VIDEO en Esperanto

La Sipirita Scienco de Martinus – La Kosmologio de Martinus 
La Tria Testamento = La Eterna Mondbildo

VIDEO pri Kosmologio en esperanta, rusa kaj hispana lingvoj

La 17-an de majo 2012 Ole Therkelsen, Danio, rakontas pri la dana filozofo Martinus (1890-1981) kaj “La Kosmologio de Martinus”.

“La Kosmologio de Martinus estas spirita scienco”.  Ole Therkelsen respondas la demandon: “Kio estas la kosmologio de Martinus?”

Ole Therkelsen kaj Aleeksandro Kogan

Космология Мартинуса это духовная наука. Оле Тэркельсен отвечает на вопрос: “Что такое Космология Мартинуса?”. Александр Коган перевод с эсперанто. Центр Мартинуса, Клинт, Нордселанд, Дания. май 2012.


Kio estas la Kosmologio de Martinus? Ole Therkelsen en Esperanto – Hispana traduko el Esperanto, Javier Romero Tello.

ETERNA MONDBILDO

Martinus (1890-1981) priskribis en sia ampleksa verko “La Kosmologio de Martinus” – La Tria Testamento – logikan kaj koheran mondbildon. Tiu mondbildo montras ke ĉiuj vivaj estuloj estas parto de unu viva mondotuto, kaj partoprenas en daŭra evoluo al pli altaj vivformoj. La nuntempaj grandaj renversiĝoj kaj krizoj esprimas la pereon de mondkulturo kaj la naskiĝon de nova humana mondsocio.

SPIRITA SCIENCO

Martinus montras per sia kosmologio kaj siaj analizoj kiel niaj konscio, psiko kaj moralo tra reenkarniĝo kaj karmo evoluas laŭ logikaj naturleĝoj. Tiuj leĝoj kaŭzas ke ĉiuj travivaĵoj – agrablaj kiel malagrablaj – laŭtempe fariĝas utilo al la unuopulo. La verko konsistigas unuecan kosmologion aŭ spiritsciencon, kiu donas optimisman vivrigardon, kaj inspiras al toleremo kaj amo al la proksimulo.

LA TRIA TESTAMENTO

La kerno en la kosmologio aŭ verko de Martinus estas la sep volumoj de Livets Bog (La Libro de la Vivo) kaj la kvin volumoj de La Eterna Mondbildo, kiu enhavas 77 simbolojn kun klarigoj. Aldone estas vico da aliaj libroj kaj granda nombro da artikoloj.

LA SPIRITA SCIENCO de MARTINUS

La scienco montras, ke ĉiuj ŝanĝoj en la fizika materio estas leĝoligitaj. La dana verkisto Martinus (1890-1981) elmontras, ke ankaŭ troviĝas leĝoj por la pensado. Scio pri tiuj naturleĝoj ebligos al la tera homo ekregi sian menson kaj laŭ la tempo krei mondregnon de amo sur la Tero.

LIBERA STUDO

La analizoj de Martinus estas malferma oferto al ĉiuj – sen ia formo de membreco. La Martinus-Instituto havas la respondecon eldoni, traduki kaj informi pri la verkaro.

 

Kosmologio de Martinus - Spirita scienco - La Tria Testamento
Martinus arbejder med et af symbolerne

Martinus kaj lia verkaro

Martinus (1890-1981) naskiĝis en la vilaĝeto Sindal en Norda Jutlando de Danio. Li ricevis nur modestan instruon en la infana lernejo kaj poste li vivtenis sin per diversaj malaltnivelaj laboroj, ĝis li en 1921 komencis sian spiritsciencan laboron, kiu daŭris 60 jarojn. Martinus skribas pri la aktiviga faktoro de tiu laboro en la antaŭparolo de Livets Bog: ” … en mi estis aktivigitaj tute novaj perceptokapabloj. Tiuj kapabloj ebligis al mi – ne en ekbriloj, sed male en konstanta maldorma stato de tagokonscio – vidi ĉiujn portantajn spiritajn fortojn, nevideblajn kaŭzojn, eternajn mondleĝojn, bazajn energiojn kaj bazajn principojn malantaŭ la fizika mondo. La mistero de la vivo sekve ne estis mistero por mi.”

Livets Bog en sep volumoj estas la ĉefa verko en la verkaro de la Kosmologio de Martinus. Livets Bog enhavas kosmajn analizojn, kiuj profunde priskribas la eternan strukturon, la principojn kaj leĝojn de la vivo. Kiel suplemento al la ĉefa verko Martinus skribis La Eterna Mondbildo (simbollibroj), Logiko kaj Sepulto. La Eterna Mondbildo enhavas la koncentritajn rezultojn de la analizoj, kiuj estas akompanataj de simboloj, kiuj ebligas al la leganto superrigardi la kosman strukturon de la vivo kaj la universo. La tuta verkaro de Martinus enhavas milojn da paĝoj kaj portas la ĉefan titolon La Tria Testamento. Lige al la kosmologio de Martinus ne troviĝas ia ajn membreco aŭ unuiĝo.

Martinus-Instituto

Martinus-Instituto en Frederiksberg (Kopenhago) estas memposeda publik-utila institucio, kiu de Martinus ricevis la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de La Tria Testamento. Krome la tasko de la Instituto estas informado pri la verkaro kaj instruado pri la kosmaj analizoj.

En Martinus-Instituto estas administrejo, librovendejo kaj eldonejo, kiu krom la verkaron de Martinus ankaŭ eldonas la revuon Kosmos en pluraj lingvoj. Dum la vintra duono de la jaro ankaŭ estas prelegoj kaj studrondoj en Kopenhago kaj en Martinus-Centro en Klint.

Kosmologio de Martinus Centro Klint Danio
Akceprejo kaj informejo en Martinus Centro Klint. En kelkaj semajnoj la instruado okazas ankaŭ en Esperanto, la angla kaj la germana lingvoj. Printempe kaj aŭtune okazas mallongaj kaj longaj kursoj, kie oni povas profunde studi la analizojn de Martinus.

Martinus-Centro Klint

Martinus-Centro, kiu situas en Klint apud Nykøbing Sjælland, 100 km nordokcidente de Kopenhago, estas internacia centro por studado, kie oni instruas pri la kosmologio de Martinus pere de prelegoj, kursoj kaj studrondoj. Somere okazas ĉiutaga instruado en la dana kaj sveda lingvoj, kun nova programo ĉiun semajnon. En kelkaj semajnoj la instruado okazas ankaŭ en Esperanto, la angla kaj la germana lingvoj. Printempe kaj aŭtune okazas mallongaj kaj longaj kursoj, kie oni povas profunde studi la analizojn de Martinus.

Kosmologio de Martinus prelegejo en Martinus Centro Klint Ole Therkelsen
Foredragsholder Ole Therkelsen i rødt i foredragssalen i Martinus Center Klint, den 11. august 2012. På væggen ses symbol 22, 12, 23 og 6 af Martinus. Copyright Martinus Institut 1981. www.martinus.dk

Pli da informoj

La instituta ret-paĝaro ekzistas en pluraj lingovj kaj enhavas ampleksan informon pri la mondbildo de Martinus, pri la literaturo kaj la simboloj, kursoj kaj prelegoj, la revuo Kosmos, kaj informon pri la programo en la Instituto en Kopenhago kaj en la Centro Klint. La paĝaro de la Instituto ankaŭ enhavas funkcion, kiu ebligas ke oni povas legi kaj serĉi en la verkaro de Martinus kaj legi malnovajn numerojn de la revuo Kosmos. Krome estas fotogalerio kun miloj da fotoj. Petu provnumeron de Kosmos, broŝurojn, literaturliston kaj programojn ĉe la Instituto:

Kosmologio de Martinus
Martinus-Instituto en Frederiksberg (Kopenhago) , kiu havas la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de La Tria Testamento. Krome la tasko de la Instituto estas informado pri la verkaro kaj instruado pri la kosmaj analizoj.

Martinus Institut, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Frederiksberg, Danmark

Retpoŝto: info@martinus.dk      Paĝaro: www.martinus.dk

Librovendejo: shop.martinus.dk

 

 

Listo de la literaturo  –  La Tria Testamento

Livets Bog, volumoj 1-7

La Eterna Mondbildo, volumoj 1-6

Logiko

Sepulto

La intelektigita kristanismo Artikolaro 1 kaj 28 malgrandaj libroj

La literaturo estas eldonita de Martinus-Instituto kaj estas aĉetebla ĉe la reta librovendejo: shop.martinus.dk kaj mendebla ĉe la adreso: info@martinus.dk.

Amike s-ro Ole Therkelsen

www.oletherkelsen.dk

www.oletherkelsen.info

www.varldsbild.se

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com