2. Ĉapitro. Kriŝnamurti kiel mond-instruisto

Martinus kaj la nova monda Moralo
de Ole Therkelsen

Ĉapitro 2

Kriŝnamurti kiel mond-instruisto

2.1 La malnovaj profetaĵoj pri venonta Mesio aŭ mondosavanto

En la Malnova Testamento oni profetas pri nova Mesio venonta, kaj la judoj atendis ke li aperos inter ili. Sed Kristo naskiĝis humile en stalo, li parolis sur monto kaj vagadis en dezerto, vestite nur per tuniko kaj sandaloj, li iĝis nek skribisto nek ĉefpastro de la templo. Ne, evidente ne estis nova vino verŝota en malnovajn sakojn, kiel diras la Biblio.

Kriŝnamurti, Charles Leadbeater kaj Annie Besant

Krishnamurti blev opdraget i den tro, at han skulle være den ny verdensfrelser eller verdenslærer, den genkomne Kristus.
Krishnamurti, den nye verdenslærer, Charles Leadbeater og Annie Besant

La novan mond-instruiston akceptis fiŝkaptistoj, prostituitinoj, pekuloj kaj impostistoj. La judoj kun laMalnova Testamento ne agnoskis Kriston kiel la novan Mesion kaj pro tio ankaŭ ne agnoskas la Novan Testamenton. Ili elektis daŭrigi la malnovan mondan moralon, la venĝan moralon kun okulo pro okulo kaj dento pro dento, kaj ili tial devas pluatendi la venon de Mesio, kiu estis profetita en la Malnova Testamento.

Atendas ankaŭ la kristanoj, de 2000 jaroj ili atendas la plenumiĝon de la profetaĵo pri “la reveno de Kristo” en la mondofina tempo. – La Tria Testamento verkita de Martinus estas neagnoskata de la dogmemaj kristanoj, kiuj nomas Martinus-on falsa profeto. – Montriĝos ĉu ripetiĝos la historio, t. e. ĉu la kredantoj malakceptos la novan mondinstruon kaj ĉu la niatempaj paganoj, la humanaj materiistoj, estas tiuj kiuj agnoskos la novan mondinstruon.

La ekleziaj kristanoj estas tre singardaj, ĉar ja estas skribite, ke dum la mondofina tempo venos multaj falsaj profetoj, eĉ ke parto el ili ŝajnigos sin esti Kristo mem. Sed eĉ se venos multaj falsaj profetoj dum la mondofina tempo, necesas ja memori ke unu el ili devas esti la ĝusta!

Kiel do eblos determini ĉu temas pri falsa profeto aŭ ne? – Nu, ĉi tie daŭre validas la saĝaj vorto de Kristo, ke oni konu la arbon laŭ ĝiaj fruktoj!

2.2  La teozofiaj profetaĵoj pri nova mondosavanto

Same kiel Kristo rakontis pri sia reveno, ankaŭ la mond-instruisto Budho profetis sian revenon kiel Majtrejo aŭ la Budho Majtrejo. Komence de la 20-a jarcento oni en la teozofiaj rondoj ankaŭ profetis ke baldaŭ venos nova Mesio, ia Kristo aŭ Lordo Majtrejo.

Annie Besant (1847-1933), kiu dum multaj jaroj estis prezidantino de la Teozofia Societo, faris multnombrajn prelegojn pri tiu temo, kaj ŝi ankaŭ verkis La plej proksima estonteco kaj La reveno de Kristo (1912). La teozofoj do diligentege serĉadis la novan mondosavonton.

Jidu Kriŝnamurti naskiĝis la 11-an de majo en suda Barato, kaj li vivis dum 1895-1986, kvin jarojn pli malfrue ol Martinus (1890-1981). Laŭ hindua tradicio la oka infano, se filo, estis nomata laŭ la dio Kriŝna, omaĝe al ĉi tiu. Ankaŭ laŭ malnova moro de altkastaj bramanoj, li estis konata per sia individua nomo – Kriŝnamurti. Martinus Thomsen sammaniere deziris interrilati kun ĉiuj per la individua nomo.

En sia libro Krishnamurti – The years of awakening (Kriŝnamurti – la jaroj de vekiĝo, Londono 1975) Mary Lutyens (1908-1999) skribas, ke la konata teozofo Charles Webster Leadbeater (1854-1934) en aprilo 1901 malkovris Kriŝnamurti‑n proksime al la teozofa ĉefsidejo en Adyar, kiam li kun du pli junaj asistantoj iris al la plaĝo por bani sin kaj iom ekkoni la lokon. Li poste rakontis ke unu el la knaboj ĉe la plaĝo havis la plej mirindan aŭron kiun li iam vidis, sen eĉ la plej malgranda ero da egoismo. Leadbeater sentis ke ĉi tiu knabo estos ilo de Lordo Majtrejo (Kristo) kiel la nova mondosavanto, kaj ke li estis kondukita al ĉi tiu knabo por helpi kaj trejni lin por tiu tasko. En ĉi tiu teozofia rondo oni opiniis ankaŭ ke Lordo Majtrejo posedis la korpon de la disĉiplo Jesuo dum la lastaj tri jaroj de ties restado sur la fizika nivelo, kiam li kiel Kristo donadis sian instruon.

Rudolf Steiner (1861-1925), kiu ankaŭ estis teozofo, same opiniis ke Jesuo kaj Kristo ne estis unu sama persono. Sed li ne konsentis kun Besant koncerne la demandon pri Kriŝnamurti kaj la reveno de Kristo, kaj en 1912 li rompis kun la teozofoj kaj fondis sian antropozofion. Eble Steiner mem kredis ke lia antropozofio estas tio kio savos la mondon.

 

Figuro 5

Steiner mente ikke at Krishnamurti var den nye verdenslærer
Rudolf Steiner (1861-1925), der også var teosof, mente ligeledes, at Jesus og Kristus ikke var samme person. Men han var ikke enig med Besant i spørgsmålet om Krishnamurti og Kristi genkomst, og i 1912 brød han med teosofferne og grundlagde sin antroposofi. Måske troede Steiner selv, at det var hans antroposofi, der skulle redde verden.

Rudolf Steiner kaj Annie Besant

 

2.3  Kriŝnamurti ekprezidas la “Ordenon de la Orienta Stelo”

Annie Besant en 1909 iĝis guvernisto de la tiam 14-jara Kriŝnamurti, kiu tiamaniere intime ekkonis la teozofion interalie en la ĉefsidejo en Adyar apud Madraso (nun nomata Ĉenajo) en la suda parto de Hindio (nun Barato). Nelonge poste ŝi adoptis Kriŝnamurti-n kaj ties pli junan fraton, post kiam la patrino mortis, kaj la patro restis sola kun granda gefilaro. Ekrimarkinte la entreprenon de “La Orienta Stelo” la patro tamen pentis la adoptigon, kaj rezultiĝis proceso en Londono, kiun li tamen malgajnis. La frato estis destinita por gvidi la mondan politikon, kaj Kriŝnamurti por gvidi la spiritan parton. La plejparton de la tempo ili loĝis en Londono, kaj Kriŝnamurti estis edukita en la kredo ke li estos la nova mondosavanto, la reveninta Kristo.

En la teozofia movado oni komencis vidi ke la apero de granda spirita instruisto estas tre baldaŭa, kaj en Benares (nun Varanasio) la 11-an de januaro 1911 la teozofo George Arundale (1878-1945) fondis lokan ordenon, “Ordeno de la Leviĝanta Suno”, kies celo estis kolekti homojn en Hindio por akcepti kaj helpi la estontan grandan spiritan instruiston. Sed jam kelkajn monatojn poste Leadbeater kaj Besant transprenis la ideon kaj transformis ĉi tiun ordenon al tutmonda organizo kun la nova nomo “Ordeno de la Orienta Stelo” – “The Order of the Star in the East”, kiu poste alinomiĝis “The Order of the Star”, mallongigite nur “The Star” – Esperante “Ordeno de la Stelo”. Kriŝnamurti 15-jara estis enpostenigita kiel ĉefo aŭ prezidanto de “La Orienta Stelo”, kaj poste samjare la 28-an de majo 1911 li 16-jara eldiras siajn unuajn oficialajn vortojn al kongreso en la ĉefsidejo de la teozofia komunumo en Londono.

En la granda teozofia kongreso en Adyar la 28-an de decembro 1911 okazis atentinda incidento. Estis kvazaŭ la sankta spirito enkarniĝis en la tuta salono, laŭdire. Al multaj tio estis la granda travivaĵo de ilia vivo, ili sentis sin tute ekstaze levitaj. Ĉeestantaj okultistoj konfirmis ke kelkajn sekundojn Kristo eniris la korpon de Kriŝnamurti dum ties parolado al la granda kunvenintaro. La teozofoj profetis la revenon de Kristo kaj havis la konvinkon ke Kristo poste enkarniĝos porkonstante en la korpo de Kriŝnamurti. Ili opiniis ke li estos la nova mond-instruisto, la reveninta Mesio, aŭ la enkarniĝo de Kristo aŭ de Lordo Majtrejo. (Ludowic Réhault, 1934).

Poste devis pasi 14 jaroj da mistika atendado, ĝis Besant en la somero 1925 solene deklaris ke ĉi tiu enkarniĝo nun estas tre baldaŭa, kaj ke Kriŝnamurti vere estis la estonta nova Mesio. La atendoj en 1925 estis iom post iom tre grandiĝintaj, ĉar li proksimiĝis al tiu aĝo de 30 jaroj, en kiu Jesuo ricevis sian iniciĝon sur la Monto de Transfiguriĝo. (Artikolaro 1, par. 5.7).

Martinus fik kosmiske bevidsthed den 24. marts 1921 på Jagtvej 52A, 1.tv. på Nørrebro ved Nørrebros Runddel. www.martinus.dk
Martinus 30 år i 1921, hvor i påsken får kosmisk bevidsthed. www.martinus.dk

2.4 Kial Martinus skribis leteron al Kriŝnamurti?

En la libro Martinus – kia ni memoras lin (Zinglersens Forlag 1989), la unuan artikolon pri Martinus, Mia ĉiutaga instruisto kaj konfida amiko, aŭtoris en 1925 Lars Nibelvang (1879-1948). Ĝin sekvas kontribuo de Alf Lundbeck (1904-1990), kiu kun siaj patro kaj fratino helpis kaj ekonomie subtenis Martinus-on dum la periodo 1928-1932. Nibelvang kaj Lundbeck ambaŭ mencias en siaj taglibraj notoj la leteron, kiun Martinus skribis al Kriŝnamurti. Tiu letero ankaŭ estas mallonge priparolita en la revuo Okkultisten, februaro 1941 sur paĝo 39, kaj en aprilo 1943 sur paĝo 82.

Martinus rakontis ke li iam aŭdis Anne Besant prelegi en la palaceto “Odd Fellow” en Kopenhago, kaj li opiniis ŝin brila parolanto. Post tiu prelego li tamen ricevis fortan impulson sendi al Kriŝnamurti leteron por atentigi pri sia ekzisto kaj informi, ke la nova mondoklerigo venos el Danio. Tiu intuicia impulso estis tiel forta ke Martinus, rakontante pri ĝi, eĉ uzis tiajn esprimojn kiel “tio estis io, kion mi devis fari” aŭ “tiel estis ordonite al mi”. – Martinus skribis la leteron ankaŭ por protekti Kriŝnamurti‑n kontraŭ eraradoj, kiujn li eble poste bedaŭregus, kaj por efiki ke ĉi tiu afero ne peliĝu tro malproksimen ĉagrenige al ĉiuj koncernatoj. La letero, skribita danlingve, estis datita en Kopenhago la 4-an de decembro 1924 kaj estis adresita al la Prezidanto de “La Orienta Stelo”, s-ro J. Kriŝnamurti.

 

Figuro 8

Den unge Martinus med fin bowler-hat og mappe under armen. www.martinus.dk

La subskribo de Martinus

 

Estas nenio ofenda en la dupaĝa letero de Martinus, ĝi estas tre ĝentila kaj afabla. Matinus nur informas, ke el Danio post nelonge eliros monda klerigo, kiu estos pledo por ĉiuj ekzistantaj estuloj, kiel li ankaŭ poste skribas en la antaŭparolo de Livets Bog 1. (LB1 par. 14-15). Li ankaŭ skizas la grandan amplekson de tiu mondoklerigo kaj ĝian naturon, pro kiuj li sentas sin instigita plej tenere sciigi, ke povos esti treege utile al Kriŝnamurti mem kaj iĝi beno al multaj homoj, se li povus senti sin instigita studi aŭ ekregi la danan lingvon. Martinus petas lin ne rigardi tion kiel admonon, aŭ kvazaŭ li estus ŝarĝita per ia respondeco. Sed per sia granda toleremo Martinus esprimas la saman varmon kaj amon al li, kion ajn li elektos decidi.

Martinus petas al Kriŝnamurti la komplezon ne turni sin al li fizike, ĉar tiutempe eblis al li labori absolute nur en la plej profunda silento kaj tute nerimarkate. Publikigo en tiu momento malfruigus aŭ eĉ damaĝus la laboron de Martinus. Li tial ne subskribis per sia nomo, sed per simbolo aŭ signo, komprenebla al ĉiu spirite altevoluinta homo. Kaj post kiam li finos siajn preparojn kaj disponebliĝos al la mondo, ne mankos la efektiviĝo de rekono de ilia dia parenceco.

Vojaĝante en Barato en 1954 Martinus ankaŭ renkontis Kriŝnamurti-n, kiel ni vidos poste en la ĉapitro.

Libro en Esperanto - MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO - de Ole Therkelsen
Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk kaj www.oletherkelsen.info

 

2.5 Per kiu signo Martinus subskribis sian leteron?

La signo kiun Martinus uzis kiel subskribon, estis triangulo kun flamoj, situantaj ene de koro ĉirkaŭata de lumanta radiaro. La flamoj sur ĉiu latero de la triangulo similis al tiuj sur la triangulo kiu simbolas la finitan homon en la simileco de Dio laŭ lia bildo, plej malsupre dekstre en simbolo n-ro 21 en La Eterna Mondbildo 2 (LEM2). La finita homo povas tagkonscie sperti la kosmajn finrezultojn de la vivo, la strukturon de la universo aŭ koncize dirite: la solvon de la vivmistero mem. Tia homo travivis tiun plivastiĝon de la konscio, el kiu rezultas totala perfektiĝo de la intuicia kapablo aŭ kosma sensokapablo.

La signo sur fine de la letero de Martinus al Kriŝnamurti 1924

Det hemmelige tegn fra Martinus til Krishnamurti
Ternger som Martinus underskrev sit brev med den 4. december 1924 til Krishnamurite.

© Martinus Institut. Fonto www.martinus.dk

La nigra-blankan signon en la letero kiun li sendis en 1924 al Kriŝnamurti, Martinus poste aplikis en skizo de kolorita frontpaĝo de Livets Bog, kiun li pentris sur vitra plato de 8 × 8 cm. Per tiu vitra plato li povis montri la skizon de frontpaĝo kiel lumbildon en siaj prelegoj dum la jaroj 1928-1932 ĝis la eldono de Livets Bog. Sub la signo supre priparolita Martinus aldonis unu plian elementon, nome du manojn en reciproka manpremo kiel simbolon de pardono kaj amo. Por la efektiva eldono en 1932 Martinus tamen elektis meti la radiantan krucon sur la frontpaĝon de Livets Bog.

En pluevoluigo de tiu signo la kvar elementoj de triangulo, koro, pardona manpremo kaj radiaro daŭre troviĝas en la simbolo kiu ricevis la titolon La finita homo en la simileco de Dio laŭ lia bildo (simbolo n-ro 23, LEM2). Tiu simbolo poste estis publikigita sur la frontpaĝo de Livets Bog. kiam en 1981 ĝi estis eldonita sub la ĉeftitolo La Tria Testamento.

En la letero al Kriŝnamurti, per kiu Martinus ĝentile kaj afable informis ke la nova mondoklerigo devenos el Danio, la signo per kiu Martinus subskribis la leteron do poste montriĝis esti parto de la frontpaĝa simbolo de tiu mondoklerigo. La signo do kunrolis en la afero je la unua komenco en 1924 kaj je la kompletigo de la verko en 1981, kiam Livets Bog estis eldonita de la publika eldonejo Borgen. (Vidu par. 13.18).

 

Figuro 8C

Skizo de frontpaĝo de Livets Bog. © Martinus Institut 1981. Fonto www.martinus.dk

 

2.6 Kial Lars Nibelvang skribis leteron al Besant?

Ĉar Nibelvang ankoraŭ estis la sola kiu sciis pri la vera naturo de Martinus kaj havis ian ideon pri la amplekso de lia misio, li sentis kiel devon apogi kaj helpi lin. Kvankam Nibelvang havis nur normalan enspezon de muzikisto, li tamen estis iom ŝparinta, kaj sur tiu bazo li decidis ekonomie subteni Martinus-on, tiel ke li povis maldungiĝi el sia ofico kaj tute dediĉi sin al sia spirita laboro. Martinus danke akceptis la oferton, sed li postulis ke ĝi estu rigardata kiel provizora prunto.

Ili vivis treege mallukse, kaj kiam Nibelvang senlaboriĝis, ili devis vivi sub tiel netolereblaj kondiĉoj, ke li sentis sin devigita provi ĉiun penseblan elturniĝon. Li prezentis al si ke la ellaborata mondbildo komencas velki, kaj li domaĝis la respondecon ke la viro kiu pro siaj unikaj kapabloj estas destinita skribi sian nomon inter la plej grandajn de ĉiuj tempoj, interrompu sian laboron de universala karaktero. Ĉio estas provenda, tiel ke neniu estonte povos riproĉi al li ke li ne klopodis per ĉio kio eblis al li.

Li tial decidis skribi al “La Orienta Stelo” por apelacii al komprenemo, apogo kaj helpo. Li pledis ke Martinus estas la elektito por esti mond-instruisto. Ja estis antaŭsupozeble ke “La Orienta Stelo” ne apogos plurajn, sed nur unu personon, nome la homon elektitan por fariĝi la mond-instruisto, la nova Mesio. – Nibelvang kredeble havis ian dubon ĉu la letero havos ian efikon, ĉar li anticipe faris al si la demandon: “Ĉu tiu ĉi asocio, malgraŭ sia tolerema kaj internacia formato, ne glitis en tiel kristaliĝintan formon ke grade iĝis fizike nefareble konstrui ponton inter ĝi kaj ni?”

Kial li elektis adresi la leteron ĝuste al Annie Besant? – Ĉar ŝi estis la unua kiu publike vere defendis la ideon pri la baldaŭa veno de mond-instruisto, interalie mem verkante librojn kaj farante milojn da prelegoj. Ŝi estis la animo de tiu granda organizo, kiu tutmonde staris preta por ebenigi la vojon al la venonta mond-instruisto. Nibelvang sekve opiniis ke ŝi estas kredeble ankaŭ tiu kiu havas moralan rajton kundividi lian sekreton, kaj verŝajne tiu kiu havas la plej bonajn intelektajn kaj spiritajn kondiĉojn por kompreni lin. Li sentis ankaŭ kiel serioza kaj intensiva elprovado estos al ŝi tia mesaĝo, sed aliflanke li neniam estus inda renkonti ŝin vid-al-vide, se li ne antaŭe donis al ŝi tiun ĉi plej grandan ŝancon de ŝia vivo. (Lars Nibelvang, Nia sinteno al La Orienta Stelo, 1925).

Nibelvang, kiu junaĝe ensuĉadis spiritan nutraĵon de Besant, neniam antaŭsupozis ke li iam levos sian plumon kontraŭ ŝi. Tamen Nibelvang sentis sin devigita argumenti kontraŭ Besant kaj la fundamenta teozofia sinteno pri la reveno de Kristo kaj motivi aŭ pruvi la mision de Martinus kiel mond-instruisto. Nibelvang tendencis kredi ke la tuta mondo kliniĝos antaŭ Martinus kaj liaj analizoj, kaj Martinus do ne tre favoris ke Nibelvang sendu la leteron. Sed al Martinus estis tre fremde riproĉi la opiniojn de aliaj aŭ argumenti kontraŭ ili, do kvankam tio ne plaĉis al li, li permesis al Nibelvang leteri al “La Orienta Stelo”.

Martinus deziris resti anonima dum ankoraŭ kelka tempo, kio ankaŭ evidentiĝas el tiu loko en la memorlibro, kie Nibelvang mem raportas la respondon de Martinus al lia entuziasma ekkrio: “Vi estas Mahatmo, mondosavanto!” – “Ĉit! Ni ne parolu pri tio kiu mi estas, nek faradu komparojn. Mi al ĉiu unuopa estas nur tiu malmulto, multo aŭ nenio kiun la homo mem povas senti kaj vidi. Vi absolute ne priparolu ion al viaj amikoj kaj konatoj. Mia tempo ankoraŭ ne venis. Krome mi ne estas ŝatanto de la multaj rangoklasoj, al mi estas nur unu klaso – tiu de filoj de Dio.” (Martinus – kia ni memoras lin, paĝo 23).

 

2.7 Ĉu “La Orienta Stelo” estus kapabla helpi al Martinus?

De pluraj flankoj oni demandis al Nibelvang: Kial vi ne turnis vin al “La Orienta Stelo”? – Jen vi ja havas asocion fonditan kun la celo servi kaj ebenigi la vojon al la venonta mond-instruisto. Ĝi estas granda kaj memofera asocio, kiu nombras adeptojn el ĉiuj sociaj klasoj kaj etendas siajn branĉojn sur la tutan teron (foje kun 41 membrolandoj). Ĉu ne dum longa vico da jaroj ĝiaj gvidantoj utiligadis ĉiun okazon por prepari la homojn, ke tia granda instruisto povos aperi kie ajn kaj en kiu ajn formo? – Eĉ pli, ĉu ne krom tio ĝia patrono aludis la eblecon ke la mond-instruisto eventuale povos aperi en la formo de virino? (Vidu La reveno de Kristo de Annie Besant).

Jes, la programo estis tre tolera kaj internacieca, kaj en la sesa fundamenta regulo estis enplektitaj jenaj vortoj: “Ni rigardas kiel nian apartan devon serĉi, ekkoni kaj honori grandecon, ĉe kiu ajn ĝi montriĝos, kaj laŭeble klopodi por kunlabori kun tiuj, kiujn ni sentas spirite superaj al ni.”

Ĉar tiu sesa fundamenta regulo dum tiel longa vico da jaroj estis enmemorigita al la membraro, Nibelvang opiniis ke ĝuste tie ĉi, laŭ la naturo mem de la afero, li atendu komprenemon, apogon, helpon kaj agnoskon pri la rolo de Martinus kiel la nova mond-instruisto. Aliflanke li sentis ke li, nekonato, staris tute sola antaŭ internacie organizita, finance forta kaj ŝajne aŭtoritate firmigita societo de homoj, kiuj per sindediĉo kaj preskaŭ sugestia fido jam agordis sian konscion al la lumo – el oriente.

2.8 Kiam Nibelvang sendis sian leteron al Besant?

En 1923 Nibelvang do ellaboris longan leteron de 31 grandformataj paĝoj al Annie Besant, sed montriĝis ke daŭros multaj monatoj antaŭ ol tiu letero estos sendita. Nibelvang certe povis legi librojn anglalingve, sed li ne estis tiel perfekta ke li kuraĝis skribi tiel gravajn pensojn en la angla. Ankaŭ mankis al li la mono por pagi aprobitan tradukiston, kaj krome li ne kuraĝis liveri sian scion al ĉiu ajn en tiu ĉi frua tempo, kiam la mondbildo ankoraŭ ne estis komplete firmigita kaj science motivita.

Li decidis kontakti unu el la elstaraj membroj de la dana sekcio, s-ino Schiøtt en Gammel Kongevej, Kopenhago, kiu laŭdire estus aparte lerta pri la angla lingvo. Li esperis ke ŝi en provizora konfidenco senpage tradukos la leteron, kaj en oktobro-novembro 1923 li interŝanĝis kelkajn singarde vortigitajn leterojn kun ĉi tiu spertulino. Ŝi staris nun, ne sciante tion, antaŭ tutvive unika ŝanco, kiu tamen pordofrapis iom alivestite kaj modeste. Por la unua fojo prezentiĝis al ŝi okazo fari al granda instruisto komplezon. Sed kiel Nibelvang preskaŭ atendis, li ricevis rifuzon. Ŝi estis tro okupita preparante la “Venon de la Majstro”. Sekve li decidis formeti kaj la penson kaj la leteron por lasi la eventojn mem paroli.

Oni facile imagas ke en 1923, nur du jarojn post kiam Martinus ekhavis kosman konscion, estus malfacile argumenti aŭ motivi ke li estas la venonta mond-instruisto, ĉar ankoraŭ li nenion skribis, nek desegnis simbolojn pri la mondbildo. Sed printempe de 1925 Nibelvang revenis al la penso pri la letero, ĉar li sentis ke lia pruvaro plifortiĝas de monato al monato, kaj li decidis sendi sian leteron danlingve al Besant, esperante ke ŝi mem scios trovi konsciencan tradukiston. Nun la kubo estis ĵetita, kaj proksimiĝis la momento kiam ŝi devis pritaksi novan kaj surprizan mesaĝon surbaze de tiuj senantaŭjuĝeco, universala vidlarĝo kaj toleremo, kiujn ŝi mem de generacio encerbigadis al siaj teozofiaj disĉiploj. Nun la belaj vortoj de la ordeno trapasu la ekzamenon, laŭ li.

Lars Nibelvang, kiu printempe de 1925 sendis tiun leteron kiel registritan rekte al la adreso de Besant, ne ricevis respondon al ĉi tiu sinturno. La letero de Martinus mem al Kriŝnamurti, kiu estis sendita kelkajn monatojn antaŭe, en decembro 1924, ŝajne ankaŭ estis senrezulta.

Sed eble tamen venis nerekta respondo en la formo de tiu parolado kiun Besant kelkajn monatojn poste eldiris en aŭgusto 1925 en la jarkongreso de la Stelo en Eerde, Ommen, en nordorienta Nederlando. Ĝi fariĝis tre pridiskutata kaj grava parolado, montriĝonta tute fatala same al la ordeno kiel al ŝi mem.

2.9 La parolado de Annie Besant en Camp Ommen la 11-an de aŭgusto 1925

Kriŝnamurti ne partoprenis la somertendaron en Ommen, ĉar li estis en Kalifornio ĉe sia mortanta frato. Pro la foresto de Kriŝnamurti oni ŝanĝis la programon, kaj Annie Besant prezentis kelkajn tre surprizajn eldirojn en sia granda ĉefparolado, eldirita la 11-an de aŭgusto 1925 – je la 35-jara naskiĝtago de Martinus. Ŝi elstarigis sian propran aŭtoritaton dirante ke ŝi estis en kontakto kun la plej altaj, nevideblaj gvidantoj de la blanka frataro, kaj uzante esprimojn tiel aŭtoritatajn kaj potencajn kiel “la Reĝo ordonis …”, “tio kion mi ĉi tie proklamas, estas ordonita de la Reĝo al kiu mi servas ktp. …”, kaj estis mesaĝoj de Lordo Majtrejo (Kristo) kaj liaj potencaj fratoj (la majstroj) (International Star Bulletin, Oct. 1925).

En la teozofia doktrino oni parolas pri tio ke ekzistas okulta organizo, la granda blanka frataro, kiu estas spirita hierarkio kun diversaj rangoj. La supera ĉefo de la terglobo kun ĝiaj spiritaj mondoj estas Sanat Kumara, nomata la Reĝo. Sub la reĝo venas do la diversaj bodisatvoj, mond-instruistoj, mahatmoj, majstroj, adeptoj ktp.

Ŝi anoncis ke Lordo Majtrejo (Kristo) baldaŭ manifestiĝos, kaj ke li definitive elektis Kriŝnamurti‑n kiel sian ilon. Li ankaŭ elektis siajn 12 apostolojn, el kiuj ŝi tre mirige povis indiki sep per iliaj nomoj, inkluzive ŝin mem. Tri el la apostoloj estis ĉeestantaj episkopoj de la liberal-katolika eklezio, Leadbeater, Arundale kaj Wedgwood. Jen, ĉi-foje la apostoloj ne estis elektitaj el inter malriĉaj fiŝkaptistoj.

La Sinjoro precizigis ke ili koncentru la laboron pri tri gravaj aktivadoj: la liberal-katolika eklezio, la fondo de teozofia universitato kaj la fondo de geaj framasonaj loĝioj, konsistontaj de kaj viroj kaj virinoj, la t.n. “co-masonry”. Pluraj el la elektitaj apostoloj faris paroladojn kaj entuziasme parolis pri tio ke Majtrejo instruos en la teozofia universitato, ke estos religiaj ceremonioj, ktp.

Du tagojn poste ŝi substrekis ke la liberal-katolika eklezio eĉ estos la koro en tiu instruado kiun donos Kristo. En la tendaro estis aranĝitaj subĉielaj religiaj procesioj kaj ceremonioj, episkopoj kun mitro kaj purpura mantelo disdonis benojn, kaj estis religieca, adventista entuziasmo tra la tuta tendaro.

 

2.10 La reago al la parolado de Besant pri la ordonoj de la Reĝo

Nibelvang kaj Martinus interpretis la paroladon de Annie Besant en 1925 kiel respondon al la du leteroj. Per sia parolado ŝi volis substreki ke ne Martinus, sed Kriŝnamurti estos la nova mond-instruisto! – En konversacioj Martinus referencis al la esprimo “la Reĝo ordonis”, kiam li rakontis pri la nerekta respondo, kiun li opiniis esti ricevinta al sia letero al Kriŝnamurti kun la sciigo ke la nova mondoklerigo eliros el Danio. Martinus opiniis ke la forta intuicia impulso en decembro 1924, ke li sendu al Kriŝnamurti leteron, eble kaŭzis ke Kriŝnamurti iĝis iom necerta. Poste Kriŝnamurti ja demetis de si la rolon de mond-instruisto, kaj li neniam volis viziti Danion, dum li kelkfoje venis al Svedio.

En 1925, kiam Kriŝnamurti estis atinginta la 30-an vivojaron, kiu estis la normala aĝo de inico, Besant sentis sin devigita, eble pro malkvieto inter la membraro, oficiale substreki ke Kriŝnamurti efektive estas la nova mond-instruisto. Ankaŭ al eksteruloj en la estonteco ŝiaj eldiroj pri tio devis esti ne miskompreneblaj. Ordonis la Reĝo!

Pluraj membroj multe mistifikiĝis kaj estis tre skeptikaj al ŝiaj revelacioj kaj religiaj iniciatoj en la tendaro. Ankaŭ Kriŝnamurti mem distancigis sin al tio, kaj li malferme deklaris ke malplaĉis al li la religiaj ceremonioj, kaj la jaron poste, en 1926, estis neniuj religiaj ceremonioj en la granda ĉiujara somera tendaro en Ommen en Nederlando.

 

2.11 Kriŝnamurti deklaras sin mem mond-instruisto en 1927

Kelkajn monatojn poste Kriŝnamurti ekhavas grandan spiritan travivaĵon, kredeble tio kion Martinus nomas kosma ekbrilo. El tio rezultas ke Kriŝnamurti nun unuafoje mem deklaras sin mond-instruisto. Printempe de 1927 li en privata rondo eldiris jene: “Koncerne min mem mi diras tute simple: Mi atingis la liberiĝon, tio estas la homan perfektiĝon. Antaŭ ses monatoj mi ne povis tute honeste prezenti tiun deklaron, ĉar tiam mi ankoraŭ ne fariĝis mond-instruisto.” (Ludowic Réhault, L’Instructeur du Monde – Krishnamurti, Les Tables d’Harmonie Édition, Nice 1934).1

La 2-an de aŭgusto 1927 en Camp Ommen li mem unuafoje publike deklaris ke li estas la mond-instruisto. Annie Besant staris ĉe lia flanko, kaj kvankam li siatempe malakceptis la apostolojn kaj ŝiajn revelaciojn en 1925, ŝi tamen lin agnoskis dirante: “Ĉar mi diris ke la mond-instruisto venos, mi nun havas la ĝojan novaĵon ke li ĉeestas ĉi tie”. Li mem diris: “Antaŭe mi ne diris ke mi estas la mond-instruisto, sed atinginte la unuiĝon kun la alte amata, mi tion diras”. (Int. Star Bull. Dec. 1927).

En la ekzistantaj biografioj pri Kriŝnamurti oni pretersilentas ke Kriŝnamurti efektive mem deklaris sin mond-instruisto. Oni normale prezentas la aferon tiel ke Anni Besant kaj La Orienta Stelo estus tiuj respondecaj por proklami Kriŝnamurti‑n mond-instruisto, sed li tion mem deklaris.

La sekvan jaron en Camp Ommen 1928 li ankoraŭfoje deklaris ke li estas la mond-instruisto. “La vero estas ke mi estas la mond-instruisto kaj Kriŝnamurti ne plu ekzistas. Same kiel la rivero unuiĝas kun la oceano, mi unuiĝis kun tiu ĉi vivo, kiun reprezentas interalie Budho, Kristo kaj Majtrejo.” (Int. Star Bull. Nov. 1928).

Ekde oktobro 1927 Kriŝnamurti tutmonde vojaĝadis kiel mond-instruisto kaj estis triumfe akceptata en Hindio, Usono, Ĉinio, Japanio, Brazilo, Eŭropo, kaj ĉie estis grandiozaj bonvenigoj al li. En 1928 li parolis al ne malpli ol 16.000 homoj en Hollywood Bowl kaj ankaŭ al grandegaj kunvenoj de miloj da aŭskultantoj en Nov-Jorko, Ĉikago, Londono kaj Parizo.

Kiam Besant paroladis pri la veno de la mond-instruisto, ŝi parolis pri “la Sinjoro de la Mondaj Religioj”, kaj tio ĉiam pli konfliktiĝis kun la rezisto de Kriŝnamurti kontraŭ religioj kun dogmoj kaj ritaroj, kaj li ĉiam pli kontraŭis la eldirojn de la teozofiaj ĉefoj. Li diris, ke se oni volas trovi sin mem kaj atingi la liberecon, oni devas liberigi sin el la kredo je religioj, homoj kaj aŭtoritatoj.

Aliflanke Wedgwood deklaris ke Kriŝnamurti ne havas la altajn vibradojn de iu Kristo. Pluraj ordenanoj vidis en la enigma personeco de Kriŝnamurti ne tiun personan manifestiĝon de Kristo kiun ili esperis, kaj li ne impresis konvinka al ili. (Ludowic Réhault, 1934).

Rompo inter Kriŝnamurti kaj la teozofoj estis survoje, kaj ĝi montriĝis tre baldaŭ okazonta.

 

2.12 Kriŝnamurti demetas de si la mond-instruistan rolon

“La Orienta Stelo” estis dissolvita en la tendaro en Ommen 1929, kiu estis malfermita la 2-an de aŭgusto. Sabate la 3-an de aŭgusto Kriŝnamurti eldiris sian paroladon en kiu li dissolvis la organizaĵon en la ĉeesto de Annie Besant kaj pli ol tri mil ordenanoj, krom pluraj miloj da nederlandaj radioaŭskultantoj.

Laŭ la libro Memoroj de Martinus estis jene: “Je la tago de mia 39-jara naskiĝtago la 11-an de aŭgusto 1929 Kriŝnamurti dissolvis la asocion formitan ĉirkaŭ lia persono, kaj li deklaris ke li ne deziras adeptojn.” – Ĉi tiu informo kredeble venis de Lars Nibelvang, kiu skribis en sia taglibro: La 11-an de aŭgusto 1929 (naskiĝtago de Martinus) Kriŝnamurti dissolvis la asocion “La Orienta Stelo”!

Sed ĉi tiu dato de la dissolvo ne tute kongruas kun la originalaj fontoj, kiuj indikas ke Kriŝnamurti dissolvis la ordenon unu semajnon antaŭe, nome la 3-an de aŭgusto 1929 (Int. Star Bull. Oct. 1929, Ludowic Réhault 1934, Mary Lutyens 1975). Tio ankaŭ konfirmiĝas per la titolo de la aparta presaĵo “11/1-1911 Benares – 3/8-1929 Ommen”, eldonita de “The Star Trust Publishing International” okaze de la dissolvo de la ordeno en 1929.

Eble Nibelvang ricevis la novaĵon pri la dissolvo de la ordeno unu semajnon poste je la naskiĝtago de Martinus, aŭ eble okazis intermikso, ĉar Besant ĝuste je la naskiĝtago de Martinus la 11-an de aŭgusto eldiris la famajn vortojn “Ordonis la Reĝo”, per kiuj ŝi supozeble rifuzis la enhavon de la leteroj de Martinus kaj Nibelvang.

 

2.13 Kriŝnamurti tre feliĉiĝis demetante de si la rolon de “Nova Mesio”

Sub la titolo Kriŝnamurti retiras sin la dana taggazeto Ekstra Bladet en 1931 publikigis resumon de intervjuo al Kriŝnamurti:

“Kiam antaŭ nelonge Kriŝnamurti, la juna teozofo kaj filozofo nomata la Nova Mesio, iris hejmen al Usono, lia reveno ne kaŭzis multe da ekscitiĝo; tuj post la alveno en Los-Anĝeleso Kriŝnamurti konsentis intervjuon al la Los-Anĝelesa gazeto “Herald Examiner”. Dum la konversacio la hindo parolis tute malkaŝe kaj sincere, deklarante ke li estonte tre malpetas esti nomata “la Nova Mesio” kaj “la Savanto de la Homaro”.

La junaĝa filozofo, kiun Annie Besant, la ĉefo de la teozofio, oficiale deklaris esti la granda mond-instruisto per kiu la homaro estus ricevonta novan pardonon por siaj pekoj, nun deklaras ke li redonis la kalifornian kastelon, kiun oni trudis al li akcepti, krom aliajn riĉaĵojn al la originaj posedantoj – bonintencaj amikoj, kiuj certe agis tute bonfide.

Kriŝnamurti ne ĉesos esti teozofo, li deklaras, sed estonte neniu titolu lin “Majstro” aŭ “Senjoro”. – Mi volas esti libera, rajti vivi mian propran vivon, pensi miajn proprajn pensojn, diras Kriŝnamurti, kaj de kiam mi alprenis ĉi tiun decidon, mi estas pli feliĉa ol mi estis iam antaŭe.

Krome Kriŝnamurti diras en ĉi tiu intervjuo ke kiam d-rino Besant rakontis al li, dum li ankoraŭ estis juna knabo, ke li estas enpersoniĝo de Kristo, li kredis la anglinon. – Nun mi scias ke mi ne estas Kristo pli ol vi estas, diris Kriŝnamurti al la intervjuanto.” (Dana gazeto Ekstra Bladet, 25. nov. 1931).

 

2.14 Kriŝnamurti daŭrigas memstaran aktivecon

La Ordeno de la Orienta Stelo, kiu estis tre riĉiĝinta, estis dissolvita en 1929 en kvin apartajn sekciojn. En unu el ĉi tiuj sekcioj, la Fonduso de Kriŝnamurti (Krishnamurti Foundation), li daŭrigis propran memstaran aktivecon, kiu danke al liaj multaj bonegaj libroj, paroladoj kaj videoregistraĵoj donis utilon, ĝojon kaj inspiron al milionoj da homoj tutmonde. (jkrishnamurti.org, kfa.org).

Kriŝnamurti, estante tre akra, logika kaj racia, inspiris multajn homojn malakcepti la kredon de religioj, aŭtoritatoj, sistemoj kaj mondbildoj, stimulante ilin al memstaraj pensado kaj vivkompreno. Kriŝnamurti klarigis ke se oni vere volas trovi sin mem kaj atingi la feliĉon, liberiĝon kaj liberecon, oni devas malligi sin de ĉia kredo je religioj, je homoj, je organizoj kaj aŭtoritatoj. Aliflanke li eble iom mankis al li la komprenemo, toleremo kaj amo al tiuj kiuj troviĝas sur tiaj ŝtupoj de la memevoluo, kie tia kredo por ili estas precize la tute ĝustaj inspirilo kaj vojo al ilia provizora feliĉo.

Kriŝnamurti ĉe la teozofoj lernis pri reenkarniĝo, karmo kaj evoluo, li ne instruis pri ili, aliflanke ankaŭ ne rifuzis ilin. Oni komprenas ke Kriŝnamurti estis satiĝinta pri la teozofia sistemo post la intensa influado, al kiu li estis submetata de kiam li estis 14-jaraĝa. Li estis tiel supersata ke li evidente tute pretervidis la signifon de spirita scienco aŭ de mondbildo, kaj en lia verkaro ne troviĝas mondinstruo aŭ mondoklarigo kiel tiu de Martinus. – Kriŝnamurti precipe akcentis la metodon de ekkono kaj la propran ekkonon.

Post la morto de Kriŝnamurti aperis kelkaj biografioj, ekzemple de Jeffrey M. Masson, Christoffer Isherwood, Roland Vernon, C.V. Williams, sed plej grandan atenton ricevis libro en 1991 “Lives in the Shadow with J. Krishnamurti” [Vivoj en la ombro de J. Krishnamurti]. La libro estis skribita de amerikanino Radha Rajagopal Sloss (n. 1931), por kiu Kriŝnamurti estis eduk-patro. Li kunlaboris kun ŝia gepatroj, Rosalind Williams Rajagopal (1903-1996) kaj D. Rajagopal (1900-1993), kaj laŭ tiu libro Kriŝnamurti dum dudek jaroj ekde 1932 havis kaŝitan aŭ sekretan amrilaton al ŝia patrino Rosalind. En sia lasta publika prelego in Madraso (Ĉenajo) komence de januaro 1986, kiam Kriŝnamurti sciis pri la baldaŭa finpretigo de tiu libro, li substrekis ke ne la instruisto, sed la instruado estis la plej grava. (François Swaen, Krishnamurti – ombres et lumières, Nouvelles clés, no. 66, Juin–Août 2010, nouvellescles.com).

 

2.15 La metodo de Kriŝnamurti kaj la mondbildo de Martinus

Kriŝnamurti en siaj libroj donis multajn inspirajn konsilojn kaj indikojn pri la ĝusta maniero vivi aŭ pensi, sed ne havante kosman konscion, li ne povis solvi la vivmisteron tiel kiel povis Martinus. Kriŝnamurti tute simple ne havis la kvalifikojn necesajn por fariĝi mondosavanto kaj krei la novan spiritan sciencon aŭ la eternan mondbildon, postulatajn por tiu mondliberigo de la dudeka jarcento, kiu servu kiel nenio malpli grava ol kultura fundamento de la estontaj jarmiloj.

La Kriŝnamurti‑a metodo de memstara pensado kaj kompreno estas tute kongrua kun la nova mondimpulso, kaj ĝuste tiun metodon oni kiel vera spirita sciencisto devas uzi, kiam oni volas alproprigi al si la komprenon de la Spirita Scienco de Martinus. – Martinus neniel deziras ke oni kredu lin, male li emfazas ke gravegas ke la unuopa spirita esploranto interesita pri liaj analizoj zorge studu kaj elprovadu lian vivoverkon.

Livets Bog al la spirita sciencisto estas manlibro por observi la vivon, same kiel manlibro pri flaŭro estas manlibro por observi plantojn. Livets Bog estas helpilo por kompreni la rektan parolon de la vivo aŭ la libron de la vivo de la ekzistado mem. Martinus ne estas aŭtoritato kiun oni devas fidi, sed konsilisto kiu montras kie kaj kiel oni mem povas fari siajn observojn de la leĝoj de la vivo. Ke li skribis tiun serion da kosmaj analizoj kiuj kune formas la bazajn analizojn de la universo, ne estas nur por ke oni studu ilin. La intenco fare de Martinus estas instigi la leganton mem eltrovi ĉu tio kion li skribas ankaŭ efektive estas io observebla. Niaj propraj travivaĵoj kaj observoj montru la validecon de la verko de Martinus – La Eterna Mondbildo.

Martinus klarigas kiel la homoj iom post iom liberigos sin el la obsedo pri la pensoj de aliaj kaj el religia sugestio:

“Ĉiuj ĉi formoj de sugestio kaj ‘obsedo’, same kiel la variaĵoj kiuj aperas inter la unuopaj estuloj, nepre pluekzistos dum ankoraŭ ne finevoluos la kapablo de la homaro kaj de la unuopaj homoj sperti la veron aŭ la vivleĝojn. La plua evoluo de la unuopaj homoj konsistos el tio ke ili grade liberigos sin el tiuj sugestioj kaj ĉiam pli konstruados sian psikon aŭ konscion surbaze de sperto, scio kaj propra travivado. Por tio oni bezonas novan sciencon, sciencon pri la spirita realeco de la universo, mondbildon kiu montras la dependon kaj signifon de la unuopaj lokaj detaloj al la tuto. Kompreneble estos homoj kiuj kredos ĉi tiun spiritan sciencon kaj faros el ĝi novan religion, sed tio montras ke ili ne havis la kapablon kompreni ĝin.” (Kosmos n-ro 10/1990).

 

2.16 Kio poste okazis al Annie Besant?

Laŭ Martinus la mondliberigo ne tiel funkcias ke la nova mondliberiganto anticipe estos prezentata per grandaj fanfaroj. Male, la mondliberigonto kviete kaj nerimarkite envenos sur la scenejon de la vivo, kaj ne estos anticipe nomumita kaj aklamita de memelektitaj disĉiploj. – Jesuo estis modeste naskita en stalo kaj havis nerimarkatajn kreskon kaj junaĝon.

Vizitante en 1954 Baraton, Martinus havis la okazon vidi la ĉambron de Annie Besant. Ĝi estis sufiĉe malgranda kaj simpla. Apude estis grandega ĉambro, kiu siatempe apartenis al Kriŝnamurti. Ĝi estis malplena, enestis nur giganta bildo de li vestita per impona hinda kostumo. – Certe, Annie Besant treege amis Kriŝnamurti-n.

Ĝis 1929 ŝi dudek jarojn dediĉis al Kriŝnamurti, do estis forta bato al la 82-jara Annie Besant travivi ke Kriŝnamurti montriĝis ne esti la estonta nova mond-instruisto. Ŝiaj vizioj kaj revelacioj montriĝis falsaj, kaj sekve ŝi psike tute detruiĝis kaj kvazaŭ mensmalsaniĝis.

Ĉe miloj da adeptoj Besant perdis tiujn fidon kaj kredon, kiujn ili havis al ŝi kaj ŝiaj revelacioj. Multaj antaŭe opiniis ŝin kvazaŭ neeraripova kaj staranta sursojle de dieco. Ŝi mortis kvar jarojn poste en 1933.

2.17 La agnosko de la ĉefsimbolo fare de la spiritaj majstroj

Tri jarojn post sia akiro de kosma konscio, Martinus estis alpropriginta al si plenan superrigardon de la tuta mondbildo kun ĉiuj ĝiaj energioj kaj principoj. Poste en 1927 Martinus finfaris la tiel nomatan “Ĉefsimbolon”. (LEM1 simbolo n-ro 11).

Martinus rakontas jene: “Unu el la simboloj kiuj plej cerbumigis min, estis la ĉefsimbolo. Mi devis fari ne malmultajn projektojn kaj skizojn, antaŭ ol ĉiuj detaloj estis en ordo. Iun tagon kiam mi staris ĉe mia desegnotablo finpolurante ĉi tiun simbolon, mi ekkomprenis ke mi ne estas sola. Ambaŭflanke de mi staris blanke vestita figuro, po unu “spirita majstro”. Tute silentaj kaj pasivaj ili dum tempeto staris kun brakoj krucitaj, rigardante la simbolon. Tiam ili kapsalutis kaj malaperis. Sed de tiu tago mi sentis ke mi havas la simpation kaj subtenon de la tuta spirita mondo.” (Memoroj de Martinus, paĝo 82, Zinglersens Forlag 1987).

Ne rekte de Martinus mem, sed de intima kunlaborinto troviĝas informo ke Martinus per bildoj en la loĝoĉambro de Lars Nibelvang ekkonis la aspekton de iuj el la spiritaj majstroj, interalie El Morya kaj Kuthumi. Martinus laŭdire rekonis kelkajn el tiuj spiritaj majstroj, kiam ĉe sia desegnotablo li sentis ilian agnoskon de la finpretigo de la ĉefsimbolo en 1927. Parto de tiuj bildoj de spiritaj majstroj estas videbla en la foto de Nibelvang sidanta en sia loĝoĉambro.

Alia amiko, Per Thorell (1916-2003), notis en sia taglibro ke Martinus rakontis ke la “Majstroj” priparolitaj ĉe la teozofoj ne nepre estis plene inicitaj. La majstro Kuthumi laŭdire interesite sekvis la laboron de Martinus pri la solvo de la vivmistero. Tio estis tamen nur pro intereso, ne pro helpemo nek pro ĵaluzo. Tion sciis Martinus, ĉar plurokaze laborante ĉe la tajpilo li sentis la ĉeeston de Kuthumi kaj vidis lian observantan vizaĝon malantaŭ sia ŝultro.

2.18 La kontakto al la saĝuloj de la Oriento

Alf Lundbeck en sia taglibro donas kelkajn informojn pri la kontakto de Martinus al la mahatmoj de la Oriento. Martinus rakontis al li ke la saĝuloj de Tibeto estas iaj gardantoj de la terhomoj. Per siaj potencaj psikaj fortoj ili povas faradi aferojn al kiuj ordinaraj homoj sin tenas tute senkomprene. Ekzemple estus al ili facila afero demateriigi libron el unu el la Okcidentaj bibliotekoj kaj remateriigi ĝin en Tibeto kaj tiamaniere studi kion ajn ili volus. Same, se iu el iliaj disĉiploj montriĝus nedezirinda, ili facile povus neniigi el lia memoro ĉion kion ili instruis al li. Foje, kiam unu el la mahatmoj vojaĝadis tra Usono kaj estis ironta al Ĉikago, li tamen devis reiri ĉar ĉirkaŭ la urbo regis terura mortiga atmosfero, devenanta de la kolose grandaj porkobuĉejoj. Maleblis al li iri pli proksimen. Tiom sentemaj estas iliaj spiritaj korpoj.

Helena Blavatsky (1831-1891) studis ĉe tiuj mahatmoj dum sep jaroj kaj poste estis taskita disvastigi la teozofian instruon en la Okcidento.

Komence, dum la jaroj 1921-1928, al ĉi tiuj mahatmoj ne estis tute klare ĉu la scio de Martinus estas bona aŭ malbona, damaĝa aŭ utila. Tio eble povas ŝajni stranga, sed estis tiel ke multaj el la novaj temoj kiujn Martinus proponadis, al ili kaj al la malnova mondo ŝajnis malmoraleco, dum Martinus karakterizis ilin kiel moralajn. Tial ili provizore tenis sin hezite, dum ili daŭre prizorgis ke la instruo de Martinus estu malhelpata disvastiĝi al pli vasta rondo.

Nur en 1928 iĝis al ili tute klare ke la instruo de Martinus estas utila al la homoj. Tiam ili tute turniĝis. – Martinus rakontis ke tiam estis granda faciligo al li, ke tute malaperis la premo kiun ili faradis. Samtempe malaperis ankaŭ liaj ekonomiaj malfacilaĵoj, ĉar Alf Lundbeck kaj lia familio ekhelpis lin. La mahatmoj restis en seninterrompa kontakto kun Martinus kaj nun estis liaj lernantoj. Laŭ la eldiro de Martinus oni ne povas diri ke la mahatmoj plene apartenas al la sama evolu-linio kiel la ceteraj terhomoj. Ilia evoluo, en kiu precipe la psika inteligento ludas gravan rolon, kvazaŭ renkontis la homan evoluon en intersekciĝo. Iuj el ili laŭdire aĝas 150 jarojn, kaj tio ankaŭ estas pensebla, laŭ Martinus, ĉar per siaj psikaj fortoj ili kapablas, laŭbezone, konservi la vivodaŭron de siaj fizikaj korpoj longe trans la normalon.

Eble estas ne hazarde ke kiam en 1928 la mahatmoj fine ekagnoskis la laboron de Martinus, komencis aperi rompo inter Kriŝnamurti kaj la teozofoj. Mia propra spekulativo estas ke la mahatmoj subtenadis la “Orientan Stelon” nur ĝis 1928, post kio la ordeno dissolviĝis. Laŭ la priskribo de la alta spirita intenseco en la fonda kunveno de la “Orienta Stelo” en 1911 [par. 2.3], oni ja povus supozi ke la ordeno je tiu momento ekricevis de la spirita flanko potencan apogon kiu estis tute malaperinta ĉe la dissolviĝo de la ordeno.

Sed ĉio tio tamen povas ŝajni utila kaj eĉ necesa en la tempo antaŭ la alveno de Martinus. La teozofio estis preparinta la grundon en la Okcidento por la kosma scienco, tiel ke la homoj nun ne staras tute senkomprenaj antaŭ demandoj de reenkarniĝo kaj karmo. La teozofio kaj ankaŭ la antropozofio tiamaniere pretigis la vojon plenumante tiel nomatan “Johan-Baptistan laboron” por la kosmaj analizoj de Martinus.

2.19 Ĉu Martinus legis ion de Kriŝnamurti?

C.W. Leadbeater verkis libron kun la anglalingva titolo Lives of Alcyone [Vivoj de Alcyone], kiu laŭaserte priskribas aron el la antaŭaj enkarniĝoj de Kriŝnamurti kun rilatoj al pluraj konataj teozofoj. La nomo Alcyone estis donita al Kriŝnamurti, kiam li 14-jara knabo verkis la libron Ĉe la piedoj de la Majstro,eldonita sub la kaŝnomo Alcyone. Leadbeater skribas: “La libro Ĉe la piedoj de la Majstro estas al ni la plej bona kaj plej valora libro ĉi-momente. Tiu libro reprezentas pli specife la Instruon de la Mondinstruisto, la Venonto, Lordo Majtrejo, la Bodhisatvo.”

La titolo de la libro Ĉe la piedoj de la Majstro estas elektita de Annie Besant inter 30-40 alternativoj. En la antaŭparolo de la libro ŝi skribas: “La instruoj enhavataj en ĝi estis komunikitaj al Alcyone (Kriŝnamurti) de lia Majstro Koot Hoomi (Kuthumi), kiam Tiu preparis lin por inico”. […] “Ĉi tiuj vortoj ne estas miaj, sed de la Majstro.”

En la antaŭparolo Alcyone mem skribas: “Ĉi tiuj vortoj ne estas miaj, sed de la Majstro kiu min instruis. Sen li mi nenion sukcesus plenumi; per lia helpo mi metis miajn piedojn sur la vojon.”

Annie Besant diras ke la pliparto de la libro estas ripeto de la propraj vortoj de la Majstro de Kriŝnamurti, kaj kio krome troviĝas kaj ne estas precize la propraj vortoj de la Majstro, estas la penso de la Majstro esprimita per la vortoj de Kriŝnamurti mem.

Por misfamigi la tutan aferon, iuj asertis ke al tiu dekkvarjara knabo ne eblus skribi la libron mem. Tial Leadbeater volis atesti pri la maniero kiel ekestis la libro. (Prelego III, 22. dec.1914). C. W. Leadbeater faris entute 32 prelegojn dum 1914-1915 kaj eldonis ilin kiel libron kun la titolo Talks on “At the Feet of the Master” [Paroladoj pri “Ĉe la piedoj de la Majstro”] en 1922. (Dana traduko de Frants Lexow eldonita de Teosofisk Samfund en 1924).

En siaj prelegoj Leadbeater informas ke kaj li mem kaj Annie Besant vidis la skribkajerojn kaj paperpecojn sur kiujn Kriŝnamurti ĉiumatene skribadis kelkajn frazojn. Pli ol kvin monatojn post kiam tiu teksto estis skribata matenon post mateno, la libro estis eldonita.

Leadbeater klarigas kiamaniere okazis kiam la libro estis skribata: “Ĉiunokte mi devis venigi tiun knabon en lia astra korpo al la domo de la Majstro, por ke instruo povu esti donata al li. La Majstro pasigis eble dek kvin minutojn ĉiunokte parolante al li; sed fine de ĉiu parolado li ĉiam resumis la ĉefpunktojn de siaj diritaĵoj en unu frazo, eble kelkaj, kaj faris ĝin malgranda eltiraĵo kaj notis ĝin. La libro Ĉe la piedoj de la Majstro konsistas el tiuj frazoj, eltiritaj el la instruo de la Majstro, faritaj de la Majstro mem kaj per liaj propraj vortoj.”

La knabo skribadis la frazojn kun ne malmulte da peno, ĉar lia scio de la angla ne estis tre bona. Li notis ilin en lerneja skribkajero, plej ofte per krajono, kelkfoje per plumo, kaj kelkfoje sur unuopaj paperpecoj. Poste ĉiuj tiuj notoj estis ordigitaj kaj tajpitaj de Leadbeater. Laŭ Leadbeater la teksto estis agnoskita de la Majstroj de la knabo Koot Hoomi kaj la mond-instruisto mem, Lordo Majtrejo.

La interesa demando do estas, ĉu tiu libro kiun Martinus legis en februaro-marto de 1921 estis Ĉe la piedoj de la Majstro. Sed al la postaj generacioj daŭre restas neklare kio estis la titolo de la teozofia libro kiu instigis Martinus-on mediti pri Dio. Martinus mem diris ke li ne memoras la titolon, ĉar li tuj post sia iniciĝo reliveris la libron ne finleginte ĝin. Sed laŭ la taglibro de Lars Nibelvang la libro pruntita de Martinus estis ĝuste Ĉe la piedoj de la mastro. Tamen en tiu libro ne troviĝas la medit-preskriboj kiujn Martinus menciis.

Sed el la taglibro de Nibelvang evidentiĝas ke li buŝe donis instrukciojn al Martinus kiel mediti, do supozeble Martinus povis kaj legi la libron Ĉe la piedoj de la Majstro kaj samtempe teni sin al la buŝaj medit-instrukcioj de Nibelvang. – Oni ja devas memori ke pasis dek jaroj antaŭ ol Martinus komencis skribi pri ĉi tiuj eventoj en Livets Bog kaj en Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio.

Post la unua vizito ĉe Nibelvang, laŭ sia propra taglibro Nibelvang donis al Martinus la jenan admonon antaŭ la foriro: “La sola konsilo kiun mi opinias rajte povi doni al vi ĉe la foriro, estas la vortoj de la granda instruisto Bhagavan Ramakriŝna: ‘Fiksu vian penson firme sur Dion, kaj ĉio estos bona al vi!”

Nibelvang ankaŭ skribis: “Antaŭ ol Martinus forlasis min, mi pruntis al li kelkajn libretojn por kunporti hejmen; mi kredas ke temis pri Bhagavad Gita kaj Ĉe la piedoj de la Majstro. Kaj tiam mi donis al li instrukcion pri la plej elementaj reguloj de meditado; ĉar mi sentis ke mi staras antaŭ personeco tre progresinta, kiu eble en proksima estonteco atingos ĉion kion mi vane serĉadis dum longaj jaroj.”

Ne estas tute ekskluziveble ke Martinus eventuale legis iom en Bhagavad Gita, aŭ ke Nibelvang transdonis preskribojn el tiu libro. Ekzemple en la 2-a ĉapitro, versoj 60-61 oni legas: “Tiamaniere bridante siajn sensojn, li trankvile sidu turnante la penson al Dio; tiu kiu povas lasi siajn pensojn esti regataj de Dio, estas saĝa.” – En sia meditado Martinus ja direktadis sian konscion al Dio, kaj tiurilate legiĝas krome en la 6-a ĉap., versoj 10-14: “Plena de anima paco, libera el timo, firma en sia decido pri memrezigno, havante la menson trankvila, li pensu pri Mi kaj enprofundiĝu pri Mi sola.” (Bhagavad Gita, retraduko el la traduko de V. Jespersen, J.S. Jensens Forlag, 1912).

2.20 Martinus vidas Kriŝnamurti-n en la flughaveno de Romo survoje al Japanio kaj Barato en 1954

Vojaĝante en 1954 al Japanio kaj Barato, Martinus interhaltis en Romo, la urbo eterna, kiu laŭ lia vojaĝpriskribo tiom gravis por la historio de Eŭropo, nelaste ĉar la disĉiploj de Kristo portis kristanismon al la imperiestroj, kiuj kristanigis la Roman imperion, per kio estis kristanigita ankaŭ Eŭropo.

Martinus skribas jene: “Dum la restado en la flughaveno de Romo mi vidis kelkajn baratanojn kiuj interhaltis ĉi tie survoje al Mumbajo en Barato. Kaj jen mi surpriziĝis vidante personon kiun mi dum multaj jaroj konis de bildoj kaj revuoj. Estis la barata saĝulo Kriŝnamurti. Li ne rilatis kun la aliaj barataj pasaĝeroj kaj malkiel ili ne estis vestita en barata kostumo. Li paŝadis tien-reen kvazaŭ malpacience atendante. Mi volonte ekparolus kun li, sed ĉar mi ne havis interpretiston, tio ja estis nefarebla. Sed ĉar li estis survoje al Barato, mi antaŭvidis revidi lin en la teozofia monda ĉefsidejo en Adyar, Ĉenajo, kien mi mem estis invitita por poste prelegi. Intertempe alvenis la tempolimo de nia restado en Romo, kaj ni estis vokitaj reiri en la aviadilon, kiu nelonge poste denove leviĝis kaj ekdirektis sin al nia malproksima celo.” (Kontakta letero 1954).

2.21 Anna Ørnsholt interpretas plurajn prelegojn por Martinus en Barato

En decembro 1954 Anna Ørnsholt (1882-1972) akompanis Martinus-on dum lia rondvojaĝo al aro da urboj en Barato, kie li plurfoje prelegis. Ŝi multe utilis al li, ĉar ŝi estis tre bona interpretisto. (Memoroj de Martinus, paĝo 136, Zinglersens Forlag).

En 1925 Anna Ørnsholt vojaĝis de Danio al Barato, kie ŝi dum 10 jaroj estis sekretario de la fama sciencisto J.C. Bose (1858-1937) kaj poste dum multaj jaroj ankaŭ al ĉefministro Nehru. – Anna Ørnsholt, kiu en 1954 loĝis preskaŭ 30 jarojn en Barato, ankaŭ angligis kelkajn el la libroj de Martinus, interalie La Libron de la Vivo 1. Pere de Anna Ørnsholt la Spirita Scienco de Martinus akiris sian unuan ekradikon en Barato.

Inter aliaj el ŝia vasta konataro menciindas Annie Besant, Kriŝnamurti, Indira Gandhi, Tagore kaj Sunyata. – La dano Alfred Emmanuel Sørensen (1890-1984) laŭ instigo de Tagore translokiĝis en 1930 el Anglio al Barato, kie li sub la nomo Sunyata fariĝis konata saĝulo.

Martinus eldiris prelegon en la monda ĉefsidejo de la teozofoj en Adyar, en ties granda templohalo kun fajnaj marmoraj plankoj, kie la prezidanto de la teozofia societo faris belan enkondukan paroladon dirante: “Ĉi tiu viro havis mirindajn travivaĵojn pri kiuj li ŝatus iom rakonti al ni”.

Anna Ørnholt interpretis same rapide kiel Martinus parolis, kaj per montrobastono ŝi poste indikis la simbolojn. Inter la aŭskultantoj de la prelegoj de Martinus estis pluraj el la teozofiaj gvidantoj kaj multe da maljunaj saĝuloj kun granda barbo kaj turbano. Ili sidis sur la planko ĝis la ekrano, kaj ili neniam antaŭe vidis simbolojn de tiaj aferoj, kaj laŭ Martinus ili ĉiuj estis enorme interesitaj. Poste ili venis al Martinus kaj premis al li la manon, kion baratanoj ne kutimas fari. Unu el la maljunaj saĝuloj diris al Martinus: “Kiam vivis ‘la granduloj’” – do Helena Blavatsky, Annie Besant kaj Leadbeater – “estis vivo en la teozofio, sed kiam ili mortis, mortis ankaŭ ĝi. Sed nun venas vi kaj donas al ĝi novan vivon.”

2.22 La renkontiĝo de Martinus kaj Kriŝnamurti en 1954

En 1954 Kriŝnamurti daŭre loĝis en Kalifornio, sed ĉiujare je kristnasko li venis al Adyar, tamen ne por viziti la ĉefsidejon de la teozofoj, sed por renkonti siajn proprajn adeptojn en la urbo. Post la rompo en 1929 la aktivadoj de Kriŝnamurti estis tute apartigitaj el la agado de la teozofoj. En Adyar li loĝis en granda palaceto, disponigita de riĉulo por lia aktivado. Martinus volonte parolus kun Kriŝnamurti, kaj ĉar ja konis lin Anna Ørnsholt, la intenco estis ke ŝi aranĝu inter ili renkonton. En ilia rondvojaĝo estis planite ke ili loĝu en lernejo dum vizitus ĝin Kriŝnamurti, sed la tagon antaŭ ol ili alvenis, li jam pluvojaĝis. Sed poste Martinus havis la okazon veni al tiu riĉula palaceto, kie Kriŝnamurti ĉiumatene donis horon por demandoj en la granda salono.

Laŭ buŝa fonto inter la amikoj de Martinus, Martinus ĉeestis la horon de demandoj kvankam li ne komprenis la anglan. Estis amaso da baratanoj sidantaj sur la planko, kaj ili estis penigaj al Kriŝnamurti pro siaj demandoj. Subite Kriŝnamurti laŭdire komencis skoldi la aŭskultantojn, kaj Martinus demandis al Anna Ørnsholt: “Kio okazas?” – “Jam dudek jarojn mi tion diradis al vi, kaj vi ankoraŭ demandas!”, Kriŝnamurti skoldis. – “Nu, do ŝajnas ke li ne sufiĉe bone klarigis ĝin,” humure flustris Martinus al Anna. La opinio de Martinus estis ke Kriŝnamurti estas iom nevarma, kaj ke malfortiĝis al li la nervoj pro la influado kaj la tuta psika premo al kiuj li estis submetita.

Post la horo de demandoj ili renkontiĝis kun Kriŝnamurti, kaj li demandis ĉu Martinus ankaŭ volas ion demandi. Ne, Martinus ne havis momente demandon, kaj li sentis ke Kriŝnamurti ne tre volonte parolos kun li. La interparolo do fariĝis tute mallonga. – Kriŝnamurti eble ne sciis ke Martinus estis tiu skribinta al li ke la mondoklerigo eliros el Danio.

 

2.23  La ciklo kompletiĝas

En la memorlibro legiĝas: “Mi ankaŭ havis la okazon renkonti Kriŝnamurti‑n. Li donis demandan lecionon al siaj adeptoj en la granda templohalo. Mi observis kiel li enpaŝis en la salonon kaj kliniĝis antaŭ la ĉeestantaro, interpremante la manplatojn laŭ la barata moro. – Post tio li sidiĝis sur la plankon, kaj komenciĝis la demanda leciono. La ĉeestantoj faradis al li demandojn, kiujn li respondis. – Post la horo de demandoj mi salutis lin, kaj mi eldiris mian admiron ke en 1929 li malpetis ĉian formon de kultado kiel mond-instruisto. – Al tio li mallonge respondis ke tio apartenas al la pasinteco.” (Memoroj de Martinus, paĝo 136).

Martinus montras per siaj analizoj kiel ĉio iras cikle. La ciklo, kiun li mem komencis per sia letero al Kriŝnamurti en decembro 1924, li mem havis la okazon kompletigi, renkontante 30 jarojn poste Kriŝnamurti-n en Barato. Al Martinus ebliĝis persone laŭdi lin esprimante sian admiron ke Kriŝnamurti formetis de si la eble tentan aŭ allogan rolon de mondosavanto. Per tio kompletiĝis tiu ciklo.

Noto 1:

La fontojn de 1925-1934 pri Kriŝnamurti mi mem danigis el la franca. Je la 80-a datreveno de la letero de Martinus al Kriŝnamurti, sabaton la 4-an de decembro 2004, mi prelegis en franca lingvo en “Bibliothèque Pythagore” en Strasburgo (oletherkelsen.dk). – En ĉi tiu esotera biblioteko troviĝas ĉ. 8000 libroj, kaj estis duonmetro da libroj kaj fontoverkoj pri Kriŝnamurti, pri kiuj mi enprofundiĝis dum la resto de la tago. Nokte post la prelego vekis min forta tertremo. Iom gaje mi interpretis la tertremon kiel saluton al mi de la tergloba estulo, lige al tio ke mi esploris la problemaron de mond-instruisto. Lunde mi legis en la gazeto “Le Figaro” ke la tertremo havis fortecon de 4,9 laŭ la skalo de Richter, kaj ke la epicentro troviĝis malpli ol 100 kilometrojn for de Strasburgo. Finpretigante ĉi tiun ĉapitron mi denove ricevis saluton de la tergloba estulo en la formo de la tertremo en Kopenhago (suda Skanio) la 16-an de decembro 2008, ĉi-foje kun 4,2 laŭ la skalo de Richter.

– – – – – – –

La originala dana titolo:

Martinus og den ny verdensmoral

Jan Tarbensen driver forlaget Sciential Intuitiva, der sælger bøgerne på www.martinusshop.dk
2. Udgave af “Martinus og den ny verdensmoral” er udgivet af forlaget Scientia Intuitiva. www.martinusshop.dk

 

PRI  LA  ENHAVO  DE LA LIBRO pri Martinus

La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981) komencas sian agadon en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin.

La instruo de Martinus peras principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero. La evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo – estas gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita.

MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO

La Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

Estas same instrua kiel distra legado sub titoloj kiel la jenaj: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mond-instruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La mondlingvo Esperanto, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon kaj La reveno de Kristo.

La libro montras la konturojn de nova kulturo bazita sur nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco. La libro ankaŭ povas esti legata kiel enkonduko al la tuta vivoverko de Martinus LA TRIA TESTAMENTO.

Martinus-Instituto, Kopenhago, Danio, Esperanto Sekcio Ole Therkelsen. www.martinus.dk
The Martinus Institute, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Copenhagen F, Denmark. www.martinus.dk

Elŝutebla revuo de Martinus Instituto

Ĉe la adreso www.martinus.dk/eo estas elŝutebla numero de Esperanto-Kosmos n-ro 1, 2014.
 La numero temas pri unua mondmilito kaj 10-a neoakizinta UK en Parizo en 1914 kaj
Martinus pri nova mondkulturo post kataklismo kaj mondmilitoj. Pri Nostradamus kaj dana Martinus (1890-1981). 
Krome Hokan Lundberg skribas artikolon: Kiel Martinus verdigis mian vivon.

Eo-Kosmos aperas du fojojn jare, en marto kaj oktobro. Interrete vi senpage povas aboni Kosmos kiel alkroĉitan pdf-dosieron. Sendu vian peton al Martinus-Instituto: esperanto@martinus.dk.
Ne plu eblos pagi kaj aboni paperan version de Kosmos en Esperanto pere de makleroj aŭ UEA-konto. /Amike Ole Therkelsen

www.martinus.dk/eo 

Pri Ole Therkelsen

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

Dekstre Ole 11-jara kun Martinus en la Martinus-Centro en Klint apud Nykøbing Sjælland en Danio.

Ole Therkelsen, f. 1948, kemiker og biolog, der skriver og taler på grundlag af sit livslange engagement i Martinus Kosmologi, har holdt ca. 2.000 foredrag om kosmologien i femten lande på seks forskellige sprog, hvoraf flere kan høres på www.oletherkelsen.dk.
Ole (11 år) ved siden af Martinus ved et Gardenparty onsdag den 15. juli 1959 i Martinus Center Klint, 4500 Nykøbing Sjælland.

 

Martinus-Kosmologio

OLE THERKELSEN  YOUTUBE KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw

 

MARTINUS KOSMOLOGI KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCEvdMYsGqeipSvaF0vowZQw

Ole Therkelsen Apple podcast

https://podcasts.apple.com/dk/podcast/martinus-kosmologi/id1494569769

Google podcast

https://www.google.com/podcasts?feed=aHR0cHM6Ly93d3cub2xldGhlcmtlbHNlbi5kay9mZWVkL3BvZGNhc3Qv

VÄRLDSBILD FÖRLAG

www.varldsbild.se

AMAZON – Ole Therkelsen

Author Profile

www.amazon.com/author/ole.therkelsen

https://authorcentral.amazon.de/gp/profile

www.amazon.com

www.amazon.de

www.amazon.co.uk

MARTINUS INSTITUT

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com/author/martinus

SCIENTIA INTUITIVA  –  Publisher

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk