendiĝas en la miojn de la unuopaj vivantaj estuloj. (LEM1 par. 11.2-11.5, 11.10).

Martinus priskribas ankaŭ kiamaniere X1 per la pradezirego, kaj per la patrina energio, disfendiĝas en la ses aliajn bazajn energiojn aŭ vivenergiojn. (LEM4 par. 34.2).

La vivo estas unuo ne fendebla, Martinus akcentas. Sole en la analizo eblas dividi la vivantan estulon en tri partojn: la kreanton, la kre-kapablon kaj la kreaĵon – X1, X2 kaj X3. (LB2 par. 463).

La krekapablo, X2, kiu estas la patrina principo de ĉiuj el la kosmaj principoj, havas la potencialon necesan por estigi la unuopajn kontrastojn, tiel ke ili estos senseblaj. Se ne ekzistus tiu principo de fendado, la spertado de la vivo estus maleblaĵo.

La principo de kreado, X2, simbole rigardate estas kiel kosma prismo kiu difuzas la blankan lumon, X1, en la diversajn kolorojn aŭ bazajn energiojn de X3. Per tio oni povas akiri iluzian travivadon de la absoluta realo, ĉar en la ses malsamaj regnoj oni ekhavas la ŝancon vidi la realon per alterne ruĝaj, oranĝaj, flavaj, verdaj, bluaj kaj indigaj okulvitroj. (LB2 par. 504, 529-541).

Kvankam oni povas diri ke X1 per X2 disfendiĝas en X3‑n, ne temas pri fendado kiu havas komencon aŭ okazas en tempodaŭro. Tiu disfendado estas io eterna kaj konstante ekzistanta. La disfendado ekzistas en ĉiu nuno. La disfendado estas “ia io kiu ekzistas”, same kiel la vivo estas “ia io kiu ekzistas”.

 

12.11 La paradokso de X3, kiu estas tempa kaj ŝanĝiĝanta, sed samtempe ankaŭ eterna kaj senŝanĝa

La unuopaj kontrastoj de la disfendado formas kreitajn produktojn, kiuj konsistas el la ses regnoj kaj ses bazaj energioj, kiuj estas la materialo de ĉia kreado kaj travivado. La paradokso de X3 estas ke ĉiuj aferoj en X3 estas tempaj kaj ŝanĝiĝantaj, dum la totala energi-sumo de X3 estas konstanta kaj senŝanĝa. Malgraŭ la ŝanĝiĝemo de ĉiuj kreitaj detaloj, X3 do en sia tuteco havas eternecan naturon. Ĉi tiu tria io do ankaŭ estas nur “ia io kiu estas”, kaj Martinus ĝin tial karakterizas per la neŭtrala termino X3. Tiu X‑a analizo aŭ tuteca analizo de X3 do estas identa kun la analizo de X1.

X‑a analizo nome estas analizo kiu konklude konstatas ke la analizata fenomeno ne povas havi analizon trans tio ke ĝi estas “ia io kiu estas”. Tial estas neniu malkongruo kiam Martinus skribas iuloke (LB7 par. 2658.12) ke la sumo de ĉiuj kontrastoj egalas al X3, kaj aliloke ke la sumo de ĉiuj kontrastoj egalas al X1. Ambaŭ analizoj ja esprimas unu saman X‑an analizon. (LIK par. 104, LB3 par. 1010, 1023).

 

12.12 X1 – la fiksa punkto aŭ la restado, kontraste al la moviĝo

X1 estas la fiksa punkto de ĉiu travivaĵo, kiu siavice plej profunde konsistas el fiksado de movoj en X3. Ĉiu travivaĵo estas bazita sur kontrastiĝo, kaj por travivi movon necesas kontrasto en la formo de la restado, kiun reprezentas X1. (Legu pli multe en LB3 par. 779-786).

 

12.13 Kio estas la plejebla alproksimiĝo al la restado aŭ X1?

Lige al sia travivado de la “ora fajra bapto” Martinus rakontas ke la oraj fadenoj estas la plejebla alproksimiĝo al spertado de la nemanifestitaĵo kaj la mio. La oraj fadenoj reprezentas la pasadon de la patrina energio tra la lima areo inter la nemanifestitaĵo kaj la manifestitaĵo, inter la restado kaj la moviĝo. La spertado de la oraj fadenoj estas la plej alta sensado kiu povas okazi. La plej alta horizonta rando de sensado estas tie kie la moveblaj oraj fadenoj malaperiĝas en la restadon. Trans tiu horizonta rando ekzistas nur la mio, kiu estas la prakomenco de ĉiu movo. Sed tiu komenciĝanta ekmovo trans la oraj fadenoj estas nealirebla al sensado, kaj ĝi tial troviĝos nemanifestita. Trans la luma rando de la oraj fadenoj ekestas el tiu ekmovo niaj organismoj, niaj konsciaj kaj nekonsciaj vivaj funkcioj, niaj pensado kaj volado, niaj manifestiĝo kaj kondutmaniero, kiel Martinus priskribas en siaj analizoj de la mistero de la oraj fadenoj. (LB6 par. 2087, 2093, 2098-2099).

Martinus uzas lige al la analizo de la oraj fadenoj ankaŭ la esprimon la ora aŭreolo. Travivante la oran aŭreolon, Martinus trovis sin ekster tempo kaj spaco, li harmoniis kun la senfineco kaj la eterneco. Tiu ora aŭreolo estas tio kio unuigas ĉiujn vivantajn estulojn inter si kaj kun la tuta vivanta universo. (LIK par. 3, 6 kaj 11).

 

12.14 Grandaj plivastigoj de la analizoj

Dimanĉe la 25-an de junio 1978, bonvenigante la novan someran sezonon en la Martinus-Centro de Klint, Martinus diris ke li komencis verki pli gravan analizon pri la mio kaj la nematerio. (Vidu la tutan ĉap. 5 de La Intelktigita Kristanismo).

La sekvan jaron, dimanĉe la 24-an de junio 1979, Martinus denove en sia bonveniga parolado en Klint rakontis ke li komencis grandajn plivastigojn de la analizoj, kiuj tamen estas tre temporabaj al li, ĉar li estas jam 89 jarojn aĝa kaj ne plu havas la fortojn de kiam li estis 50-jaraĝa. Li ankaŭ rakontis al amikoj kaj kunlaborantoj ke venos pli grandaj analizoj de la Diulo kaj de la ora aŭreolo.

Ankaŭ en publika prelego en la kopenhaga hotelo Sheraton antaŭ preskaŭ 500 aŭskultantoj je sia 89-jara naskiĝtago la 11-an de aŭgusto 1979, Martinus menciis la pli vastajn analizojn de “tiu io” kiu decidas malantaŭ la korpoj.

Martinus diras: “Tiuj analizoj estas kio en aparta grado malfruigis al mi la pretigon de la libro La Tria Testamento. Venos kelkaj grandaj plivastigoj de tiuj analizoj kiujn vi jam ricevis.” (Kosmos n-ro 7/2008, par. 5).

Unu supozo povus esti ke ankaŭ la enkonduko de la nova koncepto 0X apartenus al la diritaj plivastigoj de la analizoj. En par. 134 kaj 135 de La Intelktigita Kristanismo Martinus unuafoje uzas la koncepton 0X kiel terminon pri la mio de la universo aŭ de la diaĵo aŭ pri la nemateria io.

Martinus skribas: “La nemateria io – 0X – kiu do ne estas materio kaj estas esprimata kiel ‘nemateria’ nur tial ke ĝi ne estas sensebla, formas la mion de Dio kaj aperas tiamaniere ke ĝi ankaŭ formas la mion de ĉiu vivanta estulo.” (LIK par. 134).

 

12.15 Martinus eniris novajn pli altajn analizojn

Interese estas ke Martinus jam post par. 136 kaj 137 interrompis la pretigadon de tiu libro, kiu enkondukus al la publiko lian verkon La Tria Testamento. La tuta longa kaj finita ĉapitro 5, La vivanta universo – la absolute ununura vera Dio(LIK par. 103-137) efektive situis multe tro alte. Martinus rakontis plurfoje en kunsidoj kun kunlaborantoj ke li ĉiam denove eniras tro altajn analizojn, analizojn kiujn homoj hodiaŭ tute ne bezonas kaj komprenos eble nur post pluraj centoj da jaroj. (Vidu eventuale par. 13.22).

En la kunsidoj en la instituto Martinus ofte diris ke li verkante la libron La Tria Testamento ĉiam denove glitis en analizojn kiuj situis multe tro alte. Eble Martinus interrompis sian laboron pri tiu libro ĝuste en tiu momento, ĉar li enkondukante la terminon “0X” ankoraŭfoje glitis en analizojn tro altajn por la celo de la libro. Oni tial devas supozi ke Martinus ne sukcesis fini siajn analizojn de 0X.

Sed pri la enkonduko de la termino 0X mi nepre ne volas diri ke Martinus volis per ĝi ĝustigi iujn miskomprenojn aŭ erarojn de la ĉefa verko, sed ĝuste ke li volis doni novan kaj pli altan perspektivon pri la nematerio kaj pri la esenco de la Diaĵo.

 

12.16 La “nematerio” estas la vivantaĵo de la vivanta estulo

Dum la jaroj 1978-1980, do aĝante 88-90 jarojn, Martinus plurfoje uzis la esprimon “la vivantaĵo de la vivanta estulo” pri la nematerio aŭ la mio, interalie en tri prelegoj kaj en lia lasta libro, La Intelektigita Kristanismo. (LIK par. 10-11).

En 1979 Martinus diras ke eble sonas freneze, sed la nematerio ne estas ia nenio. Ĝi estas ia io kiu estas. Ni ne povas ĝin forpreni, ĉar ĝi enhavas la vivantaĵon de la vivanta estulo. (Kosmos n-ro 7/2008).

En 1980 Martinus ankaŭ klarigas ke tio kion li nomas la “mio” aŭ “la kreanto”, estas la nematerio malantaŭ la vivantaj estuloj. La vivantaĵo de la vivanta estulo ne troviĝas je la fizika nivelo, sed je spirita nivelo ne materia. (Kosmos n-ro 1/2005).

En 1980 Martinus diras en sia 90-jariĝa parolado: “La eternon levitan super tempo kaj spaco mi spertis ĉe mia granda naskiĝo, kiam mi travivis la oran aŭreolon. – Estis precize kiel oro, – estis precize kiel ora oceano da orkoloraj fadenoj, kiun mi poste nomis la ora aŭreolo. Ĝi ĉeestas en ĉiuj vivantaj estuloj, kaj tial mi ĝin nomas ankaŭ la vivantaĵo de la vivanta estulo.” (Kosmos n-ro 9-10/2004).

Martinus: “Sen la mio ne estas vivanta estulo. Mi ĝin tial nomis ‘la vivantaĵo’ de la vivanta estulo. Ĝi ekzistas en tiu stato en absoluta senmoveco aŭ kiel ‘la fiksa punkto’, sur kiu turniĝas ĉio en la universo.” (LIK par. 11).

 

12.17 La manuskripta folio sur kiu Martinus enkondukas la terminon “0X”

En la Instituto de Martinus mi mem estis inter la redaktantoj de la postlasitaj manuskriptoj de Martinus por la libro La Intelktigita Kristanismo. En la tajpita manuskripta folio por par. 134 Martinus ruĝe aldonis frazon: “Tiun nematerian ion ni do ĉi-sekve esprimos kiel …”. – La unua esprimo estis tute forstrekita, sed sub la forstrekaĵo eblis malĉifri N.S.E., kaj ankaŭ supre sur la manuskripta paĝo Martinus skribis n.s.e. en minuskloj, kiel mallongigon de “noget som er” (io kio estas). Fine de sago el la diritaj forstrekoj Martinus skribis per blua globkrajono “o.l.”, kredeble kiel mallongigon de “og lignende” (kaj simile). – En unu alia loko de la manuskripta folio ankaŭ la esprimo X.0 estis forstrekita.

Ĉi tiuj forstrekoj povus sugesti ke Martinus post kelka pripensado ĉesis uzi terminojn kiel X.0, X-X, XN kaj N.S.E. Certe li plurajn fojojn faris al si diversajn konsiderojn, antaŭ ol decidi ke la termino estu “0X” – sen punkto. Per ruĝa globkrajono li enmetis 0X en tri lokojn de la manuskripta folio, LIK par. 134-135.

Privataj taglibraj notoj de Per Thorell (1916-2003) konfirmas, ke Martinus dum nemallonga tempo faradis al si plurajn meditojn pri tiu termino: “Martinus estis treege entuziasma. Li fervore parolis pri la laboro pri la lasta parto de la ‘Testamento’ kaj pri sia serĉado de vorto aŭ adekvata termino pri la MI-kampo aŭ la vivanta sekcio de estulo, kiu estas ne movo sed la ekiganto de movo.” (Per Thorell, la 23-an de aprilo 1978).

“Martinus ŝajnis sana kaj agema. Ni parolis pri la titoloj ‘Livets Bog’ kaj ‘La Tria Testamento’. Martinus menciis la tre ĝisfundan MI-analizon kiun li nun ellaboradas por la ‘Testamento’.” (Per Thorell, la 17-an de septembro 1978).

 

12.18 Kial 0X kaj ne X0, X-X aŭ XN?

Kial do 0X iĝis la preferata esprimo kaj ne X0, X-X aŭ XN aŭ io tute kvara? – Nu, en la Martinus-aj analizoj de la nombrosistemo en LB3, par. 1010-1051 troviĝas bona argumento por la elekto de la antaŭmetita nulo en la termino 0X kaj por ne uzi punkton meze de la termino.

En la cifera alfabeto estas 10 signoj: 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8 kaj 9. Nombrinte ĝis 9, oni elĉerpis la signaron kaj finis la ciklon de la unuoj, post kio necesas komenci novan ciklon, la ciklon de dekoj. En la nombro 10 la postmetita nulo enkalkuliĝas en la nombrado. La nulo estas ordinara signo de nombrado same kiel la naŭ aliaj ciferoj.

Martinus montras ke antaŭmetita nulo estas identa al la X‑a analizo aŭ la analizo de X1, la nemanifestitaĵo aŭ la senkaŭza kaŭzo (LB3 par. 1010, 1023). La antaŭmetita nulo ne enkalkuliĝas en la nombrado malkiel la nulo postmetita.

Antaŭmetita nulo estis aplikata en nun ne plu uzata not-sistemo de la dana eduka sistemo. Se oni havis malbonan noton kiel ekzemple 0 aŭ 3, en sia notaro oni facile povus skribi la ciferon 1 antaŭ ĝi, tiel ke anstataŭe aperu 10 aŭ la plej alta noto 13. Por preventi fraŭdon oni ĉiam skribis 00 kaj 03 en la ekzamen-atesto de la malbonŝanculoj.

La antaŭmetita nulo de la notoj 00 kaj 03 montris ke oni bedaŭrinde ne komencis la ciklon de dekoj. Tiu nulo reprezentas ion ankoraŭ ne manifestitan, sed havantan en si – analoge al la senkaŭza kaŭzo kaj la pradezirego – la potencialon aŭ eblecon ekigi novan ciklon, la ciklon de dekoj. (LB3 par. 1037).

X‑a analizo kiel dirite estas analizo kiu rezultas en tio ke la analizata fenomeno ne povas havi alian analizon krom: ia io kiu ekzistas. Kiam temas pri X1, X2 kaj X3, la postmetita cifero estas numerilo, per kiu Martinus numeras siajn X‑ajn analizojn. Sed Martinus supozeble serĉis tute unikan kaj ĉioampleksan esprimon de tiu nemateria io, kiu estas la antaŭkondiĉo de X1, X2 kaj X3. Se ĝi estu io kio antaŭu la tri iksojn, ĝi ja ne estis egaligebla al la tri X‑oj per samranga numerilo en ilia vico. Tial terminoj kiel X0 aŭ X4 ne estas uzeblaj. La plej logika nomo de “tiu nemateria io” tial devis esti termino kun antaŭmetita nulo: 0X.

 

 

          Nulo antaŭmetita estas esprimo de io ne manifestita

          Nulo postmetita estas numerilo de io manifestita

 

 

12.19 La kaŝita lingvo de ciferoj kaj literoj

La aŭtoro de la libro Tal og bogstavers skjulte sprog [La kaŝita lingvo de ciferoj kaj literoj] (Borgen 2006), Per Jan Neergaard, prezentis la vidpunkton ke iuj kredeble demandos ĉu oni ne devus uzi la antaŭmetitan nulon ankaŭ en la esprimoj 0X1, 0X2 kaj 0X3. La antaŭmetita nulo nome laŭ Martinus maltrafis la atenton de multaj homoj (LB3 par. 1037). Martinus opinias ke oni vere devus skribi nulon antaŭ ĉiuj nombroj (LB3 par. 1015 kaj 1035), kaj tiuokaze li eĉ faris “Specialan planon pri la signifo de la nulo” en LB3, par. 1032.

Jes, surfone de tio oni efektive povus skribi nulon antaŭ X1, X2 kaj X3.

X-a analizo kiel dirite rezultas en ia “sennoma io”, kiun Martinus nomas “X”. Ekzemple oni devas konkludi el la teoremo de la konstanteco de energio ke ĉia energio havas konstantan ekziston, aŭ ke X3 estas nur “io kio estas”, sen ia klarigo, sen ia komenco aŭ kaŭzo. Respondajn analizojn oni povas fari pri la kreanto, X1, kaj la kre-kapablo, X2, kiuj ankaŭ estas nur “ia sennoma io”. Tio signifas ke la antaŭmetita X en X-a analizo reale respondas al la antaŭmetita nulo en la nombrosistemo. Tial pleonasme estus skribi 0X1, 0X2 kaj 0X3. La ciferoj kaj la literoj konsistigas du malsamajn alfabetojn, en kiuj 0 kaj X plenumas analogajn rolojn. En la cifera alfabeto la nemanifestita 0 plenumas la saman rolon kiel la nekonata X en la litera alfabeto. – X tiusence estas la 0 de la litera alfabeto.

Martinus do estas bone gardita, havante jam anticipe en la tri esprimoj X1, X2 kaj X3 antaŭmetitan ikson, kiu fakte respondas al la antaŭmetita nulo en la nombroj 01, 02 kaj 03.

 

12.20 X1, X2 kaj X3 reciproke interdependas, dum 0X estas sufiĉa per si mem

Martinus klarigas en siaj analizoj ke X1, X2 kaj X3 reciproke interdependas. Kreanto kaj materio ne havas sencon sen kre-kapablo. Kre-kapablo kun materio ne havas sencon sen kreanto. Kreanto kaj kre-kapablo ankaŭ ne havas sencon sen materio. Male, 0X estas sufiĉa per si mem ĝuste estante la antaŭkondiĉo de la tri iksoj en la analizado de la vivmistero.

La koloroj de la spektro interkontrastas, tiel ke ili kune estingas unu la alian. – X1, X2 kaj X3 reale ankaŭ estas kontrastoj, kiuj kune “senkoloriĝas” aŭ nuligas unu la alian, fariĝante tiu nulo kiu estas la senkaŭza kaŭzo aŭ la nemateria io. En la analizo la tri iksoj estas interligitaj. Kiam konturiĝas unu ikso, la du aliaj konturiĝas samtempe. Inverse se unu ikso foriĝas, la du aliaj foriĝas samtempe. Se la kreanto proksimiĝas, samtempe proksimiĝas la kre-kapablo kaj la materio. Kiam formiĝas la kreanto kaj la kre-kapablo, samtempe formiĝas la materio, same kiel la kreanto kaj la materio videbliĝas samtempe kun la kre-kapablo.

0X, kiu estas la komuna elirpunkto por la formiĝo de la tri iksoj, tial povas esti memstara, dum la tri iksoj reciproke interdependas.

Per esprimo pruntita el teoria fiziko mi ŝatus karakterizi la Kosmologion de Martinus kiel “La teorion pri ĉio”. Tiun nomon pravigas ĝuste la komenco de la analizo aŭ la unua Martinus‑a analizo de la vivo en la formo de 0X, la unua kaŭzo aŭ la nematerio. La nematerio en la formo de 0X nome estas la sumo de ĉio kio ekzistas. – 0X estas la sumo de ĉiuj ekzistantaj kontrastoj. La eterne ekzistanta, senŝanĝa, nemateria 0X tial do devas esti la spino mem aŭ la ĉeftrunko de eterna mondbildo!

 

12.21 Klarigo de la unua simbolo de Martinus – la triangulo

La unua simbolo kiun desegnis Martinus, estis egallatera triangulo, al kiu li donis la jenan klarigon:


“La senkaŭza kaŭzo” aŭ “la unua kaŭzo”.

La “io” ekzistanta malantaŭ ĉio, konsistigante principon de triunuo:

  • X1, estante la Patro, la Providenco aŭ la kosmo
  • X2, estante la enkosme ekzistanta “kre-kapablo” aŭ “mondo de la sparkoj”
  • X3, estante la “mondo de la formoj” aŭ “la kreaĵo”

La triangulo simbolas en la simbola lingvaĵo de Martinus la vivantan estulon, kiu ĉiam havas triunuan analizon. La tri lateroj de la triangulo tiel simbolas: la kreanton, la kre-kapablon kaj la kreaĵon, aŭ X1, X2 kaj X3.

En la tri unuaj linioj Martinus klarigas ke “la senkaŭza kaŭzo” aŭ “la unua kaŭzo” antaŭas aŭ konstituas la triunuan principon kun la tri iksoj. Oni tial povus diri ke 0X estas la sama kiel la unua kaŭzo. 0X antaŭas la trion X1, X2 kaj X3.

 

 

Figuro 33.

La unua kaŭzo aŭ 0X, kiu formas principon de triunuo

 

 

12.22 La unua malpleno – 0X

Lige al la analizo de la vivmistero oni povas paroli pri unua malpleno, kvankam eble sonas iom strange, ĉar kiamaniere eblus ke eterna vivfenomeno havu komencon aŭ estu esprimo de malpleno? – Jen, ĉi tie oni devas distingi inter “komenco tempa” kaj “komenco logika”. La vivo ne havas komencon, sed la analizo de la vivo neeviteble devas havi komencon. Tiu plej profunda analizo de la vivo devas havi sian elirpunkton en tio kio ekzistas. Kaj kio do ekzistas? – Ekzistas la nematerio aŭ la dia io, kiu ĉion inkluzivas. – Ĝi inkluzivas ĉiujn ekzistantajn kontrastajn parojn, kiuj reciproke nuligas sin, tiel ke ni en la analizo devos komenci per la nulo aŭ la malpleno.

La unua malpleno estas tiu nulo aŭ 0X kiun oni havas antaŭ ol komenci la analizon de la vivo. Post la analizo oni havas la tri reciproke interdependajn faktorojn X1, X2 kaj X3.

0X estas ia io, kiu konsistigas principon de triunuo, t.e. ke 0X antaŭas la triunuan analizon, kaj 0X estas la antaŭkondiĉo de la apero de X1, X2 kaj X3.

Kio estas vivo? – Kio estas la solvo de la vivmistero? – La analizo de X1, X2 kaj X3 laŭ Martinus estas la solvo de la vivmistero mem, ĝi klarigas kio estas vivo kaj kiel funkcias la vivo.

La unua malpleno do estas bona esprimo de tiu 0X, kiu antaŭas la triunuan analizon.

 

 

          0X estas la komenco de la analizo

 

12.23 La duobla rolo de X1 kiel X1 kaj 0X

X1 kaj 0X esprimas malsamajn analizajn alirmanierojn al “la nematerio” aŭ “la senkaŭza kaŭzo”. Same kiel oni povas domon priskribi laŭ rigardo de la fasado, de la dorso aŭ de la flanko, en longa kaj mallonga distanco aŭ en birda perspektivo, tiel ankaŭ Martinus povas priskribi la nematerion rigardante ĝin laŭ diversaj analizaj perspektivoj. Nur plej laste Martinus enkondukas 0X, kaj tiel vidiĝas ke X1 en la tuta antaŭa literaturo plenumis duoblan rolon en la priskribo de la nematerio.

Kiel matematikisto mi ŝatus esprimi la du nuancojn per jenaj du ekvacioj:

 

X1 = X1 + X2 + X3

0X = X1 + X2 + X3

 

Unuavide la ekvacio 2 ŝajnas pli logika ol la ekvacio 1. Sed ĉar Martinus en sia verko antaŭe ne enkondukis 0X, li estis devigita uzi ekvacion 1, kion li faras interalie en LIK par. 104. La ekvacio 1 estas ĝusta laŭ tiu konsidero ke ĝi esprimas: X‑a analizo = X‑a analizo.

Martinus uzas la ekvacion 1 ankaŭ en siaj analizoj de la nombrosistemo, kie li montras ke la analizo de la nulo estas la sama kiel la analizo de X1. (LB3 par. 1010, 1023). – En tiu analizo de la nombrosistemo la nulo identas al X1, sed ne al X2 aŭ X3. – X2 simboliĝas per talentonukleoj en la formo de la ciferoj kiuj venas en memoron, t.e. la unuoj transdonataj al pli altaj cikloj kiel rezulto atingita per fino de pli malalta ciklo, ekzemple oni transdonas unu en memoron aŭ unuon al la ciklo de dekoj rezulte de la fino de la ciklo de unuoj. – X3 simboliĝas per la tuto de ĉiuj unuopaj nombroj.

 

12.24 Kia diferenco estas inter 0X kaj X1?

Rigardante la situacion post kiam Martinus enkondukis 0X, oni eventuale povus malŝarĝi de X1 unu el ĝiaj roloj kaj konfidi ĝin al 0X. Oni povus lasi al 0X signifi la nematerion laŭ vidpunkto ekzista kaj objektiva, kaj al X1 signifi la nematerion laŭ vidpunkto funkcia kaj subjektiva. – Inter 0X kaj X1 estas tio komuna ke ambaŭ estas analizoj aŭ priskriboj de la nematerio kaj de la unua kaŭzo.

0X reprezentas principon ne manifestitan kaj ekzistadan, dum X1 reprezentas principon funkcian. X1 funkcias kiel la mio aŭ la kreanto, kiu kune kun la kre-kapablo, X2, kaj la kreaĵo, X3, konsistigas la vivantan estulon. Kune X1, X2 kaj X3 konsistigas la tri funkciajn principojn, kiuj devas ĉeesti por ke io prezentiĝu kaj funkciu kiel vivanta estulo. Sed 0X havas neniun funkcian aspekton, ĝi havas nur ekzistan aspekton.

0X estas la nematerio rigardata de objektiva flanko, dum X1 estas la nematerio rigardata de subjektiva flanko, ĉar X1 al la vivanta estulo estas travivado de la mio. Ĉiuj vivantaj estuloj havas eternan centrosenton aŭ senton de la mio danke al X1. Pere de X1 la vivanta estulo povas distingi inter “mi” kaj “ĝi”, inter si kaj la ĉirkaŭaĵoj.

0X, X1, X2 kaj X3 tamen havas nenian realan ekziston! – La sola kio reale ekzistas estas la vivanta kosmo, konsistanta el la vivantaj estuloj. – La vivo ekzistas! – La vivo funkcias! –

Martinus skribas pri la kosmo: “Ĉio kio entute ekzistas, estas unu vivanta, laboranta organismo.” (LB7 par. 2658,1).

La X‑aj analizoj celas klarigi kio estas la vivo, kaj kiel la vivo funkcias. Martinus substrekas ke la vivanta estulo estas nedisigebla unuaĵo, kiu nur analize estas dividebla en la tri partojn X1, X2 kaj X3. (LB6 par. 2164, 2185, 2282, 2344).

0X kaj la tri iksoj do ne reale ekzistas, ili nur estas eroj en la Martinus‑a klarigo de la vivo. Klarigo de la vivo ne estas la vivo mem.

Martinus: “Ĉiuj ekzistantaj vivantaj estuloj ĉu en la mikrokosmo, la mezokosmo aŭ la makrokosmo, konsistigas koheran, nedisigeblan unuon. Tiu unuo estas tio kion ni nomas la ‘kosmo’. La kosmo do estas vivanta, laboranta organismo, per kiu eterne ekzistanta dia ‘io kio estas’ revelacias, manifestas aŭ esprimas sian neŝanceleblan ekziston, sian volon, sian ĉiopovon, sian ĉiosaĝon kaj sian ĉioamon.” (LB7 par. 2637).

– – – – –

La originala dana titolo:

Martinus og den ny verdensmoral

Jan Tarbensen driver forlaget Sciential Intuitiva, der sælger bøgerne på www.martinusshop.dk
2. Udgave af “Martinus og den ny verdensmoral” er udgivet af forlaget Scientia Intuitiva. www.martinusshop.dk

 

PRI  LA  ENHAVO  DE LA LIBRO pri Martinus

La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981) komencas sian agadon en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin.

La instruo de Martinus peras principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero. La evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo – estas gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita.

MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO

La Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

Estas same instrua kiel distra legado sub titoloj kiel la jenaj: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mond-instruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La mondlingvo Esperanto, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon kaj La reveno de Kristo.

La libro montras la konturojn de nova kulturo bazita sur nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco. La libro ankaŭ povas esti legata kiel enkonduko al la tuta vivoverko – La Kosmologio de Martinus

Martinus-Instituto, Kopenhago, Danio, Esperanto Sekcio Ole Therkelsen. www.martinus.dk
The Martinus Institute, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Copenhagen F, Denmark. www.martinus.dk

Elŝutebla revuo de Martinus Instituto

Ĉe la adreso www.martinus.dk/eo estas elŝutebla numero de Esperanto-Kosmos n-ro 1, 2014.
 La numero temas pri unua mondmilito kaj 10-a neoakizinta UK en Parizo en 1914 kaj
Martinus pri nova mondkulturo post kataklismo kaj mondmilitoj. Pri Nostradamus kaj dana Martinus (1890-1981). 
Krome Hokan Lundberg skribas artikolon: Kiel Martinus verdigis mian vivon.

Eo-Kosmos aperas du fojojn jare, en marto kaj oktobro. Interrete vi senpage povas aboni Kosmos kiel alkroĉitan pdf-dosieron. Sendu vian peton al Martinus-Instituto: esperanto@martinus.dk.
Ne plu eblos pagi kaj aboni paperan version de Kosmos en Esperanto pere de makleroj aŭ UEA-konto. /Amike Ole Therkelsen

www.martinus.dk/eo 

Pri Ole Therkelsen

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

Dekstre Ole 11-jara kun Martinus en la Martinus-Centro en Klint apud Nykøbing Sjælland en Danio.

Ole Therkelsen, f. 1948, kemiker og biolog, der skriver og taler på grundlag af sit livslange engagement i Martinus Kosmologi, har holdt ca. 2.000 foredrag om kosmologien i femten lande på seks forskellige sprog, hvoraf flere kan høres på www.oletherkelsen.dk.
Ole (11 år) ved siden af Martinus ved et Gardenparty onsdag den 15. juli 1959 i Martinus Center Klint, 4500 Nykøbing Sjælland.

 

Martinus-Kosmologio

OLE THERKELSEN  YOUTUBE KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw

 

MARTINUS KOSMOLOGI KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCEvdMYsGqeipSvaF0vowZQw

Ole Therkelsen Apple podcast

https://podcasts.apple.com/dk/podcast/martinus-kosmologi/id1494569769

Google podcast

https://www.google.com/podcasts?feed=aHR0cHM6Ly93d3cub2xldGhlcmtlbHNlbi5kay9mZWVkL3BvZGNhc3Qv

VÄRLDSBILD FÖRLAG

www.varldsbild.se

AMAZON – Ole Therkelsen

Author Profile

www.amazon.com/author/ole.therkelsen

https://authorcentral.amazon.de/gp/profile

www.amazon.com

www.amazon.de

www.amazon.co.uk

MARTINUS INSTITUT

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com/author/martinus

SCIENTIA INTUITIVA  –  Publisher

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk