7. Ĉapitro. Esperanto – la internacia mondlingvo

7. Ĉapitro

Esperanto – la internacia monda lingvo

7.1  En la nova monda kulturo la monda ŝtato havos sian propran specialan internacian lingvon

La evoluo sekvas tute difinitajn naturajn leĝojn, kaj per kono de ĉi tiuj leĝoj eblos antaŭdiri la evoluon de nova tutmonda kulturo. La multaj diversaj landoj de la tero unuiĝos, ne nur en la unuiĝintajn ŝtatojn de la mondo, sed en unu tutmondan ŝtaton, kiu certigos egalecan kaj justan dividon de la resursoj de la terglobo, kaj al Martinus estis memkompreneblaĵo ke tiu monda ŝtato ankaŭ havos sian propran specialan mondlingvon.

Internationalisme er upartiskhed. Nationalisme er partiskhed
Esperanto-flaget for det internationale og upartiske sprog

En la klarigo de simbolo n-ro 26, La vera homa regno, en kiu Martinus analizas la cirkonstancojn ĉirkaŭ la kreo de la internacia mondregno, li ankaŭ tuŝas la solvon de la monda lingvoproblemo per la kreo de internacia mondlingvo.

 

Libro en Esperanto - MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO - de Ole Therkelsen
Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk

Martinus skribas

: “Estas nature kaj klare, ke en la monda ŝtato aŭ internacia mondregno oni ne lame iros per naciaj lingvaj lambastonoj, per interpretistoj kaj pli-malpli malbonaj tradukoj. La monda ŝtato kompreneble havos sian propran specialan internacian lingvon. Ĉiu unuopa infano en la lernejoj en la tuta mondo ricevos edukon en tiu internacia lingvo de la monda ŝtato. Imagu kia faciliĝo estos por la homoj de tiu tempo tute ne havi lingvajn barojn, senkonsidere kie ajn ili troviĝos sur la tero. Ĉiuj homoj en la mondo, de la sudo kaj la nordo, de la oriento kaj la okcidento, povos interparoli, povos interkompreniĝi. Per komuna lingvo la tuta mondo estos komuna patrio por ĉiuj homoj sendepende de nacieco, kulturo kaj raso. Imagu kia faciliĝo aŭ laborŝparo estos, kiam ne necesos traduki iajn ajn librojn aŭ skribaĵojn. Ĉiuj povos legi ĉion. Ke neniu el la ekzistantaj naciaj lingvoj estos uzata kiel tiu komuna lingvo, tio kompreneble estas tute certa. Neniu ajn el tiuj naciaj lingvoj estus uzebla sen eventuala estiĝo de ĵaluzo aŭ amaro, eble eĉ ankaŭ milito. Tial la mondo havos neŭtralan internacian lingvon. Kiam oni komencos instrui ĝin en ĉiuj lernejoj de la mondo, la infanoj, kiuj lernos ĝin, atingos la kapablon interparoli sendepende de nacieco kaj raso. Tio kontribuos al multe pli granda unuiĝo de la homoj en amikeco kaj paco, kaj daŭre pli altgrade faros ilin interligita frata popolo en la tuta mondo.” (LEM2 par. 26.25).

Den filosofiske Martinus i 1934. Martinus Institut. www.oletherkelsen.dk
Martinus 44 år fotograferet i 1934 af Louis Hertz Lyngby. Martinus Institut. www.martinus.dk. På forsiden af “Martinus Erindringer”

 

7.2 La lingvokonfuzo de Babelo

En la Biblio oni povas legi pri la lingvokonfuzo kiu ekestis en la urbo Babelo, kiam Dio punis la homojn pro ilia malhumileco:

“Kaj ili diris: ‘Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero.’ – Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.’ Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.” (Genezo 11.4-11.9).

Reale la lingvoj ja ne estis subite ŝanĝitaj, kiel en la simbola rakonto de la Biblio, sed dum la homoj disvastiĝis sur la tutan terglobon kaj vivadis en grupoj izolitaj inter si, ili ja tute nature ekhavis siajn proprajn spertojn, siajn proprajn ideojn, siajn proprajn esprim​manierojn kaj tiamaniere ankaŭ siajn proprajn lingvojn. Tiamaniere ekestis multaj izolitaj lingvoj, kiuj fortigis la gregan mentalecon kaj la nacian senton. Sed hodiaŭ estas granda ĝeno ne povi kompreni fremdajn lingvojn, kaj la homoj klopodas por solvi la problemon lernante tiujn el la grandaj naciaj lingvoj, kiuj plej multe disvastiĝis; sed tio ne sufiĉas por solvi la problemon.

Ankoraŭ plu nuntempe “Babelo” aŭ “la Babela turo” staras kiel simbolo de la granda lingvokonfuzo, kiu daŭre regas je internacia nivelo ĉi tie sur la tero.

 

7.3 Finevoluinta kaj perfekta komunikado

La litera alfabeto enhavas 28 literojn, dum la cifera alfabeto enhavas nur 10 nombroliterojn. (LB3 par. 1017-1023). Martinus skribas en sia ĉefverko Livets Bog ke same kiel la homo evoluigis ĝis perfekteco la nombrosistemon aŭ la ciferan lingvon, tiel ankaŭ la litera lingvo grade evoluos atingonte similan perfektecon. (LB3 par. 1047-1051).

Pensojn kaj ideojn oni povas komuniki al aliaj per skribo kaj parolo aŭ en arta formo per pentro aŭ skulpto. Al la homo estos ĉiam pli granda bezono esprimi sian vivon kaj plej internan esencon, kiu fine kulminos en la formo de disvolvo de viv-arto kaj pura amo al la proksimulo.

La nombra kaj litera lingvoj estas du el la plej malnovaj eroj en tiu disvolvo de viv-arto, kaj Martinus opinias ke la homo iĝos kapabla uzi la literan lingvon en maniero same perfekta kiel ĝi nun uzas la ciferan alfabeton. Tion oni neniam ajn sukcesos per la ekzistantaj naciaj lingvoj, kiuj ĉiuj estas plenaj de malregulaĵoj kaj aliaj nelogikaj fenomenoj, kiujn oni ne povas per la matematika logiko libere kaj kree kombini al novaj sencoportaj elementoj. La lingvo perfekta devas esti planlingvo, dekomence tiel konstruita ke ĝi estas tute liberigita pri malregulaĵoj kaj maladekvataj kutimoj kaj tradicioj. Ĝi devas enhavi aron da lingvaj elementoj kun prefiksoj kaj sufiksoj, kombineblaj tiamaniere ke oni povas esprimi precize tion kion oni deziras.

Esperanto estas tia lingvo, kiu pro sia perfekte logika kaj matematika strukturo plenumas tiujn postulojn kiujn oni povus fari pri la perfekta lingvo.

Maldekstre esperantisto Ib Schleicher, japanaj Oomotanoj kaj Martinus en salon de Martinus en la Instituto
Martinus sidĉambro en Martinus Instiuto. Japanaj gastoj. Ib Schleicher maldekstre tradukas el Esperanto en la danan po Martinus

7.4 Esperanto estas kreita laŭ diaj principoj

La planlingvo Esperanto estis unuafoje prezentita al la mondo en 1887, de la 28-jara lingva geniulo L. Zamenhof (1859-1917), kiu longan parton de sia vivo pasigis en Varsovio.

En prelego en 1956 Martinus eldiras: “Ni vidas ke estas tendencoj evoluigi aliajn lingvojn, lingvojn kiuj ne estas naciaj lingvoj, sed internaciaj lingvoj. Ni vidis idealiston krei mondlingvon, Esperanto, kiu ludos treege gravan rolon, ĉar ĝi estas kreita laŭ la diaj principoj, ĉar ĝi estas logika, kaj ĉar ĝi estas facile lernebla. Tio ankaŭ estas io kio indikas ke venos alia ekzisto. Ankoraŭ restas la tuta nacia aferaro, ke la lando havas sian propran registaron kaj sian propran rajton je memdecido ktp, sed la religio delonge instruis al ni ke ni ne povas tiel vivi por ni mem, ni devas lerni ami nian proksimulon.” (Prelego 26.01.1956 en Martinus Instituto).

 

7.5 Kiamaniere la internacia lingvo ricevis la nomon Esperanto?

Zamenhof ofte skribis kontribuojn al la gazetoj uzante diversajn pseŭdonimojn, kiujn li faris ŝanĝante literojn kaj silabojn de sia vera nomo. Unu silabo de lia nomo estas “hof”, kaj germane “hoffen” signifas “esperi”. Eldonante en 1887 la unuan broŝuron pri Esperanto, Zamenhof do uzis la pseŭdonimon D-ro Esperanto. Tial oni komence priparolis ĝin kiel “la lingvo de (doktoro) Esperanto”, “la Esperanto-lingvo”, kaj tio fine tute simple fariĝis la nomo de la lingvo.

 

7.6 Ĉu Martinus eksplicite montris al Esperanto kiel la estonta monda lingvo?

Martinus ne priparolas Esperanton menciante la nomon en sia ĉefverko, sed en demanda leciono li estis rekte demandita: “Ni ja iam parolos la saman lingvon en la mondo. Kiu lingvo estos tiu?”

Martinus respondas: “Esperanto! – Tiun ni parolos. Ne estas pro tio ke mi estas esperantisto, aŭ ke ĝi estas moda, sed ĉiam pli necesos ke ni havu komunan lingvon. Imagu se oni hodiaŭ havus komunan lingvon! – Tiam oni estus libera pri ĉiuj tiuj tradukoj. Ĉiuj libroj devas esti tradukataj, malofte okazas ke ili gajnas per la tradukado. Tre ofte okazas ke ili iom perdas pro la tradukado. Imagu kiom oni ŝparadus sciante unu saman lingvon. Ĉie ajn homoj povus interparoli. Tio ankaŭ kreus pacon. Nun la militaj pensoj estas grandparte kaŭzataj de tio ke oni ne povas interparoli. La interrilatado kaj la evoluo de amo estos plifaciligitaj kiam ĉiuj povos tute flue interparoli.” (Demanda leciono, Jönköping la 14-an de majo 1969).

En konsilia kunsido en la Instituto de Martinus la 30-an de aprilo 1974 Martinus diris: “Mi kredas ke ni estas iom fruaj pri Esperanto, sed cetere ĝi estas bonega afero. Ĝi venos iam, kaj tio estas grandioza. Sed estos Esperanto. Kiu alia povus esti? Ĉu estas aliaj lingvoj pli progresintaj? Estas neniu lingvo same humana. Oni devas rigardi la kreinton. Li ja estis kolose humana viro. Oni preskaŭ povas vidi ke li estis taskita fari ĝin.” (Samarbejdsstrukturen, [La kunlabora strukturo], par. 6.4).

Potræt af Zamenhof i 1908
Grundlæggeren af plansproget Esperanto var den polske øjenlæge Ludwig Zamenhof, født i Bjalistok i 1859

7.7 La fondinto de Esperanto – Zamenhof

La fondinto de la internacia lingvo Esperanto estis, kiel dirite, Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiu dum granda parto de sia vivo estis okulkuracisto en Varsovio. Li estis tre modesta kaj humane evoluinta homo kaj krome lingva geniulo. Al li la rusa estis gepatra lingvo, sed li sciis ankaŭ la jidan, hebrean, grekan, latinan, germanan, francan, anglan, polan, kaj konis ankoraŭ pli da lingvoj. Kiam oni studas liajn vivon kaj sorton, ŝajnas kvazaŭ li estis elektita de la Providenco por plenumi ĉi tiun specialan mision serve al la homaro.

Li naskiĝis en ruslingva, juda familio en la urbo Bjalistoko en Pollando, kiun tiutempe regis fortamane la rusa caro. En la urbo estis poloj, germanoj, rusoj, litovoj kaj judoj, kaj ĉiu el tiuj parolis apartan lingvon. Jam kiel malgranda infano li spertis kiel la patro, kiu estis lingvoinstruisto, helpante per interpretado povis pacigi malkonkordojn kaj disputojn, kiuj ekestis sur la vendoplaco aŭ en la bazaro pro la multaj miskomprenoj inter la komercantoj kun la kvin malsamaj lingvoj. Kiam Zamenhof aĝis kvin jarojn, li ekhavis la ideon fari lingvon kiun ĉiuj homoj povos kompreni, kaj tiu penso lin neniam poste forlasis.

En la lernejo li faris internacian lingvon, lingwe universale, kaj ĝian finpretigon en la lasta gimnazia klaso oni celebris en la hejmo decembre 1878, por kio la patrino faris torton al la filo kaj la samklasanoj, kiuj ankaŭ interesiĝis pri la lingvo kaj komprenis ĝin. Studinte medicinon dum du jaroj en Moskvo, li daŭrigis la medicinan studon en 1881 en Varsovio, kie li post kelkjara paŭzo rekomencis la laboron pri la internacia lingvo, kaj dum la sekvaj ses jaroj li ĉiutage forte laboris pri la lingvo apud la studoj kaj la ordinara laboro. Li modifadis kaj plibonigadis la lingvon, poluris ĝin, provadis ĝin per laŭtlegado kaj tradukoj de libroj kaj poemoj. Li skribis tekstojn originale en Esperanto kaj tiel malkovris ke la lingvo ekhavis sian propran vivon aŭ vivantiĝis en maniero kiun li ne spertis dum tradukado. Pensante kaj skribante en Esperanto, li trovadis solvojn – li diris – kiujn li ne povus elpensi teorie. Ne, eĉ se Esperanto estas planlingvo, ĝi ne estas nura kolekto de malvivaj vortoj.

Kun la permeso de la cara cenzuro li en 1887 en Varsovio publikigis la pretan lingvon en la formo de ruslingva libreto de 40 paĝoj Internacia lingvo kun antaŭparolo, klarigoj, ekzemploj, Esperantaj tekstoj (interalie Patro Nia), vortareto de 900 radikoj kaj la plena gramatiko kun la nur 16 gramatikaj reguloj de la lingvo. Samjare tiu Unua Libro aperis ankaŭ en la pola kaj franca lingvoj, kaj rapide poste en la germana kaj angla. La informoj en ĉi tiu ĉapitro pri Zamenhof kaj la frua historio de la lingvo estas ĉerpitaj el du libroj, ambaŭ originale verkitaj en Esperanto: Edmond Privat, Vivo de Zamenhof (1920) kaj Marjorie Boulton, Zamenhof (1962).

 

7.8 La kosma religieco de Zamenhof

Zamenhof silentis pri sia propra persono, kaj eĉ la homoj plej proksimaj al li ne sciis pri lia religieco. Ili nur spertis lian kondutmanieron, li estis bonkora, pura, modesta, helpema, sindona, mirinde pacienca, li neniam impresis ofenda, ĉu en vortoj ĉu en agoj, kaj ĉiam estis simpatie aŭskultema al ĉiuj homoj. Elstarajn esperantistojn, kiuj eble en periodoj opoziciis lin aŭ kontraŭlaboris Esperanton, li laŭdis en siaj kongresaj paroladoj kaj dankis ilin pro la bonaj klopodoj, kiujn ili malgraŭ ĉio kontribuis al la Esperanta afero. Al ĉiuj homoj – edzino, gefratoj, gefiloj, genevoj, amikoj, pacientoj – li ŝajnis esti sanktulo. En siaj malfacilaj horoj ili ĉiuj venis al li kaj petis lian konsilon.

“Li neniam pekis”, diris malnova servistino pola, montrante lian portreton sub ŝia krucifikso sur la muro. Kiom da famuloj restis grandaj en la okuloj de l’ servantoj? (Edmond Privat, Vivo de Zamenhof).

Al la malgranda Ludoviko estis same kiel al H.C. Andersen: La patrino estis profunde religiema, kaj la patro estis ateisto. Ambaŭ infanoj komence estis religie tre kredantaj same kiel la patrino, sed iom post iom ili tenis sin pli racie, kaj sekve kritike, al la dogmoj de la katekismo. Ĉe Zamenhof tio evoluis ĝis tio ke li eĉ iĝis ateisto kaj frontis vivkrizon kun spleno, estante 15-16-jara. Kelkajn jarojn poste li sentis sin, verŝajne intuicie, konvinkita pri la senmorteco de la animo kaj la ekzisto de Dio.

Kiam Zamenhof mortis en 1917, 57-jara, li postlasis sur sia skribotablo kvar paĝojn kiuj estis la preparoj de artikolo pri la senmorteco de la animo kaj priskribo de liaj propraj vivpercepto kaj religieco. Kiel dirite, li antaŭe ne parolis pri tio, sed sur la unua paĝo li skribis ke li nun sentas ke li devas fari tion. Li klarigas ke ĉio tio kion li nun skribos, naskiĝis en lia kapo jam antaŭ 40 jaroj, kiam li estis 16-18-jaraĝa. Tiuj pensoj kiujn li havis pri reguleco en la naturo, pri senmorteco kaj Dio, restis esence senŝanĝaj poste.

La tri unuaj paĝoj enhavas enkondukon kun pluraj rezervoj kaj senkulpigoj, ĉar li antaŭvidis ke multaj raciaj esperantistoj ne ŝatos ĉi tiun religian konfeson, eĉ ke la kredantoj ĝin ne ŝatos, ĉar lia percepto estas tute alia ol tiu de la kredantoj. Mortante li estis komencinta nur la kvaran paĝon, kaj tiu teksto finiĝas priskribante la vivokrizon kiun li travivis kiel 15-16-jarulo en sia ateisma periodo. Per tiu enkonduko finiĝas lia religia konfeso. Aparte tamen estis kelkaj notoj pri io nova, kion li travivis kiel 17-jarulo: “Mi eksentis ke eble morto ne estas malapero …; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo …; ke io min gardas al alta celo …”.

Lige kun sia laboro pri la internacia lingvo Zamenhof skribis en la frua poemo Mia penso, ke se liaj streboj ne plaĉos al la sorto, li preferos morti. – Imagu, tiel profunde tiu misio de la mondlingvo estis inokulita al la juna L. Zamenhof!

Tiel do ne estis la intenco de la Providenco ke la religia vivpercepto de Zamenhof publikiĝu, sed hodiaŭ ni ja povas konsoli nin per tio ke Martinus priskribis la evoluŝtupojn de la genio kun ĝia intuicia kaj universala percepto de la vivo, la naturo kaj la kosmo: La religia evoluo de Zamenhof de infanaĝo kaj junaĝo ĝis matura aĝo pasis laŭ la sama ordo kiel tiu de la tuthomara evoluo, kiu trapasas unue kred-religian stadion, sekvatan de stadio racia, ateisma kaj materiisma, kaj fine atingas individuan, intuician kaj kosman religiecon.

Det grønne Esperanto flag
Martinus ved skrivemaskinen.
Udsnit af foto er brugt i bogen: “Martinus – som vi husker ham” side 73. *** Local Caption *** Martinus

7.9 Ĉu la juna Martinus publikigis sian religian percepton?

En sia libro Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio Martinus skribas, ke lia propra religieco estis sekreto.

Martinus: “Mi estis profunde religiema kaj havis pasian amon al Dio. Mi fizike ne povas memori eĉ unu tagon kiam mi ne preĝis al Dio. Sed tiu mia religieco estis mia sekreto, estis mia sanktaĵo. Jesuo estis mia plej granda idealo kaj gvidanto. Ĉe ĉiu dubo mi ĉiam starigis la demandon jene: kion farus Jesuo en la koncerna situacio? – Kaj la respondo ĉiam venis tuj.” (Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio, ĉap. 13).

Simile al tio Zamenhof iam diris en kongresa parolado al junaj kristanoj: “Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed kio pli bela en la mondo ol plena sekvado la al la instruo de Jesuo?” (Edmond Privat, Vivo de Zamenhof).

Martinus priskribas per jenaj vortoj la retenemon de evoluintaj homoj rakonti pri sia vivpercepto: “Ĉar la estuloj tie atingis nivelon, kie ili sentas grandan respekton aŭ toleremon al religiaj opinioj kaj konceptoj de aliaj estuloj malgraŭ tio, ke ili ja mem forevoluis de ili, oni neniam aŭdas ilin kritiki aŭ partopreni diskuton, kaj fakte tre malofte tiuj estuloj esprimas sin pri sia propra speciala koncepto pri la vivo krom post insista instigo, kaj nur en okazoj kiam tio eventuale havas la eblecon esti absolute utila.” (LB1 par. 123). (Vidu ankaŭ LB5, par. 1875-1883).

7.10 Kiel oni povus karakterizi Zamenhofon per la terminoj de la kosmologio?

Laŭ mia opinio oni povus karakterizo Zamenhofon kiel la evoluintan kaj humanan homon, kiu havas harmonian ekvilibron inter inteligento kaj emocio, kaj kiu posedas grandan saĝon kaj amon. Tiaj homoj, skribas Martinus, estas la plej grandaj praktikantoj de la nova spirita kulturo inter la homaro. (LB1 par. 123).

En LB5 Martinus skribas pri diversaj homtipoj en la evoluo, kaj li listigas ilin laŭalfabete – de A- ĝis K-homo. Lige al la priparolo de Zamenhof la priskribo kongruas kun tiu kion Martinus skribas pri la H-homo, la humana homtipo. (LB5, par. 1875-1880).

Martinus: “H-homo ĉiam estas tre aktiva kaj produktema. Pri kio li okupiĝas, tio venadas en evoluon kaj kreskon. Ĉi tie nenio restas malzorgita, kaj nenio forperdiĝas. Ĉiu bagatelo iĝas fruktodona en la kre-procezoj aŭ entreprenoj de la estulo. Ĉar la H-homo troviĝas pli-malpli en la aro de la plej evoluintaj homoj de la tero, li havas grandan spiritan intereson. Li fintravivis ĉion kio ekzistas el kreda religieco kaj tial neniel povas fariĝi adepto de dogmoj, sektoj aŭ religiaj komunumoj. La vojo de esplorado estas la sola akceptebla vojo al ĉi tia estulo. Li tial prezentiĝas kiel la absoluta spirita esploranto kaj tie en la plej bona okazo fariĝas kolosa forto, ĉu kiel instruisto, aŭtoro aŭ oratoro. Ĉar lia eminenta kompatkapablo aŭ simpatio ekster la unupolusa seksemo havas neniun kontakton al la cerbo kaj la nedorma dumtaga konscio, kaj tiu tial ne estas sekse karakterizita, ĝi donas al tiu estulo treege grandan senkulpecan gloron aŭ radiadon similan al tiu kiu karakterizas ĉiujn infanetojn, en la mondo de la bestoj same kiel en tiu de la homoj. La H-homo pli-malpli altgrade disradias tiun atmosferon aŭ aŭron kiel ĉiovenkan ĉarmon. Li treege facile gajnas aliajn homojn por siaj ideoj kaj planoj.” (LB5, par. 1880).

Det internationale og upartiske flag for FN 0 Forende Nationer
FN’s flag er et internationalt og upartisk flag.

7.11 Kio estis la ideo de Zamenhof pri Esperanto?

Zamenhof kreis la internacian lingvon kiel rimedon por atingi celon. Tiu celo estis toleremo kaj kompreniĝo inter la popoloj. La unua kondiĉo por pli granda toleremo, komprenemo kaj amikeco devas esti ke oni entute povu komunikiĝi kaj interparoli. Krom krei la lingvon mem, Zamenhof ankaŭ klopodis por kontribui al la kreo de pli granda humanismo kaj amo inter ĉiuj homoj de la tero, kaj siajn pensojn pri tio li esprimis en sia tiel nomata Homaranismo. Jam de frua tempo estis lia revo krei templon por ĉiuj mondanoj el ĉiuj religioj kaj ellabori komune-homan religion aŭ filozofion, kiu estu logika kaj ama kaj stimulu al vereco, boneco, justeco kaj homeco.

Hodiaŭ estas klare ke la misio de Zamenhof limiĝis al la kreo de la internacia lingvo de la terglobo, kaj la misio de Martinus estis krei la komune-homan kaj universalan religion de la vivo aŭ spiritan sciencon, kiu unuigos ĉiujn homojn de la tero en la sama vero. Kiam Besant parolis pri “la Sinjoro de la Mondaj Religioj”, tiu karakterizo tute ne konformis al Kriŝnamurti, sed ĝi estas tre trafa karakterizo de Martinus. (Vidu par. 2.11).

Krom ke Esperanto estas lingvo kaj ilo de internacia komunikado, oni ankaŭ parolas pri ĝia “interna ideo”. – La interna ideo originas el la humana kaj tolerema intenco de Zamenhof antaŭ la kreo de la lingvo. Deinfanaĝe Zamenhof spertadis kiel poloj, etnaj malplimultoj kaj precipe judoj estis subpremataj de la rusa diktaturo. Egaleco, libereco kaj amikeco estas kelkaj el la ŝlosilaj vortoj de la interna ideo de Esperanto. Tiuj vortoj estas proksimume la samaj – sence kaj forme – kiel la franca slogano: “Liberté, égalité et fraternité” (Libereco, egaleco kaj frateco).

7.12 Esperantistoj estas denaskaj idealistoj

Laŭ Martinus la esperantistoj estas denaskaj idealistoj, ĉar li estis konvinkita ke la plimulto de la tutmondaj esperantistoj estas homoj al kiuj veraj toleremo kaj internacia sinteno estas io kunnaskita. (Kosmos n-ro 1/1939, paĝo 8).

7.13 Esperanto estas planlingvo kaj moderna Latino

Esperanto dekomence estas farita tute logika, regula kaj perfekta. Ĝi estas liberigita pri la mallogikeco, malregulaĵoj kaj malperfektaĵoj de ĉiuj naciaj lingvoj. Jam kiel bazlernejano Zamenhof havis vizion fari internacian lingvon, kiu estu ia moderna Latino.

En Esperanto tial 80 % de la vortradikoj estas latindevenaj, kaj Latino fakte jam en la mezepoko funkciis kiel internacia lingvo de teologoj kaj studintoj. Inter la ceteraj 20 % multaj vortoj estas el la ĝermanaj lingvoj, parto el la slavaj. Esperanto estas bazita ekskluzive sur vortoj el la hindeŭropa lingvofamilio. Kvankam lerni Esperanton do povas esti malfacile al ĉino aŭ japano, la praktiko tamen montras ke al ili estas multe pli facile lerni la plene regulan kaj perfektan Esperanton ol la neregulan kaj nelogikan lingvon anglan.

Kreante sian lingvon Zamenhof rigardis ĉiujn ekzistantajn internaciajn vortojn kiel trezorujon. La lingvo permesas pluan evoluadon per tio ke en Esperanto konstante estas akcepteblaj novaj vortradikoj, kiujn oni poste tamen uzados en tiuj kombinoj kaj laŭ tiuj manieroj kiuj konformas al la gramatikaj reguloj de la lingvo. En la ruslingva Unua Libro, prezentita en la cara Rusio en 1887, troviĝas la 16 bazaj gramatikaj reguloj, kiuj konsistigas la fundamenton de la lingvo. Kiel oni ofte diras, “La Fundamento de Esperanto estas netuŝebla”. Pro tiu fakto Esperanto estas tre preciza kaj tre stabila lingvo. Novajn vortradikojn oni ĉiam povas enpreni, se oni nur provizas ilin per la ĝustaj finaĵoj konforme al la 16 gramatikaj reguloj. Sed ekster tiu fundamento la lingvo estas lasita libera al la kre-kapablo de la uzantoj, kaj Esperanto entute estas donaco de sia kreinto al la tuta mondo. Analoge kun tio, ankaŭ la Kosmologio de Martinus estas lasita libera al la homaro, kiel senkondiĉa donaco al la tuta terglobo.

La dana lingvosciencisto Rasmus Rask (1787-1832) difinis, kiel evidentiĝas el liaj manuskriptoj en la Reĝa Biblioteko en Kopenhago, la principojn por la kreo de la ideala lingvo, kaj ili tute kongruas kun la principoj de Esperanto. Kiel malgranda diferenco povas esti menciite ke Rask proponis ke adjektivoj ne havu fleksion, dum Zamenhof preferis ekzemple ke adjektivoj havu singularan kaj pluralan fleksion kaj malsamajn finaĵojn laŭ tio.

Ankaŭ iuj nemultaj filozofoj okupiĝis pri la penso ĉu eblas fari la perfektan lingvon, la lingvon finfaritan. Tra la historio diversaj homoj faris preskaŭ 1000 planlingvojn aŭ lingvoprojektojn, kaj el ili nur unu, nome Esperanto, montriĝis vivkapabla.

 

7.14 Ĉu Esperanto ne estas morta kaj teknika lingvo?

Malkiel Latino, Esperanto estas treege simpla kaj facile lernebla. La kaŭzo ke ĝi estas tiel facile lernebla, estas ke ne ekzistas malregulaĵoj en la lingvo. Sed tiu simpleco ne signifas ke ĝi estas malpli esprimkapabla ol la ekzistantaj naciaj lingvoj: Tion kaŭzas la fakto ke Esperanto enhavas grandan aron da lingvaj elementoj, logike kaj libere kombineblaj al novaj vortoj, kio je altega grado pliigas la esprim-eblecojn. Esperanto tial estas pli esprimkapabla ol iu hodiaŭ ekzistanta nacia lingvo de la tero. Esperanto estas uzata depost 1887, kaj montriĝas ke ĝi funkcias kiel natura lingvo, kie oni povas esprimi sin ankaŭ en beletro kaj poezio.

Esperanto estas matematike, logike agordita lingvo, per kiu oni povas, same kiel per matematike, logike agorditaj pianaj kordoj, esprimi ĉiajn sentojn. Tio ke la tonoj estas matematike agorditaj inter si, ne malhelpas la eblecon esprimi sin emocie ĉe la piano. Estas antaŭjuĝo aŭ miskompreno ke oni ne povas esprimi sentojn en Esperanto, pro tio ke ĝi estas matematike, logike konstruita kaj agordita – analoge al la pianaj kordoj. Male ĝi pro la perfekta konstruo fariĝas eĉ pli bona ilo por esprimi sin precize kaj nuance. Oni povus diri ke paroli nacian lingvon estas kvazaŭ ludi per misagordita piano, dum paroli Esperanton estas kvazaŭ ludi per piano bone agordita.

En Esperanto kiel dirite estas multaj internaciaj vortoj, kaj ĉiuj vortradikoj estas elektitaj el ekzistantaj naturaj lingvoj. Tial la vortoj de Esperanto ne estas teknikaj aŭ mortaj, sed havas vivon kaj la saman mitologian ŝarĝon kiel en la ceteraj lingvoj. Ekzemploj povas esti “diablo”, “Dio”, “mondo” – kaj dano povas miri ke ordinara vorto kiel “flagstang” estas “flagstango”! – La originalaj danaj titoloj Livets Bog kaj Det Evige Verdensbillede signifas La libro de la vivo respektive La eterna mondbildo.

 

7.15  Esperanto estas natura lingvo – se iu iam dubis pri tio

Esperanto estas planlingvo. Teoriaj kaj sistemaj priskriboj de planlingvoj apenaŭ ekzistas, sed la brita lingvisto John Wells en sia libro Lingvistikaj aspektoj de Esperanto priskribis Esperanton per tiuj metodoj, sistematiko kaj terminaro, kiujn oni aplikas en la moderna lingvistiko. Ĝi ekzistas en pluraj nacilingvaj versioj, ekzemple Esperanto lingvistisk set.

Wells montras sur lingvistika bazo ke Esperanto estas natura lingvo, do oni povas nur bedaŭri ke Esperanto plej ofte estas nomata artefarita lingvo. Erik Hansen, eksa profesoro ĉe la Universitato de Kopenhago, skribas en la antaŭparolo interalie: “… estas klare montrite ke Esperanto estas lingvo, natura lingvo – se iu iam dubis pri tio: oni ĉie trovas strukturojn kaj fenomenojn kiuj troviĝas en la naciaj lingvoj.”

 

7.16 Kion oni sentas lernante Esperanton?

Jam en la lernejo multaj perdas la lingvolernemon, ĉar oni facile perdas la memfidon kiam oni faradas erarojn, kio ofte okazas kiam la lingvoj estas malfacilaj, malregulaj kaj nelogikaj. Sed al la plimulto la lernado de Esperanto estas travivado de sukceso, ĉar oni sentas sin pli sekura pro la regula strukturo de la lingvo.

Studoj de infanoj, kiuj frue lernis Esperanton, montras ke ili estas pli kreemaj esprimante sin en Esperanto ol en la gepatra lingvo, ĉar Esperanto kun siaj multaj kombinebloj kaj libera strukturo invitas novajn konstruojn kaj kreadon.

Multaj regajnas la emon lerni lingvojn travivinte sukcesan lernadon de Esperanto. Oni ja ankaŭ plilertiĝas pri gramatiko, kvazaŭ per ia natura metodo, ĉar ĉiu vorto en Esperanto portas gramatikan signon, kiu rivelas pri kia vorto temas. Se vorto en la angla finiĝas per la litero ‑s, tio povas esti substantivo en pluralo, sed ankaŭ prezenca verbo en la tria persono singulara, adjektivo, adverbo aŭ io kvina. En Esperanto la finaĵo ‑o estas rezervita por substantivoj, ‑a por adjektivoj, kaj ekzemple ‑is, ‑as, ‑os por verboj en respektive preterito, prezenco kaj futuro. Ĉiu vortoformo aŭ vortoklaso tiamaniere havas sian propran gramatikan signalon.

La plej multaj kiuj lernas Esperanton, je iu momento eksentas enorman inspiron kaj ĝojon lernante la lingvon. Oni sentas sin feliĉa kaj preskaŭ “savita”, kvazaŭ eklipsus onin la “sankta spirito”. Tio eble sonas tre religie, sed al Martinus la “sankta spirito” estas la sama kiel la spirito de vero, kaj li sekve esprimas la nunan teran sciencon kiel “la sankta spirito en embria stato”. (Logiko, ĉap. 30 kaj 66, LB1 par. 180).

Martinus ankaŭ difinas arton kiel “altintelekteco enkarniĝinta en materio” (LB4 par. 1150). Kiam la universalaj veroj de la vivo estas esprimataj en arto, tio ja ankaŭ estas la spirito de la vero, enkarniĝanta en la materion, en literaturo, muziko, pentrado, skulptado, kantado, teatro, baledo, kino, foto ktp. Imagu kian ĝojon travivadis homoj per ekzemple muziko kaj literaturo. La eŭforia feliĉo kaj ĝojo kiun oni travivas en arto kaj religio renkontante la spiriton de la vero, oni povas sperti ankaŭ lernante Esperanton, ĉar ĝi estas bazita sur diaj principoj. Ĝi estas kiel arto – altintelekteco enkarniĝinta en materio.

 

7.17  Kial estas tiel granda skeptikeco al Esperanto kiel monda lingvo?

Granda parto de la rezisto kontraŭ Esperanto ŝuldiĝas al nescio. La plej multaj el tiuj kiuj esprimas sin kontraŭ Esperanto kiel mondlingvo, mem ne lernis Esperanton, kaj tial la argumentoj ofte estas bazitaj sur antaŭjuĝoj kaj antaŭfiksitaj opinioj anstataŭ sur lingvosciencaj faktoj.

Multaj homoj serĉas la kaŭzon de la ankoraŭ modesta disvastiĝo de Esperanto en la lingvo mem, en ĝiaj strukturo kaj konsisto. Sed la kaŭzo ne estas mankoj de la lingvo, sed la egoismo, grega konscio kaj naciismo de homoj.

La naciismo donas multe da ĝojo kaj inspiro en iuj evolu-ŝtupoj, sed en la estonteco ĝin anstataŭos la ĝojo de internacieca sinteno. Multaj homoj hodiaŭ troviĝas sur evolu-ŝtupoj kie ili ja eble havas pli nacian ol internacian sintenon. Tre malmultaj pretas rezigni pri sia nacia lingvo favore al senpartia, perfekta internacia lingvo.

Laŭ kosma vidpunkto la naciismo estas esprimiĝo de la memintereso aŭ egoismo de la unuopa nacio, dum internaciismo estas esprimiĝo de la ne-memcelado aŭ malegoismo de la nacio. Sed sekvante la tutteran evoluon oni povas konstati la evoluon de la internaciismo, observante ke la memcelado de la nacioj malkreskas, dum kreskas ilia ne-memcelado. (LB1 par. 100).

 

7.18 Ĉu la angla estos la mondlingvo?

Ĝenerale oni povas diri ke neniu ekzistanta nacia lingvo estos la lingvo de la tutmonda ŝtato, pro du esencaj kaŭzoj: Unue estus partia solvo elekti nacian lingvon, due ĝi estus solvo nekompleta, ĉar ĉiuj naciaj lingvoj estas malregulaj kaj nelogikaj.

Estus nejusta aŭ partia solvo se la angla iĝus la mondlingvo. Se la angla iĝus la monda lingvo, al la cetera loĝantaro de la tero estus trudata la angla kaj usona kulturoj. Anglalingvuloj tre facile trovos laboron kiel sekretarioj, tradukistoj kaj lingvoinstruistoj, dum la impostopagantoj de aliaj landoj devos pagi miliardojn al lernejoj kaj instruistoj pri la angla lingvo, por ke iliaj infanoj lernu la anglan.

Hodiaŭ la angla funkcias kiel internacia helpa lingvo, kaj tio havas la avantaĝon al Esperanto ke ĉiuj popoloj de la tero grade lernas la saman alfabeton kaj multajn el la latinidaj vortoj kiuj troviĝas kaj en la angla kaj en Esperanto. Tiamaniere la nuna disvastiĝo de la angla lingvo estas granda helpo kaj avantaĝo al Esperanto. La angla reale ne estas konkuranto, sed male helpa motoro en la disvastigo de Esperanto!

Eĉ se iun tagon ĉiuj homoj de la tero parolos la anglan, tamen penindus ĝeneraligi Esperanton, malgraŭ la transiraj malfacilaĵoj. Kostas tiom da tempo ellerni la multajn, kosme senvalorajn, malregulaĵojn kaj nelogikajn elementojn de la angla lingvo, ke atentante la lernejajn infanojn de la estontaj jarcentoj oni tamen profitus transirante tute al Esperanto, kiu estas perfekta lingvo. Esperanto estas analoga al la perfekta dekuma sistemo, kiu ne estas plibonigebla. Se oni imagus ke ĉiuj homoj de la tero uzus la saman cifersistemon, la romajn ciferojn, konsidere al la estontaj generacioj indus transiri de la romaj ciferoj al nia nuna perfekta cifera sistemo kun la nulo – ankaŭ se tio donos iom da ekstraj malfacilaĵoj dum la transira periodo.

Multaj danoj fervore favoras ke la angla fariĝu mondlingvo, sed tiurilate oni ja devas memori ke tio estas avantaĝo al la danoj ĉar la dana lingvo tiom ege proksimas al la angla. Multe pli malfacile estas al rusoj kaj ĉinoj ellerni la anglan. Sed eĉ dano post dek jaroj da studoj de la angla lingvo ne povos bone traduki libron el la dana en la anglan.

La koncepto “egaleco” tre grave rolas kadre de la tuta problemaro de unu komuna monda lingvo. Kiel dirite, solvo nejusta kaj partia estus elekti nacian lingvon kiel mondan, sed krome estas tiel ke tiuj naciaj lingvoj kiuj akiris la plej grandan disvastiĝon en la mondo, tion gajnis ĉar iu grandpotenco per agresado, milito kaj konkeroj subigis aliajn popolojn. Ĉu ne Latino gajnis disvastiĝon danke al la militismo kaj imperiismo de la roma regno? – Ĉu ne la hispana kaj la angla ricevis grandan disvastiĝon sammaniere? – Esperanto male disvastiĝos sur libervola kaj idealisma bazo per homoj kiuj favoras pacon, egalecon kaj amikecon.

7.19  La rolo de la nulo en la perfekta cifera sistemo kaj en la perfekta lingvo

La genieco de la dekuma sistemo estas la nulo, kontraste al la primitiva roma sistemo sen nulo. Mi apenaŭ povas imagi kiamaniere oni multiplikis kaj dividis per romaj ciferoj. Kiam alvenis en Eŭropo la tiel nomataj arabaj ciferoj, kiuj originas en Barato, daŭris ne malpli ol 400 jaroj ĝis tuta Eŭropo havis la ciferan sistemon kiun ni havas hodiaŭ, kaj kiun la tuta mondo adoptis. Tial oni ankaŭ devas atendi grandan inertecon en la enkondukado de Esperanto kiel monda lingvo.

Martinus skribas ke nur kiam oni kapablos uzi la lingvan alfabeton en maniero same perfekta kiel tiu en kiu oni nun uzas la ciferan sistemon, la lingvo estos finevoluigita kaj perfekta. (LB3 par. 1051).

Martinus multe skribis pri la analizo de la nulo (LB3 par. 1010-1032). La nulo estas tio kio perfektigas nian ciferan sistemon. (Vidu la ĉi-sekvajn par. 12.6, 12.19). Ĉi tie altrudas sin la demando, kiel do enkonduki la nulon en la lingvon same kiel en la ciferan sistemon?

En Esperanto tio okazas per tio ke ĉiu vortoklaso havas difinitan literon kiel finaĵon. Ĉiuj substantivoj finiĝas per ‑o, kiel ekzemple vivo kaj vero. La 0 de la cifera sistemo respondas al la o de la substantivoj. Antaŭmetita nulo en la cifera sistemo esprimas ion ne manifestitan, dum postmetita nulo enestas kiel nombra unuo same kiel la ceteraj naŭ ciferoj. (Vidu poste par. 12.28). Izolite la finlitero ‑o de la substantivo same kiel la antaŭmetita nulo esprimas ion ne manifestitan, nome nemanifestitan substantivon. (LB3 par. 1010, 1023). Sed la litero o ekhavas signifon en rilato kun aliaj literoj, same kiel la nulo ekhavas signifon kiel nombra unuo rilatante kun aliaj ciferoj.

La 0 de la cifera sistemo respondas al la a de la adjektivoj. Ĉar la lingvo estas pli komplika afero ol la cifera sistemo, ekzistas pluraj “nuloj” en la perfektaj lingvoj, sed ĉiuj kun principe la sama rolo. Ĉiuj adjektivoj finiĝas per ‑a, kiel ekzemple vivavera. Se oni prenas la sumon de ĉiuj nombroj negativaj kaj pozitivaj, oni ricevas 0. Se oni prenas la universan sumon de ĉiuj elektraj ŝargoj pozitivaj kaj negativaj, oni ricevas 0. Se oni prenas la sumon de ĉiuj adjektivoj, longa-mallonga, malvarma-varma, juna-maljuna ktp., oni ankaŭ ricevos ion kio respondas al la 0 de la cifera sistemo, nome la finliteron de la adjektivoj ‑a. Izolite ĝi esprimas ion ne manifestitan, nome nemanifestitan adjektivon, same kiel izolita nulo esprimas nemanifestitan nombron. (LB3 par. 1032-1033).

Kiel adverboj la du supraj ekzemplaj vortoj estas vive kaj vere, ĉar ĉiuj adverboj finiĝas per ‑e. La 0 de la cifera sistemo respondas al la e de la adverboj. Ĉiuj vortoj kiuj en Esperanto finiĝas per ‑e, estas adverboj. Tio iom respondas al tio ke ĉiuj paraj nombroj estas divideblaj per du, aŭ ke ĉiuj nombroj kiuj finiĝas per 0 aŭ 5 estas divideblaj per 5.

Se entute havas ian sencon, oni povas libere en matematika aŭ kombina maniero ŝanĝi la vortoklason de iu ajn radikvorto. Per tio Esperanto ankaŭ ekhavas grandan similecon al la cifera sistemo. Kiel indikite supre, la principe perfekta lingvo Esperanto enhavas danke al la difinita finlitero de la vortoklasoj ankaŭ tiun nulon, kiu kunhelpas perfektigi nian cifersistemon. Pli detala klarigo transpasus la kadrojn de ĉi tiu libro. Mia aserto estas nur tiu ke Esperanto teorie kaj principe estas perfekta lingvo same kiel la nuna cifera sistemo, kiu estas tute perfekta sen mankoj kaj eraroj. Esperanto plene kontentigas la kriteriojn kiujn Martinus starigas al la perfekta lingvo.

7.20 Ĉu la naciaj lingvoj iom post iom malaperos kaj anstataŭe estos unu sola lingvo?

La angla ĝuste nun funkcias kiel internacia helpa lingvo, sed ĝi neniam estos gepatra lingvo al francoj, germanoj, rusoj kaj ĉinoj. Kontraŭe, estonta perfekta homaro sur la tero havos komunan perfektan mondan lingvon, kiu estos gepatra lingvo de ĉiuj homoj sur la tero.

Tiu monda lingvo anstataŭos ĉiujn ekzistantajn naciajn lingvojn, kaj per tio la fenomeno de tradukoj estos definitive nuligita, sekve de kio oni tutmonde spertos la grandan ĝojon ke ĉiuj povas kompreni ĉiujn. La naciaj lingvoj de la mondo nature formortos, tute malrapide kaj grade, same kiel la diversaj dialektoj formortadas en Danio.

Multaj opinias ke estas ja terura penso ke la naciaj lingvoj kaj dialektoj formortos, sed memoru la milojn da lingvoj kiuj jam formortis! – Kiel multege da malsamaj lingvoj ni ne parolis dum la evoluado, kiel ŝtonepokuloj, primitivaj naturhomoj, simi-homoj, simioj, pavianoj kaj hundoj? – Kiel kaj kial ĉiuj tiuj primitivaj kaj neperfektaj lingvoj estu konservataj en arkivoj ĉi tie en nia fizika mondo? – Kiucele oni plenigu unu arkivon post la alia, unu domon post la alia per registraĵoj de tiu tuta primitiva parolado kaj blekado?

7.21 La multaj dialektoj kaj formortantaj lingvoj tamen ne tute perdiĝos

Eble konsole al iuj, Martinus atentigas ke ni en estonta evolua ŝtupo en la beata regno kun kulminanta memoro povos retravivi ĉiujn tiujn lingvojn kiujn ni parolis en la pasinteco, sed kiuj perdiĝis sur ĉi tiu tero pro la pasado de la evoluo. Tio baziĝas sur la fakto ke ĉiu travivaĵo faras impreson kaj metas postsignon. Se travivaĵo estus neregistrebla de la travivanto, ja travivaĵo estus absurda fenomeno. La impreso konserviĝas en la konscio danke al la memorenergio. Ĉiufoje kiam ni ion travivas, konserviĝas kopio de la travivaĵo, proksimume kiel oni faras foton. Memoro estas kopio de travivaĵo. Aparte konserviĝemajn memorojn Martinus nomas “oraj kopioj”. (LB1 par. 212-219).

7.22 La tuta homaro de ĉiu ajn planedo fine parolos unu saman lingvon

En demanda leciono Martinus diris ke “kiam la tero estos unu ŝtato kun ununura lingvo, multe da tempo estos gajnita, ĉar oni ne bezonas tradukojn kiam ĉiuj komprenas ĉiujn”. (Kosmos n-ro 8/2009).

Laŭ Martinus la terglobo estas vivanta estulo evoluanta – same kiel sennombre multaj aliaj planedoj de la universo. Planedoj evoluas same kiel homoj, kaj same kiel oni povas diri ke kiam ĉiu infano estas dujara, ĝi jam maturas por lerni paroli, tiel ankaŭ al ĉiu planedo-estulo estas difinita aĝo aŭ difinita evolu-ŝtupo kiam ĝi maturas lerni paroli pure, kio signifas ke ĉiuj homoj de la planedo parolos la saman lingvon.

En la evoluo de ĉiu planedo-estulo al perfekteco, ĝia tuta, perfekta homaro tial je iu okazo parolos komunan, perfektan mondan lingvon. Kvankam la angla jam funkcias kiel internacia helpa lingvo, ĝi ne estos la fina solvo de la lingva problemo de ĉi tiu planedo, same kiel neniu alia neperfekta nacia lingvo povos fariĝi monda lingvo sur alia planedo kun perfekta homaro.

Martinus diras ke perfektaj homoj ne kontentiĝos per lingvo ne perfekta. Perfektaj homoj en mondo perfekta deziros perfektan mondlingvon.

7.23  Kiam Esperanto estos la lingvo de la estonta monda ŝtato?

Esperanto ŝajnas esti tiu internacia lingvo kiu povos solvi ĉiujn lingvoproblemojn de la planedo, iĝante la lingvo de la estonta monda ŝtato. Esperanto reprezentos solvon kaj nepartian kaj perfektan.

En la formiĝo de EU kaj UN kaj en la kreskeganta tutmondiĝo aŭ internaciiĝo ni vidas kiel tiu nova mondregno jam montriĝas esti kreiĝanta. En 1932 Martinus skribis ke la “Ligo de Nacioj”, fondita en 1920 tuj post la unua mondmilito, estu rigardata nur kiel plej unua embrio de la formiĝo de tutmondaj aŭtoritato kaj justico. (LB1 par. 98-101).

La formiĝo de vera internacia monda aŭtoritato estos realaĵo ĉi-planede post ĉirkaŭ 500 jaroj. Multaj kredas ke Esperanto malprosperas aŭ malsukcesis ĉar oni eble nun ne aŭdas tiel multe pri ĝi, sed tiurilate oni devas atendi ke kredeble pasos 200-300 jaroj ĝis Esperanto ludos pli gravan internacian rolon, kaj eble 500 jarojn ĝis ĝi estos la oficiala lingvo de la monda ŝtato. Post dumilo da jaroj oni kredeble devas kalkuli ke la naciaj lingvoj estos mortantaj, same kiel la diversaj dialektoj en Danio nun formortas.

Tio kio havu grandan daŭremon same kiel la kverko devas kreski malrapide, opiniis Martinus. La rapide kreskanta fazeola tigo ne daŭras tiel longe kiel la kverko, kiu povas aĝiĝi pli ol 500 jarojn. Samkiel la ĝermoplanto de kverko, Esperanto same kiel la kosmologio tute malrapide kaj sekure kreskas sur tiu ĉi terglobo. Se oni komparas kun la kreskado de la kristanismo dum la unua tempo post Jesuo, oni vidos ankaŭ ke daŭris pluraj jarcentoj ĝis la kristanismo sukcesis fariĝi ŝtata religio en nur kelkaj unuopaj landoj.

Laŭ tiu vidpunkto la internacia lingvo Esperanto havas grandajn kaj vastampleksajn perspektivojn.

7.24  Esperanto kaj vegetarismo

Multaj esperantistoj estas vegetaranoj, sed oni ne scias certe ĉu Zamenhof mem estis vegetarano. En 1903 li presigis artikolon favore al vegetarismo en la unua Krestomatio, libro da Esperantaj tekstoj kiuj estu modelo de bona Esperanto.

Kune kun la aŭtoro Leo Tolstoj (1828-1910) kaj pluraj aliaj esperantistoj Zamenhof en 1908 kunfondis TEVA, la Tutmondan Esperantistan Vegetaran Asocion. Estas pli-malpli vaste sciate ke Tolstoj estis vegetarano, sed certe estas malpli konate ke li ankaŭ favoris Esperanton. En 1895 la tiam sola revuo de Esperanto La Esperantisto estis malpermesita de la cara cenzuro, ĉar la revuo presigis kelkajn artikolojn de Tolstoj, kiujn la potenculoj ne povis toleri. Tio haltigis cetere promesplenan kunlaboron inter Zamenof kaj Tolstoj lige al la revu-eldonado.

Tolstoj cetere konkordis kun la interna ideo de Esperanto ĉar li kontraŭis ĉian formon de subpremado. Mahatma Gandhi (1869-1948) ankaŭ estis influita de Tolstoj en sia totala malaprobo de perforto. Gandhi cetere pledis por pasiva rezisto, dum Tolstoj pledis por tute konsekvenca pacifismo sen ia rezisto. Tolstoj ĉerpis sian materialon precipe el la mesaĝo de la Prediko sur la Monto, antaŭ ĉio el la postulo al la kristano ne reciproki malbonon. La religia kaj socia celado de Tolstoj ekhavis signifon por la evoluo kondukonta al la rusa revolucio kaj la ribelo kontraŭ la cara subpremo de la popolo. Per tiu fono oni eble povas kompreni ke la cara cenzuro malpermesis la Esperantan revuon por haltigi la artikolojn de Tolstoj. Tiu malpermeso estis severa frapo al la Esperantomovado, ĉar duono de la abonantoj dum la unua pionira tempo loĝis en Pollando kaj Rusio.

7.25  Esperanto en la perspektivo de reenkarniĝo

En prelego en 1955 Martinus parolis pri tio ke ekkompreninte ke oni vivas plurajn vivojn, oni povas komenci aranĝi sian nunan vivon tiamaniere ke oni komencas konsideri estontajn vivojn.

Martinus: “ Mi konas maljunulon, li estis preskaŭ 90-jara eklernante Esperanton. Li diris: ‘Nu, oni ja ĉiam povas alproprigi al si kelkajn talentonukleojn.’ Kaj tio ja estas ĝusta. Certe li neniam komencus ion tian, se li estus adepto ekzemple de la Enlanda Misio kaj kredus ke li neniam revenos al fizika ekzisto. Li ja ne kredus ke oni en la ĉielo bezonos Esperanton, kion oni kompreneble ankaŭ ne bezonas. Sed tiel ĝi animos la homojn ŝanĝi sian vivon. Tio estas ja tre bona. Imagu ke oni hodiaŭ povas komenci konstrui sian estontan vivon. Same kiel la inĝenieroj konstruas aliajn aferojn, tiel oni mem povas komenci konstrui sian vivon kaj direkti sian sorton, se oni nur alproprigas al si tiujn inĝenierajn arton kaj scion, sur kiuj baziĝas feliĉa sorto.” (Prelego 24.11.1955, Instituto de Martinus).

7.26  Esperanto en la laboro de la Instituto de Martinus

Jam tiel frue kiel 1939 Martinus skribas en la revuo de la Instituto “Kosmos” pri la rilato inter Esperanto kaj sia laboro.

Martinus: “En internacia laboro kiel tiu kiu reprezentiĝas per la ‘Libro de la Vivo’ kaj ‘Kosmos’, ŝajnas al mi ke Esperanto povos esti netakseble utilega kiel provizora ponto inter la dana lingvo kaj la fremdaj lingvoj parolataj de ĉiuj eventualaj eksterlandaj interesiĝantoj pri mia laboro.

Per Esperanto multaj interesitoj tutmonde povos tuj ekhavi kontakton al mia laboro kaj tiel ne devos, kiel alie estus necese, atendi ĝis ĝi iam estos tradukita al la grandaj mondaj lingvoj.

Esperanto tiel estas ponto inter la dana kaj ĉiuj fremdaj lingvoj. La ĉino kaj la ruso, la hindo kaj la japano same kiel iu ajn eŭropano, ĉiuj trovos per Esperanto same facile vojon al la kompreno de tio kion ni eventuale sentos nin instigitaj skribi al ili en ĉi tiu revuo. Tio do estas unua proveto, sed sufiĉa por trovi provizoran atenton ie kaj tie en la granda mondo.

Nova suplemento al nia internacia laboro per tio komenciĝis.

Eblas, se la partoprenantoj estos sufiĉe multaj, ke oni starigos Esperanto-kurson kadre de la Afero. Ja povos havi enorman signifon por la disvastigo de la Afero, ke laŭeble plej multaj el ĝiaj amikoj sciu Esperanton.” (Martinus, Kosmos n-ro 1, 1939).

Kunlaborantoj sur la plaĝo en la feria urbo en Klint

Maldekstre la esperantistoj Mogens Munch kaj Thora Hammarlund, meze Erik Gerner Larsson, sekve Charlotte Olufsberg, kiu pruntis 20.000 kronojn al Martinus por la aĉeto de la grundo en Klint je po 5 oeroj por kvadrata ulno. Dekstre nekonato.

 

La Esperantogrupo de la Instituto ĉ. 1955

Henning Laug, Peter Zacho kaj Ib Schleicher. Mogens Munch estis en la E-grupo ĝis 1955.

 

7.27 Pioniroj en la laboro pri Esperanto

Martinus mem ne estis esperantisto, sed estis pluraj el liaj proksimaj kunlaborantoj. La unuaj esperantistoj estis Thora Hammarlund (1910-1951) kaj Mogens Munch (1913-2010). La dana Esperanto-korifeo Margrethe Noll (1874-1962), kiu siatempe persone korespondis kun Zamenhof, instruis Esperanton al Thora Hammarlund, Grethe Olsen kaj pluraj aliaj kunlaborantoj.

Tri el la konsilianoj de la Instituto, elektitaj persone de Martinus, estis fervoraj esperantistoj: Henning Laug (1913-1992), Grethe (Olsen) Brinkhard (1917-2001) kaj Ib Schleicher (1924-2010), kiu lasta tradukis dek du el la libroj de Martinus en Esperanton. Januare 1939 en la revuo Kosmo, Martinus kiel dirite unuafoje ion publikigas pri Esperanto. Tie li skribas ke Kosmos estonte enhavos kolumnon skribitan en Esperanto, sed por ke la legantoj kiuj ne scias Esperanton ne havu malavantaĝon, la sama artikolo aperos ankaŭ dane. Lia unua sekretario kaj preleganto Erik Gerner Larsson tiel dum la tuta jaro 1939 skribis ĉiumonatan artikolon, kiu estis tradukita en Esperanton. Tiu aranĝo devis havi la avantaĝon ke la legantoj iom post iom ekkomprenetos Esperanton kaj eble ekŝatus lerni la lingvon.

Erik Gerner Larsson: “Kiel multjaran sekretarion kaj plej proksiman konfidaton de Martinus li petis min provi per ‘Kosmos’ skribi ĉiumonatan artikolon, kiu tradukite en Esperanton ebligu inici spirite parencajn homojn tutmonde en tiun ide-materialon, kies finkreado fariĝis lia misio.

Ke li elektis lasi tion okazi en Esperanto, tio havas interalie du kaŭzojn. Unue: ĉar estas lia konvinko, ke la plimulto de esperantistoj tutmonde estas homoj en kiuj vera toleremo kaj internacia sinteno estas io kunnaskita, kaj due: ĉar tiu ekstreme simpla kaj facile lernebla helpa lingvo jam nun estas tiom disvastiĝinta kaj renkontos tiel feliĉan ekprosperon ke lia laboro per laŭgrada tradukado en ĝin povos diskoniĝi eĉ en la plej malproksimaj landoj kaj tie esti plutransformita en la lingvon de la interesito mem. […] Cetere estas la intenco, kiam la tempo estos matura, inkluzivi instruadon de Esperanto en la jam ekzistanta instruado pri la ĉefverko de Martinus Livets Bog.” (Erik Gerner Larsson, Kosmos n-ro 1/1939, paĝo 8).

“Pensoj je la dudekkvina datreveno de la naskiĝo de mia spirita laboro, 1921-1946” estas la titolo de artikolo, en kiu Martinus listigas gravajn eventojn en la 25-jara historio de la afero. Esperanto menciiĝas lige al la eventoj de 1943.

Martinus skribis: “1943: La domo Mariendalsvej 94-96 estas akirita kaj farita ĉefstabejo de nia spirita laboro. Estas fondita Esperanta versio de la koresponda sekcio sub la nomo Letersekcio. Estas eldonita la libro Pasko(Esperanta eldono de ‘Påske’, tradukita de s-ino Thora Hammarlund).” (Kosmos n-ro 2/1946).

Erik Gerner Larsson på trappen holder foredrag i Klint

7.28 Ĉu la Instituto profitis el Esperanto?

Per eta ceremonio en 1965 en la Kosmos-feriejo en Varnhem, Svedio, la flago de la Afero estis konsekrita (la Flago, LEM4 simbolo n-ro 42).

Martinus diris en sia konsekra parolado ke estas historia mejloŝtono, ĉar estas la unua Martinus-centro starigita eksterlande. Li post tio ekparolis pri internaciaj rilatoj kaj diris interalie la jenon: “Ni ricevas leterojn de multaj homoj diversloke en la mondo en diversaj lingvoj, kaj precipe en Esperanto, en kiu ni ricevis leterojn el 28 landoj. Estas homoj kiuj komencas legi niajn librojn kaj eĉ ankaŭ tradukas ilin al sia propra nacia lingvo. Ja estas al mi granda ĝojo vidi kiel la afero tiel disvastiĝas, kaj kiel ni nun ankaŭ ricevas grandan akcepton en Japanio, ĉar unu el niaj kunlaborantoj, Ib Schleicher, iros al Japanio. Ili jam skribis al ni ke ili ĉion faros por ke li povu fari prelegojn en la grandaj urboj de Japanio, kaj kiel ili helpos lin en ĉiuj eblaj kampoj. Kaj ili jam presigis niajn broŝuron kaj skribaĵojn, parton de la skribaĵoj tradukitaj en la japanan ili sendis al ni, tiel ke ni povos plu presi ilin. Oni eksterordinare interesiĝas pri ni en Japanio, kiu estas tre preparita por paco, ĉar ili ja spertis la sekvojn de la malagrablaj atomfortoj, atomaj bomboj ktp.” (Prelego en Varnhem la 19-an de junio 1965).

Martinus Testamente - Samarbejds-Strukturen
Samarabejds-Strukturen for Martinus Institut. Udgivet af Rådet i 1992

7.29 La oficiala internacia lingvo de la Instituto

En sia kunsido la 5-an de aprilo 1965 la konsilio de la Instituto de Martinus unuanime decidis deklari Esperanton la oficiala internacia lingvo de la Instituto kaj de ĝia internacia laboro. Kune kun tiu decido oni akceptis deklaron el kiu la jeno estu citita:

“Fakto estas ke la homaro niatempe troviĝas en kreskanta evoluo al tiu internaciismo, en kiu partopreni estos vivkondiĉo al ĉiu ŝtato kaj al ĉiu homo.

Ni estas plene kaj tute konvinkitaj pri la malebleco elektigi nacian lingvon por tiu internacia statuso.

La oficialaj, dokumentitaj faktoj pri Esperanto, la agnosko de ĝi fare de gravaj oficialaj instancoj, ĝia facileco, ĝiaj fleksebleco kaj esprim-eblecoj, kaj fine ankaŭ la atingitaj praktikaj rezultoj, montras superregan probablecon de ĝia elekto kiel fina mondlingvo.

Sendepende de la nuna sinteno de la cetera mondo pri la internacia lingvoproblemo, Esperanto estas ilo kvazaŭ kreita por la celo de la Instituto. La decido pri Esperanto ankaŭ estas forta instigo al ĉiuj interesitoj laŭeble mem lerni la lingvon kaj tiamaniere pliigi ĝian utilon al aliaj kaj al novaj interesotoj. Tio estas ankoraŭ plia instigo ankaŭ ĉiamaniere subteni la strebojn de aliaj kaj tiamaniere denove pliigi ĝian utilon al la celo de la Instituto kaj al la ĝenerala, interhoma perado de la monda kulturo.” (Konsilia protokolo, La Kunlabora Strukturo, par. 6.4).

Internationalisme er upartiskhed. Nationalisme er partiskhed
Esperanto-flaget for det internationale og upartiske sprog

7.30  Kiuj Esperantaj agadoj troviĝas kadre de la Instituto?

Dum 1946-1947 aperis Esperanto-revuo de Martinus, la unua monata revuo pri la Kosmologio de Martinus en Esperanto, kiu anstataŭis la korespondajn leterojn de la Letersekcio. (Kosmos n-ro 2/1946).

En 1958 Peter Zacho kaj Ib Schleicher iniciatis Esperanto-version de la Instituta revuo sub la titolo Kosmo, kiu aperis dum mallonga periodo 1958-1959. Ib Schleicher kaj Henning Laug prizorgis la pluan eldonadon dum la jaroj 1969-1974, dum kiuj estis konsiderinda intereso kaj sufiĉe da laborforto en la Esperantosekcio de la Instituto. Post 20-jara paŭzo la Esperantlingva Kosmos ekde 1995 aperas per 2 aŭ 4 numeroj jare.

Depost 1984 kiam estis rekonstruita la prelegejo de la Martinus-centro en Klint ĉe Nykøbing Sjælland, oni povas simultane interpretadi la prelegojn al ses lingvoj samtempe, inkluzive de Esperanto, kaj mi mem ofte simultane interpretis al Esperanto. Depost 1995 okazas Esperantaj semajnoj kun instruado pri kosmologio en Esperanto, kie multaj el la partoprenantoj estas el orienteŭropaj landoj.

Sed antaŭ ĉio la Instituto eldonas la librojn kiuj estas tradukitaj en Esperanton, kaj ĝis hodiaŭ aperis la jenaj dek sep libroj: Livets Bog 1, Logiko, la kvar simbollibroj La Eterna Mondbildo 1-4 kaj la libroj numeritaj 1-13 en la serio de 28 pli malgrandaj libroj de Martinus.

Al la Instituto de Martinus Esperanto montriĝis esti tre utila kiel pontolingvo, ĉar pluraj el la libroj de Martinus estas tradukitaj alilingven per Esperanto. Ĝis nun Esperanto estas uzita kiel ponta lingvo por traduko el la dana en ok diversajn lingvojn: angla, ĉeĥa, pola, hungara, rumana, litova, japana kaj ĉina. Jes, certe estas surprizo al la plimulto ke la angla eldono de Logiko, kiun oni ankoraŭ plu vendas, estas tradukita de angla esperantisto el Esperanto en la anglan. La traduko estas konsiderata kiel tre bona. Danke al la multaj kombinebloj kaj nuancoj, kiuj ekzistas en Esperanto, tiu lingvo estas aparte taŭga kiel ponta.

En la malproksima estonteco oni devas kalkuli ke la homoj de la tero studos la Kosmologion de Martinus en Esperanto, dum nur unuopaj aparte edukitaj homoj scios legi la malnovan danan pralingvon, kiun oni uzis antaŭ eble mil jaroj, kiam la originalo estis verkita.

Ole Therkelsen talking on Martinus Cosmology at Hotel Sheraton at Martinus Birthday 11.08.1983
Ole Therkelsen er conference with Martinus Festdag 11.08.1983, der blev afholdt på Hotel Sheraton, Vester Søgade, København

7.31 Prelegoj en Esperanto eksterlande

Oni eble povas diri ke hodiaŭ ne tiom da homoj parolas Esperanton, sed ĉar Esperanto ekzistas de 1887, establiĝis granda reto da esperantistoj en la tuta mondo. Ĉiujare okazas granda internacia monda kongreso, la Universala Kongreso, kun 2 ĝis 3 miloj da partoprenantoj el 50-60 landoj. Reprezentante la Instituton mi mem faris dek ses prelegojn en Esperanto en la Universalaj Kongresoj en Prago 1996, Berlino 1999, Gotenburgo 2003, Vilniuso 2005 kaj Kopenhago 2011, kie al la prelegoj venas tipe 40 aŭskultantoj el la diversaj landoj. Pluraj el ĉi tiuj prelegoj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk.

La plej grandan nombron da prelegoj en Esperanto mi faris en la Martinus-centro, Klint, en la ĉiujara Esperanta semajno kaj en miaj kvin vojaĝoj al Rusio, sed ankaŭ estis multaj Esperantaj prelegoj en la landoj: Svedio, Francio, Svisio, Litovio, Ĉeĥio, Usono, Aŭstralio, Novzelando, Japanio kaj Ĉinio.

Kiel etan feliĉan rakonton mi ŝatus sciigi, ke ĉiuj kvar volumoj de la simbollibroj estas tradukitaj el Esperanto en la ĉinan. En 1998 lige al ordinara turista vojaĝo al Pekino, mi anticipe aranĝigis kvar Esperantajn prelegojn pri la kosmologio: en la Esperantoklubo de Pekino, en la redakcio de la Esperanta revuo El Popola Ĉinio, en la Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia kaj en la Ĉina Akademio de Scienco. Unu el la aŭskultantoj sekve ofertis traduki la simbollibrojn en la ĉinan, kaj lastatempe alia ĉina esperantisto Liu Yunxia tradukis en la ĉinan la du librojn La ideala nutraĵo kaj La sorto de la homaro.

La Instituto de Martinus ricevis invitojn de japana organizo, Oomoto, kiu klopodas por unuigi ĉiujn religiojn de la mondo en unu universalan religion. Jam en 1923 Oomoto pledis por Esperanto sub la moto: Unu Dio, unu mondo, unu interlingvo. Pri tiu moto oni povas diri ke ĝi bone akordas kun la kosmaj analizoj pri la ĉi-planeda evoluo de la homaro.

 

Esperanto er internationalt og upartisk. De nationale sprog er partiske sprog.
Det internationale sprog Esperanto er et upartisk sprog.

La unuismo de la tergloblo

9-a UK, Unuversala Kongreso en Bern 1931

7.32 Skribo kaj parolo estas nur nerektaj esprimiloj de la mio

Ĉia komunikado sur fizika nivelo estas bazita sur nerektaj esprimiloj, tie oni devas esprimi siajn pensojn per simboloj, kreitaj en fizika materio. La lingvo, kiu aperas en skribo kaj parolado, estas konstruita ĝuste el tiaj simboloj. El tiuj du formoj, la parolado estas la pli malnova komunikmetodo. Iu sonformo aŭ litero grade iĝis komuna signo al aro da homoj. Literoj estas kombineblaj en vortojn, kiuj siavice estas kombineblaj en frazojn, kaj per la frazoj oni nerekte, en fizika materio, povas esprimi siajn dezirojn kaj sentojn, pensojn kaj ideojn. La kaŝita konscia mensa vivo de la homo tiel aŭdebliĝas al la orelo aŭ videbliĝas al la okulo.

Martinus klarigas ke la komunikado en la plej altaj spiritaj mondoj de la evolu-spiralo okazadas rekte telepatie. Ne kiel ĉi tie, kie ĝi okazas nerekte, sed rekte, ĉar ĉia materio en la spirita mondo obeas la penson. (LB2 par. 375).

La konscia mensa vivo iĝas rekte videbla, kaj la lingvo, kia ĝi aperas en la fizika mondo, estos kompleta malnecesaĵo – eĉ Esperanto!

 

7.33 En la komenco estis “la Vorto”

Laŭ la plej simpla difino de Martinus, Dio estas la sumo de ĉiuj vivantaj estuloj. Dio estas la vivanta, senfina universo, kiu ekzistas de eterne, kiu estas sen komenco kaj sen fino same en tempo kiel en spaco. Ĉiu ekzistanta viva estulo konsistigas unu el tiuj eroj, el kiuj kunmetiĝas tiu tuteca aŭ totala estulo. Unu plej esenca parto de la analizoj de Martinus estas liaj tiel nomataj X-analizoj, kiuj esprimas la nuran ekziston de eternaj aferoj sen ia komenco, motivo aŭ kaŭzo. La ekziston de la konscio Martinus do klarigas kiel tian eternan fenomenon.

Fakte ĝuste tia analizo estas esprimita per la komencaj vortoj de la evangelio laŭ Johano: “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio el tio, kio estas.” Ĉi tiuj vortoj laŭ Martinus estas absoluta vero, kaj pli bonan esprimon de la eterne ekzistanta konscio oni apenaŭ povas trovi, kaj oni komprenas ke la vorto estas la vero, la vero estas Dio, kaj Dio estas la eterno. Martinus interpretas “la vorton” kiel simbolan esprimon de la eterne ekzistanta konscio de Dio kaj sekve de ĉiuj vivantaj estuloj. – “En la komenco estis la vorto” do estas simbola esprimo de eterna principo de konscio. (La Vorto, Kosmos n-ro 9/2003).

La vorto estas pli fundamenta ol tio kion ni en ĉiutaga parolo komprenas per tiu nocio. La vorto nome estas tiu principo per kiu kreiĝas konscio. Ĉia kreado, manifestado kaj esprimado estas bazita sur la vorto. Vortoj kune estigas la lingvon, kiu estas sistemigo de pensoj, kiuj siavice estas la sama afero k          Kiel dirite Martinus fine de Livets Bog 3 montras kiel la cifera sistemo atingis la perfektecon, kiu ĝin unuigas kun la tuta mondbildo kaj la mondoleĝoj kaj tiamaniere unuigas ĝin kun la diaĵo, sed la lingvo ankaŭ atingos tiun saman perfektecon. Surfone de tiuj genieco, humaneco kaj amo al la proksimulo, kiuj subkuŝas en la kreo de Esperanto, tre kortuŝe kaj emocie estas legi la finajn vortojn de Livets Bog 3, par. 1051:

          “Kiam la amo al la proksimulo povas instigi estulon kunmeti la alfabeton de la lingvo en tiajn vortojn kaj frazojn ke ili same kiel la strukturo de la cifera sistemo estigas la analizon de la universo kaj sekve de la vivo, tiam la eterna voĉo de la Diulo mem sonas senbare el ĝiaj lipoj. Tiam ĝi estas levita super la tempon kaj la spacon. Tiam ĝi harmoniiĝis kun la senfineco, la eterno kaj la ĉiopovo. Tiam ĝi estas ‘la vojo, la vero kaj la vivo’.”

iel nia taga konscio. Laŭ la kosma analizo do la vorto kaj la lingvo estas la principo per kiu kreiĝas ĉia konscio.

– – – – –

La originala dana titolo:

Martinus og den ny verdensmoral

Jan Tarbensen driver forlaget Sciential Intuitiva, der sælger bøgerne på www.martinusshop.dk
2. Udgave af “Martinus og den ny verdensmoral” er udgivet af forlaget Scientia Intuitiva. www.martinusshop.dk

 

PRI  LA  ENHAVO  DE LA LIBRO pri Martinus

La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981) komencas sian agadon en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin.

La instruo de Martinus peras principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero. La evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo – estas gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita.

MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO

La Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

Estas same instrua kiel distra legado sub titoloj kiel la jenaj: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mond-instruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La mondlingvo Esperanto, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon kaj La reveno de Kristo.

La libro montras la konturojn de nova kulturo bazita sur nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco. La libro ankaŭ povas esti legata kiel enkonduko al la tuta vivoverko – La Kosmologio de Martinus

Martinus-Instituto, Kopenhago, Danio, Esperanto Sekcio Ole Therkelsen. www.martinus.dk
The Martinus Institute, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Copenhagen F, Denmark. www.martinus.dk

Elŝutebla revuo de Martinus Instituto

Ĉe la adreso www.martinus.dk/eo estas elŝutebla numero de Esperanto-Kosmos n-ro 1, 2014.
 La numero temas pri unua mondmilito kaj 10-a neoakizinta UK en Parizo en 1914 kaj
Martinus pri nova mondkulturo post kataklismo kaj mondmilitoj. Pri Nostradamus kaj dana Martinus (1890-1981). 
Krome Hokan Lundberg skribas artikolon: Kiel Martinus verdigis mian vivon.

Eo-Kosmos aperas du fojojn jare, en marto kaj oktobro. Interrete vi senpage povas aboni Kosmos kiel alkroĉitan pdf-dosieron. Sendu vian peton al Martinus-Instituto: esperanto@martinus.dk.
Ne plu eblos pagi kaj aboni paperan version de Kosmos en Esperanto pere de makleroj aŭ UEA-konto. /Amike Ole Therkelsen

www.martinus.dk/eo 

Pri Ole Therkelsen

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

Dekstre Ole 11-jara kun Martinus en la Martinus-Centro en Klint apud Nykøbing Sjælland en Danio.

Ole Therkelsen, f. 1948, kemiker og biolog, der skriver og taler på grundlag af sit livslange engagement i Martinus Kosmologi, har holdt ca. 2.000 foredrag om kosmologien i femten lande på seks forskellige sprog, hvoraf flere kan høres på www.oletherkelsen.dk.
Ole (11 år) ved siden af Martinus ved et Gardenparty onsdag den 15. juli 1959 i Martinus Center Klint, 4500 Nykøbing Sjælland.

Informo

 

Martinus kaj lia verkaro

Martinus (1890-1981) naskiĝis en la vilaĝeto Sindal en Norda Jutlando de Danio. Li ricevis nur modestan instruon en la infana lernejo kaj poste li vivtenis sin per diversaj malaltnivelaj laboroj, ĝis li en 1921 komencis sian spiritsciencan laboron, kiu daŭris 60 jarojn. Martinus skribas pri la aktiviga faktoro de tiu laboro en la antaŭparolo de Livets Bog: “ … en mi estis aktivigitaj tute novaj perceptokapabloj. Tiuj kapabloj ebligis al mi – ne en ekbriloj, sed male en konstanta maldorma stato de tagokonscio – vidi ĉiujn portantajn spiritajn fortojn, nevideblajn kaŭzojn, eternajn mondleĝojn, bazajn energiojn kaj bazajn principojn malantaŭ la fizika mondo. La mistero de la vivo sekve ne estis mistero por mi.”

Livets Bog – La Libro de la Vivo

Livets Bog en sep volumoj estas la ĉefa verko en la verkaro de Martinus. Livets Bog enhavas kosmajn analizojn, kiuj profunde priskribas la eternan strukturon, la principojn kaj leĝojn de la vivo. Kiel suplemento al la ĉefa verko Martinus skribis La Eterna Mondbildo (simbollibroj), Logiko kaj Sepulto. La Eterna Mondbildo enhavas la koncentritajn rezultojn de la analizoj, kiuj estas akompanataj de simboloj, kiuj ebligas al la leganto superrigardi la kosman strukturon de la vivo kaj la universo. La tuta verkaro de Martinus enhavas milojn da paĝoj kaj portas la ĉefan titolon La Tria Testamento. Lige al la kosmologio de Martinus ne troviĝas ia ajn membreco aŭ unuiĝo.

Martinus-Instituto

Martinus-Instituto en Frederiksberg (Kopenhago) estas memposeda publik-utila institucio, kiu de Martinus ricevis la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de La Tria Testamento. Krome la tasko de la Instituto estas informado pri la verkaro kaj instruado pri la kosmaj analizoj.

En Martinus-Instituto estas administrejo, librovendejo kaj eldonejo, kiu krom la verkaron de Martinus ankaŭ eldonas la revuon Kosmos en pluraj lingvoj. Dum la vintra duono de la jaro ankaŭ estas prelegoj kaj studrondoj en Kopenhago kaj en Martinus-Centro en Klint.

 Martinus-Centro Klint

Martinus-Centro, kiu situas en Klint apud Nykøbing Sjælland, 100 km nordokcidente de Kopenhago, estas internacia centro por studado, kie oni instruas pri la kosmologio de Martinus pere de prelegoj, kursoj kaj studrondoj. Somere okazas ĉiutaga instruado en la dana kaj sveda lingvoj, kun nova programo ĉiun semajnon. En kelkaj semajnoj la instruado okazas ankaŭ en Esperanto, la angla kaj la germana lingvoj. Printempe kaj aŭtune okazas mallongaj kaj longaj kursoj, kie oni povas profunde studi la analizojn de Martinus.

Pli da informoj pri Martinus (1890-1981)

La instituta ret-paĝaro ekzistas en pluraj lingovj kaj enhavas ampleksan informon pri la mondbildo de Martinus, pri la literaturo kaj la simboloj, kursoj kaj prelegoj, la revuo Kosmos, kaj informon pri la programo en la Instituto en Kopenhago kaj en la Centro Klint. La paĝaro de la Instituto ankaŭ enhavas funkcion, kiu ebligas ke oni povas legi kaj serĉi en la verkaro de Martinus kaj legi malnovajn numerojn de la revuo Kosmos. Krome estas fotogalerio kun miloj da fotoj. Petu provnumeron de Kosmos, broŝurojn, literaturliston kaj programojn ĉe la Instituto:

Martinus-Instituto

Mariendalsvej 94-96

DK-2000 Frederiksberg

Danmark

Telefono:+45 38 34 62 80

Retpoŝto: esperanto@martinus.dk

Paĝaro: www.martinus.dk

Librovendejo: shop.martinus.dk

La literaturo

En sia verkaro La Tria Testamento Martinus (1890-1981) priskribis, logikan, koheran mondbildon, kiu montras, ke ĉiuj vivaj estuloj estas parto de viva universo kaj partoprenas en kontinua evoluo al pli altaj vivoformoj. La nuntempaj radikalaj ŝanĝoj kaj krizoj en la mondo estas parto de la pereo de malnova mondkulturo kaj la naskiĝo de nova humana monda socio.

La ĉefa verko en La Tria Testamento estas Livets Bog en sep volumoj, kaj kiel suplemento al tiu estas la simbolverkaro La Eterna Mondbildo en ses volumoj. Krome estas serio da aliaj libroj, granda nombro da artikoloj kaj prelegoj.

La serio da malgrandaj libroj n-ro 1–28 traktas specifajn temojn en la mondbildo en simpla kaj rekta maniero.

La Tria Testamento

Livets Bog, volumoj 1-7

La Eterna Mondbildo, volumoj 1-6

Logiko

Sepulto

La Intelktigita Kristanismo

Artikolaro 1

kaj 28 malgrandaj libroj pri elektitaj temoj

 

La literaturo estas eldonita de Martinus-Instituto kaj estas aĉetebla ĉe la reta librovendejo: shop.martinus.dk kaj mendebla ĉe la adreso: info@martinus.dk.

 

 

Martinus-Kosmologio

OLE THERKELSEN  YOUTUBE KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw

 

MARTINUS KOSMOLOGI KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCEvdMYsGqeipSvaF0vowZQw

Ole Therkelsen Apple podcast

https://podcasts.apple.com/dk/podcast/martinus-kosmologi/id1494569769

Google podcast

https://www.google.com/podcasts?feed=aHR0cHM6Ly93d3cub2xldGhlcmtlbHNlbi5kay9mZWVkL3BvZGNhc3Qv

VÄRLDSBILD FÖRLAG

www.varldsbild.se

AMAZON – Ole Therkelsen

Author Profile

www.amazon.com/author/ole.therkelsen

https://authorcentral.amazon.de/gp/profile

www.amazon.com

www.amazon.de

www.amazon.co.uk

MARTINUS INSTITUT

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com/author/martinus

SCIENTIA INTUITIVA  –  Publisher

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk