3. Ĉapitro. Profetaĵoj pri la dana mond-instruisto

Ĉapitro 3

Profetaĵoj pri la dana mond-instruisto

A.  Profetaĵoj de Rudolf Steiner

 

3.1 La profetaĵoj de Rudolf Steiner pri nova mond-instruisto

Rudolf Steiner (1862-1925) komence estis en la teozofia movado, sed jam en 1912 li malaliĝis, ĉar li malkonsentis kun la teozofoj kaj Annie Besant koncerne Kriŝnamurti‑n. Laŭ li Kriŝnamurti ne povis esti la nova Kristo aŭ mondosavanto.

Steiner fondis sian propran Antropozofian Societon, kaj komence li eble kredis ke savos la mondon la antropozofio. Poste li ŝajne iom elreviĝis, kaj ankaŭ aperis al li problemoj kunlabori kun la membroj de la societo kiun li mem faris. Kiam proksimiĝis la fino de lia vivo, li ekkonsciis ke ne la antropozofio la mondon savos. Liaj vizioj montris al li ke ĝi venos el Danio.

Rudolf Steiner (1862-1925)

Steiner’s profetier om en ny verdenslærer
Rudolf Steiner (1861-1925) begyndte i den teosofiske bevægelse, men allerede i 1912 brød han ud, da han var uenig med teosofferne og Annie Besant i spørgsmålet om Krishnamurti. Han mente ikke, Krishnamurti kunne være den ny Kristus eller verdensfrelser og verdenslærer.

Bernhard Løw (1843-1931) dum la lastaj vivojaroj de Steiner plurfoje gastis ĉe li en la ĉefcentro de la antropozofio en Dornach en Svisio. Nelonge antaŭ sia morto en 1925 Steiner ekhavis vizion, kiun li komunikis al Løw en lasta interparolo antaŭ ties revojaĝo al Danio.

Steiner diris: “Mi vidas fendon en la nubaro super via propra patrio, Danio. Ĉi tie post kelkaj jaroj aperos nova mond-instruisto. Ĉar li bezonos apogon, estus tre bele se estos iu ema helpi lin!” (Memoroj de Martinus, paĝo 96).

La antropozofoj kontestas ke Steiner iam tion diris al Løw, ĉar en la arkivoj en Dornach ekzistas neniu skriba pruvo de ĉi tiu profetaĵo, sed tio ja ne malhelpas ke ĝi povas esti buŝe esprimita. – Bernhard Løw ĝin akceptis kiel mesaĝon ke li helpu la venontan mond-instruiston en Danio. Post sia reveno li eĉ tiel praktike procedis ke li kolektis ĉirkaŭ si rondon da junaj disĉiploj en la ĝusta aĝo. Laŭ Steiner necesis supozi ke la nova mond-instruisto havos sian inicon en la aĝo inter 28-30 jaroj. Ili ofte kolektiĝis dimanĉe en la granda vilao de Bernhard Løw en Kirkevej 23 en Ordrup norde de Kopenhago.

Dum la unuaj sep jaroj post sia ricevo de kosma konscio, Martinus vivis en absoluta nerimarkiteco. Ne pli frue ol en 1928, tri jarojn post la morto de Steiner, li komencis senti ke la tempo nun estas matura por ke liaj aferoj diskoniĝu. En septembro 1928 Martinus skribis leteron al la direktoro de la grandmagazeno Magasin du Nord, Carl Vett, kiu estis konata pro sia intereso pri spiritaj aferoj, kaj tiu do plusendis Martinus-on al la maljuna saĝulo Bernhard Løw, kiu estis la gvidanto de la Antropozofia Societo en Danio.

Kiam la kontakto estis establita, Martinus plurfoje estis invitita al Løw dimanĉe por prezenti siajn simbolojn kaj rakonti pri la eterna mondbildo. Løw opiniis ke Martinus tre penseble estos la nova mond-instruisto, ĉar bone kongruis kun la priskribo de Steiner ke Martinus ekhavis kosman konscion ĵus iĝinte 30-jara. La unua disĉiplo de Bernhard Løw iĝis tre ĵaluza kaj diris ke ne Martinus faros la novan mondinstruon. Løw tiam demandis al li: “Ĉu vi povas desegni ĉi tiujn simbolojn?” – Ne, tion li ja ne kapablis. – “Sed do ja Martinus devas fari tion”, diris Løw.

Bernhard Løw iĝis unu el la plej fidelaj kaj helpemaj amikoj de Martinus dum ĉi tiuj unuaj malfacilaj jaroj, kaj li pagis la pliparton de la kostoj por eldoni la unuan volumon de Livets Bog, kiu tamen aperis nur en 1932, unu jaron post la forpaso de Løw.

Steiner mente ikke at Krishnamurti var den nye verdenslærer
Rudolf Steiner (1861-1925), der også var teosof, mente ligeledes, at Jesus og Kristus ikke var samme person. Men han var ikke enig med Besant i spørgsmålet om Krishnamurti og Kristi genkomst, og i 1912 brød han med teosofferne og grundlagde sin antroposofi. Måske troede Steiner selv, at det var hans antroposofi, der skulle redde verden.

3.2 Steiner profetas pri “la etera reveno de Kristo”

En letero datita en Charlottenlund la 16-an de oktobro 1929 al ĉefsekretario de Martinus kaj prelegisto Erik Gerner Larsson, Bernhard Løw atentigas pri alia profetaĵo de Rudolf Steiner pri la reveno de Kristo, publikigita en Steiner Cyklus 1909-1910. Løw klarigas ke laŭ Steiner ĉirkaŭ 1930 aperos alt-inicito, kiu montros “Kriston en etera formo”. (Die ätherische Wiederkunft Christi).

Farinte vicon da privataj prelegoj, Martinus la 1-an de decembro 1930 eldiras sian unuan prelegon publikan, “Nova spirita mond-impulso”, en la salono de la Altlerneja Asocio en strato Forhåbningsholms Allé 18 de Frederiksberg. Antaŭ la prelego Martinus metis sur ĉiun seĝon presaĵeton titolitan Klarigaj informoj pri mia spirita laboro, kaj ĉi tiu verkaĵo estas zorge konservita por la estonteco kaj represita kiel artikolo en Kosmos n-ro 5/1981.

Lige al la etera reveno de Kristo estas tre interese ke Martinus mem substrekas ke la reveno de Kristo ne okazos per tio ke la homoj denove sekvos Kriston en fizika formo. Li estos trovebla nek en la dezerto nek en la ĉambroj. (Mateo 24.26).

La reveno de Kristo okazos en la formo de “la spirito de vero” aŭ “la parakleto la sankta spirito”, tio estas, kiel spirita scienco. Ĉi tiun temon Martinus pritraktis sufiĉe detale en la tuta ĉapitro 1, “La reveno de Kristo”, en la libro La Tria Testamento, La Intelktigita Kristanismo (eldonita postmorte en 2004).

Pri la verko La Tria Testamento oni do povas diri ke ĝi estas esprimo de la etera reveno de Kristo. Same kiel Kristo elpaŝas kaj diras kiu li estas, tiel la nova mond-instruisto ankaŭ elpaŝu kaj diru kiu li estas, kaj kio li estas, kaj oni devas diri ke tion Martinus faris kun granda aŭtoritateco. Li ne forkaŝis sin. Martinus ankaŭ volis ke estonte ne estu dubo ĉu li tion diris aŭ ne.

En sia parolado la 11-an de aŭgusto 1979 je sia 89-jara naskiĝtago Martinus ekzemple diris rekte ke lia suma verko La Tria Testamento estas la plenumiĝo de la profetaĵo pri la reveno de Kristo.

Martinus: “Nun mi havas la aŭtoritaton por diri ke La Tria Testamento estas la parakleto, la sankta spirito.” (Kosmos n-ro 7/2008).

3.3 La vidvino Marie Steiner vizitas Bernhard-on Løw

Bernhard Løw, kiu dum la lastaj kvar vivojaroj de Steiner ofte gastis ĉe li, invitis la vidvinon Marie Steiner viziti lin en Danio, kaj li tre volis ke ŝi renkontu Martinus-on. Vidinte foton de ŝi, Martinus diris: “Jes, sed ŝi ne volas paroli kun mi.” Sed Løw diris ke li tamen kredas ke ŝi volos paroli kun li. Kun d-ro Carl Asche, kiu konis kaj la teozofion kaj la laboron de Martinus, ili estis renkontontaj ŝin en granda vilao en Charlottenlund, kie ŝi loĝadis dum sia restado en Danio. Martinus preferis atendi ekstere en arbareto, do oni alvoku lin se ŝi volos paroli kun li.

Løw tiam rakontis al ŝi iom pri Martinus, interalie ke li povas respondi ĉiun ajn spiritan demandon kiun oni submetus al li. Nun oni ja povus kredi ke s-ino Steiner ĝoje surpriziĝus aŭdante ke ŝi povos renkonti tian personecon, sed ne, male ŝi ege agaciĝis kaj tute ruĝiĝis: Kiel do Løw povas aserti ion tian? – Ŝia edzo jam donis al la mondo ĉion kion ĝi bezonas. – Ne, ŝi ne parolos kun Martinus. Oni povis havi la impreson ke iuj antropozofoj rigardas Martinus‑on kiel konkuranton de Steiner kaj lia antropozofio, kaj tiu sinteno tute surprizis Bernhard‑on Løw.

Bernhard Løw: “Kion do Martinus postulas de la homoj? – Nenion! Li tute ne volas fortiri la homojn el la kampo kiun ili atingis. Li nur simple informas pri la maniero kiel funkcias la energio kaj lasas al la homoj tute libere sekvi ĉi tiujn informojn aŭ ne, tute kiel ilia natura evolua ŝtupo permesas al ili.” (Okkultisten, novembro 1945, paĝo 173).

B. Mitar Tarabić pri la Viro el la Nordo

 

3.4 Serba profetaĵo pri la Viro el la Nordo

Serba viziulo nomata Mitar Tarabić (1829-1899) el Kremna proksime al la urbo Uzice konatiĝis pro sia longa vico da precizaj profetaĵoj pri la estonteco en Balkano kaj en Eŭropo. Unu el liaj neklarigitaj profetaĵoj temas pri la Viro el la Nordo.

          Mitar Tarabić: “Unu hometo, kiu revelacios sin ĉe malgranda popolo tute en la nordo, la homojn instruos pri ĉioamo kaj kondutmaniero, sed ĉi tiu viro havos multajn falsajn adeptojn kaj kontraŭulojn kaj havos kaj prosperon kaj malprosperon. La homoj en liaj ĉirkaŭaĵoj ne komprenos kio estas vera homamo. Sed liaj saĝolibroj kaj ĉiuj vortoj kiujn li parolos al homoj, estos konservitaj, kaj la homoj ekkomprenos kiajn falsajn ideojn ili havis.” (Martin Marinković, Kosmos n-ro 7-8/1990).

 

3.5 Interpreto de la serba profetaĵo

Eksterlande la kono pri Martinus estas tre malgranda, kaj tial oni demandis sin, kiun homon povus aludi ĉi tiu profetaĵo. Sed la supra karakterizaĵo povas esti tute konforma pri Martinus. Li vivis kiel ordinara “hometo” kies vivo ne estis multe priatentata. Koncerne “liajn saĝolibrojn” Martinus mem karakterizas La Libron de la Vivo kiel “la eternan Saĝon” (LB1 par. 7), kaj La Trian Testamenton kiel libron “de saĝo”. (La Intelektigita Kristanismo, par. 6).

La “vortoj kiujn li parolis” en siaj prelegoj estis registritaj sonbende, stenografiitaj kaj skribitaj, tiel ke ili kiel artikoloj povis esti konservataj por la estonteco. Estis kaj adeptoj kaj kontraŭuloj. Martinus jen ricevis laŭdegojn, jen oni atakis lin esti trompisto, fraŭdanto, ĉarlatano kaj falsa profeto. En sia artikolo Ĉirkaŭ la kreado de Livets BogMartinus karakterizis siajn kontraŭulojn, depende de la evoluo kaj ekvilibro de iliaj sentokapablo kaj inteligento, kiel C-, D- kaj E-kritikantojn, kaj analizis la verajn kaj falsajn adeptojn en la formo de respektive A- kaj B-kritikantoj. (Artikolaro 1, par. 14.6-9 kaj 14.25-29).

Martinus mem ankaŭ menciis ke liaj libroj estas skribitaj pli por la homoj de la estonteco ol por liaj samtempuloj. Malnova proverbo diras ke oni ne fariĝas profeto en sia lando, kaj la reganta materiisma vivkoncepto kunkaŭzas ke multaj niatempe havos “falsajn ideojn” pri la Viro el la Nordo kaj liaj saĝaĵoj.

Martinus mem iom ŝerce diris: “Surpriziĝos la indiĝenoj, kiam ili ekkomprenos kion mi skribis”.

La memorĉambroj de Martinus

La sidĉambro de Martinus, kiu hodiaŭ estas muzeo

Martinus sidĉambro en Martinus Instiuto. Japanaj gastoj. Ib Schleicher maldekstre tradukas el Esperanto en la danan po Martinus

 

C.  Uri Geller kaj Puharic pri “La libro de la scio”

 

3.6 Uri Geller kaj la anoncado de La libro de la scio

En 1974 Martinus tre interesite legis la libron Uri Geller verkitan de Andrija Puharic (Rosenkilde og Bagger, Kopenhago 1974). La usona originala eldono havas la titolon U R I kaj subtitolon La originala kaj aprobita biografio de Uri Geller – la viro kiu konfuzas la sciencistojn. (W.H. Allen, Londono 1974).

Martinus en Livets Bog 1 multe skribas pri la nova mondimpulso kiu niatempe trairas la teron kaj treege akcelas la evoluon. En pluraj prelegoj Martinus precizigis ke aparte fortaj impulsoj venis ĉirkaŭ la jaroj 1900, 1920 kaj 1973. Pro la unua impulso en 1900 liberiĝis la scienco kaj la teoria fiziko, kaj pro la dua impulso en 1920 liberiĝis la kosma scienco. Sen ĉi tiu makrokosma impulso en 1920 Martinus tute ne ekkapablus krei sian spiritan sciencon. (Kosmos n-roj 7 kaj 8/2009).

Pro la impulso de 1973 liberiĝis la mistikaj, okultaj kaj spiritaj aferoj. Unu manifestiĝo de ĉi tiu impulso estis la televida prezentado de Uri Geller, kie li montris siajn kapablojn legi pensojn, kaj kie li kurbigis tranĉilojn, kulerojn kaj forkojn per mensa forto. Martinus mem sentis tion kiel konfirmon de siaj analizoj pri materiigo kaj nemateriigo.

En la libro pri Uri estas profetite ke unue la amiko de Uri, Shipi, kaj poste Uri mem, trovos La libron de scio (The Book of Knowledge).

Al Geller kaj Puharic la “eksterteranoj” prezentis la koncepton de Dio lige al naŭ principoj: “Dio estas nenio alia ol ni kune, la naŭ principoj de Dio. Estas neniu Dio krom tio kio ni kune estas.”

Same kiel ĉe Martinus oni povas diri ke la Diaĵo estas esprimebla same per iuj teoriaj principoj kiel per vivantaj estuloj, danke al respektive la principo de triunuo kaj la principo de vivunuo. (Vidu poste).

Iun tagon kiam Geller kaj Puharic iris al la skribotablo, ili supriziĝis ekvidante ke naŭ skriboplumoj mem movas sin kaj metas sin en difinitan ordon, kies signifon ili ne komprenis. La skriboplumoj metis sin laŭ ĉi tiu desegno:

Uri Geller (n.1946 en Tel Avivo)

 

Uri GellerUri Geller kaj Puharic pri “La libro de la scio”

Laŭ la analizoj de Martinus oni eble povus ekhavi ideon, pri kiuj naŭ principoj temas. La pensoj unue iras al simbolo n-ro 6 pri la strukturo de la vivanta estulo, kie li montras la 6 bazajn energiojn kiel ses striojn kaj la 3 principojn en la principo de la triunuo kiel triangulon. (LEM1 simbolo n-ro 6).

Ĉiu unuopa estulo same kiel la vivanta universo, la diaĵo, estas konstruitaj laŭ la sama eterna principo de triunuo, kiu konsistas el “la kreinto” (X1, la mio aŭ la dia io), “la kreipovo” (X2, la eterna povo de la mio krei kaj sperti) kaj “la kreaĵo” (X3, la rezulto de la uzo de la kreipovo fare de la kreinto). Ĉiuj vivantaj estuloj kaj la diaĵo do havas la saman strukturon de triunuo, reprezentitan per la tri principoj: “La kreinto, la kreipovo kaj la kreaĵo”.

Ĉio monda aŭ kreita, ĉio kion oni povas senti aŭ travivi, ĉia vibro, movo aŭ energio laŭ Martinus estas kombinita el la 6 bazaj energioj, al kiuj li donis la jenajn nomojn: instinkta, gravita, senta, inteligenta, intuicia kaj memora energioj.

Martinus desegnis specialan simbolon pri la diversaj kombiniĝoj de ĉiuj 6 bazaj energioj, klarigitan en LEM1 par. 12.1-12.3 kaj en LB2 par. 358-441.

3.7  La Martinus-a uzo de la esprimo “La libro de la scio”

Legante pri la libro de la scio, Martinus ekopiniis ke tia libro povas esti nur lia Libro de la Vivo. – Livets Bog nome estas libro de la saĝo, kiu pruvas ke ĉio estas tre bona. Ĉu eblas doni pli bonan klarigon de la ekzisto? – Ĉu ekzistas pli alta klarigo de la vivo ol ke ĉio estas esprimo de amo? – Martinus opiniis ke por ke libro estu ‘La libro de la scio’, ĉiuj ĝiaj analizoj devas solviĝi en la amo kaj montri ke oni ĉie pardonu kaj estu bona kaj amema en ĉiuj rilatoj de la vivo.

Ŝajnas ke Martinus tiom ekŝatis la esprimon libro de la scio ke li mem komencis uzi ĝin. Tio okazis interalie en 1975, kiam li en la parolado de sia 85-jara naskiĝtago priparolis la libron pri Uri Geller.

Martinus diris: “La filozofio kiun ili alportas, kongruas kun tio kion mi diris, kaj ili respondas la samajn demandojn kiujn mi respondis. Kaj ili ankaŭ antaŭanoncas la estontan libron de la scio. – Sed kio estas La libro de la scio? – Tio devas esti libro de la amo, alie ĝi ne estas libro de la scio. Ĉar la libro de la scio devas esti la plej granda. Amo kiu ne estas scio, ne estas amo. Kaj scio kiu ne estas amo, ne estas scio. Devas esti kolosa harmonio kaj logiko en la tuto.” (La mosea kaj krista epokoj, Kosmos n-ro 7/2005).

La unua fojo kiam Martinus uzas prese la esprimon Libro de la scio estas en 1979, dum li skribadis la manuskripton de prologo por Livets Bog, La Tria Testamento, kiu estis eldonita nur en 2004 inter aliaj postlasitaj manuskriptoj. Dufoje en ĉi tiu prologo li skribas pri la libro de la scio.

Martinus lavede en aftale med Jarld Borgen om udgivelse af en bog, en introduktionsbog til “Det Tredje Testamente” med symbol nr. 23 “Det fuldkomne menneske”

Martinus: “Ĉi tiu ‘parakleto, la sankta spirito sendota de la Patro’ kaj anoncita de Kristo do estas ia ‘libro de la vivo’ aŭ ‘de la scio’, manifestota al la homaro. Sed efektiva ‘libro de la vero’ pri la Diaĵo kaj la universo povas nur konsisti el daŭrigo de la kosma monda kulturo iniciatita de Kristo antaŭ preskaŭ du mil jaroj sub la koncepto ‘kristanismo’.” (La Intelektigita Kristanismo, par. 6).

Martinus skribas ankaŭ: “La Tria Testamento do estas libro ‘La libro de la saĝo’ aŭ ‘La libro de la scio’. Ĝi estas rivelo de la eterna radiado de la ‘ĉioamo’. Ĝi siavice konsistas el la rivelo de tiu “bildo de Dio”, en kiu ĉiuj vivantaj fizikaj estuloj estas kreataj en reenkarniĝo aŭ renaskiĝo. Ĉi tie en la Tria Testamento ĉiuj nefinitaj estuloj, tio estas “fizikaj estuloj”, bestoj kaj homoj egale, riveliĝas esti sur la sama vojo, vojo kiu neŝanceleble kondukas al “kosma konscio” kaj per tio al la travivado de la ora aŭreolo de la universo, la ora lumo, la eterne vivanta parto de la vivantaj estuloj, kaj per tio al “kristokonscio” kaj “unuiĝo kun Dio”. (La Intelektigita Kristanismo, par. 6).

1. La profetaĵoj de Nostradamus

 

3.8 Nostradamus pri la Viro de la Nordo

En 1933 Martinus sukcesis enpresigi vicon da artikoloj sub la titolo Ĉe la turnopunkto en la n-roj 2-12 en la periodaĵo “O.M.” (Okulta Magazino – La Skandinavia Revuo de Moderna Okultismo). Ĉi tiuj artikoloj poste en 1962 estis kompilitaj en la libron Menneskehedens skæbne [La sorto de la homaro]. En la unua numero de O.M. estas enkonduka artikolo pri Martinus: Ĉu la viro el la Nordo? kun la subtitolo Martinus havas la kosman-klarvidan kapablon.

La redaktoro skribas: “Per Nostradamus ni aŭdis pri ‘la Viro de la Nordo’. Li fariĝis koncepto kiu grade alkroĉiĝis en nia konscio, kaj ne tute senkaŭze ĝuste en ĉi tiuj tempoj, kiam grandaj aferoj estas atendataj, ni aŭdacas interrilatigi la nomon Martinus kun tiu plurjarcenta profetaĵo.”

Portreto de Nostradamus

Nostradamus 1556

Reproduktaĵo de kupra gravuraĵo kun la subskribo “Poize Delineavit et Sculpsit”.

La originalo havas surskribaĵon “L’observ. Méd. Tom. 8”, kiu montras ke estas ilustraĵo aparteninta al grava medicina periodaĵo.

3.9 Fortega religia proklamo pri la fina venko de la instruo de Kristo estas antaŭdestinita origini el Danio

Nostradamus (Michel de Nostre-Dame) estis franca kuracisto, astrologo kaj viziulo de juda deveno, kaj vivis dum la tempo 1503-1566. En iom malpli ol mil kvarliniaj strofoj grupigitaj en dek centopojn li notis longan vicon da profetaĵoj kaj antaŭdiroj pri la estonteco de Eŭropo dum la sekvaj 500 jaroj, kiujn li travivis en la formo de vizioj aŭ revelacioj. La dana direktoro, inĝeniera kapitano C.S. Billenstein (1860-1952) skribis la libron Opklaringen af Nostradamus’ Profetier [La klarigo de la profetaĵoj de Nostradamus], kiun li publikigis en privata eldonejo ĉe vojo Vejlesøvej, urbo Holte. La antaŭparolo estis finita la 25-an de aŭgusto 1920, do nur 7 monatojn antaŭ ol Martinus ricevis kosman konscion en marto 1921. Ĉi-sube estas cititaj la unuaj linioj el la enkonduko de la libro.

Billenstein: “Oni ĉiam rigardis la profetaĵojn de Nostradamus kiel strangan kaj mistikan libron kaj antaŭvidis ke ĝi alportos surprizojn. Troviĝas en la profetaĵoj diversaj eldiroj kiuj nepre devas interpretiĝi tiudirekte, sed ke ilia destino estus komuniki al la mondo fortegan religian proklamon pri la fina venko de la instruo de Kristo, ke tiu estus destinita aperi en la jaro 1920, kaj ke per la apero de la profetaĵoj estis destinite ke la proklamo okazu unue en nia malnova, dana patrio, ĉio tio certe longe superpasas kion eĉ la plej aŭdaca fantazio kapablus imagi.” (KPN, paĝo 9).

3.10  Reformado de la kredo je la mondofina juĝo

Billenstein en sia libro rimarkigas ke li klarigis la profetaĵojn en la stranga malnova libro de Nostradamus, eldonita dum la jaroj 1555-1558. Li opinias ke ĉi tiuj profetaĵoj estas proklamo de reformo de la kredo, kiu daŭrigos la reforman movadon komencitan de Martin Luther (1483-1546). (La nomoj de la du reformantoj, Martin kaj Martinus, estas derivaĵoj de Marso, kiu interalie reprezentas revolucion). Laŭ la interpreto de Billenstein la mesaĝo estas portota al la konfesio de la norda kredo kaj klarigota kadre de la areo de la evangelia-luterana eklezio. La niatempa konscia kaj granda defalado el la kredo antaŭiros la finan venkon de la instruo de Kristo. Samtempe la homojn plagos militoj kaj malfeliĉoj, neeviteblaj sekvoj de iliaj malobservoj. Laŭ Billenstein la profetaĵoj do estas proklamo de la mondofina juĝo, tiel klara kaj unusenca ke ne eblas bagateligi ĝin. Grandaj bataloj kaj militoj inter la islama kaj okcidenta mondoj okazados ĝis la jaro 2034.

Malgraŭ la malĝojigaj avertoj pri suferoj, detruado kaj mondmilitoj dum nia tempo, la profetaĵoj estas atesto ke ekzistas eterna dia justeco, kiu ĉion gvidas kaj kondukas. Konfide al la ĉiopova providenco oni fidoplene povos iri renkonte al la estonteco.

La profetaĵoj de Nostradamus estas vortigitaj en tiel kriptaj esprimoj ke ili normale estas kompreneblaj nur longe post la efektiviĝo de la eventoj. Nome la intenco ne estas ke ni anticipe sciu pri la okazontaĵoj, sed ke ni poste povu vidi la profetaĵojn kiel ateston de la diaj plano kaj direktado, kiuj estas malantaŭ ĉio.

Billenstein: “La aferoj sciigitaj al ni per la profetaĵoj estas dia revelacio, kaj ĝi estas donita al ni en ĉi tiu stranga formo por ke ni sentu nin konvinkitaj pri ĝia ĝusteco. Ni ekkonos ĝian veron kaj tiel estos venigitaj al la kredo je tio kion ĝi anoncas pri nia rilato al Dio.” (La klarigo de la profetaĵoj de Nostradamus, KPN paĝoj 13-14).

Laŭ Billenstein la profetaĵoj instruas al ni ke ni havas agadliberecon kaj intelekton por povi evoluigi nian animon. Diversaj homaj kaj ekleziaj klarigoj, dogmoj, ceremonioj kaj aranĝoj povas kunhelpi forigi la respondecon de la unuopulo antaŭ Dio. Sed la unuopulo devas agnoski sian respondecon kaj sekvi sian konsciencon, kiu ne bezonas aliajn leĝojn krom la dek ordonoj de Sinajo kaj la diskonigo de Kristo pri la grandaj ordonoj ami Dion kaj la proksimulon.

Livets Bog - Det Tredje Testamente
Forside til Det Tredie Testamente – Livets Bog. Denne nye titel så dagens lys for første gang den 24. nov. 1981 på Borgen Forlag

3.11 La fina venko de la instruo de Kristo – la perfektigo de la kristanismo

La vortoj de Billenstein, ke el Danio eliros grandega religia proklamo kondukonta al “la fina venko de la instruo de Kristo”, estas tre interesaj rilate al la vortigo de Martinus mem pri “la perfektigo de la Kristanismo”. Per siaj vizioj dum la Pasko de 1921 Martinus iĝis tagkonscia pri tio ke lia vivo estas konsekrita por perfektigi la kristanismon per logikaj kaj sciencaj analizoj en nova spirita scienco. (Vidu par. 1.7).

Martinus skribas cetere: “La unua parto de ĉi tiu kosma travivada stato estis rekta kristovizio kiu montris al mi ke la dia lumo de la kristanismo en sia daŭrigo kaj ama strukturo revelaciiĝos per mi al la homaro. […] Mi en ĉi tiu mia fizika enkarniĝo prezentos la plej altan scion, la pludaŭrontan kristanismon, la eternan lumon, la ĉioamon, “la bildon de Dio” antaŭ la tera homaro. […]

Sed nun venis la tempo kiam la homoj komencas avidi la siatempe retenitan kaj interrompitan dian sci-revelacion de Jesuo Kristo. Kaj tio estis la scio nun intelektigota kaj iĝonta renovigo kaj bazo de la monda misio de la kristanismo kiel vivfundamento de la nun ekestanta nova mondepoko. Kaj estis tiu intelektigo kaj renovigo de la kristanismo kiu estis komprenebligita al mi per kosma konscio kaj transdonita al mi por plenumi.” (La Intelektigita Kristanismo, par. 2).

 

 

Figuro 12

Murtapiŝo kun la sfinkso kaj la piramidoj en la sidĉambro de Martinus

 

3.12 Nostradamus, la Keopsa piramido kaj Martinus

Billenstein en 1920 en sia klarigo de la profetaĵoj de Nostradamus ektuŝas ke Nostradamus sugestas rilaton inter la Princo de Danio kaj la granda piramido de Egiptio.

Salon, Mansol, Tarascon de Sex, l’arc

Où est debout encor la piramide,

Viendront liurer le Prince Dannemarc,

Rachat honny au temple d’Artemide

Nostradamus strofo IV.27.

 

 

Salon, Mansol, Tarascon de Sex, la arko kie la piramido ankoraŭ staras, venos elaĉeti la danan princon, mokitan en la templo de Artemiso.

 

La kvin unuajn vortojn Nostradamus karakterizas per la loko kie li loĝis. La arko kie ankoraŭ staras la piramido, estas la delto de Nilo ĉe la Keopsa piramido. La templo de Artemiso same kiel la piramido estas unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. – La signifo de la strofo do fariĝas tiu ke Nostradamus kaj la Keopsa piramido rehonorigos la danan princon el la moko kiun oni kaŭzos al lia postmorta reputacio. (La klarigo de la profetaĵoj de Nostradamus, KPN paĝo 128).

Se oni interpretas Martinus-on kiel danan princon en spirita kampo, eblas diri rilate al lia postmorta reputacio ke la publiko kaj la scienco mokas Martinus-on, kaj iuj ekleziaj kristanoj nomas lin falsa profeto.

En alia el la kvarliniaj strofoj de Nostradamus, IX.33, menciiĝas la reĝo de Romo kaj la reĝo de Danio (Roy de Rome & d’Annemarc) lige kun iuj tumultoj. Povas esti malfacile interpreti ĉi tiun strofon, kredeble la Papo (reĝo de Romo) apenaŭ anatemos Martinus-on (la reĝon de Danio), sed kiam La Tria Testamento estos pli disvastigita kaj tiamaniere havos pli da influo, oni devos kalkuli kun konsiderinda maltolerado kaj rezistado de religia flanko, eble el katolika flanko. (Vidu eventuale LB1 par. 145).

Laŭ Billenstein okazos batalo inter reforma movado kaj la katolika eklezio. Ĉi tiu reforma movado post la militoj 2009-2034 ankaŭ penetros ĉe la ne-kristanoj kaj kondukos al paco kaj konkordo sur la tuta tero. Billenstein do opinias ke la islamanoj tiutempe ankaŭ komencos alpreni la novan kredon, kiu kontribuu al la kreo de paco. [KPN, paĝo 86).

La ŝijaaj islamanoj parolas pri dekdua profeto aŭ pri Mesio ne videbla. Iamaniere oni ja povas diri ke Martinus estis nevidebla profeto, ĉar li restis nekonata dum sia vivotempo. Decida estas ne la persono, sed tio kion li skribas.

 

 

Figuro 13

Symbolet på forsiden af LIVETS BOG. Som nævnt i stk. 13.19 valgte Martinus til sidst at udgive Det Tredje Testamente med omslagssymbolerne Lyset og Mørket, fordi de var de to bærepiller i det hele. Hele verdensbilledet er “matematisk” bygget omkring kontrastprincippet med lyset og mørket, som Martinus begrunder i udførlige analyser. Fra Martinus’ side findes der ingen skriftlig dokumentation, men helt konkret mener jeg, at symbol nr. 23, Lyset, på forsiden af Det Tredje Testamente er opfyldelsen af profetien om “Kristi genkomst på skyerne”, da der på symbolet er indtegnet en Kristus-figur, der stråler over de mørke skyer, der ruger over jordkloden. I symbolforklaringen skriver Martinus ganske vist, at det drejer sig om et kristusvæsen og ikke selve Jesus Kristus. Men der findes alligevel en vis dokumentation for, at Martinus selv knyttede dette bibelcitat om Kristi genkomst til sit eget symbol. På billedet fra Martinus’ arbejdsværelse ses nemlig, at han med to clips har hæftet en seddel på symbolet. På en forstørrelse kan man læse følgende tekst. “Og de skulle se menneskesønnen komme i skyerne med megen kraft og herlighed. Mark. 13,26”. I Det Gamle Testamente er det profeteret, at Messias skulle komme ind i Jerusalem ridende på et æsel. Da Jesus med disciplene i dagene før påske kom gående op til Jerusalem, havde de ikke noget æsel. Kristus beder derfor nogle af disciplene om at gå ud at låne et æsel, så han kan ride ind i Jerusalem. Det var åbenbart vigtigt for Jesus, at denne bibelske profeti skulle gå i opfyldelse. På lignede vis ville jeg mene, at Martinus ved at tegne et symbol med en “Kristus-figur på skyerne med megen herlighed og kraft” og sætte det på forsiden af Det Tredje Testamente derved også sørgede for, at denne bibelske profeti om Kristi genkomst også gik i opfyldelse!
Arbejdsværelset i Martinus Mindestuer på Martinus Institut med symbol nr. 23

La memorĉambroj de Martinus

La sidĉambro de Martinus, kiu hodiaŭ estas muzeo

Martinus sidĉambro en Martinus Instiuto. Japanaj gastoj. Ib Schleicher maldekstre tradukas el Esperanto en la danan po Martinus

 

3.13 La nova leĝo aŭ la nova kredo

Iusence Nostradamus, la piramidoj kaj Martinus ankaŭ estas kombinitaj en la sidĉambro de Martinus. Martinus havis la piramidojn sur la muro kaj la libron de Billenstein pri Nostradamus en sia eta libraro. (Kun paso de la tempo Martinus ricevis donace nombron da libroj).

Martinus precipe ĝojis pri la ĉapitro de Billenstein pri “la nova kredo” elironta el Danio. Billenstein tradukas la francan vorton “loi” per “kredo” anstataŭ “leĝo”. Se tio estu indiko al la Spirita Scienco de Martinus, la rekta traduko “la nova leĝo” estus la perfekta termino. La Spirita Scienco nome malkovras la eternajn leĝojn kaj kosmajn principojn malantaŭ ĉia vivesprimiĝo.

Billenstein: “Venos nova leĝo, tio estas nova kredo, kiu metos nin en pli naturan kaj pli personan rilaton al Dio kaj simpligos la kultadon”. (KPN, paĝo 154).

En la strofo VIII.6 de Nostradamus aperas la esprimo “la skribaĵo de la mortinto”, kiu povus sugesti ke la verko de Martinus nur post lia forpaso estos malkovrita – publike kaj internacie.

En la traduko de Billenstein la strofo jenas: “Kiam estos trovita la skribaĵo de la mortinto, kiam la malnova cave à lampe estos liberigita pri sia kovraĵo, kiam la leĝo estos provita de la reĝo kaj la ulpana princo, la reĝa domo kaj la gvidanto venos sub la glazuron”. (KPN, paĝo 154).

Tio ja estus interpretebla tiusence ke iam en la estonteco, kiam la verko de Martinus estos konata kaj la kaŝita lumo estos malkovrita, tiam ĝi havos la plej altan agnoskon.

Lige al strofo pri religiaj moroj (V.16) laste estu menciite ke Nostradamus skribas ke iam ĉesos la sabea strangaĵo cindrigi la mortintajn homkorpojn. (KPN, paĝo 163). (Vidu ĉapitron 10 pri balzamado).

– – – – – –

La originala dana titolo:

Martinus og den ny verdensmoral

Jan Tarbensen driver forlaget Sciential Intuitiva, der sælger bøgerne på www.martinusshop.dk
2. Udgave af “Martinus og den ny verdensmoral” er udgivet af forlaget Scientia Intuitiva. www.martinusshop.dk

 

PRI  LA  ENHAVO  DE LA LIBRO pri Martinus

La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981) komencas sian agadon en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin.

La instruo de Martinus peras principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero. La evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo – estas gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita.

MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO

La Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

Estas same instrua kiel distra legado sub titoloj kiel la jenaj: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mond-instruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La mondlingvo Esperanto, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon kaj La reveno de Kristo.

La libro montras la konturojn de nova kulturo bazita sur nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco. La libro ankaŭ povas esti legata kiel enkonduko al la tuta vivoverko – La Kosmologio de Martinus

Martinus-Instituto, Kopenhago, Danio, Esperanto Sekcio Ole Therkelsen. www.martinus.dk
The Martinus Institute, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Copenhagen F, Denmark. www.martinus.dk

Elŝutebla revuo de Martinus Instituto

Ĉe la adreso www.martinus.dk/eo estas elŝutebla numero de Esperanto-Kosmos n-ro 1, 2014.
 La numero temas pri unua mondmilito kaj 10-a neoakizinta UK en Parizo en 1914 kaj
Martinus pri nova mondkulturo post kataklismo kaj mondmilitoj. Pri Nostradamus kaj dana Martinus (1890-1981). 
Krome Hokan Lundberg skribas artikolon: Kiel Martinus verdigis mian vivon.

Eo-Kosmos aperas du fojojn jare, en marto kaj oktobro. Interrete vi senpage povas aboni Kosmos kiel alkroĉitan pdf-dosieron. Sendu vian peton al Martinus-Instituto: esperanto@martinus.dk.
Ne plu eblos pagi kaj aboni paperan version de Kosmos en Esperanto pere de makleroj aŭ UEA-konto. /Amike Ole Therkelsen

www.martinus.dk/eo 

Pri Ole Therkelsen

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

Dekstre Ole 11-jara kun Martinus en la Martinus-Centro en Klint apud Nykøbing Sjælland en Danio.

Ole Therkelsen, f. 1948, kemiker og biolog, der skriver og taler på grundlag af sit livslange engagement i Martinus Kosmologi, har holdt ca. 2.000 foredrag om kosmologien i femten lande på seks forskellige sprog, hvoraf flere kan høres på www.oletherkelsen.dk.
Ole (11 år) ved siden af Martinus ved et Gardenparty onsdag den 15. juli 1959 i Martinus Center Klint, 4500 Nykøbing Sjælland.

 

Martinus-Kosmologio

OLE THERKELSEN  YOUTUBE KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw

 

MARTINUS KOSMOLOGI KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCEvdMYsGqeipSvaF0vowZQw

Ole Therkelsen Apple podcast

https://podcasts.apple.com/dk/podcast/martinus-kosmologi/id1494569769

Google podcast

https://www.google.com/podcasts?feed=aHR0cHM6Ly93d3cub2xldGhlcmtlbHNlbi5kay9mZWVkL3BvZGNhc3Qv

VÄRLDSBILD FÖRLAG

www.varldsbild.se

AMAZON – Ole Therkelsen

Author Profile

www.amazon.com/author/ole.therkelsen

https://authorcentral.amazon.de/gp/profile

www.amazon.com

www.amazon.de

www.amazon.co.uk

MARTINUS INSTITUT

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com/author/martinus

SCIENTIA INTUITIVA  –  Publisher

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk