La reveno de Kristo laŭ dana Martinus (1890-1981)

La reveno de Kristo
de Ole Therkelsen

14.1 La intelektigita, senmorta kristanismo

Kvankam la koncepto La Tria Testamento grade maturiĝadis en la konscio de Martinus, li jam de sia Kristo-travivaĵo en 1921 konsciis pri tio ke la spirita scienco kreota de li estas la plenumiĝo de la profetaĵo pri la reveno de Kristo en la formo de “la spirito de vero” aŭ “la sankta spirito”. Tio evidentiĝas interalie per la artikolaro Interpreto de Livets Bog: La Antaŭparolo de 1933.

Martinus: “Mi ricevis la promesitan parakleton: ‘la sanktan spiriton’. Ĝi ‘lernigas’ al mi ĉiujn aferojn kaj ‘memorigas’ al mi ĉiujn aferojn. Kaj signo al ĉiu el miaj legantoj ke ĉi tiu mia eldiro estas absoluta vero, estu ke li aŭ ŝi neniam ie ajn loko en ‘Livets Bog’ aŭ en miaj ceteraj manifestaĵoj trovos ion kio ne montros ke la universo estas bazita sur amo, kaj ke la dia vorto, ke ‘ĉio estas tre bona’, estas absoluta vero.” (Artikolaro 1, par. 7.16).

Laŭ la Biblio la parakleto interalie gloros Kriston, kaj kiel menciite en par. 13.13 de ĉi tiu libro Martinus ĝuste ĉerpas el la diroj de Jesuo, montrante per la analizoj de la spirita scienco kaj logiko la veron de la Jesuaj vortoj. Martinus ĝuste “gloras” Jesuon “pravigante” lin, kiel priskribite en LB3, par. 926.

Martinus montras ankaŭ kiel Jesuo estis la modelo de la perfekta homo (LIK par. 6-7).

La spirito de la vero laŭ la Biblia formulo ja ankaŭ estas bonega karakterizo de la niatempa scienco, kaj ĉu ne ĝuste la ĉioampleksaj kosmaj analizoj estas tio kio “gvidos vin en ĉian veron”?

La spirito de la vero “parolos ne de si mem, sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos”, laŭ la vortoj de la Biblio. Martinus mem devis nenion elpensi aŭ inventi, li ankaŭ ne devis paroli de si mem, sed skribi nur tion kion li povis travivi per siaj kosmaj sensoj, kiuj kapabligis lin intuicie sperti tiujn eternajn leĝojn, principojn kaj verojn. Ĉion, kion Martinus aŭdis, li eldiris. (Vidu par. 1.7).

Martinus: “Tio kion mi klarigis, estas eternaj realaĵoj, kiuj ekzistis antaŭ ol mi klarigis ilin. Mi nur fariĝis ilo por alporti ilin al la homoj. Mi ankaŭ alportas ĝin rekte de Kristo mem danke al iuj kosmaj travivaĵoj, kiuj nun ankaŭ rezultigis ke mi povas rakonti kio vere okazis.” (Kosmos n-ro 7/2008).

Ĝuste per scio de la leĝoj de evoluo Martinus povis antaŭvidi “la venontajn aferojn”, ekzemple la venontajn krizojn kaj mondmilitojn, la establon de internacia mondregno kaj la finkreado de la homo en la bildo de Dio laŭ lia simileco. Tio ja tute konformas al la vortoj “kaj li anoncos al vi venontajn aferojn”.

En la evangelio laŭ Johano ĉap. 13-17, la Reveno de Kristo per la parakleto la sankta spirito estas karakterizita per 10-12 eldiroj kiuj ĉiupunkte konformas al la kreo de la verko La Tria Testamento fare de Martinus. (Aage Hvolby, Kosmos n-ro 10/2009).

 

En MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO la Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.
LIBRO en Esperanto de Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk kaj www.oletherkelsen.info. www.martinusshop.dk

En la libro “Martinus kaj la nova monda moralo” la Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

* * * * * * *

14.2 Martinus devis ne rampi en kaŝejon, sed male eldiri kiu li estas

Martinus pledis ke lia tuta verko estas scienco de la amo, kaj ke ĝi estas la daŭrigo de la misio de Kristo. Li kuraĝis elpaŝi kaj diri ke lia verko estas la daŭrigo de la kristanismo kaj la instruo de Kristo. La Tria Testamento nepre devas esti esprimiĝo de la sankta spirito, ĉar ĉiuj ĝiaj analizoj konkludiĝas en amo. Se ekzistas scienco kiu kontribuas al tio ke homoj iĝas ĉioamaj en la bildo de Dio, tio ja devas esti la sankta spirito, argumentas Martinus.

Al Martinus estis tute klare ke iuj homoj opinios ke tio estas fanfaronado de la plej alta grado. Sed, diris Martinus, tio tute ne gravas. Mi devas ne rampi en kaŝejon, dirante: “Mi ne kuraĝas tion diri”. Poste la vivo mem rivelos ĉu estis vere aŭ ne.

Rilate al sia misio Martinus sentis sin devigita elpaŝi kaj diri ke li estas tiu kiu devis doni al la homaro la sanktan spiriton. Kaj la sankta spirito eniris Martinus-on mem, kiam li solene per Kristo persone estis inicita por lasi lian lumon disbrili sur la mondon. (La Intelektigita Kristanismo, par. 3).

 

14.3 La reveno de Kristo en la lastaj tagoj

Kiel dirite la klarigo kaj pravigo de la elekto de la titolo La Tria Testamento ne anonciĝis al la vasta publiko ĝis 2004, sed en siaj lastaj paroladoj kaj prelegoj Martinus ofte informadis la interesitojn pri La Tria Testamento, kaj pluraj el tiuj prelegoj estas publikigitaj en prilaborita formo kiel artikoloj.

En parolado ĉe sia 89-jariĝa naskiĝtago Martinus klarigis ke ni nuntempe vivas en la tempo de la reveno de Kristo. Sed ĝi ne okazas per tio ke venos viro kiu faros miraklojn kaj predikojn. Tio pri kio temas, estas la pludaŭrigo de tiu mondkulturo kiun Kristo inaŭguris kaj fondis per siaj krucumiĝo kaj diaj vortoj. Ĉar la homoj de la tempo de Kristo ne estis tre intelekte ekipitaj, li devis klarigi la grandajn verojn per paraboloj kaj en simbola formo. Li tial devis kvazaŭ enkapsuligi la veron pri sia tuta “reveno” en ian fabelan lingvaĵon.

Multaj kristanoj opinias ke la reveno de Kristo okazis jam per la Pentekosta miraklo mallonge post la krucumo, sed Martinus datas la tempon de la reveno de Kristo al nia epoko, kiu ĝuste estas la lastaj tagoj, kun militoj, koncentrejoj kaj atombomboj. Vidu la klarigon de “La Mallumo”, simbolo n-ro 19, kie Martinus interpretas plurajn el la eldiroj de Jesuo en la evangelio laŭ Mateo ĉap. 24. Tie Kristo parolas interalie pri tio ke oni fuĝu ekvidante la Abomenindaĵon de Dezerteco (la atombomban eksplodon), oni ne revenu hejmen de la kampo. “Ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj!” (Mateo 24.19).

Martinus skribas: “Kaj kiel veni de sur la tegmentoj aŭ reveni hejmen de la kampoj dum la atombomba malŝarĝo en Hiroŝimo kaj Nagasako? – Ĉu tie iu povis eskapi la diablan, ĉiodetruan fulmegon, en kiu okazis tiu dirita bombeksplodo? – Kion pri la gravedulinoj? – Ĉu ne ankaŭ ilin trafis la infera ekbrilo, tiel ke ili invalidiĝis kaj naskis kriplajn fetojn en la mondon? – Ĉu ni ne ankaŭ spertis en la mallumo de la tago de juĝado en tiu ĉi dudeka jarcento, ke oni per gaskameroj kaj aliaj horormetodoj provis ekstermi tutan popolon?” (LEM2 par. 19.26).

Kristo ankaŭ avertis ke venos multaj falsaj profetoj: “Se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ: Tie; ne kredu; ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn. – Jen mi antaŭdiris al vi. Se oni do diros al vi: Jen li estas en la dezerto; ne eliru. – Jen li estas en sekretaj ĉambroj; ne kredu. Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tia ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo.” (Mateo 24.23-27).

La kerno de la reveno do ne estas ke Jesuo montriĝos en fizika formo. Li estas nek en la dezerto nek en la ĉambretoj. La reveno de Kristo okazos en la formo de “la parakleto la sankta spirito”. Laŭ Martinus la parakleto la sankta spirito estas identa al la spirita scienco. Martinus argumentas por tio ke spirito estas scio, spertoj, travivaĵoj kaj faktoj. Spirito alivorte estas konscio.

Martinus: “Devis do ekesti en la mondo scienco kiu instruos al la homoj tion kion Kristo ne povis rakonti, ĉar ili tion ne komprenus. Tio estis anoncita por pli posta epoko, kaj nun tiu epoko alvenis.” (Kosmos n-ro 7/2008).

Kristo kun la dana flago. La dana flago estas uzata en la ortodoksa eklezio kiel simbolo de la resurekto de Kristo. La katedralo de Sankta Izaako en Sankt-Peterburgo.
Kristo kun la dana flago. La dana flago estas uzata en la ortodoksa eklezio kiel simbolo de la resurekto de Kristo. La katedralo de Sankta Izaako en Sankt-Peterburgo.

14.4 Kion diris Martinus en sia lasta prelego pri La Tria Testamento?

Lige al sia 90-jara naskiĝtago Martinus dum longa tempo antaŭanoncis sian paroladon kiel sian finan prelegon, kaj al multaj homoj tio ankaŭ estis la lasta ŝanco por vidi kaj aŭdi Martinus-on. La 9-an de aŭgusto 1980 kunvenis ne malpli ol 1200 homoj en hotelo Tre Falke, parto de la kongresejo Falkonercentret. La parolado, kiu estis surbendigita, estas publikigita en prilaborita formo en Kosmos. Kulmino estis interalie kiam Martinus diris: “Nun la spirita scienco venis en la mondon, kaj plenumiĝis la anonco de Kristo pri la veno de la parakleto la sankta spirito. Kion mi rakontas, tio estas kion rakontas la parakleto la sankta spirito.” (Kosmos n-ro 8/1991 kaj 9-10/2004).

 

 

TRI  INTERPRETOJ  DE  LA  REVENO  DE  KRISTO

14.5 Unua interpreto: La Tria Testamento

La veno de la Filo de homo sur la nuboj estas priparolata en la Nova Testamento, Mateo 24.30 kaj Marko 13.26, kaj, interese, ankaŭ en la Malnova Testamento en la libro de Daniel 7.13: “Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iras kvazaŭ Filo de homo”.

En la nove eldonita libro, 2004, La Intelktigita Kristanismo, LIK, Martinus rezervis la tutan 1-an ĉapitron al interpretado de la profetaĵoj pri la reveno de Kristo. Jen estas du citaĵoj el la libro:

“Tiu ‘parakleto la sankta spirito sendota de la Patro’ do estas ‘libro de la vivo’ aŭ ‘de la sciado’, manifestota al la homaro. […] Tia libro ne povas ne enhavi ‘tiun multon’, kiun Kristo havis por rakonti al la homaro, sed kiun Dio volis doni al la venontaj generacioj poste. Tia libro ne povas ne esti ‘la parakleto la sankta spirito’. Pro sia fundamenta firmigo de la kristanismo kaj tiel danke al sia parenceco al la du testamentoj de la Biblio, ĝi rajte estos esprimebla kiel La Tria Testamento.” (LIK par. 6).

“Ni jam antaŭe menciis ke la reveno de Kristo estos en la nuboj kun multe da potenco kaj gloro. Ĉu li ne diras ĝuste ke ĝi devas esti kiel la fulmo, kiu eliras el la oriento kaj lumas ĝis la okcidento? – Kio en lia reveno povas havi tian kapaciton? – Tio ekskluzive sole kaj nur povas esti lia ĉiosuperbrila dia mesaĝo aŭ mondoklerigo al la homaro de la tuta planedo, de oriento ĝis okcidento, de sudo ĝis nordo. Tiu mesaĝo nur povas esti la sankta spirito aŭ tiu spirito de vero kiun Dio devis sendi al la homoj en la nomo de Jesuo, kaj kiu devis gvidi la homaron al la tuta vero kaj memorigi ĝin pri Kristo kaj ĉerpi el tio kion li diris.” (LIK par. 16).

Martinus ankaŭ traktas la temon tre detale en libro n-ro 3 Kio estas la vero? Legu eventuale ĉapitron 19-28. La reveno de Kristo estas la pludaŭrigo de la mondliberigo, ĝi estas mondinstruo kiu disvastiĝos sur la tutan terglobon, ĝi estas la intelektigo aŭ sciencigo de la totala kristanismo. Ne estante observebla per la fizika vido, la reveno de Kristo povus okazi simbole “en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro”, “kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento”.

Nuntempe oni ankaŭ povus diri ke la informo pri La Tria Testamento sendeblas per interreto, televido kaj satelito al la tuta terglobo per luma rapido, kiel la fulmo el oriento ĝis okcidento.

 

14.6 Dua interpreto: Kosma konscio

La homoj ne sekvos daŭre iun mondliberiganton, sed estos memstare pensantaj estuloj, kiuj iros mem la lastan distancon en la evoluo al la spertado de la kosma konscio. Ekhavante kosman konscion, oni ekhavas Kristan konscion, kaj tio egalas al la reveno de Kristo. Martinus skribas en La homaro kaj la mondbildo: La homoj spertos la parakleton la sanktan spiriton kaj per tiu rekte mem spertos la grandajn solvorezultojn de la vivmistero, tiel ke ili ne plu bezonos Kriston kiel peranton inter si kaj la solvo de la vivmistero, inter si kaj la eterna Patro. (Libro n-ro 8, ĉap. 54).

 

14.7 Tria interpreto: La simbolo de la frontpaĝo

Kiel dirite en par. 13.19, Martinus fine decidis eldonigi La Trian Testamenton kun la kovrilaj simboloj “La lumo” kaj “La mallumo”, ĉar ili estas la du pilieroj de la tuto. La tuta mondbildo estas “matematike” konstruita ĉirkaŭ la kontrasta principo kun la lumo kaj la mallumo, kion Martinus motivas en detalaj analizoj.

Fare de Martinus ekzistas neniu skriba pruvo, sed tute konkrete mi opinias ke la simbolo n-ro 23 “La lumo” sur la frontpaĝo de La Tria Testamento estas la plenumiĝo de la profetaĵo pri “la reveno de Kristo sur la nuboj”, ĉar sur la simbolo estas desegnita Krista figuro brilanta super mallumaj nuboj, kiuj minace kovras la terglobon. En la simbolklarigo Martinus tamen skribas ke temas pri Krista estulo kaj ne pri Jesuo Kristo mem. Sed tamen ekzistas ia pruvaĵo ke Martinus mem ligis al sia propra simbolo tiun Biblian citaĵon pri la reveno de Kristo. Ĉar en la foto de la laborĉambro de Martinus videblas ke li per du agrafoj fiksis papereton al la simbolo. En pligrandigo oni povas legi la jenan tekston: “Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro. Marko 13.26”

En la Malnova Testamento estas profetite ke Mesio venos en Jerusalemon rajdante sur azeno. Kiam Jesuo kun la disĉiploj en la tagoj antaŭ Pasko venis piede al Jerusalemo, ili havis neniun azenon. Kristo tial petis kelkajn el la disĉiploj iri prunti azenon, tiel ke li povis rajde eniri Jerusalemon. Evidente gravis al Jesuo ke tiu Biblia profetaĵo plenumiĝu.

Similmaniere mi opinius ke Martinus, desegnante simbolon kun “Krista figuro en la nuboj kun grandaj gloro kaj potenco” kaj metante ĝin sur la frontpaĝon de La Tria Testamento, tiamaniere zorgis ke plenumiĝu ankaŭ tiu Biblia profetaĵo pri la reveno de Kristo!            #

* * *

Symbolet på forsiden af LIVETS BOG. Som nævnt i stk. 13.19 valgte Martinus til sidst at udgive Det Tredje Testamente med omslagssymbolerne Lyset og Mørket, fordi de var de to bærepiller i det hele. Hele verdensbilledet er “matematisk” bygget omkring kontrastprincippet med lyset og mørket, som Martinus begrunder i udførlige analyser. Fra Martinus’ side findes der ingen skriftlig dokumentation, men helt konkret mener jeg, at symbol nr. 23, Lyset, på forsiden af Det Tredje Testamente er opfyldelsen af profetien om “Kristi genkomst på skyerne”, da der på symbolet er indtegnet en Kristus-figur, der stråler over de mørke skyer, der ruger over jordkloden. I symbolforklaringen skriver Martinus ganske vist, at det drejer sig om et kristusvæsen og ikke selve Jesus Kristus. Men der findes alligevel en vis dokumentation for, at Martinus selv knyttede dette bibelcitat om Kristi genkomst til sit eget symbol. På billedet fra Martinus’ arbejdsværelse ses nemlig, at han med to clips har hæftet en seddel på symbolet. På en forstørrelse kan man læse følgende tekst. “Og de skulle se menneskesønnen komme i skyerne med megen kraft og herlighed. Mark. 13,26”. I Det Gamle Testamente er det profeteret, at Messias skulle komme ind i Jerusalem ridende på et æsel. Da Jesus med disciplene i dagene før påske kom gående op til Jerusalem, havde de ikke noget æsel. Kristus beder derfor nogle af disciplene om at gå ud at låne et æsel, så han kan ride ind i Jerusalem. Det var åbenbart vigtigt for Jesus, at denne bibelske profeti skulle gå i opfyldelse. På lignede vis ville jeg mene, at Martinus ved at tegne et symbol med en “Kristus-figur på skyerne med megen herlighed og kraft” og sætte det på forsiden af Det Tredje Testamente derved også sørgede for, at denne bibelske profeti om Kristi genkomst også gik i opfyldelse!
Arbejdsværelset i Martinus Mindestuer på Martinus Institut med symbol nr. 23

La laborĉambro de Martinus kun la simbolo n-ro 23 kaj la Biblia citaĵo

 

Fra Martinus’ side findes der ingen skriftlig dokumentation, men helt konkret mener jeg, at symbol nr. 23, Lyset, på forsiden af Det Tredje Testamente er opfyldelsen af profetien om “Kristi genkomst på skyerne”, da der på symbolet er indtegnet en Kristus-figur, der stråler over de mørke skyer, der ruger over jordkloden. I symbolforklaringen skriver Martinus ganske vist, at det drejer sig om et kristusvæsen og ikke selve Jesus Kristus. Men der findes alligevel en vis dokumentation for, at Martinus selv knyttede dette bibelcitat om Kristi genkomst til sit eget symbol. På billedet fra Martinus’ arbejdsværelse ses nemlig, at han med to clips har hæftet en seddel på symbolet. På en forstørrelse kan man læse følgende tekst. “Og de skulle se menneskesønnen komme i skyerne med megen kraft og herlighed. Mark. 13,26”. www.martinus.dk. © Martinus Institut 1981
La laborĉambro de Martinus kun la simbolo kaj la Biblia citaĵo. www.martinus.dk. © Martinus Institut 1981

Pligrandigo de simbolo n-ro 23 kaj la biblia citaĵo de Marko 13.26
Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro. Marko 13.26

 

MARTINUS (1890-1981) Martinus er født i Nordjylland, nærmere betegnet i Sindal. Han fik kun en beskeden uddannelse og tjente sit levebrød i forskellige underordnede stillinger. I 1921 havde han en dybtgående åndelig oplevelse, som gav ham evner til at analysere livet og beskrive dets åndelige love og evige principper.. Martinus kaldte sine samlede værker “Det Tredje Testamente”. Det omfatter “Livets Bog” i syv bind, “Det Evige Verdensbillede” i fire bind (symboler med forklaring), “Logik”, “Bisættelse”, “Artikelsamling 1” og 28 småbøger, samt mange båndoptagelser og artikler udkommet i tidsskriftet “Kosmos”. Martinus Institut Mariendalsvej 94-96 DK-2000 Frederiksberg Danmark Telefono:+45 38 34 62 80 Fakso: +45 38 34 61 80 Retpoŝto: info@martinus.dk Paĝaro: www.martinus.dk Librovendejo: shop.martinus.dk
Martinus-Instituto en Frederiksberg (Kopenhago) estas memposeda publik-utila institucio, kiu de Martinus ricevis la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de “La Kosmologio de Martinus”.

La Instituto havas la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de La Tria Testamento. Krome la tasko de la Instituto estas informado pri la verkaro kaj instruado pri la kosmaj analizoj.

En Martinus-Instituto estas administrejo, librovendejo kaj eldonejo, kiu krom la verkaron de Martinus ankaŭ eldonas la revuon Kosmos en pluraj lingvoj. Dum la vintra duono de la jaro ankaŭ estas prelegoj kaj studrondoj en Kopenhago kaj en Martinus-Centro en Klint.

* * * * * *

Ole Therkelsen

www.oletherkelsen.dk

www.oletherkelsen.info

www.varldsbild.se

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com