Recenzo de “Martinus kaj la nova monda moralo”

MARTINUS  KAJ  LA  NOVA  MONDA  MORALO
Recenzo de Mihai Trifoi

La jaro 2016 alportis al ni novan interesan libron: “Martinus kaj la nova monda moralo” de la dana aŭtoro Ole Therkelsen. Publikigita en 2009 de eldonejo Borgen, en Danio, kun la titolo “Martinus og den ny verdensmoral”, ĝi aperis en Esperanto en 2016 ĉe eldonejo Scientia Intuitiva, en Danio, en la 1-a eldono laŭ traduko el la dana fare de Jens Stengaard Larsen. La libro estas jam eldonita en ses lingvoj: Esperanto, dana, sveda, angla, hispana, rusa.

La aŭtoro de la libro, Ole Therkelsen, naskiĝis en 1948 kaj estas diplomita kemiisto ĉe Teknika Universitato de Danio, kaj biologo ĉe Universitato de Kopenhago. Li “skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus” kaj faris ĝis nun ĉirkaŭ 2000 prelegojn en dek kvin landoj en ses lingvoj. Kiu deziras aŭskulti lin povas fari tion ĉe oletherkelsen.info; kelkaj el ili estas alireblaj ĉe www.oletherkelsen.dk kaj www.youtube.com .

 

En MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO la Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.
LIBRO en Esperanto de Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk kaj www.oletherkelsen.info. www.martinusshop.dk

En la libro “Martinus kaj la nova monda moralo” la Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

* * * * * * *

Studante profunde la verkaron de la dana spirita esploranto Martinus (1890-1981) en sia libro Ole Therkelsen montras ke Martinus komencis sian agadon “en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin”. Pro tio la instruo de Martinus celis doni “la principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero”. Lige de tio, el la libro de Ole Therkelsen ni ekscias ke la plej gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu “estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita” estas: “la evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo”.

Esplorante kaj ekzamenante la vivon de Martinus, en sia libro la spertulo en la kosmologia kampo, Ole Therkelsen, prezentas al la legantoj “tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo”, kaj samtempe li “komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povas atingi pli altan evoluŝtupon”.

La aŭtoro mencias ankaŭ la fakton ke, laŭ la instruo de Martinus, “Ekzistas naturleĝoj pri la evoluo de plantoj, bestoj kaj homoj” kaj “Se oni konas tiujn leĝojn, oni povas antaŭvidi la direkton kaj la rezulton de la evoluo”. Li mencias ke “En sia verkaro: “La Kosmologio de Martinus”, 10.000 paĝoj, Martinus priskribas la homan evoluon dum la sekvaj 3000 jaroj”. Ole Therkelsen rimarkas ke, el la biologia vidpunkto la ĉefa temo estas la evoluo de la korpo, dume el la kosmologia vidpunkto la ĉefa temo estas la evoluo de la konscio, la evoluo de la nova monda moralo.

El ĉi tiu lasta vidpunkto, kiu rilatas al instruo de Martinus pri la evoluo de la konscio, la libro de Ole Therkelsen traktas la evoluon de nova monda moralo en ses kampoj: Monda lingvo Esperanto (ĉap.7), Monda politiko pri la medio (ĉap.5), Internacia monda ŝtato /politiko/ (ĉap.6), Rilato al bestoj /vegetaranismo/ (ĉap.8), Saneco, rilato al mikroestuloj (ĉap. 9-10), Filozofio, religio, etiko, homaranismo (ĉap.11-15).

Tiel la libro de Ole Therkelsen ne servas nur kiel enkonduko en la verkaron de Martinus, sed ĝi “montras la konturojn de nova kulturo bazita sur la nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco”.

En la opinio de la aŭtoro (kaj kompreneble ankaŭ de Martinus) “La savo de nia planedo estas nova monda moralo, ĉioamo, amo al ĉiuj vivaj estuloj, al ĉeloj, organoj, organismoj, bestoj, homoj, nia terglobo kaj tuta universo. Scio pri la naturleĝoj de la evoluo ebligas al la tera homo ekregi sian menson kaj laŭ la tempo krei mondregnon de amo sur la Tero. Tiuj naturleĝoj de la evoluo nepre kondukas ĉiujn homojn sur la tero al la rezulto – la finevoluinta, la perfekta kaj tutama homo. Unu Dio, unu mondo kaj unu lingvo”.

La legantoj de la libro povas malkovri tiujn ideojn en instruaj kaj eĉ amuzaj tekstoj sub la titoloj kiel: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mondinstruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon, La reveno de Kristo, sed kompreneble por multaj esperantistoj la titolo de la 7-a ĉapitro, kiu enhavas 30 paĝojn pri Esperanto, ŝajnas esti la plej alloga.

Troviĝos ankaŭ legantoj, kiuj opinios ke la libro estas tro religia aŭ filozofia aŭ ke la enhavo estas tro utopia, sed sendepende de ĉiuj opinioj, oni meritas legi ĝin, ĉar tiu libro igas la homon pensadi pli profunde pri la mondo en kiu ni vivas nun, provante per logiko penetri en la estonton de la homo kaj de la homaro.

La interesuloj povas legi ankaŭ la verkon “Martinus, Darwin kaj inteligenta dizajno” de la sama aŭtoro, libro eldonita en ok lingvoj: dana, sveda, angla, germana, hispana, franca, kroata kaj rusa. Oni povas trovi ĝin ĉe: www.katalogo.uea.org, www.martinusshop.dkwww.oletherkelsen.info .

 

Mihai Trifoi

 

* * * * * * * *

LA  MARTINUS-INSTITUTO

MARTINUS (1890-1981) Martinus er født i Nordjylland, nærmere betegnet i Sindal. Han fik kun en beskeden uddannelse og tjente sit levebrød i forskellige underordnede stillinger. I 1921 havde han en dybtgående åndelig oplevelse, som gav ham evner til at analysere livet og beskrive dets åndelige love og evige principper.. Martinus kaldte sine samlede værker “Det Tredje Testamente”. Det omfatter “Livets Bog” i syv bind, “Det Evige Verdensbillede” i fire bind (symboler med forklaring), “Logik”, “Bisættelse”, “Artikelsamling 1” og 28 småbøger, samt mange båndoptagelser og artikler udkommet i tidsskriftet “Kosmos”. Martinus Institut Mariendalsvej 94-96 DK-2000 Frederiksberg Danmark Telefono:+45 38 34 62 80 Fakso: +45 38 34 61 80 Retpoŝto: info@martinus.dk Paĝaro: www.martinus.dk Librovendejo: shop.martinus.dk
Martinus-Instituto en Frederiksberg (Kopenhago) estas memposeda publik-utila institucio, kiu de Martinus ricevis la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de “La Kosmologio de Martinus”.

La Instituto havas la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de La Tria Testamento. Krome la tasko de la Instituto estas informado pri la verkaro kaj instruado pri la kosmaj analizoj.

En Martinus-Instituto estas administrejo, librovendejo kaj eldonejo, kiu krom la verkaron de Martinus ankaŭ eldonas la revuon Kosmos en pluraj lingvoj. Dum la vintra duono de la jaro ankaŭ estas prelegoj kaj studrondoj en Kopenhago kaj en Martinus-Centro en Klint.

Martinus Instituto, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Frederiksberg, Kopenhago, Danio
www.martinus.dk

* * * * * *

Ole Therkelsen

www.oletherkelsen.dk

www.oletherkelsen.info

www.varldsbild.se

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com