6. Ĉapitro – La monda ŝtato – vera homregno

6. Ĉapitro

6.1  Nova scienca monda moralo

Martinus faris novan mondbildon por doni logikan kaj sciencan klarigon de la kaŭzoj pro kiuj al homo penvaloras esti bona kaj amema. Tio eble sonas kiel trosimpligo, sed la homoj iam vidos ke valoras la penon esti bona – ĉar niatempe la homoj estas tiel prudentaj kaj raciaj ke ili faras nur tion kio ŝajnas repagi la penon.

Martinus do en ordinara lingvaĵo povis diri tute simple: “Mia misio estas montri ke penvaloras esti bona”.

 

Libro en Esperanto - MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO - de Ole Therkelsen
Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk

 

La tasko de la scienco estas montri al la homoj kio repagas penon, kaj kio ne repagas penon. Tio eble sonas cinike, sed tiel ne estas, se oni nur komprenas ke temas ne pri mono, sed entute pri tio kio estas pozitiva kaj kio estas negativa al la homoj.

Certe la ordono de amo jam estas la kerno de la humanaj mondaj religioj, sed tie ĝi prezentiĝas en formo de religiaj dogmoj kaj instruoj. La moderna intelekta homo tamen postulas logikan kaj intelekte subtenatan klarigon, kaj la celo de la Mondbildo de Martinus estas kontribui al la kreo de nova scienca monda moralo.

Estas dirite ke oni ĉiujn pardonu, sed ne sufiĉas por krei novan kulturon nur aserti aŭ postuli ke oni ĉion ajn toleru kaj ĉion ajn pardonu.

Esti tolerema kaj ĉion pardoni en sia propra konscio ja ne signifas ke oni devas ĉion permesi. La socio rajtas protekti sin, sed ne puni kaj venĝi. La homaro iam tute ŝanĝos sian nunan punsistemon al pure humana praktiko, kie oni protektos la socion kontraŭ la krimuloj kaj iliaj agoj, ne uzante punon nek brutalan kaj primitivan enkarcerigadon. (LB7 par. 2400).

Multaj ne estas preparitaj por pardoni, kaj alimaniere ankaŭ ne povas esti nun. Sed la pardonado necesas por aboli armilojn kaj militon, kiuj eĉ estos tuttere malpermesitaj. Tiun aferon oni tre longe diskutos, ĉar multaj diros ke oni ne povas malhavi armilojn. Sed spite tion ĉia armil-fabrikado kaj milito tute malaperos for de la tero rezulte de la evoluo, laŭ Martinus. Pendante sur la kruco en la plej severa doloro Kristo diris: “Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras”, kaj ĝuste tiu krista moralo kaj totala pardono formos la bazon de la kreado de nova monda kulturo.

Por krei surteran regnon de sano, paco kaj amo necesas mondbildo kiu esprimas ĉiujn grandajn regulecojn de la vivo. La kreo de justa internacia mondregno ne nur estas demando de evoluigo de la materiaj sciencoj, ĉar samgrade gravas la demando krei sciencon de homaj agado kaj estado.

Dum la homoj ankoraŭ ne havas tian sciencon, ilia reciproka kunvivado ne povas fariĝi perfekta. Tia scienco de la amo, kiun kreis Martinus, do estas antaŭkondiĉo de la establo de daŭra paco sur la tero.

 

6.2 Kvantuma salto en la tuttera cerbo

En sia evoluo la terglobo troviĝas ĝuste nun en la plej granda ŝanĝo de evolua spiralo, kio implicas ke ĝi evoluas el meze de la “besta regno” estinte 100-procente egoisma estulo, al la sojlo de la “vera homregno” fariĝante 100-procente altruisma kaj ama estulo. Martinus ne uzis la esprimon kvantuma salto, kiu moderniĝis lige al la nuntempa konsci-evoluo. Male, Martinus fortege emfazis, same kiel cetere ankaŭ Karolo Darvino (Charles Darwin, 1809-1882), ke la evoluo ne okazas en saltoj, sed ke ĉia evoluo okazadas grade kaj kontinue danke al konstantaj ŝanĝetoj. Tial al mi persone ne plaĉas la esprimo kvantuma salto lige al konsci-evoluigo, ĉar tio multajn kredigas ke ili povas fari tian kvantuman salton per meditado, ke ili povas atingi kosman konscion en ĉi tiu vivo aŭ sia nuna enkarniĝo. Tio estas tute malebla al la homoj sur ilia nuna evolu-ŝtupo.

Tamen estas vero ke okazas sur la terglobo tre grandaj ŝanĝoj ene de relative mallonga tempo, se konsideri ke la vivo ekestis antaŭ ĉirkaŭ 3,8 miliardoj da jaroj, kaj ke ni antaŭ 3,8 milionoj da jaroj estis kvazaŭ simioj. Laŭ Martinus la terglobo nun komencis sian iniciĝan procezon, kiu kaŭzas ke post 3000 jaroj ĝi havos kosman konscion kaj iros kun la homoj en la veran homregnon.

6.3  La vera homregno post 3000 jaroj

La homa evoluo same kiel ĉiu alia evoluo en la naturo estas laŭregula kaj iras kun natura rapideco en unu tute difinita direkto. Konante la leĝojn de la evoluo, Martinus povis ĝuste antaŭdiri la iradon de la estonta evoluo.

Kiam temas ekzemple pri nenaskita infano, oni facile profetas ke ĝi komencos marŝi post unu jaro kaj paroli post du jaroj, kaj ke ĝi puberiĝos je iu difinita aĝo kaj plenkreskiĝos je iu difinita aĝo. Same kiel ekzistas por infanoj difinitaj evoluŝtupoj trapasotaj, antaŭ ol ili plenkreskiĝas, tiel ekzistas ankaŭ difinitaj evoluŝtupoj trapasotaj de ĉiu loĝata planedo, kiam ĝi evoluas al la plenkreska aŭ perfekta stadio.

Tiel same eblas paroli pri tio ke planedo trapasas diversajn embriajn kaj infanajn stadiojn en sia evoluo. Martinus tiamaniere ankaŭ povis antaŭvidi ke la terglobo el sia nuna dekkelkjarula aŭ pubera stadio evoluos plu ĝis la plenkreska stadio.

Post la unua mondmilito estis fondita LdN, la Ligo de Nacioj, kaj post la dua mondmilito estis fondita UN, la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj ambaŭ devas esti rigardataj kiel embriaj stadioj survoje al la kreo de la monda ŝtato.

“Internacia mondregno kreiĝanta” estas la titolo de ĉapitro 4 de Livets Bog 1 (LB1), kaj tie Martinus en kvindek paĝoj pritraktas la ĉefprincipojn kaj la antaŭkondiĉojn de la kreo de unu monda ŝtato sur tiu ĉi nia blua planedo.

“La venonta perfekta homregno” estas la titolo de la simbolo kiun Martinus klarigas en La Eterna Mondbildo 2, ĉapitro 26, kiun oni ankaŭ povas rigardi kiel koncentraĵon de la dirita 4-a ĉapitro de LB1.

Nur tre malofte Martinus en sia verkaro indikas konkretajn tempojn de la evoluo, sed kelkfoje tio povis okazi en prelegoj kaj demandaj lecionoj. Sed en la ĉefverko li indikas ke la pliparto de la surteraj homoj post ĉ. 3000 jaroj estos finevoluintaj homoj kun kosma konscio, kaj tiuj finitaj homoj tiutempe estos establintaj internacian mondregnon ĉi-tere kun cirkonstancoj tiel justaj, belaj kaj mirindaj ke oni devas rigardi ĝin kvazaŭ teran paradizon. La tera homo de hodiaŭ ankoraŭ estas unu el la mamuloj, sed post 3000 jaroj ĝi do forlasos la “bestan regnon” kaj suriros novan ekzistonivelon, kiun Martinus nomas “la vera homregno”, kie ĉies psiko aŭ konscio estos liberigita pri la lastaj restaĵoj de siaj bestaj konsci-tendencoj. (LEM1 par. 11.42; LB1 par. 248).

Do en la daŭro de 3000 jaroj la pensoj de la homoj transformiĝos el egoismaj kaj negativaj pensospecoj al pozitivaj, amaj kaj logikaj pensoj, kiuj unuigos ilin en unu regno, kaj ne temos nur pri la unuiĝintaj ŝtatoj de la mondo, sed pri tio ke ĉiuj ŝtatoj unuiĝos en unu tutmondan regnon.

 

6.4 Krista politiko post 500 jaroj

En prelegoj kaj interparoloj Martinus tamen povis doni kelkajn pliajn kronologiajn taksojn pri la evoluo. Antaŭ ol la mondo fariĝos unu ŝtato, unu subcelo estos la establo de la unuiĝintaj ŝtatoj de la mondo, kompare al kiu la nuna UN estu rigardata nur kiel ĝia embria stato. La establo de la unuiĝintaj ŝtatoj de la mondo, tuttera regno de paco, daŭros kredeble nur ĉ. 5-600 aŭ 700 jarojn laŭ eldiro de Martinus surbendigita.

En prelego konekse al la vera homregno venonta post 3000 jaroj Martinus menciis ke post ĉ. 1500 jaroj la unuaj homoj komencos havi kosman konscion kaj ekkapablos materiigi sin en la fizikan mondon. Sed jam antaŭ tio la homoj komencos travivi kosmajn ekbrilojn.

Homojn kun kosma konscio Martinus nomas “kristaj estuloj”, tial ke ankaŭ Kristo havis kosman konscion. Kristo krome estis sur tiu evoluŝtupo kie oni delonge lasis la bestan regnon kaj enhejmiĝis en la vera homregno kaj en la spiritaj regnoj. (LEM3 par. 33.73).

En sia 90-jara naskiĝtago en 1980 en sia lasta publika prelego antaŭ 1200 aŭskultantoj en Falkoner Centret en Kopenhago, Martinus indikis tempodaŭron de 500 jaroj, kiu sufiĉus por atingi subcelon en la evoluo al la vera homregno, nome tiam kiam estos kondukata justa politiko konforme al la principoj de la ĉioamo.

Martinus diris: “Multaj homoj trovas la kristanismon naiva kaj kredas ĝin pasintaĵo. Sed nun venos periodo kun nova kulturo, en kiu oni kondukos kristan politikon. Mi taksas ke estos tre granda krista politiko en la mondo post 500 jaroj.” (Kosmos n-ro 8/1991, 9-10/2004).

 

6.5 Kial Martinus ne eniris politikon?

Pluraj homoj entuziasmiĝintaj pri la analizoj de Martinus demandis lin kial li ne eniru politikon. Laŭ ili, li povus tie estigi diferencon kaj tiamaniere helpi krei pli bonan mondon. Al tio Martinus respondis tre mallonge kaj precize: “Oni ne povas ŝanĝi homojn per politiko”.

Kontribue al la kreo de pli bona mondo li nenion pli bonan povus fari ol krei la kadrojn de nova scienca monda moralo, farante kosmajn analizojn kaj ellaborante sian kompletan verkon La Tria Testamento.

Eĉ se oni enkondukus la plej bonan penseblan politikon, oni ne povus ŝanĝi la spertomason aŭ la talentomason de la unuopa homo kaj per tio lian evolu-ŝtupon. Kiel ekzempleton oni povas mencii ke en la eksa Sovetunio oni provadis per politiko igi ĉiujn ateistoj, sed post la disfalo de la unio la ortodoksa eklezio kaj la subpremita religieco reekfloris. Ne, oni ne povas ŝanĝi homojn per politiko.

La transformiĝo de la homoj el egoismaj al altruismaj estuloj ne estas demando de volo aŭ de decido. Ĉiu unuopa estulo evoluas nur surbaze de siaj propraj travivaĵoj kaj spertoj.

Koncerne politikon kaj politikistojn ni do havas tiujn politikistojn kiujn ni meritas. Estas konsekvenco de nia evolu-ŝtupo kaj de la leĝo de altiriĝo kaj forpuŝo, ke ni estas naskataj ĝuste sur tiun planedon kaj en tiun landon kiuj plej konformas al nia evoluo.

Kvankam oni eble ne povas homojn ŝanĝi per politiko, tio tamen ne malhelpas ke tiuj politikistoj kiuj estonte havos la gvidadon, plene konforme al la pli alta evoluŝtupo de la homo favoros tian tutterglobe komplete ĉioaman kaj justan politikon, kiun Martinus nomas “krista politiko”.

Ama kaj justa politika sistemo ne povas esti bazita sur ekonomia kaj milita potenco, sed sole sur socia ekvilibro, en kiu neniu homo estos ekspluatata aŭ subpremata.

 

6.6 Libereco kaj paco

“Amo signifas doni liberecon”, Martinus diras tute mallonge. Politiko bazita sur ĉioamo estas esprimo de la plej alta formo kaj de demokratio kaj de komunismo, de libereco kaj de paco.

Ĉiuj homoj sopiras la grandan celon, la liberecon. La homoj serĉas liberecon en ĉiuj kampoj, interalie en politiko, scienco, religio kaj arto. Sed ofte oni vidas, ke kiam homoj provas liberigi sin pri la eksteraj ligoj, tio okazas koste al la paco.

Homoj ankaŭ povas esti ligitaj en malsanoj kaj malĝojaj sortoj. Por liberiĝi ili devas akiri klarecon pri la ligoj kiuj bridas ilin. La homoj devas lerni vivi en kontakto kun la leĝoj de la naturo kaj de la vivo por povi fariĝi tute liberaj. Ofte homoj kredas ke malhelpas ilian liberiĝon la eksteraj ligoj, dum la kosmaj analizoj montras ke ili estas ligitaj pro tio ke ili estas disreviĝintaj, kritikemaj, agacitaj, koleraj ktp. Per tiaj pensoj oni sin ne liberigas, male oni sin ligas al aliaj homoj.

Se oni volas konstrui mondon en kiu ĉiuj homoj vivos en libereco kaj paco, oni facile komprenos ke la libereco kiun oni volas atingi ne estu akirota koste al la libereco de aliaj. Se oni volas fari mondon en kiu ĉiuj estas feliĉaj, la akiro de feliĉo fare de unu persono neniam povu okazi koste al la feliĉo de aliaj. Tio estas scienca logiko.

6.7 Ĉu ideala socio estas utopio?

La ideo de nova kaj pli bona mondo vivas depost kiam niaj pragepatroj komencis revi pri la paradizo. En la mezepoko ekestis la imago pri Kuklando, en kiu ĉiuj homoj povus vivi senzorge. Saĝaj homoj desegnis mapojn pri tiu mirinda lando, kiu laŭdire situus ĉe la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso en la nuna Irako.

La angla juristo, ŝtatisto kaj aŭtoro Thomas More (1478-1535) skribis libron kiu estis fikcia vojaĝpriskribo de la ideala socio Utopia. Li la unua ekdiskutis la ideon ke nova kaj pli bona mondo estas io kion ni mem devas peni por konstruadi. La utopio de Thomas More baziĝas sur du modeloj de la antikveco, nome La Ŝtato de Platono kaj Veraj rakontoj de Lukiano.

La fondo de la komunisma Sovetunio kaj de la libera urbo Christiania ankaŭ estas rigardeblaj kiel provoj krei idealan socion.

Ankaŭ laŭ Martinus ni mem devas peni por konstrui tiun idealan socion. Sed tio ne estas afero kiun oni povas simple decidi fari, ne estas demando de volo, estas demando de evoluo. Por laboro bona, temp’ estas bezona!

Tio kio hodiaŭ malhelpas la homojn starigi idealan socion, estas do ilia imanenta besta aŭ egoisma naturo. Sur la nuna evoluŝtupo tial ankoraŭ ne eblas fari idealan socion, ĉar la tera homo kiel dirite estas estulo sfinksa, duone besto kaj duone homo. Unuflanke ni havas bestajn kaj egoismajn tendencojn, aliflanke ni havas humanajn kaj altruismajn tendencojn.

Multaj homoj diras ke ĉiam estis milito, kaj milito ĉiam daŭre estos. Ili opinias ke estas utopio kredi ke la homoj iam sukcesos fari idealan socion.

Martinus diras male ke la kreo de tia ideala socio estas neevitebla, ĉar danke al la regulecoj de la evoluo li povas montri ke la evoluo senperfide certe kondukas al la kreo de vera homregno sur la tero. Ĝi ne povas malsukcesi; la kreo de ideala socio ampleksanta nian tutan planedon estas deviga ŝtupo en la plua evoluo.

6.8 Ĉu la evoluo estas laŭdirekta?

La evoluo same kiel ĉiuj aliaj fenomenoj en la naturo estas submetita al difinitaj naturleĝoj, kiuj kaŭzas ke ĝi fakte estas kiel unudirekta strato. La evoluo povas iri nur laŭ unu direkto, nome supren kaj antaŭen. Ĉia evoluo estas bazita sur akumulitaj spertoj. La maso de spertoj nur povas kreski, kaj tial la evoluo estas unudirekta, ĝi nur povas konduki al perfekteco. Loke povas ŝajni ke la evoluo iras malantaŭen, kiam oni faris erarojn, sed ĝuste la spertado de la konsekvencoj de la eraroj estas tio kio antaŭenpelas la evoluon. Cetere oni evoluas ĉiufoje kiam oni trejnis aŭ ekzercis sin. – Laŭ Martinus la diraĵo “ekzercado faras la majstron” estas kosma vero. Ĉiufoje kiam oni ion travivis aŭ spertis, oni evoluis.

La rezulto aŭ la esenco de ĉia ekzercado kaj spertado koncentriĝas en iuj mikro- kaj supermikrokosmaj energiaj strukturoj, kiujn Martinus nomas talentonukleoj, kiuj enposteniĝas en la eterna parto de la strukturo de la estulo, tiel ke la spertorezultoj postvivos la pereon de la korpo. (LEM2 par. 17.4). La temo de talentonukleoj kaj evoluo estas la ĉefa temo de mia libro Martinus, Darvino kaj inteligenta dizajno (danlingva, Borgen 2007).

Homo ricevinte sufiĉe multe da militaj spertoj ne plu volas iri al milito. Kvankam povus ŝajni ke la evoluo iras malantaŭen, militado tamen estas la vojo al paco.

La homoj ne nur satiĝos pri milito, ili ankaŭ satiĝos spertante la efikojn de besta kaj egoisma kondutmaniero. Tiu formiĝado de spertoj kaŭzos ke la egoismo reale fariĝos la vojo al humaneco, same kiel malsanado estas la vojo al sano.

Oni ne povas riproĉi al la bestoj ke ili estas egoismaj, la memkonserva instinkto estas dia dispono, kiu kaŭzas ke ĉiuj bestoj luktas por pluvivi en la senindulga besta regno, kie la ekzisto estas batalo de ĉiuj kontraŭ ĉiuj.

Sed en la sociala ŝtato la kulturhomoj iom post iom povos vivi sen la memkonserva instinkto tiel necesa al la bestoj, kaj iom post iom anstataŭos ĝin humana instinkto aŭ urĝiĝo helpi la malfortulojn. Ĉi tiu spertobazita laŭgrada evoluado de la humaneco estas tio kio konsistigas la naturan bazon por establo de la perfekta humana mondregno sur la terglobo.

 

6.9 La ŝtato estas reprezentanto de la altruismo

Estas facile kompreneble ke libereco estas la granda idealo por la homoj, sed ja prefere estu “libereco sub respondeco”, laŭ kutima diro. La bestoj ja ankaŭ estas liberaj en la ĝangalo, kaj tie la fortuloj havas la liberecon kaj la rajton subigi al si la malfortulojn kaj eĉ mortigi ilin.

Sed kontraste al la ĝangala leĝo la unua formo de humana leĝodonado ĝuste strebas protekti la malfortulojn, kio povas okazi per tiaj leĝoj kiel: ne ŝtelu, ne mortigu. Tiaj leĝoj protektas la malpli fortan kontraŭ ekspluato fare de la pli forta. La ŝtato kun leĝodonado tial estas reprezentanto de la altruismo en la homaj socioj. La leĝaro ankoraŭ estas neperfekta kaj ne tute justa, sed ĝi estas evoluigata.

En la riĉaj socialaj ŝtatoj oni nun vidas ke estas farita longa vico da leĝoj kiuj provas, tiom kiom eblas, protekti ekonomie malpli favoratan homon kontraŭ ekspluato fare de iu pli ruza aŭ forta. Estas klare videble ke dum la homoj iĝas ĉiam pli humanaj, ili ankaŭ favoras pli justan dividon de la bonoj kaj resursoj de la mondo. Kio efektive estas la argumento por maljusta divido de la valoroj de la terglobo? – Liberalismo kaj kapitalismo! – Estas la rajto de la plifortuloj ekspluati la malpli fortan, la samo kion ni vidas en la ĝangalo.

Aliflanke, por esti justa necesas diri ke sur la nuna evolu-ŝtupo liberalismo kaj kapitalismo estas la sistemo plej bona kaj plej stimula por homoj, sed sur pli alta evoluŝtupo oni rerigardos ĝin kiel sistemon maljustan, primitivan kaj kruelan.

6.10  La privata kaj la komuna interesoj

Same kiel povas esti en la menso de la unuopa homo batalo inter la besta kaj la homa tendenco, inter egoismo kaj amemo, tiel ankaŭ en la konscio de la terglobo okazadas batalo inter la besteco kaj la homeco. En la monda socio tia batalo okazas en la formo de luktado inter “la privata intereso” kaj “la komuna intereso”. La privatan intereson reprezentas “la mona potenco”, dum la komunan intereson reprezentas “la ŝtata potenco”. Ĉar la mona potenco ne rezignas libervole pri siaj povoj, ni vidas laborkonfliktojn inter labordonantoj kaj laborprenantoj. El la flanko de la ŝtato ni vidas leĝproponojn kies celo estas limigi la kapitalpotencon per pli justa disdivido de la mono en la socio. Ĉiuj tiuj aferoj estas pli detale analizitaj en LB1, ĉap. 4, par. 95-104.

La moto de la privata intereso kaj egoismo estas “ĉiu por si mem estas la plej kara”, dum la moto de la komuna intereso kaj malegoismo estas “pli feliĉe estas doni ol ricevi”.

Je tutmonda nivelo la “naciismo” estas esprimo de la egoismo de la landoj, kaj la “internaciismo” estas esprimo de ilia malegoismo. La evoluo iros laŭ la direkto de tio ke la malegoismo aŭ la komuna intereso alproprigos al si ĉiujn valorojn de la tero. Tia demokratia komunismo estos enkondukebla ne per “revolucio”, sed sole per “evolucio”.

En tiu tuttera evolu-procezo oni klare vidas ke ĉiam pli necesiĝas tutmonda aŭtoritato kaj senpartia internacia kortumo.

6.11  La falsa negoca principo

Kadre de kapitalismo kaj liberalismo oni favoras lasi merkatajn fortojn nebriditaj, kio implicas ke kadre de la leĝo la plifortulo havas la rajton ekonomie ekspluati la malplifortulon. Se varo malabundas, ĝia prezo plialtiĝas, sen tio ke la varo samgrade pliboniĝas. Oni pretas pagi pli multe ĉar oni estas en bezono, pro tio ke la varo maloftas. Martinus skribas: “Riĉigi sin mem danke al la bezono kaj nehavo de aliaj homoj parencas al ĉantaĝo”. (LEM2 par. 26.9).

Invokante liberecon, oni en la liberalismo same kiel en la ĝangalo favoras la rajton de la plifortulo subigi kaj ekspluati la malplifortulon. Sed la tasko de la leĝdonado estas ĝuste la malo, nome protekti la malfortulon aŭ tiun kiu ne povas mem protekti sin. Oni ne povas postuli liberecon pri ĉio, oni ne povas havi liberecon ŝteli kaj mortigi, tio estas leĝe malpermesita. La gajno aŭ superprezo de la komerca mondo reale estas, laŭ Martinus, kamuflita principo de rabado. (LEM2 par. 26.12).

Nun oni kompreneble obĵetos ke oni aĉetante kaj vendante bezonas havi gajnon, ĉar kiamaniere alie vivus la komercistoj. – Jes, tio estas tute vera, ĉar la sistemo havas tutmondan formaton kaj neniel povas ŝanĝi ĝin unuopa homo aŭ iu registaro aŭ politiko. La ŝanĝo de la sistemo estas sole nur demando de evoluo kaj povos okazi nur je tutmonda nivelo. La venontaj ekonomiaj krizoj kaj kolapsoj, jen je nacia, jen je tutmonda nivelo, klare montros al la homoj ke la nuna sistemo estas malĝusta. En la momento de verkado en 2009 estas granda internacia banka krizo, kie oni denove vidas ke la solvo ne estas la malbrido de la merkataj fortoj, la proponado kaj postulado, sed male laŭplana intervenado fare de la ŝtato.

Sed la granda plimulto de la teraj homoj plu fervoregas pri la nuna sistemo de privata proprieto, la negoca principo kaj la nebriditaj merkataj fortoj.

Martinus skribas: “Sed pro sia neperfekteco aŭ nefinita stato la sistemo tamen estas malobservo de la kosma monda moralo same kiel ĉiuj ceteraj malobservoj de la kosmaj leĝoj, en kiuj vivas la homoj. Tial la homoj ricevos la karman suferon aŭ ragnarokon rezultontan el tio. Tiuj sperto, scio kaj evoluigo de la amo al la proksimulo, kiujn tio estigos en la konscio de la homaro, estas la absolute solan faktoro, kiu povos ŝanĝi la sistemon. Kaj lige kun la spirita scienco tiu ŝanĝo okazos kaj ekonomie solviĝos en kulmina justeco kiel finrezulto.” (LEM2 par. 26.12).

La vera negoca principo konsistas en la interŝanĝado de varoj laŭ la principo “egalvaloro kontraŭ egalvaloro”, dum la falsa negoca principo estas bazita sur alproprigo de laŭeble granda valoro kontraŭ laŭeble malgranda rekompenco.

La vera negoca principo kulminas en tiu “pli feliĉe doni ol preni”, kiu estas la perfekta kondutmaniero kaj forigos ĉiujn kontraŭsociajn akumuliĝojn de materiaj valoroj en la formoj de kapitalo kaj privata proprieto, favore al la kreo de totala socia ekonomia ekvilibro tutmonda, tiel same inter la unuopaj nacioj kiel inter la unuopaj homoj. Tiamaniere en la monda ŝtato estos nek riĉuloj nek malriĉuloj. (Vidu LB4 par. 1333).

Martinus skribas: “Nek “malriĉuloj”, nek “riĉuloj”, sed ĉioprogresiga bonstato el ĝojo, feliĉo kaj beno al ĉiuj teraj homoj sur la tuta terglobo estos dominanta faktoro.” (LB4 par. 1333).

6.12 La problemo de senlaboreco

Hodiaŭ estas kvazaŭ superfluo da homoj, ĉar estas ĉiam kreskanta grupo da senlaboruloj por kiuj ne ekzistas dungo. Ni frontas ŝajne nesolveblan problemon. Tre bone estas ke ekzistas sindikatoj, senlaborecaj fondusoj kaj subvenciaj aranĝoj, sed ĉio tio estas nur provizoraj solvoj, ili ne povas fundamente solvi la problemon de senlaboreco.

La senlaboreco fariĝis tutmonda problemo, kiun neniu nacio nek iu ajn politika partio de la mondo povas solvi. La senlaboreco, kiu en pli vasta perspektivo estas nedaŭra, estas sekvo el la natura evoluo kaj kulturkreo de la tera homo. Sed lige al la kreo de nova monda moralo kaj de nova monda kulturo montriĝos la neceso harmoniigi la politikan vivon al la plua evoluo de la homo.

Martinus skribas: “Kaj dum la terhoma politiko aŭ la terhomaj regadformoj ne estas harmoniigitaj kun tiu kursoŝanĝo farita de la naturo mem, la senlaboreco kreskos kaj kreskos ĝis ĝi estos tiu potencfaktoro per kiu la naturo faligos la nunan sintenon de la tera homo pri individua proprieto kaj civitaneco.” (La homa laborkapablo, Kosmos n-ro 8/2006).

Oni argumentis ke maŝinoj kaj nova teknologio kulpas pri pliiĝo de la senlaboreco. Maŝinoj, komputiloj kaj robotoj ĉiam pli multe transprenas el la homa laboro. Sed sen kursoŝanĝo nur ĉiam pli malgranda grupo da homoj havos aliron al laboro, nome tiuj kiuj posedos la maŝinojn, kaj tiuj kiuj manipulos ilin. Ili fine ekhavus la potencon en la socio, se la evoluo ne havus pli altan celon.

6.13  La ĝusta monda administrado

Kio do estas ŝanĝenda en la nuna socia sistemo? – La socia sistemo devus ŝirmi ĉiujn valorojn kaj resursojn favore al la komuna intereso kaj ne favore al la privata intereso. La privata intereso havas egoisman aŭ bestan naturon, kiu tre bone funkcias en la besta regno kaj en la pli primitivaj partoj de la homa socio, sed ĝi ne povas fundamenti kreon de daŭra paco surtera.

La komuna intereso devas antaŭi la privatan intereson, kaj ni ja ankaŭ vidas ke la socia evoluo jam iras tiudirekte en la modernaj socialaj ŝtatoj. Pere de heredaj kaj aliaj impostoj la privata kapitalo grade transiros al la ĝenerala publiko aŭ al la ŝtato.

Ne eblas solvi la problemon de senlaboreco pro la nunaj kapitalrilatoj, en socio kiu havas miksan ekonomion bazitan sur ambaŭ el la privata kaj ŝtata kapitaloj. La problemon oni povas solvi nur per justa administrado de ĉiuj mondaj valoroj.

Martinus skribas: “La evoluo neeviteble kondukos al la kreo de internacia monda ŝtato, en kiu aŭtoritato enoficigita de la plimulto kontrolados ke neniu homo povu vivi je la kosto de aliaj, kaj ke al neniu homo mankos la laboro necesa por vere feliĉa vivo. Ĉar la monda socio tiutempe posedos ĉiujn valorojn, la koncepto “mono” ne plu ekzistos. La sola valoro en ĉi tiu socio estos la homa laborkapablo. (La homa laborkapablo, Kosmos n-ro 8/2006).

Ĉar estos nur unusola labordonanto sur la terglobo, nome la monda ŝtato, eblos redukti kaj dividi la laboron egale al ĉiuj homoj, tiel ke neniu estos senlabora. Ĉiu homo rajtas laboron por gajni la ĉiutagan panon kaj loĝlokon. Estas kvazaŭ krimo fare de la socio ne prizorgi ke ĉiuj povas havi la naturan laboron necesan por la konservado de la vivo.

6.14 Abolo de la monsistemo kaj de la privata proprieto

La negoca principo kun sia troa prezo estas la kaŭzo de la grandaj akumuliĝoj de privataj valoroj kaj kapitalo. La negoca principo en sia origina kaj perfekta strukturo funkcias per var-interŝanĝo en kiu oni donas egalvaloron kontraŭ egalvaloro. En tiun rilaton mono estis enkondukita kiel praktika interŝanĝilo. Ekzemple povus esti tre malpraktike se oni enirus vendejon volante interŝanĝi suĉporkidon por nova vestokompleto.

Mono ne konsistigas valoron en si mem, la homaj krea kaj labora kapabloj estas ĝia sola efektiva valoro. Sed la nuna ekonomia sistemo de kapitalismo, liberalismo, nebriditaj merkataj fortoj ktp. malebligas al homoj akiri enspezojn sen laboro.

Se iu aĉetas tablon de valoro respondanta al 10 laborhoroj kaj tuj pluvendas ĝin kontraŭ valoro respondanta al 20 laborhoroj, li ekhavis la valoron de 10 homaj laborhoroj, mem kontribuinte neniom da laboro. Jen oni facile kalkulas ke ie en la sistemo devas esti homo kiu laboris dum 20 horoj, sed estas malsufiĉe salajrita kaj ricevas pagon nur por 10 laborhoroj. Kiam unu persono ie en la sistemo senlabore akiras enspezon, aliloke en la sistemo iu alia persono seniĝas pri responda valoro. De ie ja devas veni la mono. Tiamaniere oni kadre de la leĝo povas ŝteli la valoron de la laboro de aliaj homoj. Borsaj kaj valutaj spekuladoj, uzuro kaj negocoj kun troa prezo estas ekzemploj de tio. Plej profunde, senlabore akiritaj enspezoj estas ŝteloj de laborplenumoj de aliaj homoj.

Homo dum sia tuta vivo en la labormerkato povas plenumi difinitan nombron da laborhoroj, kiujn ni povus nomi “tutviva laborsumo”. Sed danke al la negoca principo, homo dum sia vivo povas krei al si riĉaĵojn kiuj respondas al la tutviva laborsumo de 10, 100 aŭ 1000 homoj. Ĉu tio povas esti justa? – Kiamanere unu homoj dum sia vivo povus plenumi same multe da laboro kiel 1000 homoj?

En Eŭropo oni strebas enkonduki komunan valuton aŭ monunuon, € – la eŭron. Tiajn strebojn oni vidos ankaŭ pli malfrue en la estonteco je tutmonda skalo. Je iu okazo oni sendube ĉi tie sur la tero ankaŭ havos unu komunan valuton aŭ monunuon.

Sed Martinus skizas ke la monsistemo pli malfrue en la estonteco estos abolita, kaj ke la sola valuto aŭ monunuo tiam ekzistanta estos la homa laborhoro. Ĉiu homo tiutempe havos universalan kontokarton aŭ vivpasporton, kie estos registrite kiom da horoj oni laboris. La sola pagilo kiun oni havos, estos la persone plenumitaj laborhoroj. Oni tiamaniere ne povos alproprigi al si la valoron de la laborhoroj de aliaj homoj. Pli detala ekspliko de tiuj rilatoj estas trovebla en LB1, ĉap. 4.

La privata proprieto estos abolita favore al komuna proprieto. La monda ŝtato posedos la sumon de ĉiuj resursoj, teritorioj kaj naturaj riĉaĵoj de la tero kaj certigos justan dividon.

La tuta ekonomia sistemo de la tero estos kalkulata de grandegaj komputiloj kiel komuna mastruma kalkulaĵo por ĉiuj homoj de la tero. Vivnivelo, kiu situos longe super la hodiaŭa vivnivelo, estos politike fiksita. Oni ekzemple povus decidi ke ĉiu homo posedu telefonon, komputilon, aŭton ktp., pro kio tiuj objektoj estos produktataj en la fabrikoj de la monda ŝtato kaj de tie iros rekte al la konsumantoj sen plikostigaj interŝtupoj kun komercistoj kaj importantoj.

 

6.15 La laborkondiĉoj en la monda ŝtato

En la estonta ŝtato oni ne vidos ke milionoj da homoj mortas pro malsato kaj malriĉeco dum aliaj vivas en superfluo kaj trokonsumo. Tute simple estos neniu ebleco krei klasajn diferencojn aŭ ekonomiajn rangodiferencojn, neniu povos ekspluati aliajn. Ĉiuj estos bonhavaj, kaj oni povos ĝui la bonojn de la vivo sen ke aliaj devos vivi en malriĉeco kaj humiliĝo.

Infano kiu venas en la mondon, ne estos ekonomia ŝarĝo al siaj gepatroj, ĉar la monda ŝtato pagos ĉiujn kostojn. En la lernejo la infanoj ne nepre ricevos la saman instruadon, nur ĉar ili havas la saman aĝon. Ĉiu infano estos instruata laŭ siaj inklinoj, interesoj kaj talentoj, por ke ĝi ĝuste en tiu kampo fariĝu lerta kaj laŭeble utila al la socio.

La monda registaro same multe interesiĝos pri la kapabloj kaj inteligento de ĉiu homo kiel multaj registaroj hodiaŭ interesiĝas pri impostoj kaj aliaj ekonomiaj demandoj. Se oni estas muziktalenta, oni ricevos edukon en muziko. Se oni havas siajn kapablojn kaj intereson en biologio aŭ tekniko, oni havos sian edukon en tiuj kampoj. Tiamaniere ĉiu kontribuos sian parton por la konservado de la monda ŝtato en tiuj kampoj, kie oni havas siajn talentojn kaj inklinojn.

 

6.16 Vivpasporto kaj laborkvitancoj

La sola vera valoro kiun havas la homoj, estas la homa laborkapablo, ĉar ĝi estas la sola kiu povas transoformi la materialojn en vivproduktojn en la ĉiutaga ekzisto. (Estonta monda kulturo, Kosmos n-ro 5/2006).

Por konservi la deciditan vivnivelon de la monda socio, ĉiuj homoj devos fari devigan laboron, kiu tamen daŭros nur kelkajn horojn semajne. La monda ŝtato povos science per grandaj komputiloj precize elkalkuli, kiom da laborhoroj kostos la vivkonservo de ĉiu homo. Farinte kvanton da laboro, oni ricevos laborkvitancon kiu estos la sola pagilo de la individuo, kaj ĝi permesos utiligi la ŝtatajn transportilojn, aviadilojn aŭ fervojojn kaj viziti la ŝtatajn teatrojn, kinejojn, muzeojn, ekspoziciojn, trafikilojn kaj nutraĵojn laŭ amplekso kiu respondos al precize tiom da laborvaloro kiom estas indikita en la kvitanco. (Eventuale vidu LB1 par. 112).

Neniu gajnas monon, ĉiuj pagas per laboro. Se oni deziras disponi pri pli multaj el la bonoj krom la ordinaraj, oni devas pagi per respondaj ekstraj laborhoroj.

Proksimume kiel oni hodiaŭ havas kreditkarton, oni do estonte havos vivpasporton aŭ vivkonton, en kiu ĉiuj oniaj laborhoroj estos registritaj, kaj persone plenumitaj laborhoroj estos la sola ekzistanta pagilo kiun oni disponos. Se oni ekzemple deziras ekstran aŭton, tio estas havebla. Tiam estos farita kalkulo pri la nombro da laborhoroj necesaj por fari aŭton, kaj tiam oni devos labori respondan nombron da horoj en sia propra laborkampo.

Malgranda pocento el oniaj propraj laborhoroj iros al fonduso por infanoj, malsanoj kaj aĝiĝo, tiel ke ĉiu pagos por si mem, kaj neniu estos ŝarĝo al aliaj.

Se oni havos infanojn, oni povos elekti mem prizorgi ilin kaj ricevi laborkvitancojn pro tio, aŭ prizorgigi ilin per aliaj, dum oni mem laboras alikampe ricevante laborkvitancojn pro tio.

Malaperos la heredaj, spekulaj kaj loteriaj gajnoj kaj la similaj senlabore akirataj enspezoj, kaj estos nenia patentado aŭ posedo de kopirajto. Ĉiu inventinto, sciencisto kaj artisto ricevos laborkvitancojn por sia laboro same kiel ĉiuj aliaj, kaj oni faros sian laboron profite kaj plezure al ĉiuj homoj. Per la interreto estos libera aliro al ĉiaj televidoj, muzikaĵoj, informoj kaj klerigiloj de la tuta mondo.

 

6.17 Multaj profesioj malaperos

Ne estos konkurantaj firmaoj ofertantaj aliron al telefono, televidaj kanaloj kaj interreto. Ĉio tio estos senpage disponigita al ĉiuj loĝantoj de la planedo. Estos neniu reklamado kaj neniu komercistaro, male estos afereca informado al la konsumantoj. Kiam difinita vivnivelo estos politike fiksita, tiam aŭtoj, televidiloj, komputiloj ktp estos liverataj rekte de la produktejo al la konsumanto sen plikostigaj interŝtupoj. La varoj plikostiĝas, sed ne pliboniĝas, pasante tra la interŝtupoj de la komercista medio.

Ne troviĝos poŝtaj, bankaj kaj asekuraj kompanioj konkurantaj pri la klientoj, ekzistos nur unu banko kaj unu asekuro en la formo de la vivpasporto, kiun oni ricevis de la ŝtato. Malaperos multegaj neproduktivaj laboroj ligitaj al ĉiuj specoj de biletkontrolo, dogano kaj imposto.

La armeojn kaj militŝiparojn de ĉiuj landoj oni anstataŭigos per internacia nepartia monda polico, kiun kontrolados nepartia monda kortumo. (Vidu LB1 par. 102). La internacia kortumo en Hago kaj la UN-soldatoj estu rigardataj kiel embriaj stadioj de tiu evoluo.

Longa vico da neproduktivaj profesioj, pri kontrolado, komercado, reklamado, militado, malaperos favore al ĝenerala malpliigo de la labortempo. Se ekzemple aperos mirinda teknika invento kiu povos redukti la laboron al la homoj, tio ne kiel hodiaŭ rezultigos senlaborecon, sed malpliigon de la labortempo al ĉiuj homoj sur la tero, ekzemple de kvin minutoj semajne. Ĉiu invento sen patento tiamaniere utilos al la tuta homaro, kaj oni vidos ke “la maŝinoj estas niaj amikoj”. Tio respondas al la Biblia promeso aŭ profetaĵo ke la homo subigos al si la teron. La homoj laborigis por si la elementojn. Per nura butonpuŝo homo povas startigi centralon, kapablan produkti milionojn kaj milionojn da ĉevalfortoj.

6.18 Libertempo kaj studotagoj

En la monda ŝtato la homoj havos ĉiam pli da libertagoj, sed tiujn oni ne pasigados nur en neniofarado. La anticipajn simptomojn de ĉio tio ni hodiaŭ vidas en la formo de vesperlernejoj kaj popolaj universitatoj. Ĉar mankos materia aŭ fizika laboro, la laboro havos pli spiritan naturon. La monda ŝtato senpage disponigos instruistojn kaj instruadon, tiel ke oni povos studi filozofion, historion, arton, sciencon, lingvojn, ekonomikon, metiojn, ĉion laŭ tio kie oni havas siajn specialajn emojn, interesojn kaj lertojn. Oni ankaŭ povos studi spiritan sciencon kaj tiel kontaktiĝi al la leĝoj de la vivo, tiamaniere altiĝante por la akceptemo de la estonta granda naskiĝo. (Vidu LB1 par. 109).

Ĉiuj homoj en la estonteco estos tre kreaj kaj estos grandaj artistoj en ĉiuj penseblaj kampoj. Ĉiu homo fariĝos geniulo en praktike ĉiuj artaj kampoj, kaj fine estos genia viv-artisto. La homoj estos feliĉaj kaj vivos en krea ĝojo, ili distros unu la aliajn danke al ĉiuj siaj geniaj kaj brilaj talentoj. Kiel viv-artistoj ili distros la proksimulon, kio ankaŭ signifas servi al sia proksimulo.

Martinus: “La kristanismo estas maniero de manifestiĝo, kiu ne perfektiĝos ĝis ĝi estos genieco en la konscio kaj kondutmaniero de la estulo. Ĝi estas ne malpli ol la plej granda arto kiu ekzistas, ĉar ĝi estas la vivarto mem. Vivadi estas arto de la plej altega grado. (La kreado de la kulturo, libro n-ro 24, ĉap. 16).

6.19 Kosma komunismo

Ĉapitro 4 de Livets Bog 1, Internacia mondregno kreiĝanta, iusence estas la granda politika manifesto de Martinus. La sama temo cetere estas diskutita en Livets Bog 4, kie li uzas la esprimon “kosma komunismo”, dirante ke “la evangelio de la komunismo” reale estas la Nova Testamento. (Vidu LB4 par. 1334).

Martinus skribas: “Jesuo de Nazareto, la fonto de la kernaj ideoj de ‘la Nova Testamento’, tiusence estas la unua kaj plej granda ‘komunisto’ de la mondo. Lia ecaro aŭ kondutmaniero prezentas la bildon aŭ modelon laŭ kiu la tera homo ŝanĝiĝos, estinte sklavo de la ‘falsa negoca principo’ kaj estonte genia plenumanto de la ‘vera negoca principo’, kiu kulminas en “pli feliĉe doni ol preni”, kaj danke al kiu dia kondutmaniero oni praktikos ĉian neniigon de la kontraŭsociaj amasiĝoj de materiaj valoroj favore al totala socia ekonomia ekvilibro inter ĉiuj ŝtatoj same kiel inter individuoj.” (LB4 par. 1333).

6.20 La dek du punktoj de Martinus pri la plenumo de la granda ordono de amo fare de la tera homo

 

  1. Ĉiuj formoj de venko de la altruismo super la egoismo (la venko de la komuna intereso super la privata intereso).
  2. Kreo de internacia demokratia monda regado.
  3. Malarmado de ĉiuj landoj favore al establo de internacia senpartia monda polico.
  4. Evoluigo de internacia malkaŝa ‑ ne sekreta ‑ plej supera leĝodona organo kaj justico kiuj, reprezentante la estulojn de la scienco plej elstarajn en spiritaj kiel ankaŭ en materiaj kampoj, povos esti kvalifikitaj distingi inter “abnormaj agoj” kaj “krimoj”, – konas la iradon de la evoluo kaj la eternajn leĝojn de la vivo, kaj tiel povos esti garantio de absolute perfektaj juĝado kaj justeco al ĉio kaj ĉiuj.
  5. Abolo de privata posedo de la valoroj favore al ilia proprigo al la monda ŝtato.
  6. Abolo de mono favore al la enkonduko de persone farita laboro kiel sola pagvaloro kaj de ties kvitanco kiel sola persona pagilo.
  7. Establo de infana, maljunula kaj malsanula fonduso komuna por la tuta monda ŝtato surbaze de depagoj el la laborkvitancoj.
  8. Utiligo de la maŝinoj por malplilongigo de la materia labortempo favore al studotagoj kaj spirita esplorado.
  9. Abolo de ĉia violenta politiko kaj sangoverŝado.
  10. Abolo de torturaj, bastonadaj kaj mortigaj punoj favore al spertobazitaj aranĝoj de internigo kaj edukado.
  11. Evoluigo de vegetaraj nutraĵoj, de sano kaj korpoflegado, de sanaj kaj helaj loĝomedioj.
  12. Evoluigo de spirita libero, toleremo, humaneco kaj amo al ĉiuj vivaj estuloj, al homoj kaj bestoj, al plantoj kaj mineraloj. (LB1 par. 117).

– – – – –

La originala dana titolo:

Martinus og den ny verdensmoral

Jan Tarbensen driver forlaget Sciential Intuitiva, der sælger bøgerne på www.martinusshop.dk
2. Udgave af “Martinus og den ny verdensmoral” er udgivet af forlaget Scientia Intuitiva. www.martinusshop.dk

 

PRI  LA  ENHAVO  DE LA LIBRO pri Martinus

La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981) komencas sian agadon en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin.

La instruo de Martinus peras principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero. La evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo – estas gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita.

MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO

La Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

Estas same instrua kiel distra legado sub titoloj kiel la jenaj: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mond-instruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La mondlingvo Esperanto, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon kaj La reveno de Kristo.

La libro montras la konturojn de nova kulturo bazita sur nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco. La libro ankaŭ povas esti legata kiel enkonduko al la tuta vivoverko – La Kosmologio de Martinus

Martinus-Instituto, Kopenhago, Danio, Esperanto Sekcio Ole Therkelsen. www.martinus.dk
The Martinus Institute, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Copenhagen F, Denmark. www.martinus.dk

Elŝutebla revuo de Martinus Instituto

Ĉe la adreso www.martinus.dk/eo estas elŝutebla numero de Esperanto-Kosmos n-ro 1, 2014.
 La numero temas pri unua mondmilito kaj 10-a neoakizinta UK en Parizo en 1914 kaj
Martinus pri nova mondkulturo post kataklismo kaj mondmilitoj. Pri Nostradamus kaj dana Martinus (1890-1981). 
Krome Hokan Lundberg skribas artikolon: Kiel Martinus verdigis mian vivon.

Eo-Kosmos aperas du fojojn jare, en marto kaj oktobro. Interrete vi senpage povas aboni Kosmos kiel alkroĉitan pdf-dosieron. Sendu vian peton al Martinus-Instituto: esperanto@martinus.dk.
Ne plu eblos pagi kaj aboni paperan version de Kosmos en Esperanto pere de makleroj aŭ UEA-konto. /Amike Ole Therkelsen

www.martinus.dk/eo 

Pri Ole Therkelsen

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

Dekstre Ole 11-jara kun Martinus en la Martinus-Centro en Klint apud Nykøbing Sjælland en Danio.

Ole Therkelsen, f. 1948, kemiker og biolog, der skriver og taler på grundlag af sit livslange engagement i Martinus Kosmologi, har holdt ca. 2.000 foredrag om kosmologien i femten lande på seks forskellige sprog, hvoraf flere kan høres på www.oletherkelsen.dk.
Ole (11 år) ved siden af Martinus ved et Gardenparty onsdag den 15. juli 1959 i Martinus Center Klint, 4500 Nykøbing Sjælland.

 

Martinus-Kosmologio

OLE THERKELSEN  YOUTUBE KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw

 

MARTINUS KOSMOLOGI KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCEvdMYsGqeipSvaF0vowZQw

Ole Therkelsen Apple podcast

https://podcasts.apple.com/dk/podcast/martinus-kosmologi/id1494569769

Google podcast

https://www.google.com/podcasts?feed=aHR0cHM6Ly93d3cub2xldGhlcmtlbHNlbi5kay9mZWVkL3BvZGNhc3Qv

VÄRLDSBILD FÖRLAG

www.varldsbild.se

AMAZON – Ole Therkelsen

Author Profile

www.amazon.com/author/ole.therkelsen

https://authorcentral.amazon.de/gp/profile

www.amazon.com

www.amazon.de

www.amazon.co.uk

MARTINUS INSTITUT

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com/author/martinus

SCIENTIA INTUITIVA  –  Publisher

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk