Nepra studaĵo – la spirita scienco

Nepra studaĵo
de Ole Therkelsen

La Mondbildo de Martinus estas tute senprecedenca
Multaj homoj konceptas la Kosmologion de Martinus kiel nur unu spiritan skolon inter multaj aliaj kaj tute ne kiel ion tute unikan, kiel tute nepran studaĵon por kompletigi la evoluon al la perfektiĝo. Sed Martinus vidas sian verkon La Tria Testamento kiel la intelektigitan, senmortan kristanismon, kiu estos la vivfundamento de la homaro dum la venontaj jarmiloj sur tiu ĉi terglobo. (Martinus, La Intelektigita Kristanismo, Antaŭparolo).

15.1 La principo de mondliberigo kaj la nova monda moralo

La bazo de la nova monda moralo laŭ Martinus estos kristanismo intelektigita aŭ sciencigita. Ja komence la kristanismo estis monda religio, sed kiam la eternec-analizo venos en la kristanismon, ĝi fariĝos scienco, ĝi eĉ estos la mondoscienco mem.

La evoluado dum pli fruaj epokoj estis bazita sur kredado kaj sekvado de aŭtoritatoj, sed dum la lasta parto de la evoluo al perfektiĝo la homo fariĝos memstare pensanta estulo. Certe, al la spirita esploranto la kosmaj analizoj komence estas la persona scio de Martinus mem, tamen dum ili iom post iom povas esti konfirmataj per propra travivado kaj per propraj racio kaj pensado, tiu scio transformiĝas al scio de la spirita esploranto mem. La celo de la analizoj de Martinus estas konduki la studanton al memstara kompreno de la vivo kaj al vivkoncepto bazita ne sur kredo, sed sur scio, konfirmebla per propra sperto. La analizoj estas helpo al memhelpo. La vivo mem kaj propraj travivadoj kaj observoj montros la validecon de la kosmaj analizoj kaj helpos nin al kosma konscio.

Kristo diris: “Neniu venos al la Patro krom per mi”. Laŭ Martinus tio signifas ke neniu povas atingi kosman konscion aŭ sperti la konscion de la Patro krom irante la Kristan vojon kaj praktikante la kondutmanieron de Kristo. – Private inter amikoj Martinus povis eldiri: “Mi ankaŭ povas diri ke neniu venos al la Patro krom per mi”, per kio li volis diri ke estas necese kaj neeviteble alproprigi al si la kosmajn analizojn kaj plenumi ilin en praktika kondutmaniero por atingi la travivadon de la konscio de Dio, la Patro aŭ la universo. – La kosmo estas la esprimo de la tuta eterna kaj senfina universo, kaj ekhavi kosman konscion signifas travivi la konscion de la universo.

La dia kre-principo kaj la principo de mondliberigo estas la unua temo traktita de Martinus en la du ĉefverkoj Livets Bog (ĉap. 1-5) kaj La Eterna Mondbildo (simboloj n-ro 1 kaj 2). Tie li montras ke la kosma gepatra principo estas necesa por la evoluo de la homo ĉi-tere, kaj ke neniu ŝtupo de ĉi tiu evoluo estas malhavebla aŭ transsaltebla. Li skribas ke lia mondbildo estas esprimo de la nova monda impulso, kaj en sia literaturo li priparolas sian laboron kiel “la mondliberigo de la dudeka jarcento”.

La plena verko de Martinus La Tria Testamento reprezentas la novan mondimpulson, kies kerno estas ĝuste tiu “scio” kiu anstataŭos la “kredon” de la malnova mondimpulso. Alproprigo de “scio” anstataŭ “kredo” estas ŝtupo absolute necesa kaj tute neevitebla en la evoluado al kosma perfekteco.

 

15.2 Ĉu Martinus estas mondliberiganto?

Oni eble povus ekhavi la opinion ke Martinus ne estas mondliberiganto, ĉar li mem fine de sia vivo ofte esprimis (interalie en la libro La Tria Testamento, La Intelektigita Kristanismo, ĉap. 1) ke oni ne komprenu la Biblian esprimon aŭ koncepton “reveno de Kristo” kiel esprimon de persona fizika reveno de la mondliberiganto. Li diris ankaŭ ke post Budho, Kristo kaj Mohamedo ne venos pliaj mondliberigantoj kultotaj kiel personoj aŭ aŭtoritatoj. La homoj ne plu estos kondukataj per aŭtoritateco, kaj tial oni ne atendu ke la reveno de Kristo esprimiĝos per tio ke li venos en fizika formo por esti kultata.

Sed tiuj diroj tamen ne malhelpas ke Martinus estu mondliberiganto. Li nur devis labori per aliaj rimedoj ol la antaŭaj mondliberigantoj, kaj li devis teni sian propran personon en la fono kaj krei novan kosman sciencon, kiu helpu la homojn al memstara pensado kaj komprenado de la vivo.

Private Martinus povis priparoli sin kiel “la mondliberiganton”; tion pluraj proksimaj amikoj kaj kunlaborantoj rakontas. Se estis problemoj kaj malfacilaĵoj, Martinus povis diri kun vivemo: “Nu, ankaŭ tion devas toleri mondliberiganto”. Martinus eĉ skribe priparolis sin mem – tamen en humila maniero – kiel “la mondliberiganto de la venontaj jarmiloj”. Lars Nibelvang siatempe trovis inter la preterpasaj notoj de Martinus eldiron kiu montras ke la konscio de Martinus ĉiam estis preparita por forigi ĉiajn formojn de personkultado. Kvankam Martinus montriĝos esti la mondliberiganto de la venontaj jarmiloj, li atribuas al Dio la meriton.

Martinus: “Tiel ne mi, sed Vi – danke al tiu parto de via dia naturo kaj eterna principo, kiun vi donis al mi por praktika kaj teoria demonstrado antaŭ la okuloj de la mondo – estas la mondliberiganto de la venontaj jarmiloj.” (Martinus kia ni memoras lin, paĝo 27, 1989).

Danke al sia rolo kiel mondliberiganto Martinus nerekte priparolas sin mem kiel Kristan estulon kaj totale perfektan homon en la bildo de Dio.

Martinus: “En la lasta stadio de la disvolviĝo de la mondliberigo, kiu estas: tiu stadio en kiu la estulo finevoluas kaj iĝas la komplete perfekta homo laŭ la bildo de Dio, tie la realigon faras ekskluzive mondliberigantoj, kiuj antaŭ longe fariĝis finitaj homoj laŭ la bildo de Dio, fariĝis Kristaj estuloj. “ (LEM2 par. 23.8).

Martinus ne deziris krei atenton pri sia propra persono, kaj li ankaŭ restis nekonata de la publiko dum sia vivo.

Martinus: “Mi deziras absolute nur instigi ĉiujn esplori absolute troviĝantajn faktojn koncerne la manifestiĝon de la spirito de Dio en videbla fizika fenomeno, tute egale en kiu ajn kaj kie ajn tiu montriĝos, kaj tiamaniere transformi la kredon al certeco, nescion al scio, religion al scienco. Mi deziras kontraŭbatali ĉian kultadon de mia propra persona mio favore al la kreo de la ekkono de la efektiva ekzisto de la sankta spirito.” (Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio, ĉap. 9).

Martinus vidas sian verkon La Tria Testamento kiel la intelektigitan, senmortan kristanismon, kiu estos la vivfundamento de la homaro dum la venontaj jarmiloj sur tiu ĉi terglobo. (Martinus, La Intelektigita Kristanismo, Antaŭparolo).
La tuta verkaro de Martinus enhavas milojn da paĝoj kaj portas la ĉefan titolon La Tria Testamento. Lige al la kosmologio de Martinus ne troviĝas ia ajn membreco aŭ unuiĝo.

 

15.3 La Mondbildo de Martinus estas tute senprecedenca

Multaj homoj konceptas la Kosmologion de Martinus kiel nur unu spiritan skolon inter multaj aliaj kaj tute ne kiel ion tute unikan, kiel tute nepran studaĵon por kompletigi la evoluon al la perfektiĝo. Sed Martinus vidas sian verkon La Tria Testamento kiel la intelektigitan, senmortan kristanismon, kiu estos la vivfundamento de la homaro dum la venontaj jarmiloj sur tiu ĉi terglobo. (LIK, Antaŭparolo).

Martinus: “Ĉiuj ĉi kosmaj analizoj havas nenian precedencon en la mondo, kaj ne estas aliaj kiuj povus fari ilin, nek venos aliaj kiuj faros ilin. La homoj ja iom post iom ricevas kosmajn ekbrilojn, kaj ili tiam povas plidetaligi iujn lokajn aferojn. Sed tio kio per mi estas kreita en la mondon, tio do estas kion Kristo anoncis al la homoj.” (Mia rilato al Dio, prelego en Varnhem, Svedio, 02.06.1968).

En alia prelego Martinus diras: “Eble ŝajnas al vi ke mi fanfaronas, sed vi povas rigardi ĉu ekzistas io egala. Ĉu ekzistas alia mondbildo? – Ne ekzistas. Estas nenio alia, estos nenio alia, kaj vi ne ricevos aliajn analizojn. Vi ĝin ricevis kiel sciencon, kaj jen kio estas ‘la parakleto, la sankta spirito’. Miaj analizoj estas ‘sankta scio kaj sanktaj pensoj’, kaj ili estos tiuj kiuj faros la fundamenton por la savo de la homaro kaj por la homara evoluo al la homo en la bildo de Dio.” (Kosmos n-ro 3/1991).

 

15.4 Kompleta mondbildo unuafoje en la historio de la planedo

Multaj obĵetas al la Mondbildo de Martinus ke ĝi tute ne enhavas ion ajn novan. Ili asertas ke kion diras Martinus, tion diris ja tiel multaj antaŭ li. – Malnova proverbo diras, “estas nenio nova sub la suno”.

Vere estas ke Martinus ne estas la inventinto de la eternaj kosmaj leĝoj aŭ principoj, kiuj regas la vivon. “Ili ekzistis antaŭ ol mi naskiĝis, mi nur havis la kapablon povi sensi ilin”, plurfoje diris Martinus. Laŭ tiu vidpunkto estas nenio nova en la mondbildo de Martinus.

Multaj el la grandaj veroj de la vivo estas jam fragmente prezentitaj en la grandaj religioj kaj sciencoj de la tero, sed per la eterna mondbildo de Martinus unuafoje en la monda historio okazis ke estas farita plena kaj kompleta vivklarigo, kolektita en logika, scienca kaj matematike prezentita eterna mondbildo. Ĉiuj saĝuloj, religioj kaj sciencoj posedas nur fragmentojn de la mondbildo, kaj tial la homoj antaŭe ankaŭ lernis nur tiujn fragmentojn.

Persone mi havas la opinion ke multaj el la Martinus-aj analizoj, ekzemple tiuj de la seksa polusŝanĝo de la homo, amo al mikrokosmo kaj la strukturo de la eterna vivo neniam antaŭe estis priskribitaj en la literaturo.

 

15.5 La amopruvo de Martinus

Kiel Martinus tamen povis esti tiel certa ke ĉio kion li skribis estas vera? – Li mem respondis: “Ĝi estas vera, ĉar ĉiuj miaj analizoj konkludiĝas en la amo”. – “Ĉiuj miaj analizoj montras ke ĉio estas tre bona”.

En siaj prelegoj Martinus uzis diversajn variantojn de sia “amopruvo”. Li diris ke li povas esti tute certa ke li skribas la veron, ĉar ĉiuj analizoj ĉiupunkte finiĝas per la rezulto – ĉioamo, kaj ke oni amu sian proksimulon kiel sin mem. Ĉu ekzistas pli alta klarigo de la vivo ol tiu ke ĉio estas esprimo de amo? – La ĉioamo estas la plej alta scienco. La ĉioamo estas la baza tono de la tuta universo.

Martinus skribis tutan ĉapitron kun la titolo “La garantio de la identeco de miaj kosmaj analizoj kun la eterna vero”, kiu temas pri tiu amopruvo. (Libreto 12, ĉapitro 25. Tie li skribas ke lia kleriga laboro estis kreebla nur danke al kosma konscio, kaj tio estas konebla per tio ke liaj analizoj en neniu ajn kampo havas alian rezulton ol tiun ke oni estu bona kaj amema kaj amu sian proksimulon. Ĉio kion li skribis, estas unu granda defendo de la observado de la granda ordono “amu unu la alian”. Ĝi estas logika klarigo de senmorteco kaj de tio ke “kion homo semas, tion li rikoltos”. Ĉio finrezulte montriĝas esti utila, ĝojiga kaj bena al ĉiuj vivantaj estuloj.

Per siaj altkosmaj vizioj Martinus ricevis la donacon povi analizi la strukturon de la universo per tekstoj, bildoj kaj simboloj, kiujn oni nun povas legi kaj studi. Sed ĉu Martinus ne povis erari en siaj analizoj de la mondbildo?

Martinus: “Mi ne povas erari, ĉar mi ĝin ne inventis. Mi povas montri ke ĉiu unuopa el la analizoj kondukas al la finrezulto amo, kaj estas eĉ ne unu loko kiu kondukas al la malo. Tial mi povas diri ke estas nenio pli alta ol tiu ĉi spirita scienco nun kreita, kaj nenio pli alta venos. Ĝi portos la venontan mondan kulturon, kaj tiuj homoj kiuj pro ĝi hodiaŭ havas ĝojon kaj utilon kaj helpas ĝin, estas la pioniroj de la nova monda kulturo, kaj estas ili kiuj ĝin alkondukos”. (Prelego, 30.06.1969).

Oni ne povas fondi sekton sur la fakto ke du plus du estas kvar. Scienco ne estas ligebla en sekto, kaj estas neniu kotizo kaj asocio kun membreco ĉirkaŭ la Spirita Scienco de Martinus. Ĉiu estas libera studi biblioteke aŭ hejme la verkojn de Martinus, same kiel oni povas studi verkojn de Freŭdo, Markso aŭ Ejnŝtejno. Estas neniu devigo, la sola ligo estas la intereso kaj ĝojo kiun oni havas okupiĝante pri la spiritaj analizoj de Martinus. Martinus diris ke same kiel oni estas libera elekti ĉu sidi en la sunbrilo aŭ en la ombro, tiel oni ankaŭ estas libera elekti ĉu ekstudi la analizojn aŭ ne. La tuta vivoverko de Martinus estas pure donaco al la homaro, ĝi estas tute libera.

Martinus arbejder med et af symbolerne
Martinus dezegnas simbolon n-ron 76, “La kosmaj spiralcikoloj 2” kun 18 spiraloj. © Martinus Institut 1981. www.martinus.dk

15.6 Ĉu ne venos pliaj mondbildoj surtere post Martinus?

Mondliberigantoj kun kosma konscio estas, laŭ Martinus, gastoj el pli alta mondo, kiuj serve al mondliberigo venas al la tero por helpi al la pli junaj fratoj antaŭeniri en la evoluo. Sed grade la teranoj mem evoluos kaj ekhavos kosman konscion, kaj Martinus maldetale taksis ke pli da homoj kun kosma konscio komencos veni sur la teron post 1000-1500 jaroj, la plej fruaj eble jam post 500 jaroj, kaj en la literaturo Martinus skribas ke la plimulto post 3000 jaroj havos kosman konscion.

Pluraj tial opinias ke la spiritsciencaj analizoj de Martinus ne estas nepre studendaj por atingi kosman konscion, ĉar venos aliaj kiuj faros mondbildojn same bonajn kiel tiujn de Martinus, kiam ili iam sukcesos ekhavi kosman konscion. – Sed la radon oni ja povas inventi nur unu fojon!

Ne povas esti pli ol unu eterna mondbildo, kaj lotiĝis al Martinus esti la unua kaj lasta, kiu sur tiu ĉi terglobo prezentu tion en logika kaj scienca maniero.

Estas nur unu analizo de la mio (X1): “estas io kiu estas”. Ekzistas sole “unu dia io”. Ĉio kio ekzistas, konsistigas nur “unu dian ion kiu estas”.

Ekzistas nur unu ĉioampleksa kreoprincipo X2, kiu estas disanalizebla en plurajn grandajn kreajn principojn, pri kiuj oni povas diri ankaŭ ke ekzistas nur unu principo de kontrasto, unu principo de malsato kaj satigo, unu principo de perspektivo, unu principo de sekspoluseco, unu principo de altiro kaj forpuŝo, unu principo de vivunuoj, unu principo de moviĝado, unu principo de cirkulado, unu principo de talentonukleoj, unu principo de ripetado, unu principo de reenkarniĝo, unu principo de gepatreco kaj unu principo de mondliberigo.

Ekzistas nur unu ĉioampleksa analizo de la konstanteco aŭ eterna ekzisto de energio en la formo de la analizo de X3, kiu reprezentas ĉion kreitan aŭ tempan.

Ĉi tiu analizo de la triunueca strukturo propra al la tuta universo kaj la vivaj estuloj estas ne malpli ol la solvo de la vivmistero mem. (Vidu LB2 par. 559–617, LB3, par. 680-762 kaj LEM3 par. 32.3-32.14).

La homoj kiuj en la estonteco ekhavos kosman konscion ĉi-planede, ne povos ankoraŭfoje fari novan “eternan mondbildon”. Ili nur povos provizi suplementajn detalojn al la ĉioampleksa patrina scienco kiun prezentis Martinus.

Aliflanke homoj post 3000 jaroj, legante La Libron de la Vivo, rigardos ĝin kiel fabelan aŭ porinfanan libron, kiu rakontas ion pri la nuna relative malalta grado de kompreno pri la analizoj de la vivo.

 

15.7 La Spirita Scienco de Martinus estas patrina scienco

Tamen emfazendas ke Martinus analizis nur la grandajn ĉefprincipojn de la monda scienco. Estas lasite al la nuntempaj kaj estontaj sciencistoj kun kosmaj ekbriloj kaj kosma konscio klarigi la multajn aliajn detalojn de ĉi tiu granda mondbildo.

Sed spite al tiu detala riĉeco de la vivo, Martinus tamen pledas por tio ke lia spirita scienco estas la “patrina scienco” de ĉiuj sciencoj, de ĉia scio, de ĉiu intelekta manifestiĝo. La natursciencon kaj la tutan materiisman sciencon li rigardas kiel malgrandan elkreskaĵon aŭ sekcion de sia spirita scienco. (Vidu Artikolaro 1, par. 14.10).

Similmaniere la intuicie dotitaj biologoj povos klarigi la tutan pasadon de la evolucio kaj ekzemple detale ekspliki ĉiujn transirajn formojn en la evoluo de reptilio al birdo. Kvankam ankaŭ antropologoj, psikologoj, geologoj, astronomoj ktp. ĉiu siaparte povos aldoni novajn detalojn al la mondbildo, la Spirita Scienco de Martinus daŭre restos unuiga patrina scienco.

 

15.8 La Providenco ne estas disipema pri mondliberigantoj

Kiel dirite en par. 15.3, laŭ eldiro de Martinus mem ne venos post li pliaj mondliberigantoj sur tiu ĉi tero, ĉar nun la homoj tiom progresis ke ili per liaj kosmaj analizoj mem povas iri la lastan distancon ĝis kosma konscio. – La Providenco ne estas disipema pri mondliberigantoj.

Kristo ne bezonis reveni por ankoraŭfoje demonstri la ĉioamon.

Martinus: “Kristo venis al la mondo interalie por montri ‘la kulminon de la ĉioamo’. Ĉu tio ne okazis interalie sur la kruco? – Kiu amo povas esti pli granda ol tiu ke oni meze de la kulmino de la plej teruraj suferoj de la vivo, kiujn onia malamiko preparis al oni, petas de Dio pardonon al la originanto de tiu malbonfaro? – Dio do ĉi tie montris al la homoj, per la kondutmaniero de Kristo, la kulminon aŭ la fincelon de sia kreado de la homo en sia bildo laŭ sia simileco. Tion li ne bezonas fari ankoraŭfoje. Nun la homoj mem devas komenci studi la dian scion, kiu nun troviĝas en intelekta formo, kaj mem travivi kaj vidi la veron en ‘la eterna lumo’ kaj tiamaniere grade fariĝi ‘kristaj estuloj’ aŭ finitaj homoj en la bildo de Dio laŭ lia simileco.” (LIK par. 6).

 

15.9 Teoria kaj proprasperta kosma konscio

Martinus montras en siaj analizoj ke por atingi kosman konscion necesas kompreni la leĝojn de la vivo kaj fariĝi memstare pensanta homo, tute liberigita pri religiaj dogmoj kaj aŭtoritatoj. Estas du neeviteblaj paŝoj en la evoluo al kosma konscio. Unue oni devas teorie alproprigi al si la kosmajn analizojn, kaj poste oni devas trejnadi aŭ elekzerci talentojn por transformi la teorian komprenon en praktikan konduton. Neniun el tiuj du ŝtupoj oni povas preterlasi en la evoluo.

Martinus klarigas ke necesas teoria gvidado pri la demando, kio estas bona kaj malbona:

Martinus: “Kvankam la humana kapablo kreskas kaj igas la homon senti forpuŝon de la malbono, ĝi ne povos doni al la homoj specialan teorian gvidadon pri tio, kio efektive estas bona kaj kio efektive estas malbona. Ja tiel multaj aferoj ŝajnas esti bonaj, sed reale estas malbonaj, same kiel multaj aferoj ŝajnas esti malbonaj, sed reale estas bonaj. Por povi tute decidi kio estas malbona, kaj kio estas bona en la dia mondoplano, oni devas koni la ĝeneralan strukturon de tiu plano.” (LB7 par. 2523).

Pri la alproprigo de “teoria kosma konscio” Martinus skribas: “Tiuj akceptemaj homoj povas ricevi per sia inteligento la perinteligentan interpreton de la realaj kosmaj kaj tial eternaj analizoj de la vivo. Ili tiamaniere povas ekhavi la teorian travivadon de la senco de la vivo aŭ la solvo de la vivmistero, tiel kiel Dio ĝin revelacias per la strukturo de la universo. Tiamaniere ili, same en konscio kiel en konduto, iom post iom fariĝas akceptemaj al ‘kosmaj ekbriloj’ kaj finfine travivos la totalan, kosman konscion kiel konstantan mensan strukturon, en kiu ili harmonios kun la Diaĵo, la senfineco kaj la eterneco.” (LB7 par. 2524).

 

15.10 Livets Bog ne estas sola savo, sed tamen nepra

Martinus en la antaŭparolo en Livets Bog 1 vere volas komprenigi al la leganto ke la universala mondbildo aŭ la eterna saĝo, kiun li manifestis en la formo de Livets Bog, “en nenia ajn maniero postulas aŭ pretendas esti tiel nomata sola savo.” (LB1 par. 10).

Li mem argumentas ke unuopa manifestiĝo kiel Livets Bog ne povas anstataŭi aŭ malnecesigi ĉiujn aliajn formojn de manifestiĝo. La vivo ja devas egalgrade utiligi ĉiujn el la ekzistantaj manifestiĝoj. Ke Livets Bog estus sola savo, ja signifus ke ĝi kapablus malnecesigi ĉiujn aliajn religiojn aŭ filozofiojn.

Ĉiu ŝtupo de la evoluo havas sian naturan religian inspir-fonton, ne anstataŭigeblan per la verko de Martinus, kiu tiamaniere ne estas sola savo. La evoluo havas multajn ŝtupojn kaj procedas laŭ multaj diversaj vojoj, kiuj ĉiuj estas same necesaj.

Kvankam Livets Bog ne estas la sola savilo, tamen ĉiuj en iu ŝtupo de sia evoluo studos la leĝojn de la vivo kaj la kosmajn analizojn antaŭ ol ekhavi kosman konscion. Kvankam la evoluo procedas laŭ multaj diversaj vojoj, ĉiuj homoj neeviteble devos trairi la saman pordegon por atingi la veran homregnon.

 

15.11 La homoj superkreskas malnovajn religiojn, same kiel infanoj superkreskas siajn infanajn vestaĵojn

Livets Bog ne povas anstataŭi la multajn religiojn, vivperceptojn kaj filozofiojn, kiuj donas grandan inspiron al la homoj sur tiu ĉi tero. Martinus komparas la multajn diversajn religiojn kaj vivperceptojn aperintajn tra la tempoj kun infanaj vestaĵoj. Same kiel infanoj superkreskas siajn malnovajn vestaĵojn kaj ekbezonas novajn, tiel ankaŭ la homoj superkreskas malnovajn kaj arkaikiĝintajn religiojn kaj ekbezonas novan inspiron, ĝis ili fine atingos la analizojn de la absoluta vero en la formo de la kosmaj analizoj kaj la eterna mondbildo. La homo devas fariĝi plenkreska kaj suverena.

Al la spirita esploranto, Livets Bog estas manlibro por observi la vivon, same kiel la flaŭro-manlibro estas manlibro por observi plantojn. Livets Bog estas helpilo por kompreni la rektan paroladon de la vivo aŭ la libron de la vivo de la ekzistado mem. Martinus ne estas aŭtoritato fidenda, sed li estas gvidanto kiu montras kie kaj kiel oni mem povas fari siajn observojn de la leĝoj de la vivo. Tiun serion da kosmaj analizoj, kiuj kune konsistigas la bazajn analizojn de la universo, li ne verkis sole por tio ke oni studu ilin. La intenco fare de Martinus estas animi la leganton mem eltrovi, ĉu tio kion li skribas do vere estas io observebla. Lastinstance niaj propraj travivaĵoj kaj observoj estas tio kio montru la validecon de la verko de Martinus – La Eterna Mondbildo.

Sur la lastaj ŝtupoj en la evoluo antaŭ kosma konscio ĉiuj ĉi-planedanoj do neeviteble kaj nepre ekstudos la kosmajn analizojn de la spirita scienco, kiujn ajn vojojn ili sekvos ĝis tiam.

daŭrigota

* * * * *

 

En MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO la Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.
LIBRO en Esperanto de Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk kaj www.oletherkelsen.info. www.martinusshop.dk

En la libro “Martinus kaj la nova monda moralo” la Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

* * * * * * *

 

MARTINUS (1890-1981) Martinus er født i Nordjylland, nærmere betegnet i Sindal. Han fik kun en beskeden uddannelse og tjente sit levebrød i forskellige underordnede stillinger. I 1921 havde han en dybtgående åndelig oplevelse, som gav ham evner til at analysere livet og beskrive dets åndelige love og evige principper.. Martinus kaldte sine samlede værker “Det Tredje Testamente”. Det omfatter “Livets Bog” i syv bind, “Det Evige Verdensbillede” i fire bind (symboler med forklaring), “Logik”, “Bisættelse”, “Artikelsamling 1” og 28 småbøger, samt mange båndoptagelser og artikler udkommet i tidsskriftet “Kosmos”. Martinus Institut Mariendalsvej 94-96 DK-2000 Frederiksberg Danmark Telefono:+45 38 34 62 80 Fakso: +45 38 34 61 80 Retpoŝto: info@martinus.dk Paĝaro: www.martinus.dk Librovendejo: shop.martinus.dk
Martinus-Instituto en Frederiksberg (Kopenhago) estas memposeda publik-utila institucio, kiu de Martinus ricevis la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de “La Kosmologio de Martinus”.

La Instituto havas la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de La Tria Testamento. Krome la tasko de la Instituto estas informado pri la verkaro kaj instruado pri la kosmaj analizoj.

En Martinus-Instituto estas administrejo, librovendejo kaj eldonejo, kiu krom la verkaron de Martinus ankaŭ eldonas la revuon Kosmos en pluraj lingvoj. Dum la vintra duono de la jaro ankaŭ estas prelegoj kaj studrondoj en Kopenhago kaj en Martinus-Centro en Klint.

* * * * * *

Ole Therkelsen

www.oletherkelsen.dk

www.oletherkelsen.info

www.varldsbild.se

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com