9. Ĉapitro. Malsaneco kaj kuraco – amo al la interna universo

9. Ĉapitro

Malsaneco kaj kuraco – amo al la interna universo

9.1 La homo kreas sorton en tri ĉefaj kampoj

Danke al nova kosma monda moralo, la estonta monda kulturo estos kulturo de paco kaj sano.

Kio plej kontribuas al la homara evoluado cele al la plej sana fizika kaj spirita nutrado, tio estas la travivado de ĉiuj diversaj organikaj malsanoj. Lastinstance ĉiuj homoj estos kondukitaj per siaj organikaj suferoj kaj malsanoj al pli puraj nutrofontoj kaj pli puraj pensoj, al la absoluta vero. (La ideala nutraĵo, ĉap. 8).

Ne estis inter la taskoj de la Malnova Testamento kaj la Nova Testamento informi pri amo al la vivo en la mikrokosmo, sed tio estas tasko de la Tria Testamento. Por atingi la plenumon de la leĝo pri amo al la proksimulo kaj gajni la senmalsanan vivadon ligitan al tiu, necesas alproprigi al si konon pri la vivleĝoj kaj pri la strukturo mem de la vivo. Tiukampe la verko de Martinus donas grandan helpon kaj inspiron al la kreado de la nova monda kulturo, en kiu estos grava parto de la ĉiutaga vivo montri amon al ĉio vivanta – ankaŭ al la vivo mikrokosma.

Libro en Esperanto - MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO - de Ole Therkelsen
Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk

 

9.2 Kiu estas mia proksimulo?

Martinus parolas pri la “vivleĝo” aŭ la “leĝo de ekzistado”, kiu reale havas nur unu solan paragrafon, nome: “Vi estu ĝojigo kaj beno al ĉio kion vi renkontos”. (La vivleĝo, Artikolaro 1, par. 1.1).

La vivleĝon oni plenumas amante sian proksimulon. Sed natura antaŭkondiĉo por povi ami sian proksimulon estas scii kiu estas onia proksimulo. Martinus vaste transpaŝas la kadrojn de tio kion oni ordinare rigardas kiel vivon, kaj tial aktualiĝas demandi: Kiu estas mia proksimulo? – Ĉu tiu proksimulo estas sole la homo? – Ĉu la ordono ami sian proksimulon ampleksas ankaŭ la bestojn? – Ĉu ĝi ampleksas ankaŭ niajn organojn, ĉelojn, molekulojn?

La koncepto “proksimulo” laŭ Martinus estas indiko de loko. Ĝi estas la estulo plej proksima. La konataj kunestuloj en nia proksimeco estas plantoj, bestoj kaj homoj, kiuj vivas en tiu zono aŭ tiu spaco kiun li nomas “mezokosmo”. Eble estas nekutime alkalkuli niajn organojn, ĉelojn, molekulojn, atomojn, elektronojn ktp. al niaj proksimuloj. Sed ekzistas miriadoj da vivantaj estuloj en tiu alia spaco kiun Martinus nomas “mikrokosmo”. Dum oni iom post iom komencos kompreni ilian ĉeeston, tiuj mikroestuloj ankaŭ akceptiĝos en la koncepton “niaj proksimuloj”. En la estonta monda kulturo oni en la altnivelaj instruejoj eĉ esploros la demandon kiel plej bone praktiki amon al la proksimulo en tiu mikrokosmo.

Sternita super ni troviĝas tria spaco, la “makrokosmo”, kun planedoj, sunsistemoj kaj galaksioj, kiuj laŭ Martinus ankaŭ estas vivantaj estuloj. En la makrokosmo la tero estas la plej proksima reprezentanto al kiu ni estas ligitaj. Ni devas trakti la terglobon konsidereme, ne nur pro ni mem, sed ankaŭ pro proksimula amo al la terglobo, kiu estas memstara vivanta estulo.

Martinus opinias ke la mondo venis en ion malĝustan aplikante atomenergion, ĉar tiamaniere oni komencis saboti la teron, tiel ke ĝi iĝis “mikromalsana” en sia interno. La radioaktiveco estas terura, detrua kaj mortiga, kaj granda problemo estas ke ekzistas tiom da atoma rubo kiu ne povas eniri la naturajn ciklojn. (Kosmos n-ro 7/2008, LB6 par. 2090, 2145, 2263).

Sed oni devas tion pardoni al homoj, diras Martinus, ili devas fari siajn spertojn. Aliflanke estas pozitive konstati ke ĉiam pli multaj hodiaŭ pensas laŭ ekologiaj kaj tutteraj direktoj.

Ole Therkelsen og martinus (1890-1981)
Ole Therkelsen og Martinus ved Villa Rosenberg i Martinus Center Klint, 15. juli 1959

9.3 Vivo havas egalan gravecon, senkonsidere ĉu ĝi estas granda aŭ malgranda

Per la klarigo de la principo de vivunuoj, oni povas ekspuri tion ke ĉia vivo havas egalan gravecon, senkonsidere ĉu ĝi estas granda aŭ malgranda. La tuta afero pri grandeco reale estas iluzio, estas io subjektiva, dependas de la okuloj rigardantaj. Kiam ion oni spertas kiel malgrandan, tion kaŭzas sole la sensa perspektivo. La arboj borderantaj la vojon aspektas pli malgrandaj pli malproksime ĉe la horizonto, sed reale ili ĉiuj havas tute la saman grandecon. Pizo estas mikroskopa partiklo kompare al la Lakta Vojo, sed ĝi samtempe estas tuta universo al elektrono. La grandeco de la pizo dependas ekskluzive de la perspektivo laŭ kiu oni rigardas ĝin. Ĉia partiklo, sendepende de la grandeco, enhavas en si senfine da pli malgrandaj partikloj kaj samtempe super si senfine da pli grandaj partikloj. (LB6 par. 1981, 2094).

La malnovaj diraĵoj “kiel en la grando tiel en la malgrando” kaj “konu vin mem kaj vi konos la mondon” denove montriĝas kiel kosma veroj.

Mikrokosmaj vivunuoj tial en la kosma perspektivo havas same grandan gravecon kiel mezo- kaj makrokosmaj vivunuoj. Danke al la kosmaj naturaj leĝoj ni rikoltos en la makrokosmo tiun sorton kiun ni semis en la mikrokosmo. (LB6 par. 2020, 2116, Sepulto, ĉap. 100).

 

9.4 Sabotado de la vivo en nia propra mikrokosmo

Laŭ Martinus la homo kreas sian sorton en tri ĉefaj kampoj, nome en sia rilatado al aliaj homoj, al bestoj kaj al la mikrokosmo.

Homoj povas esti tre amaj al bestoj kaj homoj kaj tamen esti malsanaj aŭ malfeliĉaj. Laŭ la kosmaj analizoj tio ŝuldiĝas al tio ke ili pretervidis la trian gravan kampon de la sortoformiĝo, nome konsiderado al tiu mikrovivo kiu troviĝas en la interna universo.

Tiom kiom homo vivas ne sane, ĝi kunkulpas malbonigi aŭ saboti la vivon de la mikroestuloj. Necesas zorgi ke oni havu la necesan dormon kaj ripozon, konsumu la plej sanajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, evitu manĝadon de viando kaj konsumadon de venenaj kaj nesanaj stimuliloj kaj evitu vivdetruajn koleron, agaciĝon, disreviĝon, orgojlon, envion, ĵaluzon kaj similajn egoismajn pensospecojn.

Nia organismo estas universo por miriadoj da mikroestuloj, kaj kiam ni sentas doloron, la vivo de tiuj estuletoj estas en danĝero. Iliaj angoro, doloro kaj sufero komunikiĝas per nia nerva sistemo al la cerbo. Detruante la normalajn vivkondiĉojn de niaj mikroestuloj, ni mem malsaniĝas kaj invalidiĝas. Por ripari tiun problemon ni devas kuraci la malsanajn partojn per normala kaj sana vivmaniero. Ni tiusence estas protektanta providenco al niaj mikroestuloj. Danke al la principo de vivunuoj tiel do ĉiu vivanta estulo estas protektata de iu providenco.

La rezulto de nesana vivmaniero povas esti veneniĝoj, laceco, deprimo, nervaj kolapsoj kaj aliaj malsanoj, kiujn la mikroestuloj spertas kiel militon, kaosegon, doloron, morton kaj pereon. Martinus eĉ priskribas kiel oni povas nekonscie esti tirano, sabotanto aŭ eĉ diablo al la mikroestuloj en sia korpo, per ekscesoj de drogoj, alkoholo, tabako, tromanĝado kaj falsaj nutraĵoj. (LB6 par. 2116).

La homa inklino al venenaj stimuliloj estas nefinita flanko de la tiel nomata moderna kulturo. Martinus skribas ke oni iom mirigite povas observi homojn inhali venenan tabakan fumon. Multaj homoj detruas al si la pulmojn, kiuj estas la plej delikataj kaj noblaj organoj, intencitaj por enspirado de freŝa aero. Sammaniere multaj konsumas eĉ pli danĝerajn venenajn substancojn en la formo de alkoholo kaj drogoj.

Martinus: “La finita estonta homo ne sen timtremo legos pri la strangegaj kutimoj kaj moroj de la nuntempaj homoj koncerne la diritajn venenajn substancojn. Ili konfirmas ĉiun ĝojon, ĉiun festenon, ĉiun kontrakton per “glaseto”, kiu signifas ian kvanton da memmortigo aŭ mensa konfuzo, same kiel ankaŭ ĉiu deprimo devas konfirmiĝi per la engluto de pli-malpli granda kvanto el tiuj samaj menskonfuzigaj aŭ mortigaj venenaj substancoj. Tiu konstanta manĝado, trinkado kaj enspirado de venenaj substancoj aŭ englutado de ili en la vivogravajn ĉeforganojn de la organismo, kiuj absolute estas intencitaj por efektivigi digestadon de natura nutraĵo kaj por efektivigi naturan spiradon, kaj sen kies bontenado de la sano la estulo neniel povus vivi kaj akiri naturan bonfarton en la fizika nivelo, ankaŭ rivelas al la estonta homo grandan areon da primitiveco kaj superstiĉo de la nuna kulturhomo.” (Libro n-ro 23C, ĉap. 5).

 

9.5 La vivstilaj pekoj kaj detruado de talentonukleoj fare de la homo estas la kaŭzo de denaskaj malsanoj

Laŭ la perspektivo de la kosmaj analizoj ekzistas logika kaj unusenca kaŭzo de la formiĝo de malsanigaj genoj kaj difektitaj heredaj dispozicioj, nome vivstilaj pekoj en pli fruaj ekzistoj. Se oni vivas en maniero kiu sabotas la naturajn funkciojn, tio ne nur estas detrua al la korpo dum la unuopa vivo, sed ankaŭ en postaj vivoj difektas la talentonukleojn por organkreado de la estulo. Tiuj talentonukleoj nome transvivas la pereon de la korpo, ĉar ili stokiĝas aŭ instaliĝas en tiu eterna parto de la superfizika strukturo de la vivanta estulo, kiun Martinus nomas la sortoelemento aŭ la eterneca korpo, kiu estas konservejo de ĉiuj kapabloj, dispozicioj aŭ talentoj de la vivanta estulo. (LB2 par. 326, 372).

La talentonukleoj estas, same kiel la mikroĉipoj de la tekniko, etaj mikrokosmaj strukturoj, kie povas stokiĝi granda kvanto da informoj, kiuj povas regi diversajn funkciojn. Ĉiuj biologiaj aŭtomataj funkcioj estas regataj laŭ la informa enhavo de la talentonukleoj, rezultinta el la akumuliĝo de spertoj en pli fruaj evolu-epokoj. Ekzemple respondecas pri la konstruado de la granda informa enhavo de la DNA-molekuloj la eterna kapablo de la estulo kolektadi kaj stoki informadon en la formo de talentonukleoj en la superkonscio aŭ kre-kapablo, kiun Martinus nomas ankaŭ X2.

La plej granda problemo de malĝusta vivmaniero do ne estas la malsanoj kiujn ili rezultigas en la aktuala vivo, sed la difektoj kiuj samtempe ekestas en la talentonukleoj por organkreado en venonta vivo. Tiu temo estas detale pritraktita en mia libro Martinus, Darvino kaj inteligenta dizajno [danlingva 2007, ekzistas en angla, franca, germana, hispana, kroata, rusa kaj sveda tradukoj], en kiu estas menciite ke la kreo de denaskaj malsanigaj genoj devas esti malinteligenta dizajno, kaj ke malsanigaj genoj laŭ la vidpunkto de la darvinismo devus malaperi, ĉar ili donas nenian pluvivigan avantaĝon. Laŭ la Kosmologio de Martinus la malvirtoj kaj miskutimoj de la homoj estas la kaŭzo de la ekzisto de malsanigaj genoj, kiuj plurestos en la genprovizo tiel longe kiel la homoj daŭrigas ĉiujn siajn vivstilajn pekojn.

La eterne ekzistanta kre-kapablo de la estulo, kun la tuta aro da surteraj talentonukleoj, laŭ la analizoj de Martinus estas la kaŭzo de la kreo de la fizika korpo. Ekzistas talentonukleoj por la kreo de ĉiu el la diversaj organoj, ĉeloj kaj fiziologiaj funkcioj. Tiuj tre bonaj talentonukleoj tamen povas tiom difektiĝi pro ĉiutaga sabotado, vivstilaj pekoj, malvirtoj kaj kutimiĝinta misuzo, ke en la estonta vivo ne eblos krei normalan aŭ sanan korpon.

Ekzistas fervoraj fumantoj kiuj diras ke ili preferas morti pro pulma kancero 10‑20 jarojn antaŭtempe ol rezigni la ĝuon fumadi; ĉar mortinte oni estas morta, kaj tiam estas finite. Sed ĉu la problemo efektive dissolviĝis post kiam la fumado elvokis pulman kanceron kaj tro fruan morton? – Laŭ kosma vidpunkto la kancero estas nur malgranda difekto kompare al la difekto farita al la talentonukleoj kaj la mensaj strukturoj. La daŭra fumado subfosis tiujn talentonukleojn kies tasko estas krei sanajn kaj normalajn pulmojn. Tiujn talentonukleojn oni sabotas ĉiun fojon kiam oni ekbruligas cigaredon. Pro la efiko de la leĝo de altiro kaj forpuŝo, tiaj detruitaj talentonukleoj mense selektos genojn kiuj dispozicias al malsanemo en pulmoj.

Dum sabotiĝas la talentonukleoj de organkreado, samtempe, kiel dirite, formiĝas novaj talentonukleoj de kutima fumado. Fumado povas fariĝi tia rutino ke oni fojfoje fumas tute aŭtomate – ne pensante pri tio. Malnovaj malvirtoj kaj miskutimoj transsendiĝas en la tagan konscion de la nova vivo per ripetado dum infanaĝo kaj junaĝo. Ĉiu inklino, mensa kvalito, virto aŭ malvirto radikas en talentonukleoj, kiuj postvivas la pereon de la korpo.

En la artikolo Spirita memmortigo Martinus klarigas ke krom la konscia fizika memmortigo ekzistas ankaŭ spirita memmortigo, en kiu oni detruas siajn spiritajn korpojn kaj strukturojn tute nekonscie kaj grade per ĉiutaga ripetado de malbonaj kutimoj, misuzado, ekscesoj, malvirtoj kaj erarigaj pensoŝablonoj. (Kosmos n-ro 2/2000).

Martinus skizas kiel tri aŭ kvar sinsekvaj vivoj en ĉiam pli granda alkoholismo povas konduki al tiel vasta detruo de la talentonukleoj ke oni naskiĝas kun la Daŭn-sindromo kaj multaj handikapoj. Ĉar la talentonukleoj por kreo de normala cerbo estas detruitaj, la estulo koncipiĝante altiriĝas al heredaj dispozicioj kun kromosomaj eraroj tiel grandaj ke ili estas observeblaj en ordinara mikroskopo. Ĉe la idioto ne nur la fizika korpo estas difektita, sed ankaŭ la spiritaj korpoj estas difektitaj, rezultigante gravajn perturbojn en la instinkta, emocia, inteligenteca, intuicia kaj memora funkcioj.

Kiel oni do revenos el malsana stato al normaleco? – La revojo al normaleco estas la normala vivado! – Per ĝi reestabliĝos ĉiuj naturaj funkcioj. Ĉiuj devas trapasi la saman nombron da eraroj kaj suferoj por fariĝi la sama – la perfekta homo.

 

9.6 La signifo de la pensoj por malsaneco kaj resaniĝo

Laŭ Martinus erara pensado plej profunde estas la kaŭzo de ĉia malsaneco, kaj li vortigas tion ankaŭ ĉi-maniere: La kaŭzo de ĉia malsaneco estas la manko de amo. La kvalito de la pensoj estas tute decidaj pri la sanstato, sed la homa penskapablo ankoraŭ ne havas sian sciencon malkiel ĉio fizika.

Martinus argumentas interalie ke la plej multaj organikaj kaj konstantaj malsanoj originas el eraraj kaj sekve venenaj pensospecoj. Niaj malicaj, koleraj kaj rankoraj pensoj damaĝas ne nur aliajn homojn, sed damaĝas ankaŭ nin mem, ĉar antaŭ ol atingi aliajn ili devas trapasi nian propran sistemon. La unuopaj pensospecoj estas fortoj kiuj efikas sur la apartajn organojn en ni. Kolero, agresado kaj kverelado malfortigas kaj subfosas la korfunkcion kaj kondukas al kardiovaskulaj malsanoj. (Vidu LB2 par. 296).

Tiusence iuj pensospecoj efikas rekte sur la koran, pulman kaj sangocirkulan sistemon, dum aliaj efikas sur la stomakan sistemon. Aliaj pensospecoj efikas sur la cerban kaj nervan sistemon, aliaj sur la seksorganojn, aliaj sur la haŭton kaj la muskolaron, aliaj sur la skeleton. (Kosmos n-ro 7/1992 kaj 9/1992).

Tute aparte Martinus skribas ke la sangon magnetigadas la pensoj, kaj ke la kvalito de la sango plene dependas de la kvalito de la pensoj.

La pensoj konsistigas elektran fortokampon, kiu krom influi la sangon kaj la neŭrokemion, ankaŭ rekte influas la tutan organismon disradiante inter ĉeloj, atomoj kaj elektronoj, kiuj tiel ĉiuj proviziĝas per vivoforto. Pozitivaj, ĝojaj kaj dankaj pensoj aŭtomate reŝargas la bateriojn de la vivoforto. Granda vivoforto interalie plifortigas la rezistemon kontraŭ infektaj malsanoj.

Martinus: “Kion estulo pensadas, tio ĝi estos. Se ĝi havas malsanecajn kaj nenormalajn pensojn, ĝia organismo estos malsanece aŭ nenorme magnetigita, per kio ĝi devos samgrade prezentiĝi kiel nesana kaj malfortiĝinta, dum ĝi per pensoj helaj, sanaj kaj normalaj neeviteble prezentiĝos kiel esprimo de la plej alta normala bonfarto.” (Sepulto, ĉap. 43).

 

9.7 Ĉu oni science povas montri la efikon de la pensoj sur la sanstaton

Hodiaŭ ekzistas esploroj kiuj indikas rilaton inter iuj pensoŝablonoj kaj iuj malsanoj. Surfone de tre granda statistika materialo oni povis science pruvi ke difinitaj personecaj trajtoj dispozicias al difinitaj malsanoj.

Homoj kiuj povas esti agresemaj, incitiĝemaj kaj koleremaj alekstere, estas dispoziciitaj al kardiovaskulaj malsanoj (tipo A). Se oni estas rankora, ofendiĝema, depresia kaj sentas senesperon, maljuston, internan koleron kaj subpremas siajn emociojn, oni estas antaŭdispoziciita al kancero (tipo B).

Montriĝas ankaŭ ke ekscese diligentaj kaj moralaj homoj, kiuj estas seriozaj, nefleksiĝemaj kaj obstinaj, estas dispoziciitaj al malsanoj en la cerbo kaj la nerva sistemo (tipo C). Fidemaj, pozitivaj, humuremaj, plezuriĝemaj kaj senĝenaj homoj ne estas dispoziciitaj al malsanoj en iu aparta grado (tipo D). Multaj el tiuj esploroj estas troveblaj en la reto per Google, ekzemple per la serĉvortoj type C, type D.

Martinus foje eldiris ke li tre bone povus ellabori verkon pri la specifaj rilatoj inter la diversaj formoj de mentaleco kaj malsaneco kaj sanstato. Tio fariĝus grandega verko, sed tio ne estis necesa tasko, ĉar Martinus opiniis ke la kuracistoj de la estonteco kapablos detale ellabori ĝin, dum ili iom post iom havos kosmajn travivaĵojn kaj la kapablon fari kosmajn analizojn.

Al ĉiu specifa simptomo nome respondas specifa penseraro. Malsanoj estos malaperigeblaj per la lernado de ĝusta pensado.

9.8 Ĉu ankaŭ invalideco kaj malsanoj ekestintaj de akcidentoj kaj misuzo havas kaŭzon mensan?

Se malsaneco estas kaŭzita de erara pensado, kiel do estas pri la malsanoj ekestintaj ĉe akcidentoj aŭ sekve de tabako, alkoholo kaj drogoj? – Ĉu ne tiuj kaŭzoj estas fizikaj? – Oni kompreneble ne blindigu sin al tio ke tabako, alkoholo kaj drogoj estas fizike venenaj substancoj, sed hodiaŭ estas fakto ke estas mensaj kaŭzoj de fumemo, drinkemo kaj drogemo. Krome ankaŭ tabako kaj alkoholo havas vibradojn tiel fortajn ke ili same kiel narkotaj drogoj efikas rekte sur la spiritajn strukturojn kaj difektas ilin. (Kosmos n-ro 8/2009, La ideala nutraĵo, ĉap. 32).

Sed kiel do se temas pri akcidento, en kiu oni ekzemple rompas al si oston? – Nu, laŭ Martinus la kaŭzo de la akcidento rezidas en la menso, aŭ en tio kion Martinus nomas la sortoelemento aŭ la eterneca korpo. Same kiel en la fiziko troviĝas leĝoj pri la elektra kaj la magneta forpuŝo, kompreneble ekzistas similaj leĝoj pri la pli fajnaj elektraj ondoj kiujn ni uzas en niaj pensado kaj agado. Nia aŭro aŭ tiu spirita fortokampo kiu ĉirkaŭas nin, decidas kiuj energioj aŭ sortoondoj povas enpenetri. El tio rezultas ke ni ricevas tiun sorton kiu precize respondas al niaj pli fruaj pensado kaj agado. Se oni ekzemple estas batemulo, oni povas impresi vangofrapemige, samtempe ne havante en la aŭro protekton kontraŭ batoj de aliaj. (La pardonado de la pekoj, Kosmos n-ro 1/2003).

Jam denaske oni pro difinitaj sortaj cirkonstancoj povas esti ne protektata kontraŭ akcidentoj, kaj oni tial elmetiĝos al akcidento kiam ĉeestos la fizikaj cirkonstancoj por tio. (Vidu eventuale LEM2 simbolo n-ro 20, La ideala nutraĵo, ĉap. 6-7).

9.9 Nenaturaj laco kaj elĉerpiteco

Neniam antaŭe en la historio estis tiom da lacaj, deprimitaj kaj elĉerpitaj homoj. Deprimo kaj elĉerpiteco iĝis kvazaŭ epidemio. Natura laco estas riparebla per dormo kaj ripozo, sed nenatura laco estas riparebla nur per la lerno de ĝusta pensado. Ĝojaj pensoj donas la normalan vivoforton al la korpo, sed ĝi difektiĝas tiagrade kiom oni plenas de koleraj, deprimaj kaj martiraj pensoj, kaj ĉi tie ni estas ĉe la plej interna kaŭzo de ĉiuj malsanoj kaj malserenaj sortoj. (Nenatura laco, Libro n-ro 16C).

En prelego Martinus diras ke la vivoforto identas al la ĝojo de ekzistado. Se oni havas nenion pri kio ĝoji kaj malkontentas pri la vivo, oni aŭtomate perdas vivoforton. Se oni estas agacita, deprimita, malbonhumora kaj havas negativan kaj kritikeman sintenon, oni suferos nenaturan lacon. Tiu erara pensado malplibonigas la magnetecon de la sango kaj de la tuta korpo.

La plej ofta penseraro estas viktima pensado, laŭ kiu oni kulpigadas aliajn kaj vidas sin mem kiel senkulpan viktimon. Oni vidas sin mem kiel senmalican anĝelon aŭ martiron, kiu nejuste suferas. Sed montriĝos ke oni ne povas seniĝi pri sia nenatura laceco provante ŝanĝi aliajn aŭ la ĉirkaŭan mondon. La sola solvo estas labori pri si mem kaj ŝanĝi sian propran menson.

Per la materialisma rigardo oni facile vidas ke miajn problemojn kaŭzas mia kunulo aŭ kunulino, miaj gefiloj, miaj gepatroj, miaj kolegoj aŭ mia ĉefo. Oni kredas la oficistojn, la politikistojn, la bankajn konsilistojn aŭ la veteron esti kaŭzo de oniaj problemoj, sed ĝuste tiu materialisma mistakso de la vivo estas la kaŭzo de malpliiĝinta vivoforto kaj nenatura laco. En ĉiuj rilatoj de la vivo oni devas lerni preni sur sin la respondecon pri sia propra vivo kaj ne ŝovi la kulpon sur aliajn.

Martinus klarigas ke la vivoforto komencos reflui en tiu momento kiam oni ĉesos akuzadi kaj kritikadi aliajn, dirante: “Mi mem estas la kaŭzo de mia sorto!” (Letero en Kosmos n-ro 1/1980 aŭ n-ro 5/2007).

La malfacilaĵoj de la vivo cetere havas pli altan celon lige al la evoluigo de niaj kompato, humaneco kaj amo. Oni povas lerni rigardi pozitive ĉiujn malfacilaĵojn, problemojn kaj malsanojn, ĉar ili plej profunde estas tio kio kondukas la pluan evoluon sur la vojon al perfekteco. Danke al la sortoleĝo oni nome alfrontos siajn proprajn nefinitajn flankojn, erarojn kaj mankojn. Ĉio kion oni travivas, estas nur projekciiĝoj aŭ speguliĝoj de oni mem, ĉar la karma leĝo estas spegula principo. (LB4 par. 1262, LB6 par. 2128).

Multaj homoj hodiaŭ tute ne estas ĝojaj, ili estas pli-malpli melankoliaj kaj nekontentaj, ĝenas ilin tio kaj jeno, kaj tiamaniere ili subfosas siajn mikromondon kaj sanon. La vivspertado ja prefere estu ĝojiga, kaj prefere oni ĉiun matenon vekiĝu antaŭĝojante pri la venanta tago, kaj tion oni povas atingi iom post iom lernante vidi ke estas dia providenco malantaŭ ĉio.

9.10 La kaŭza kaj simptoma stadioj de la malsano

Ĉiu malsano laŭ Martinus havas du stadiojn: la kaŭza stadio kaj la efika stadio. (Kosmos n-ro 5/1997).

La kaŭza stadio ne troviĝas en la fizika nivelo, sed en la mensa kampo. Jen kie ĉiuj malsanoj havas sian originon. La kaŭza stadio estas karakterizita de longiĝinta periodo da erara pensado, kiu grade evoluas al konkreta malsano. Kiam la simptomo estas sentata kaj doloras, estas tro malfrue, ĉar tiam la efiko aŭ la malsano jam estas realaĵo. La efika stadio do identas kun la simptoma stadio.

Mensaj elektraj fuŝkontaktoj ekestas pro laŭkutima misinterveno en la normala kaj aŭtomata vivesprimado. Se la pensado estas bazita sur kolero kaj rankoro, ĵaluzo kaj envio, seniluziiĝo kaj ĉagreno, pesimismo, memkompato kaj martira memsento, tio rezultigas negativajn, mezokosmajn, elektrajn impulsojn, kiuj ne nur malfortigas la funkciadon de la menso kaj la organismo, sed ankaŭ la talentonukleojn por organkreado en venontaj vivoj. Ekzemple povas difektiĝi la talentonukleoj por kreado de normala kaj funkci-kapabla cerbo. La ĝuado de alkoholo, nikotino kaj drogoj, alkutimiĝo al perversaj seksaj ĝuoj, same kiel negativaj kaj eraraj pensoj ankaŭ efikas malkonstrue al la normalaj elektraj sensaj kaj pensaj impulsoj, kaj ĉio tio ankaŭ efikas malkonstrue al la talentonukleoj. (LB6 par. 2160-2163).

En la sortoelemento ankaŭ povas formiĝi talentonukleoj kiuj rekte kodas malbonajn kutimojn kaj erarajn pensoŝablonojn, kiuj poste transdoniĝos al estontaj vivoj.

Martinus: “Ĉiu inklino, ĉiu karaktera trajto, ĉiu virto aŭ malvirto radikas en tiu sortoelemento.” (LB2 par. 326).

Se homo naskiĝas kun dispozicioj al mensaj malsanoj kaj frenezeco, tio do laŭ Martinus estas rezulto de laŭkutima erara pensado en antaŭaj vivoj. Pro konstanta, erara, laŭvola intervenado en la normala pensa kaj mensa vivo kreiĝas tiuj mensaj fuŝkontaktoj kiuj grade kondukas al difektado de la talentonukleoj por normala vivado. (Legu pri elektraj fuŝkontaktoj en la menso en LB6 par. 2160-2163).

Martinus: “Amante sian proksimulon en siaj menso kaj per sia kondutmaniero, oni malaperigas tiun mortigan spekulativan cerbumadon, en kiu oni lertigas sin vidi ‘la lignereton en la okulo de sia frato’ neniam volante vidi ‘la trabon en sia propra okulo’. Foriginte tiun malekvilibron de la ĉiutaga vivpercepto oni trovas la unuan ĉefkuracilon de ĉiuj malsanoj kaj malserenaj sortoj. Nur per ĝi oni retrovos la vojon al la vivo. Antaŭ la brila sunlumo de la amo la superrego de suferoj devas cedi.” (Nenatura laco, libro 16C, ĉap. 11).

Martinus:

“La plej granda kuracilo estas vera kristanismo aŭ amo al la proksimulo”

La originala dana titolo:

Martinus og den ny verdensmoral

Jan Tarbensen driver forlaget Sciential Intuitiva, der sælger bøgerne på www.martinusshop.dk
2. Udgave af “Martinus og den ny verdensmoral” er udgivet af forlaget Scientia Intuitiva. www.martinusshop.dk

 

PRI  LA  ENHAVO  DE LA LIBRO pri Martinus

La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981) komencas sian agadon en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin.

La instruo de Martinus peras principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero. La evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo – estas gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita.

MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO

La Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

Estas same instrua kiel distra legado sub titoloj kiel la jenaj: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mond-instruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La mondlingvo Esperanto, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon kaj La reveno de Kristo.

La libro montras la konturojn de nova kulturo bazita sur nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco. La libro ankaŭ povas esti legata kiel enkonduko al la tuta vivoverko de Martinus LA TRIA TESTAMENTO.

Martinus-Instituto, Kopenhago, Danio, Esperanto Sekcio Ole Therkelsen. www.martinus.dk
The Martinus Institute, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Copenhagen F, Denmark. www.martinus.dk

Elŝutebla revuo de Martinus Instituto

Ĉe la adreso www.martinus.dk/eo estas elŝutebla numero de Esperanto-Kosmos n-ro 1, 2014.
 La numero temas pri unua mondmilito kaj 10-a neoakizinta UK en Parizo en 1914 kaj
Martinus pri nova mondkulturo post kataklismo kaj mondmilitoj. Pri Nostradamus kaj dana Martinus (1890-1981). 
Krome Hokan Lundberg skribas artikolon: Kiel Martinus verdigis mian vivon.

Eo-Kosmos aperas du fojojn jare, en marto kaj oktobro. Interrete vi senpage povas aboni Kosmos kiel alkroĉitan pdf-dosieron. Sendu vian peton al Martinus-Instituto: esperanto@martinus.dk.
Ne plu eblos pagi kaj aboni paperan version de Kosmos en Esperanto pere de makleroj aŭ UEA-konto. /Amike Ole Therkelsen

www.martinus.dk/eo 

Pri Ole Therkelsen

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

Dekstre Ole 11-jara kun Martinus en la Martinus-Centro en Klint apud Nykøbing Sjælland en Danio.

Ole Therkelsen, f. 1948, kemiker og biolog, der skriver og taler på grundlag af sit livslange engagement i Martinus Kosmologi, har holdt ca. 2.000 foredrag om kosmologien i femten lande på seks forskellige sprog, hvoraf flere kan høres på www.oletherkelsen.dk.
Ole (11 år) ved siden af Martinus ved et Gardenparty onsdag den 15. juli 1959 i Martinus Center Klint, 4500 Nykøbing Sjælland.

 

Martinus-Kosmologio

OLE THERKELSEN  YOUTUBE KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw

 

MARTINUS KOSMOLOGI KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCEvdMYsGqeipSvaF0vowZQw

Ole Therkelsen Apple podcast

https://podcasts.apple.com/dk/podcast/martinus-kosmologi/id1494569769

Google podcast

https://www.google.com/podcasts?feed=aHR0cHM6Ly93d3cub2xldGhlcmtlbHNlbi5kay9mZWVkL3BvZGNhc3Qv

VÄRLDSBILD FÖRLAG

www.varldsbild.se

AMAZON – Ole Therkelsen

Author Profile

www.amazon.com/author/ole.therkelsen

https://authorcentral.amazon.de/gp/profile

www.amazon.com

www.amazon.de

www.amazon.co.uk

MARTINUS INSTITUT

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com/author/martinus

SCIENTIA INTUITIVA  –  Publisher

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk