PRELEGOJ en ESPERANTO

Bonvenon al prelegoj pri la Kosmologio de Martinus fare de Ole Therkelsen

La scienco montras ke ĉiuj shanghoj en la fizika materio estas leĝoligitaj. La verkisto Martinus (1890-1981) elmontras ke ankaŭ troviĝas leĝoj por la pensado. Scio pri tiuj naturleĝoj ebligos al la tera homo ekregi sian menson kaj lauh la tempo krei mondregnon de amo sur la Tero. Martinus nomis sian tutan verkon La Tria Testamento kun la chefa verko Livets Bog (La libro de la vivo) en sep volumoj.

 

Libro en Esperanto - MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO - de Ole Therkelsen
Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk

 

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

 

PRI LA ENHAVO DE LA LIBRO:

La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981) komencas sian agadon en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin.

La instruo de Martinus peras principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero. La evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo – estas gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita.

En MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO la Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

Estas same instrua kiel distra legado sub titoloj kiel la jenaj: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mond-instruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La mondlingvo Esperanto, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon kaj La reveno de Kristo.

La libro montras la konturojn de nova kulturo bazita sur nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco. La libro ankaŭ povas esti legata kiel enkonduko al la tuta vivoverko de Martinus La Tria Testamento. .

Enhavo

  1. Martinus ekhavas kosman konscion
  2. Kriŝnamurti kiel mond-instruisto
  3. Profetaĵoj pri la dana mond-instruisto
  4. La sekreto de la piramido
  5. La terglobo – vivanta estulo
  6. La monda ŝtato
  7. Esperanto – la internacia mondlingvo
  8. Vegetarismo kaj amo al la bestoj
  9. Malsaneco kaj kuraco – amo al la interna universo
  10. Balzamado en la nova monda kulturo
  11. La krista moralo
  12. Kompreni la eternecon – 0X – la komenco de la analizo
  13. 13. La verko – La Tria Testamento
  14. La reveno de Kristo
  15. Nepra studaĵo

www.martinusshop.dk

www.amazon.com

www.varldsbild.se

www.martinus.dk

shop.martinus.dk