8. Ĉapitro. Vegetarismo kaj amo al la bestoj

8. Ĉapitro

Vegetarismo kaj amo al la bestoj

8.1 La rigardo de la estonta homo pri viandomanĝado

La monda moralo aŭ la religia gvidado dum la lastaj jarmiloj plejparte estis agorditaj al amo al homoj de la sama familio, grupo, nacio aŭ religio. La plimulto opinias ke la amo al la proksimulo ampleksas nur amon al homoj, sed ne al bestoj aŭ al mikroestuloj. Sed la nova monda impulso, kiu pasadas sur la terglobon, reprezentas novan mondan moralon, agorditan ankaŭ al praktikado de amo al la vivantaj estuloj en la mikrokosmo.

Danke al tiu venanta pli alta monda moralo, la homoj grade ĉesos praktiki viandomanĝadon kaj iom post iom estos vegetaranoj. Iuj iĝas vegetaranoj pro kaŭzoj ekologiaj aŭ ekonomiaj, ili eble volas limigi la ellasadon de CO2 aŭ pli ŝpare uzi la resursojn de la mondo. En la debato pri CO2 oni argumentis ke se ĉiuj homoj de la tero iĝus vegetaranoj, la kvanto de CO2 malpliiĝus per kvanto responda al la tuta ellasado de CO2 el la transporta sektoro. Aliaj iĝas vegetaranoj pro sanrilataj aŭ religiaj kaŭzoj. Sed laŭ la kosmaj analizoj ĉiuj homoj fine estos vegetaranoj, tute simple ĉar ili ne povos kunagi kaŭzante mortigon kaj sangoverŝadon. Ili domaĝos malbonfari al la bestoj kaj kaŭzi ke ili estu mortigataj.

La plej grava parto de la evolucio ne estas la evoluigo kaj specialigado de la fizika korpo, sed male la evoluigo de la menso kiu utiligas la korpon. La evoluigo de ĉioamo kaj de perfekta moralo estas la aktuala celo de la homa evoluo. Certe, homoj estas mamuloj kaj apartenas al la besta regno, sed laŭ la analizoj de Martinus ili danke al nova monda moralo evoluas en novan regnon, la veran homregnon, el kiu oni iam rerigardos la barbarecon de la pasinteco.

Martinus: “Oni terurite legos pri la kadavro-manĝado de la homoj, pri tio kiel la amo de la homoj al la bestoj ĝenerale estis nur la amo de kanibalo al viando. En grandiozaj muzeoj parolos al la estontaj homoj sian mutan lingvon grandaj hakiloj, ponardoj, buĉiloj, ĉasfusiloj, fiŝhokoj kaj aliaj murdiloj pri la primitiva mentaleco de la pasinteco. Per historiaj verkoj oni en senmalsana vivado timtremante legos pri la malsana homaro de la nuntempo, pri ĝiaj tuberkulozo, kancero, renaj malsanoj, galŝtonoj, arteriosklerozo, kordifektoj, digestaj malfacilaĵoj, nervozeco ktp. kaj efektive vidi konfirmitaj la vortojn de Jesuo, ke lia regno ne estas el ĉi tiu mondo.” (La ideala nutraĵo, ĉap. 26).

8.2 Kial manĝi viandon?

Multaj diras ke oni ne povas havi plene adekvatan nutroreĝimon kiel vegetarano, sed la biokemio kaj la esploroj pri nutrado jam montras ke al homoj tute ne necesas manĝi viandon. Se tiom da homoj asertas ke oni ne povas bone vivi ne manĝante viandon, tio eble pli spegulas ilian propran viandomanĝemon ol modernan nutrosciencon.

Martinus povis antaŭvidi ke la scienco ĉiam pli proksimiĝos al la pruvo ke la animalaĵa nutrado estas eĉ rekte malutila al la homo. Tiu esplorado komenciĝis en la 1950’aj jaroj, kiam oni malkovris ke konsumado de animala graso povas esti kaŭzo de arteriosklerozo kaj kardiovaskulaj malsanoj. Antaŭaj esploroj pri kancero konkludis ke fruktoj kaj legomoj protektas kontraŭ kancero, sed freŝdataj grandaj esploroj eĉ montras ke viando de kvarpieduloj en difinita kvanto estas kanceriga, dum kortobirdaĵo estas kanceriga en malpli alta grado. Aŭtune de 2007 Kræftens Bekæmpelse (la dana kontraŭkancera asocio) surbaze de tiuj esploroj eldonis novajn rekomendojn, en kiuj la punkto koncerne viandomanĝadon jenas: “Limigu vian viandkonsumon el porko, bovo, ŝafo kaj kapro al 300-500 gramoj semajne”.

Klare estas ke al iuj bestospecioj necesas manĝi viandon. Sed se oni ne volas mortigadon kaj sangoverŝadon, kial do manĝi viandon se ne necesas? – Evoluo pli alta kaj pli humana speguliĝas en tio ke multaj homoj hodiaŭ ne volus manĝi viandon, se ili mem devus buĉi la bestojn. Pli kaj pli da homoj engaĝiĝas en la batalo por la bonfarto de la bestoj. Nehumanaj formoj de bredado kaj transportado de bestoj enfokusiĝis en la amaskomunikiloj. La bonfarto de la bestoj pli ofte aperas en politikaj demandoj. Tiu laŭevolue pliiĝanta interesiĝo pri la bonfarto de la bestoj estas reflekto de la kreskantaj inteligento kaj humaneco de la homoj.

8.3 Kial oni tiel multe erarvagis en la kampo de nutrado?

La tropleniĝo de la malsanulejoj kaj hospitaloj estas grandparte kaŭzita de tio ke la homoj misnutras sin kaj konsumadas venenajn stimulilojn. Ke tia miso povas okazi tiel vaste, laŭ Martinus ŝuldiĝas interalie al tio ke degeneris la instinkto, heredita el la besta regno, por elelekti la sanan kaj naturan nutraĵon, nome ke la natura gustosento perdiĝis per la grada alkutimiĝo al fortaj spicoj kaj aliaj produktoj kiuj neniom rilatas al sana kaj natura nutrado. Laŭ intenco de la naturo, la tasko de la gustosento estas krei abomenon aŭ malinklinon al nenaturaj nutraĵoj.

Martinus skribas: “La gentoj dum multnombraj generacioj tiagrade alkutimiĝis al la gusto de la viandaĵoj ke tiuj, antaŭe vekinte naturan abomenon, nun vekas grandan nenaturan volupton. Kiel la organismo per alkutimiĝo al tabako, alkoholo kaj aliaj nenaturaj stimulantoj perdas sian naturan reagkapablon al tiuj venenaj substancoj, kaj tiuj tial fariĝas ‘stimuliloj’, same tiel la organismo perdas per la multa alkutimiĝo ankaŭ sian naturan reagkapablon al la venenaj substancoj prezentiĝantaj kiel animala nutraĵo, pro kio tiuj same kiel la tabako kaj la alkoholo estigas nenaturan volupton. Sed kvankam la alkutimiĝo iagrade hardas la organismon kontraŭ la efiko de la venenaj substancoj, nerefuteble la organismo en la longa daŭro estas komplete subfosata. Tiu subfosado estas precipe videbla per la okulta vido, kiu povas sekvi la individuon tra pluraj enkarniĝoj.” (La ideala nutraĵo, ĉap. 8).

8.4 La narkota-animala nutrado estas malsaniga

La narkota-animala nutrado, kiu inkluzivas viandon kaj aliajn animalaĵojn, bieron, vinon kaj alkoholaĵojn krom tabakon kaj drogojn, estas tre malutila al la sano. Kvankam la plimulto rigardas la manĝadon de viando kaj la trinkadon de alkoholaĵoj kiel ion naturan kaj ĝustan, Martinus opinias ke de la hodiaŭa homo tio estu rigardata kiel malvirto. La liberigo el la viandomanĝado konsistos en alkutimigo al naturaj produktoj, tiel ke la misedukita gustosento estos transformita por denove reagi kontraŭ la substancoj malutilaj al la organismo. (La ideala nutraĵo, ĉap. 8-10).

La transiro de la homoj al la vera homa nutraĵo laŭ Martinus okazas ne nur per ordinara informado skriba kaj parola, sed ankaŭ per tiuj spertiĝado kaj malsanoj kiuj sekvas el la subfosado de la sano per la narkota-animala nutrado.

Martinus: “Kaj tiu subfosado, en la formo de ĉiuj ekzistantaj organikaj malsanoj, estas la plej granda agitanto por la evoluo de la homaro al la vera homa nutraĵo. Kaj ĉar la malsanoj pliiĝas samgrade kiom pliiĝas la misnutrado de la homoj, kaj tial maleblas absoluta sano aŭ senmalsana vivado dum oni daŭrigas la malvirton aŭ la narkotan-animalan nutrofonton, fine ĉiuj homoj per siaj organikaj suferoj aŭ malsanoj estos kondukitaj al pli pura nutrofonto, al la absoluta sano.” (La ideala nutraĵo, ĉap. 8).

8.5 Ĉu oni ne praktikas la mortigan principon ankaŭ kiel vegetarano?

Por akiri la vegetaran nutraĵon oni ofte devas mortigi la planton. Sed laŭ Martinus manĝado de plantoj tamen estas malpli granda malbono ol manĝado de bestoj, ĉar la plantoj ne havante nervan sistemon ne povas senti veran doloron kiel la bestoj. Kun tio ne estu dirite ke al plantoj ne eblas ion senti en la fizika mondo, ekzemple malplezuron kiam oni ilin tratranĉas kaj mortigas, sed tiu travivaĵo pro la nehavo de nerva sistemo havas tre malfortan kaj subsentan karakteron. Martinus parolas pri tio ke plantoj havas subsentan konscion je la fizika nivelo, dum bestoj kun nerva sistemo kaj la kvin fizikaj sensoj povas senti realecan doloron kaj plezuron en la fizika mondo (Kosmos n-ro 8/2009).

Ĉar la homo ne povas vivi per minerala materio, ĝi devas nutri sin per materio organika, kiu konsistas el du partoj: vegetara kaj animala nutraĵoj. Konforme al la vegetara praktiko la moderna nutroscienco montras: Ne necesas al la homo manĝi viandon, sed necesas manĝi nutraĵon organikan.

La homo do povas malelekti la animalan nutraĵon kaj per tio praktiki en malpli alta grado la mortigan principon en la konsumado de nutraĵoj.

8.6 La diferenco inter manĝado de stokita nutraĵo kaj de la organismo mem

Se el la animalaj produktoj oni konsumas nur laktaĵojn kaj ovojn, oni praktikas la mortigan principon en malpli alta grado ol se oni mortigas la beston kaj manĝas ĝian organismon. La organismo laŭ la naturo estas intencita por vivspertado, sed ovoj kaj lakto estas intencitaj por nutraĵ-provizo. Ovoj kaj laktaĵoj laŭ Martinus estas rekomendeblaj al la “komencanta vegetarano”, sed iom post iom oni rezignos ankaŭ pri tiuj produktoj, interalie ĉar oni nerekte helpas subteni la tutan viandoproduktadon kaj la buĉan industrion aĉetante ankaŭ ovojn kaj laktaĵojn. La virbestoj, kiuj konsistigas duonon el la bestoj naskataj, en la industria agrikulturo estas rigardataj kiel neproduktiva kromprodukto buĉenda.

La vegetara nutraĵo krome estas dividebla en partojn pli krudan kaj pli fajnan. Manĝante la pli krudan parton de la vegetara nutraĵo, oni praktikas la mortigan principon pli multe ol manĝante la pli fajnan parton. Al la pli kruda parto apartenas la radikoj, tigo kaj folioj, mallonge dirite la organismo de la planto, kiu estas ĝia vivspertilo.

Al la pli fajna parto apartenas la partoj de la planto ne intencitaj por esti vivspertilo de la planto, sed por esti nutraĵo stokita al la estonta generacio, kaj intencita ankaŭ de la naturo por esti donaco al bestoj kaj homoj. Temas ne sole pri “inteligenta dizajno”, sed ankaŭ pri “ama dizajno”. Manĝante ekzemple semojn, kernojn, terpomojn, grenojn, maizon, rizon, fabojn aŭ fazeolojn, oni ne mortigas la verdan planton, oni ne manĝas ĝian organismon, kiu ofte tute nature velkis antaŭ la rikolto. Ankoraŭ pli bone estas manĝi nuksojn, berojn kaj fruktojn, ĉar tiam la planto povas pluvivi post la rikolto. Martinus rigardas la fruktokarnon kun ĝia pli alta vibradnivelo kiel la “idealan nutraĵon” de la estontaj pli alte evoluintaj homoj, kaj krome per tio praktikiĝas la laŭeble plej malalta grado de mortigo lige al la homa nutraĵkonsumado. (Vidu LEM4 ĉap. 38).

Martinus-Instituto Martinus-Instituto en Frederiksberg (Kopenhago) estas memposeda publik-utila institucio, kiu de Martinus ricevis la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de La Tria Testamento. Krome la tasko de la Instituto estas informado pri la verkaro kaj instruado pri la kosmaj analizoj. www.oletherkelsen.dk
Martinus Institut, Mariendalsvej 94-96, DK 2000-Frederiksberg, Copenhagen, Denmark.

8.7  La amasmurdado dum Kristnasko

Tuj post la eldono de sia unua libro Livets Bog 1 en 1932, Martinus komencis verki pri amo al la bestoj kaj amo al la mikrokosmo en la formo de La ideala nutraĵo kaj Sepulto, kiuj estas du ĉefverkoj pri tiuj temoj. Kompare al la malnova monda moralo kaj la antaŭa religia instruo nome estas novaĵo ami la bestojn kaj la mikrokosmon. En 1933 Martinus ankaŭ skribis pri tiu temo la artikolon La unua Kristnaska kanto sur la tero. (Artikolaro 1, n-ro 6).

En ĝi Martinus konstatas ke la Kristnaska festo eksplodigas gigantan amasmurdadon. Dum la semajnoj ĝis Kristnasko butikoj kaj vendejoj plenplenas de bestoj kiuj devis forlasi siajn sanajn fizikajn korpojn. Superŝutataj de la elektra lumo de la Kristnaska ornamo, kiu propre signifas “la sanktan spiriton”, oni trovas montojn da distranĉitaj porkaj korpoj, senripigitaj kortobirdoj, anseroj, anasoj, kokoj kaj meleagroj. Ekster tiaj grandaj vendejoj la muro eĉ estas garnita per ĉasaĵoj el la naturo, kapreoloj, leporoj, fazanoj, sovaĝaj anasoj. Tiuj kadavroj prefere pendadu ĝis ili estos “delikataj”, tio estas pli-malpli “putriĝintaj”, por esti aparta delikataĵo al la viandomanĝulo, kio facile kondukas la penson al la kadavrovoruloj.

Martinus skribas: “Tiu tuta ‘Kristnaska ekspozicio’, tiu tuta parado de mortintaj bestoj, ja estas bazita sur la plifaciligo al la specialaj ŝatantoj elekti inter la mortigitaj bestoj, kiujn ĉiu el ili kunportos hejmen kaj uzos por la ‘sanktigado’ de la festo honoranta la abolon de la principo: mortigado.” (Artikolaro 1, par. 6.6).

La Kristnasko en sia plej alta analizo estas festo honore al la abolo de la principo de mortigado, honore al la enfluado de la amo en la spiritan atmosferon de la tero, laŭ la opinio de Martinus. Jesuo diras ankaŭ ke neniu havas pli grandan amon ol tiu kiu donos sian vivon por savi sian proksimulon.

Ke ne klariĝis al la homoj ke la Kristnasko estas festo por la abolo de la mortiga principo, vidiĝas el la amasmurdado dum la Kristnasko. Se oni la Kristnaskon ĝuste komprenus, oni farus el la festotagoj de la Kristnasko senkarnajn tagojn, por malpliigi la efektivigadon de la mortiga principo.

8.8  La toleremo al viandomanĝantoj

Martinus kompreneble ne skribis artikolon pri la amasmurdado dum la Kristnasko por ironii pri la sinteno de homoj pri la Kristnasko, sed tiu sinteno estas tiom malkonkorda al la ideo de Kristnasko, ke eĉ nepartia analizo preskaŭ ne povas ne impresi iom ironia.

Martinus ne prezentas ordonon ne manĝi viandon. Ĉe li estas tute klare ke la kompreno kaj alproprigo de liaj analizoj pri viandomanĝado kaj amo al la proksimulo estas konscienca demando kiun ĉiu devas decidi por si mem, ĝi ne estas diktebla aŭ ordonebla. Sed Martinus antaŭvidas ke la nova monda moralo kondukos al tio ke la viandomanĝado de hodiaŭ iam en la estonteco impresos tiel barbare kiel kanibalismo impresas nin hodiaŭ.

Martinus neniun kritikas, sed ĉion kaj ĉiun defendas. Ĉiu homo agas tiel bone kiel eblas al ĝi. Neniu homo povas agi surbaze de spertoj kiujn ĝi ankoraŭ ne akiris. Martinus havas tute ĝeneralan toleremon kaj amon al ĉiuj homoj, eĉ lia tuta verko estas universala pledo por ĉiuj vivantaj estuloj. (Vidu LB1 par. 14 kaj 19).

Martinus: “Persone mi preferas esti kun ama kaj tolerema viandomanĝanto anstataŭ kun fanatika kaj netolerema vegetarano.” (La mio kaj ĝia propra mondo, Kosmos n-ro 4/2005).

8.9 La kvina ordono: Ne mortigu

La kaŭzo pro kiu Martinus prezentadis tiajn analizojn pri viandomanĝado kaj nutrado estas la granda graveco de la tuta nutra demando. Li deziris montri la vojon el la doloro kaj la suferado – ne nur rilate al la saneco, sed ankaŭ al la sorto.

La tera homo ne povos vivi en senmalsana ekzisto dum ĝia nutraĵo estas provizata per mortigado de bestoj. (La ideala nutraĵo, ĉap. 26).

Krom kripligo kaj mortigo de la bestoj, la viandomanĝado ankaŭ signifas akcidentojn kaj memmortigojn al la homoj kiuj konsumas la bestojn kiel nutraĵon en siajn organismojn. Ili malkonformas al la leĝo mem de vivado aŭ la eterna ordono “Ne mortigu”. (La ideala nutraĵo, ĉap. 4).

Vibradoj de la ideala nutraĵo

Simbolo n-ro 67A. © Martinus Institut 1981

8.10 Klarigo de la simbolo “La vibroj de la ideala nutraĵo”

Martinus klarigas: “La ronda figuro en supra maldekstra angulo simbolas la homon kiel ‘vivunuon’. La ŝtupara formaĵo dekstre esprimas sekcion el la evolua eskalo de ĉiuj vivantaj estuloj. La plej malsupra ŝtupo esprimas tiun zonon de la evoluo, kie troviĝas la rabobestoj. La sekva esprimas la zonon al kiu la tera homo nuntempe apartenas. Kaj la tria ŝtupo simbolas la zonon de “la vera homregno”. En la plej malsupra ŝtupo dekstre estas esprimita unu el tiuj vivunuoj el kiuj konsistas la viandaj produktoj, kiuj ja estas la manĝaĵo de la rabobestoj. La vivunuo sur la sekva ŝtupo estas unu el la vivunuoj el kiuj konsistas la kernaj, radikaj kaj foliaj produktoj, kiuj estas la ĝusta ĉefnutraĵo de la tera homo. La tria vivunuo devenas el la fruktokarno, kiu estas la plej alta nutraĵo en la unua zono de la vera homregno.

La malhela ringo de la vianda vivunuo estas tiu ĝia parto kiu konsistas el ‘A‑vivunuoj’, aŭ tiuj vivunuoj kiuj ne taŭgas por asimiliĝi kiel nutraĵo en organismo, kaj al kiuj tiu asimilado do signifas la morton. Tial tiuj vivunuoj kaŭzas naturan reziston kontraŭ la dirita asimilado. Ilia suma vibrado, montrita sur la bildo kiel zigzaga linio, tial iĝas multe tro forta al la homa organismo, kies vibrado estas montrita sur la dua ŝtupo per la punktita zigzaga linio. Rigardante la simbolon de la samŝtupa vivunuo, oni vidos ke la malhela ringo tie estas relative malpli granda ol tiu de la vianda vivunuo. Tio signifas ke la A-vivunuoj ĉi tie estas malpli multnombraj ol la B-vivunuoj. Kaj ĉar la mortiga procezo sekve el tio estos malpli granda ĉe la asimilado de tiuj produktoj en la organismon, tio estas la kondiĉo pro kiu al la progresema homo estos pli morale, pli harmonie kun la leĝo de vivado uzi tiujn produktojn kiel nutraĵojn. La vibrado el tiuj produktoj ankaŭ, kiel montrite en la bildo, multe malpli diferencas de la vibrado de la homa organismo ol de la vibrado de la vianda vivunuo.

En la tria ŝtupo ni konstatas ke la simbolo de la vivunuo havas neniun malhelan parton, kio signifas ke tie ne troviĝas A-vivunuoj. Male ekzistas en la fruktoŝelo malgranda procentaĵo da B-vivunuoj ne asimileblaj de la organismo, sed ili kondukiĝas vivaj kaj nedifektitaj tra ĝi. Ĉiuj ceteraj vivunuoj asimiliĝas vivaj en la organismo kaj daŭrigas tie sian naturan evoluon. Tial tiuj vivunuoj ne estigas tiom da nenatura rezisto, kiun devas venki la homa organismo. Tamen, ĉar tiu pro la kutimiĝo manĝi viandon kaj krudan vegetaran nutraĵon trejniĝis al fortostreĉo multe pli granda ol necese por asimili la fruktokarnon kiel nutraĵon, la vibrado de tiu organismo, kiel montrite en la bildo, estos iom tro forta al la fruktokarno, pro kio tiu ankoraŭ ne povas esti la ĉefa nutraĵo de la tera homo. En la bildo tio esprimiĝas per tio ke la zigzaga linio tie estas malpli granda ol tiu de la homa vibrado.

El la supra maldekstra simbolo de la homo kiel ‘vivunuo’, tri punktitaj linioj kondukas ĉiu al sia aparta ŝtupo: Tio nur esprimu ke la nutrozono de la tera homo etendiĝas de la viandaj vivunuoj, tra la kernaj, radikaj kaj foliaj produktoj ĝis la pura fruktokarno. El tiuj do la pli leĝeraj aŭ mildaj formoj de kernaj, radikaj kaj foliaj produktoj konsistigos la provizoran idealan nutraĵon por la tera homo. Tiurilate kompreneble necesas konsideri kreskantan alkutimiĝon al la fruktokarno, kiu sola ja estos la ideala nutraĵo de la perfekta aŭ finevoluinta homo en la unuaj zonoj de la vera homregno, kaj per tio faros lin dia aspiranto al postaj kaj eĉ pli altaj zonoj, kie tiun nutraĵon siavice anstataŭos centprocenta ‘aera nutraĵo’. La pulmoj do fine transprenos la tutan nutroprocezon, kaj la homo forlasos ĉiujn krudajn fizikajn formojn de ekzisto, atinginte zonon kie lia organismo ne plu per putrada aŭ dissolva procezo gajnos nutraĵon el kadavroj, ne plu estos kloaka puto aŭ transporta tekniko de fetoraj kotaj aŭ rubaj produktoj, sed estos ekskluzive esprimo de tio ke la granda, krea forto de la amo ankaŭ tiurilate venkis ĉiujn malfacilaĵojn aŭ ĉiujn formojn de obstakloj, kiuj hodiaŭ katenas la homon al la primitiva sfero de malsalubreco kaj malsaneco.” (Martinus, simbolklarigo, libro n-ro 5, La ideala nutraĵo, kaj LEM5 n-ro 67A).

8.11  Animala kaj vegetara nutraĵo

Kiel dirite en par. 8.4, la animala nutrofonto estas malsaniga, sed dum jarmiloj la homo bone prosperis manĝante viandon. Martinus tamen klarigas kiel la aferoj grade ŝanĝiĝas. Li montras ke la vibrada rapideco de la animala nutraĵo ĉiam malpli konkordas kun la pli fajnaj pensoklimatoj kaj organaj funkcioj de la moderna homo. (Vidu LEM4 simbolo n-ro 38).

Viando estas sana nutraĵo al leonoj kaj tigroj, hundoj, katoj kaj aliaj rabobestoj, sed ne al la moderna nuntempa homo, kiu troviĝas sur pli alta evoluŝtupo kun pli alta vibrada nivelo. Pro tiu plifajniĝo viando fariĝis nutraĵo tro kruda al la homo. Kvankam oni iagrade povas ripari tion boligante kaj rostante la viandon, daŭre restas tro granda ŝarĝo al la homo malkomponi kaj digesti viandon. Se oni manĝas viandon ĉiutage, tio laŭ Martinus kondukas al konstanta trostreĉiĝo, kiu povas manifestiĝi kiel malplifortiĝo de la organismo, kiu estigas nombron da malsanoj precipe ligitaj al la digestaj organoj, stomako, intesto, hepato, galo ktp. En tiuj okazoj la analizoj de Martinus devus esti estableblaj statistike kaj eksperimente.

8.12  Vegetarano aŭ vegano

La nutraĵo estu agordita laŭ la aktuala evoluŝtupo, kaj je nia nuna evoluŝtupo la konvena kombinaĵo estas miksaĵo de fruktoj unuflanke, kaj grenoj, kernoj, radikaj, tigaj kaj foliaj produktoj aliflanke. Oni uzas la nomon ovo-lakto-vegetarano pri la komencanta vegetarano, kiu manĝas ovojn kaj laktaĵojn. Tio ne rekte estas bazita sur mortigado kaj glutado de kadavraĵoj, sed iom post iom oni forlasos ankaŭ tiujn animalajn produktojn kaj estos tio kion oni nomas vegano.

Vegano estas persono kiu havas la sintenon ke la bestoj ne estu niaj sklavoj. Antaŭ ĉio veganoj ne manĝas viandon, ovojn kaj laktaĵojn, sed ili ankaŭ ne uzas lanon, ledon, peltojn aŭ aliajn produktojn, elfaritajn per metodoj laŭ kiuj oni bestojn misuzas aŭ mortigas.

Dum la evoluo la homoj grade forlasos ankaŭ la pli krudan parton de la vegetara nutraĵo el folioj kaj radikoj, transirante ĉiam pli al la pli fajnaj nekuiritaj vegetaĵoj kaj al frukta nutraĵo. Martinus tamen avertas ke oni ne jam hodiaŭ vivu ekskluzive per fruktoj, kvankam tio estos la normalo je pli alta evoluŝtupo.

La punkto de la libro de Martinus La ideala nutraĵo kiel dirite estas ke pro amo al la bestoj oni ĉesos manĝi viandon. Oni ne povas lasi sin esti la kaŭzo ke bestoj estu mortigitaj. La pura fruktokarno estas la ideala nutraĵo en la longa perspektivo, ĉar inter la organikaj nutraĵoj disponeblaj surtere ĝi reprezentas la malplejan mortigadon. Martinus priskribis sian sintenon pri la homa nutraĵo ankaŭ en simbolo n-ro 38 “La homo kaj la animala kaj vegetaĵa nutraĵoj” en La Eterna Mondbildo, volumo 4.

8.13  La sorta konsekvenco de viandomanĝado

Oriente oni parolas pri la karma leĝo, okcidente pri la sortoleĝo, kaj en la Biblio pri tio ke oni rikoltu tion, kion oni semis, aŭ faru al aliaj kiel oni volas ke aliaj faru al oni mem. En la ĉiutaga parolo oni diras: “Ridetu al la mondo kaj la mondo ridetos al vi”. La sortoleĝo estas spegula principo. (LB4 par. 1262, LB6 par. 2128).

En la fiziko oni parolas pri la 3-a neŭtona leĝo: ago = reago, kio signifas ke ni ne povas agi sen tio ke rezultos difinitaj konsekvencoj. Ni devas akcepti la konsekvencojn de ĉiuj niaj agoj. Kiam ni plenkreskuloj edukas niajn infanojn ke ili akceptu la konsekvencojn de siaj agoj, devus esti facile kompreneble ke ni plenkreskuloj ankaŭ mem devas akcepti la konsekvencojn de niaj propraj agoj. Ja eĉ la tuta scienco estas bazita sur la leĝo de kaŭzo kaj efiko.

Laŭ Martinus esti viandomanĝulo havas gravajn sortajn konsekvencojn, ĉar tiumaniere oni kaŭzas ke la bestoj estas mortigataj. La homoj tamen ne mortigadas la bestojn pro malamo al ili. Ĉar dum la buĉado ne estas enmiksita kolero kaj malamo, la bestoj spertas la buĉadon pli-malpli kiel akcidenton. Ĉar la sortoleĝo kiel dirite funkcias kiel spegula principo, viandomanĝuloj laŭ Martinus povos havi akcidentan sorton, ili ekzemple povos vundiĝi aŭ esti mortigitaj en aviadilaj aŭ aŭtaj akcidentoj. Seriozan konsekvencon havas ankaŭ ĉasadi kaj manĝi animalajn produktojn de la maro. Droniĝoj, akcidentoj kaj akcidentetoj en la hejmo kaj la laborejo, ankaŭ povas esti konsekvencoj de viandomanĝado.

Martinus ne riproĉis al homoj ke ili manĝas viandon. Li estis amiko de ĉiuj kaj ŝatis ĉiujn homojn egale ĉu ili manĝadis viandon aŭ ne, fumadis tabakon aŭ ne, trinkadis alkoholaĵojn aŭ ne, sed li nur deziris informi pri la konsekvencoj de tiuj kutimoj. Se oni deziris pli bonan sanstaton kaj protekton kontraŭ akcidentoj, Martinus rekomendis ke oni iĝu vegetarano.

Montriĝos ĉu la nutroscienco iom post iom povos konfirmi ĉiujn analizojn de Martinus pri la sanfortiga efiko de vegetarismo.

Koncerne la demandon ke viandomanĝado povus esti kaŭzo de akcidentoj, tion oni eventuale povus konfirmi entreprenante sciencan analizon de tio ĉu estas ia statistika rilato inter mortiĝoj kaj leziĝoj pro akcidentoj kaj tio ĉu oni estas 1. ĉasisto kaj fiŝkaptisto, 2. viandomanĝanto kaj 3. vegetarano. De scienca flanko ankoraŭ ne estis intereso por komenci tiajn esplorojn, kvankam hospitaloj kaj asekurkompanioj devas posedi grandan kvanton da datumoj.

8.14  Kial oni devas rikolti tion, kion oni semas

Martinus argumentas por tio ke io senviva ne povas origini movon, nur io viva povas kaŭzi movon. La mio – la vivantaĵo ene de la vivanta estulo – tial devas esti la kaŭzo de ĉiu movo. Martinus indikas ke movo povas okazi nur en kurba aŭ cirkla irado. La kerno en la argumento por sortoleĝo estas natura leĝo kiu eldiras: Ĉar movo povas okazi nur en cirkla irado, ĉiu elsendita energi-impulso revenos al la sendinto – la eterne ekzistanta mio.

Kiam iu estulo faris ian agon, ekzemple murdon, kiu reprezentas ian energian koncentritecon, ĝi transformiĝas al spirita materio kiu transmisiiĝas en la kosman spacon. (Kosmos n-ro 2/1996). La elektra energia radio kiu elsendiĝas, ne reprezentas la konkretan agon, sed la principon de la ago. La principo de viandomanĝado kiel pli frue dirite estas morto pro akcidento, ĉar la bestoj sentas kiel akcidenton ke ili estas buĉataj.

Sur tiu fono oni povas kompreni la sortoleĝon kiel naturan leĝon de la sama speco kiel la leĝo de gravito aŭ tiuj de elektro kaj magneteco. La diritaj cirklaj iradoj laŭ Martinus povas esti tiel ekstreme grandegaj ke ili kelkfoje vojaĝas dum pluraj centoj da jaroj, eĉ kvankam tiuj sortaj energi-impulsoj moviĝas per rapideco trans tiu de la lumo. (La ideala nutraĵo, ĉap. 6).

Fare de Martinus ne temas pri spekulativoj aŭ teorioj. Al li estas realaj faktoj, ĉar la sortokreaj energi-radioj en siaj cirklaj iradoj estas sekveblaj tra la kosma spaco kaj observeblaj per kosma konscio same facile kiel la fizikaj objektoj estas observeblaj per la fizikaj sensoj. (La ideala nutraĵo, libro n-ro 5, ĉap. 6).

Lige al la sortoleĝo oni povas diri ke la eterne ekzistanta mio konsistigas ian “gravitan centron” de ĉiuj elsenditaj energi-impulsoj, pro kio ili neeviteble revenos al tiu mio.

8.15 Neniu povas suferi maljuston, neniu povas fari maljuston

Povas esti malfacile argumenti tute mallonge kaj en logika maniero kaj por la sortoleĝo kaj por la reenkarniĝo.

Martinus skribas: “Vi povas senti vin maljuste traktita, sed laŭ kosma vidpunkto nenio estas maljusta. La kosmaj analizoj montras ke neniu estulo povas fari maljuston, kaj neniu estulo povas suferi maljuston. Sed oni bezonas superrigardon por kompreni tion. […] La kompreno de la reenkarniĝa principo kaj de la karma leĝo donas tian superrigardon. Ili ambaŭ estas ĝisfunde pritraktitaj en Livets Bog kaj pluraj el miaj simboloj, kaj vi per ili ekkomprenos ke ĉio originas el vi mem, kaj vi mem estas tiu kiu devas formi vian estontan sorton pere de viaj nunaj pensoj kaj agoj.” (Jubileo, Kosmos n-ro 10/1979 kaj n-ro 1/2013).

Laŭ Martinus ĉiu sufero havas sencon, kaj tial oni estas akceptema al sufero nur en tiuj partoj de la menso kie oni estas nefinita. En tiuj partoj de la menso kie oni atingis finevoluon, oni ne plu estas akceptema al suferoj kaj malagrabla karmo, kaj tiam oni jam sukcesis havi karman protekton. Se oni en pli frua tempo lanĉis karman aŭ sortan kurbon kaŭzante al alia estulo suferon, oni ekhavos protekton aŭ “pardonadon de la pekoj”, kiam oni ne plu povas lasi sin suferigi. La amnivelo de ĉiu estulo decidas la kvaliton de tiu fortokampo aŭ aŭro kiu ĉirkaŭas ĉiun vivantan estulon. Kiam iu mensa kampo estas finevoluinta, ekzemple se oni ne plu povas lasi sin mortigi, nu, tiam oni ankaŭ mem estas protektita kontraŭ mortigo fare de alia. La mekanismo estas tiu ke la aŭro fariĝis tiom protekta ke ĝi ne plu tralasas la malagrablan karmon. Oni do aŭtomate ricevas la “pardonadon de la pekoj”, kiam la kvalito de la aŭro pro la alta amnivelo ne plu permesas al la malagrabla karmo enpenetri. Por pluaj klarigoj vidu la Martinus‑an simbolon n-ro 20 La pardono de la pekoj en LEM2.

Se homoj deziras atingi protekton kontraŭ akcidentoj, ili kiel antaŭe dirite devas ĉesi manĝi viandon kaj portadi peltojn, ĉar la bestoj ĝuste sentas tion kiel akcidenton, kiam ili estas buĉataj.

8.16 Industriaj bredado kaj buĉado de bestoj

Sekve de pli alta moralo kaj pli granda kompato la homo laŭ Martinus iom post iom ĉesos buĉadi kaj murdadi, distranĉi kaj disŝiri la bestajn organismojn kaj rabi de ili plurajn vivjarojn. Nun oni bredas multege da bestoj pro la sola celo mortigi ilin. Multaj bestoj tutvive sidas en etaj kaĝoj, kaj tiam, plenkreskiĝintaj kaj ekĝuontaj la vivon, ili estas mortigataj kaj senhaŭtigataj, ĉar multaj ŝatas promeni en elegantaj peltoj. Estas modo porti pelton kunkudritan el la feloj de pluraj malgrandaj bestoj, kaj ju pli da bestoj, des pli eminenta kaj moderna kaj dezirata estas la pelto. (LB7 par. 2567).

La praktikado de la mortiga principo fare de la modernaj homoj estas giganta kompare al la praktikado de la mortiga principo fare de la bestoj. En la moderna agrikulturo bestoj eĉ estas bredataj kaj buĉataj je industria skalo. Ĉiuj tiuj homoj tute ne konscias ke rezultos sortaj konsekvencoj el tio ke ili kunagis konservante tiun enkarcerigadon kaj tiun tutan buĉadon. Sed oni ne povas riproĉi al la homoj ke ili ĉi-momente vivas en tiu nescia stato. Kun kreskanta moralo la homoj grade ĉesos misuzi kaj mortigi bestojn.

8.17 Karesbestoj

Grandskale homoj tenas rabobestojn en karcero enŝlosante ilin en domoj kaj loĝejoj, pro kio la bestoj estas senigitaj pri sia natura vivo kun gepariĝo kaj ĉasado. Multaj birdoj kaj bestetoj estas tenataj enŝlositaj en malgrandaj kaĝoj. Normale oni ne rigardas la bezonojn de la bestoj, sed nur la avantaĝojn kiujn la homo mem povus havi de la dombestoj. Esploroj pri interalie infanoj kaj aĝuloj montris ke havi karesbestojn povas rezultigi pozitivajn efikojn, sed anstataŭ karesadi bestojn estus tamen pli bone kaj nature se la homoj reciproke karesus unu la alian pli multe.

Kvankam eble ankaŭ ludas ian rolon por la evoluo de la bestoj ke ili estas tenataj kiel dombestoj kaj karesbestoj, oni estonte lasos al ili vivi naturan vivon en libereco. Nenature estas teni bestojn enŝlositaj, kaj krome oni aĉetante hundan kaj katan furaĝon kunagas por konservi kaj subteni la ampleksan fiŝkaptan kaj buĉan aktivadon. Buĉado kaj fiŝkaptado estas profesioj kiuj tute laŭgrade malaperos en la estonta socio. (Vidu eventuale La ideala nutraĵo, ĉap. 7).

Martinus tamen ne rekomendis ke oni komencu manĝigi al siaj hundoj aŭ katoj vegetaĵojn. Al tiuj rabobestoj malutilus devi manĝi vegetaran nutraĵon kaj tio tute malkonformus al ilia naturo.

8.18 Bestoprotekto kaj rajtoj de simioj

Niatempe oni antaŭsupozas ke la bestoj prave estas sklavoj de homoj, sed en la estonteco oni ĉesos teni bestojn kiel sklavojn. Estonte eĉ la uzado de tirbestoj kaj rajdobestoj estos rigardata kiel esprimo de sklaveco. Sed niatempe bestoj estas enŝlositaj dum sia tuta vivo pro la produktado de nutraĵoj por homoj. Por danko, la plej multaj dombestoj finas la vivon estante buĉataj de la homoj.

Por protekti la unuopajn homojn, murdo kaj mortigo estas leĝe malpermesitaj, kaj same estos, lige al pli bona protekto de la bestoj en la estonteco, iom post iom malpermesite mortigi simiojn, ĉevalojn, bovojn, ŝafojn, kaprojn kaj porkojn. Jam estas leĝe malpermesite mistrakti bestojn, sed ankoraŭ estas permesite mortigi ilin.

Lige al la Olimpikaj Ludoj en Pekino, Ĉinio, oni multe parolis pri homaj rajtoj, kaj pozitive estas ke oni jam nun komencis paroli pri “la rajtoj de simioj”. La 25-an de junio 2008 la “Komisiono de medio, agrikulturo kaj fiŝkaptado” de la hispana parlamento deklaris sian apogon al la “Homsimia Projekto”, kiu estas propono ke la plej proksimaj parencoj de la homo, la ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj, havu la rajtojn de vivo, libereco kaj protekto kontraŭ torturo, analoge al la konataj homaj rajtoj.

 

8.19 Hobiaj ĉasado kaj fiŝkaptado

La besto mortigas nur ĉar tio estas al ĝi vivkondiĉo. Homoj mortigas milionojn kaj milionojn da bestoj, ĉar ili erare kredas ke necesas manĝi viandon. Sed homoj mortigas ankaŭ por amuziĝi kaj distri sin en tiu makabra maniero. Kio alia estas hobiaj ĉasado kaj fiŝkaptado krom sadismaj murdadoj?

Ne, ĉasado kaj fiŝkaptado ankaŭ ne apartenas al la nova monda kulturo, kvankam ili hodiaŭ apartenas al la tiel nomata pli alta kulturo. Tiel oni povas en grandaj raportaĵoj de semajnaj revuoj legi kaj vidi fotojn pri tio kiom da cervoj, kapreoloj, vulpoj, fazanoj kaj anasoj mortpafis la reĝaj familianoj, la nobeloj kaj la supra klaso dum sia lasta ĉaskunveno. Ĉasistoj en belaj uniformoj fiere starigas sin apud ĉiuj tiuj kadavroj, kiuj kuŝas surtere en longaj vicoj. En la formo de hobiaj ĉasado kaj fiŝkaptado la mortigado de tiuj niaj kunestuloj do fariĝis plezuro, tempopasigilo aŭ sporto. (Logiko, ĉap. 18, par. 17.16).

Sed Martinus ne riproĉas al homoj ke ili fiŝkaptas kaj ĉasas. Tio esprimas difinitan evolu-nivelon, kaj oni ne povas postuli ke oni agu el evoluŝtupo kiun oni ankoraŭ ne atingis. Oni ne povas agi el spertoj kiujn oni ankoraŭ ne akiris.

 

8.20 Eksperimentaj bestoj kaj vakcino

Hodiaŭ oni testas multajn medicinajn kaj kosmetikajn produktojn per eksperimentaj bestoj, al kiuj tamen estas kaŭzata multe da doloro pro tiuj eksperimentoj. Eksperimentaj bestoj aplikataj en instruado, esplorado kaj medicina industrio estas turmentataj kaj mortigataj grandskale. Sed en la estonteco oni ĉesos okazigi bestajn eksperimentojn, kvankam oni nun argumentas ke ili estas nepre bezonataj.

Hodiaŭ ŝajnas ankaŭ ke vakcinado aŭ seruma injektado estas nepre bezonata al la homoj en ilia batalo kontraŭ la danĝeraj malsanoj. Sed vakcinado okazas ne sen risko, kaj ĝi ne estas la natura kaj definitiva solvo de la problemo, interalie pro la sufero kiun oni kaŭzas al la bestoj per produktado de serumo kaj vivisekcio, se oni ne rekte mortigas ilin. Martinus traktas tiun problemon detale en la artikolo Mikrokosmos. (Artikolaro 1, par. 13.8-13.4).

Martinus: “Kiom da sufero kaj lezado kredeble ja ne kostis al tiuj pli junaj kunestuloj en la evoluo, ke ili devis disponigi siajn sanajn kaj freŝajn organismojn kiel materialon por la eksperimentoj de la esploristo, lia tranĉilo, liaj venenaj preparaĵoj kaj serumproduktado, por ne paroli pri la multaj aliaj doloraj kaj lezaj intervenoj, entrepreneblaj en la nomo de scienco fare de la aprobita eksperimentanto?” (Artikolaro 1, par. 13.12).

Martinus volas nek rekomendi nek malrekomendi vakcinon, tio devas dependi de la persona sinteno. Sed danke al sia kono de la leĝoj de la evoluo Martinus povas eldiri ke kvankam vakcinado povas okazi ankaŭ sen suferigo al la bestoj, ĝi tamen ne estos parto de la malsan-preventado en la estonteco. Pensante nur ame kaj pozitive, kaj konsumante nur nutraĵojn ne bazitajn sur mortigado, la homo en la estonteco povos konstrui senmalsanan ekziston. (Vidu Artikolaro 1, par. 26.8-26.9).

La nova monda moralo, prezentata tra la tuta verkaro de Martinus, kredeble havos treege grandan signifon por la evoluigo de multe pli ampleksa bestoprotektado ol ni vidis ĝis nun sur tiu ĉi planedo.

8.21 La evoluo de besto al homo

En la granda perspektivo de la evoluo la tera homo estas transira stadio inter besto kaj homo. En ĝia konscio troviĝas besta flanko nun likvidata kaj homa flanko kreskanta. Sed kiel oni mem povas stimuli tiun evoluon?

Martinus respondas: “Ĉiun fojon kiam oni sentas malsimpation, indignon, netoleremon, rankoron kaj koleron, oni helpas nutregi sian bestan pensmanieron. Same tiel estas se oni kunagas kalumniante aŭ disvastigante malestimigajn onidirojn pri sia proksimulo, se oni mensogas aŭ trompas sian proksimulon. Ankaŭ se oni estas hobia ĉasanto aŭ fiŝkaptanto oni en treege alta grado akcelas sian bestan talenton aŭ pensmanieron. Se oni manĝas viandon aŭ vivas per animala dieto, bredas bestojn por buĉo aŭ senfeligo, tio en plej alta grado ankaŭ kontribuas por teni la bestan pensmanieron vivanta. Se oni fervoras pri militoj aŭ armeoj, oni ankaŭ kreas al si malfacilan sorton, ĉar la leĝo ja neŝanceleble estas ke ĉiuj kiuj glavon prenas, per glavo pereos. (La savo de la homaro, Kosmos n-ro 10/2005).

 

Libro en Esperanto - MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO - de Ole Therkelsen
Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk kaj www.oletherkelsen.info

 

– – – – –

La originala dana titolo:

Martinus og den ny verdensmoral

Jan Tarbensen driver forlaget Sciential Intuitiva, der sælger bøgerne på www.martinusshop.dk
2. Udgave af “Martinus og den ny verdensmoral” er udgivet af forlaget Scientia Intuitiva. www.martinusshop.dk

 

PRI  LA  ENHAVO  DE LA LIBRO pri Martinus

La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981) komencas sian agadon en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin.

La instruo de Martinus peras principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero. La evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo – estas gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita.

MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO

La Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

Estas same instrua kiel distra legado sub titoloj kiel la jenaj: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mond-instruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La mondlingvo Esperanto, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon kaj La reveno de Kristo.

La libro montras la konturojn de nova kulturo bazita sur nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco. La libro ankaŭ povas esti legata kiel enkonduko al la tuta vivoverko – La Kosmologio de Martinus

Martinus-Instituto, Kopenhago, Danio, Esperanto Sekcio Ole Therkelsen. www.martinus.dk
The Martinus Institute, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Copenhagen F, Denmark. www.martinus.dk

Elŝutebla revuo de Martinus Instituto

Ĉe la adreso www.martinus.dk/eo estas elŝutebla numero de Esperanto-Kosmos n-ro 1, 2014.
 La numero temas pri unua mondmilito kaj 10-a neoakizinta UK en Parizo en 1914 kaj
Martinus pri nova mondkulturo post kataklismo kaj mondmilitoj. Pri Nostradamus kaj dana Martinus (1890-1981). 
Krome Hokan Lundberg skribas artikolon: Kiel Martinus verdigis mian vivon.

Eo-Kosmos aperas du fojojn jare, en marto kaj oktobro. Interrete vi senpage povas aboni Kosmos kiel alkroĉitan pdf-dosieron. Sendu vian peton al Martinus-Instituto: esperanto@martinus.dk.
Ne plu eblos pagi kaj aboni paperan version de Kosmos en Esperanto pere de makleroj aŭ UEA-konto. /Amike Ole Therkelsen

www.martinus.dk/eo 

Pri Ole Therkelsen

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

Dekstre Ole 11-jara kun Martinus en la Martinus-Centro en Klint apud Nykøbing Sjælland en Danio.

Ole Therkelsen, f. 1948, kemiker og biolog, der skriver og taler på grundlag af sit livslange engagement i Martinus Kosmologi, har holdt ca. 2.000 foredrag om kosmologien i femten lande på seks forskellige sprog, hvoraf flere kan høres på www.oletherkelsen.dk.
Ole (11 år) ved siden af Martinus ved et Gardenparty onsdag den 15. juli 1959 i Martinus Center Klint, 4500 Nykøbing Sjælland.

 

Martinus-Kosmologio

OLE THERKELSEN  YOUTUBE KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw

 

MARTINUS KOSMOLOGI KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCEvdMYsGqeipSvaF0vowZQw

Ole Therkelsen Apple podcast

https://podcasts.apple.com/dk/podcast/martinus-kosmologi/id1494569769

Google podcast

https://www.google.com/podcasts?feed=aHR0cHM6Ly93d3cub2xldGhlcmtlbHNlbi5kay9mZWVkL3BvZGNhc3Qv

VÄRLDSBILD FÖRLAG

www.varldsbild.se

AMAZON – Ole Therkelsen

Author Profile

www.amazon.com/author/ole.therkelsen

https://authorcentral.amazon.de/gp/profile

www.amazon.com

www.amazon.de

www.amazon.co.uk

MARTINUS INSTITUT

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com/author/martinus

SCIENTIA INTUITIVA  –  Publisher

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk