13. Ĉapitro. La verko – La Tria Testamento

13. Ĉapitro
La verko – La Tria Testamento

13.1 Superrigardo pri la ĉefverko Livets Bog

Kiam en 1932 Martinus eldonis la unuan volumon de Livets Bog, multaj legantoj ne konsciis ke tio estas nur la komenco de verko pli granda, do por doni provizoran superrigardon pri la tuta ĉefverko Martinus skribis artikolon pri Livets Bog, ilustrante ĝin per desegnaĵo. (Kosmos n-ro 2/1933).

Det Tredie Testamente - en videnskabelig, logisk og intellektualiseret kristendom af Martinus (1890-1981)
December 2004 blev Det Tredje Testamente – Den intellektualiserede Kristendom udgivet på BORGEN 23 år efter Martinus bortgang.

Li dividis la Libron de la Vivo en kvin sekciojn – kiuj ne konfuziĝu kun la sep volumoj. La du unuaj sekcioj “Antaŭparolo” kaj “Enkonduko” troviĝas en LB1. En la antaŭparolo oni ricevas la tutan kosmologion en nuksoŝelo, kaj en la tri lastaj par. 20-22 Martinus tute escepte skribas pri si mem kaj sia deveno. En la enkonduko, kiu ampleksas la pli grandan parton de LB1 oni ricevas traktadon de la tuta kosmologio.

Den intellektualiserede Kristendom som Det Tredje Testamente af Martinus (1890-1091). Martinus Institut. www.martinus.dk
Martinus med udkast til forside af “Det Tredje Testamente – Den intellektualiserede kristendom. Vanløse Alle 26, st.th. den 13 august 1978. Martinus Institut

Per la ĉapitroj 7 kaj 8 de LB1 Martinus komencas la Libron de la Vivo proprasence. Kune kun la sekvaj volumoj LB2–LB6 kaj la komenco de LB7 ili konsistigas la trian sekcion, la ĉefan parton, kiu estas la efektiva Libro de la Vivo.

La du lastaj sekcioj, “Fino” kaj “Postskribo”, troviĝas en LB7. La Fino donas koncentraĵon de la tuta mondbildo kaj de la grandaj analizoj, kaj en la postskribo Martinus esprimas siajn dankojn pro ĉiuj tiuj aferoj kiujn li mirinde kaj aventure rajtis travivi per siaj kosmaj sensoj. Ĉi tiu dankado, kiu estas la unua kion li skribis ekhavinte kosman konscion en 1921, tiel fariĝis la lasta parto de Livets Bog, kiu estis finita en 1960.

13.2 Klarigo pri la simbolo de Livets Bog

Martinus skribas: “La kampo markita per punktitaj linioj esprimas la nefinitan parton de “Livets Bog”, dum la finita parto (1932) estas indikita per la hela kampo. Tiu parto do konsistas el la ‘Antaŭparolo’ kaj la ‘Enkonduko’ krom ĉapitro de la tria sekcio. Tiu finpretigita parto do estas identa kun la eldonita unua volumo. […]

En la simbolo la analizoj de tiuj tri X-oj estas esprimitaj per la tri figuroj, kiuj el la triangulo en la unua sekcio etendiĝas tra la tuta desegnaĵo ĝis la triangulo en la lasta sekcio. La meza figuro sekve esprimas la analizon de X1, la supra la analizon de X2 aŭ la patrina energio, dum la malsupra esprimas la analizon de X3 aŭ ‘la ses bazaj energioj de la vivo’.

En mia simbolaro la triangulo ĉiam estos la simbolo de vivanta estulo. La triangulo en la unua sekcio de la simbolo ĉi-okaze esprimas min mem. Mi do komencas la grandan analizadon per priparolo de la cirkonstancoj kiuj ebligas al mi esti mia propra fonto kaj tiel fari ‘Livets Bog’ rezulto de mia absolute propra memvido. La analizoj pluiras, kaj en formo de la ‘Antaŭparolo’ ili esprimas la intencon malantaŭ la kreado de ‘Livets Bog’, post tio esprimante en formo de la ‘Enkonduko’ la nuntempan kaj la venontan mondan situacion, post tio kondukiĝas tra la sepa ĉapitro en la trian sekcion al la vere grandaj kaj fundamentaj problemoj de la vivo kaj la ekzisto, kaj trairinte la kvaran sekcion konkludiĝas en la triangulo en la lasta sekcio, kiu esprimu la eternan Diaĵon revelaciitan per la grandaj analizoj.

La plej grandaj analizoj de la vivo konfirmas aŭ montras, ke la ekkono de la ekzisto aŭ ĉeesto de la vivanta Diaĵo prezentas fakton, sed kompreneble ne kiel viro sur trono, nek kiel ia ajn alia teoria aŭ praktika artefaritaĵo starigita en figuro aŭ limigo, sed male kiel centro aŭ vivanta estulo eterne lumanta en ĉiuj dimensioj de amo, saĝo, intuicio kaj beateco, en kiu ni ĉiuj vivas kaj moviĝas kaj ekzistas.” (Martinus, simbolklarigo, LEM4 n-ro 43).

Martinus: “Livets Bog vil således ikke kunne indkapsles i eller monopoliseres af nogen som helst form for sekt- eller samfundsdannelse, idet den netop ved sin universelle, upartiske kærligheds- og visdomsmanifestation aldrig kan komme til at eksistere uden lige så godt at være en lærebog for dem, der ikke er medlem af nogen sekt, som for dem, der befinder sig i en sådan, netop i kraft af dens identitet som universaludtryk for livets egen levende religion, i hvilken alle som før nævnt er medlemmer, og alt er læresætninger.” (LB1 stk. 15).
Forside til førsteudgaven af Livets Bog i 1932 i soft-cover med stjernekors og guldtryk. www.martinus.dk

13.3 La dana titolo Livets Bog en ĉiuj lingvoj

Komencante verki la Libron de la Vivo, Martinus ekhavis fortan intuicion ke la titolo ne estu tradukita, la verko nomiĝu Livets Bog en ĉiuj lingvoj. (La Kunlabora Strukturo, par. 13.2).

Ekzistas ekzemploj de tio ke naciaj vortoj eniras la mondan lingvon. Vortoj el hindaj religio kaj filozofio kiel Bagavadgito, jogo, Upaniŝado kaj vortoj el orienta pensado kiel zeno, tajĝiĉuano kaj ĵudo enkondukiĝas en multajn lingvojn kaj fariĝis integra parto de ili, sen ke homoj nepre scias kion efektive signifas la originaj vortoj en Sanskrito, la japana aŭ la ĉina. Tial oni atendas ke Livets Bog ankaŭ estos dana kontribuo al la plua evoluo de la lingvoj (kiel ekzemple la internacia vorto ombudsmano; alia dana kontribuo, køkkenmødding, pri arkeologie elfositaj manĝorestaĵoj, ankoraŭ ne estas atestita en Esperanto).

Aliaj do povas nomi siajn librojn The Book of Life, Das Buch des Lebens, Le livre de la Vie, Livets Bog ktp., sen granda risko esti intermiksitaj kun Livets Bog de Martinus, kvankam Martinus nun estas tradukita en dudek lingvojn.

 

Martinus 88-jara

MARTINUS ET SON ŒUVRE Martinus (1890-1981) est né dans la petite ville danoise de Sindal, dans le Jutland du Nord. Au terme d’une courte scolarité à l’école primaire qui ne comprenait que deux fois trois heures de cours par semaine en été, et un peu plus en hiver, il gagna sa vie en occupant des emplois modestes, dans des laiteries et autres, jusqu’au jour de 1921 où il commença à écrire l’œuvre qu’il consacra, pendant les soixante années qui suivirent, aux sciences spirituelles. Dans la Préface de Livets Bog, Martinus raconte dans quelles circonstances sa vie changea: “… de toutes nouvelles facultés sensorielles avaient surgi en moi, facultés qui me rendaient capable de voir, non pas sporadiquement mais en permanence et à l’aide de ma conscience éveillée, toutes les causes invisibles, les forces spirituelles principales, les lois éternelles de l’univers, les énergies et les principes fondamentaux que recèle le monde physique. Le mystère de la vie n’était donc plus pour moi un mystère”. Livets Bog, qui compte sept volumes, est l’œuvre maîtresse de Martinus. Il contient des analyses cosmiques qui décrivent en détails la structure, les lois et les principes éternels de la vie. Martinus a aussi écrit, en complément, L’Image Éternelle de l’Univers (les livres de symboles), Logique et Funérailles. L’Image Éternelle de l’Univers contient des symboles qui représentent des principes-essences et des analyses concentrées, et qui permettent au lecteur d’avoir facilement accès à une vue d’ensemble de la structure cosmique de l’univers. Martinus a intitulé ses œuvres complètes, qui comptent des milliers de pages, Le Troisième Testament. Pour lire la Cosmologie de Martinus, on ne doit ni faire partie d’une association ni prendre une carte de membre.
L’intuitive Martinus (1890-1981) du Danemark 90 années en 1980. Martinus estl l’auteur de “Le Troisième Testament” (La suite de la Bible). www.martinus.dk

La fronto de la tribuno estas farita el balailaj stangoj.

13.4 Kiom granda iĝis la tuta verko?

La kompleta verko de Martinus ampleksas ĉ. 10.000 paĝojn. Kiel parton de la ĉefverko Martinus foje alkalkulis krom La Libron de la Vivo ankaŭ la simbollibron La Eterna Mondbildo, en kiu li per koloritaj simboloj kaj klarigaj tekstoj prezentis la ĉefprincipojn de la kosmologio.

Eble ankaŭ la tri grandajn librojn, la enkondukan libron Logiko, la libron pri amo al la mikrokosmo Sepulto kaj la libron kun la postlasitaj manuskriptoj por La Tria Testamento, La Intelektigita Kristanismo, oni povus alkalkuli al la ĉefverko.

Kiel enkondukon al la ĉefverko Martinus verkis 28 kromajn, malpli grandajn librojn kaj ĉ. 300 artikolojn, aĉeteblajn en librovendejoj aŭ rete ĉe shop.martinus.dk.

Al la verko apartenas multaj artikoloj, leteroj, vojaĝpriskriboj, notoj, protokolaĵoj kaj respondoj de longa vico da demandoj, krom surbendigoj de iom pli ol 200 prelegoj, kiuj iom post iom estos eldonitaj kiel artikoloj. Apartenas al la verko ankaŭ Memoroj de Martinus kaj La Kunlabora Strukturo eldonitaj postmorte en respektive 1987 kaj 1992.

 

13.5 La finpretigo de la verko de Martinus

En donac-atesto de la 18-a de junio 1980 Martinus transdonis la rajtojn pri ĉiuj siaj verkoj al la Instituto, inkluzive la rajton finpretigi verkojn ankoraŭ ne finitajn.

Martinus: “La transdono ampleksas ĉiujn estontajn literaturajn verkojn, projektojn de novaj verkoj kaj verkoj preparataj, ĉiuj ĉerpaĵoj, referencoj, notoj, korespondaĵoj, suplementoj, mapoj, desegnaĵoj kaj aliaj materialoj, fine la rajton finpretigi la verkojn ne finitajn”. (Donac-atesto, vidu www.martinus.dk).

Tage Buch (n. 1911), kiu dum la jaroj ĵus antaŭ ĝis tuj post la forpaso de Martinus respondecis pri la eldonado de Kosmos kun interalie la artikoloj de Martinus mem, indikas ke ne-provlegitaj manuskriptoj kiuj ekzistas nur en unua skribo fare de Martinus, povas esti prilaboritaj. (Memoroj de Martinus, paĝo 152).

Dum sia propra vivo Martinus ankaŭ konfidis la prilaboron de siaj propraj pli-malpli pretigitaj artikolaj kaj prelegaj manuskriptoj al la du prelegantoj Erik Gerner Larsson (1907-1973) kaj Mogens Møller (1914-1980). Post la artikolo ĉiam estis indikite ke la prilaboro estis aprobita de Martinus.

Kelkajn monatojn antaŭ sia forpaso Martinus diris ke li jam ne plu sukcesas tiel multe skribi, ĉar li ne sufiĉe bone vidas por tio. Sed li diris ke tio kion li enparolados sur sonbendon, estos uzebla. Tio kion mi diras, estas uzebla, nur necesas adapti ĝin, ĉar la parolo ne estas sama, klarigis Martinus.

Martinus deziris ke la neperfekta parola lingvaĵo de la prelegoj estu prilaborita al taŭga skriba lingvaĵo en la formo de artikoloj. Prelego, diris Martinus, ne taŭgas por esti rekte kopiita kaj eldonita, necesas prilabori ĝin. Iam iu kunlaborantino finskribis prelegon de Martinus reproduktante ĝin preskaŭ laŭvorte, kion li komentis per tio ke tion oni ja al neniu povas proponi. (OT, Kosmos n-ro 6/2012). – Iam iu vira kunlaboranto provis prilabori sonbendan transskribaĵon de prelego, kaj li diris ke krom iuj efektivaj misparoloj, kiujn li ellasis, la teksto estas tute identa kun la eldirita prelego. Pri tio Martinus ne estis kontenta. La teksto ne estu kopio de tio kion li diris, ĉar li tute ne skribus tiel kiel li parolis. La parolo estas io tute alia, diris Martinus.

La du libroj Memoroj de Martinus (1987) kaj La Kunlabora Strukturo estas faritaj surbaze de surbendigoj. En la konsiliaj kunsidoj dum la jaroj 1974-1981 Martinus enparolis la gvidliniojn de la plua kunlaboro, kiuj estis kolektitaj en la libro La Kunlabora Strukturo. (Kosmos n-ro 7/2004).

Martinus: “La Strukturo estu mia testamento pri la transdono de mia afero al ĝiaj fidelaj kaj zorgemaj kunlaborantoj post mia finiĝo je la fizika nivelo.” (Letero al la kunlaborantaro de la 28-a de aprilo 1972, La Kunlabora Strukturo, paĝo 4).

 

13.6 La finpretigo de la simbollibroj

En 1971 Martinus diris: “Al mi ankaŭ restas verki diversajn pliajn kosmajn analizojn, sed tio estas analizoj kiuj reale ne estas nepre bezonataj. Se mi estus forvokita el ĉi tiu mondo, jam estas tiel multe kreita ke la homo povas atingi kosman konscion per tiu tuta materialo kiu jam ekzistas.” (LEM5 par. 76.1).

Sed Martinus tamen konsideris ke gravas eldoni pli da simboloj kun klarigo, kaj en 1981, malpli ol du monatojn antaŭ sia forpaso, li ankaŭ esprimis tion.

Martinus: “Mi ja ne povas kalkuli ke mi pluvivos multe pli longe, sed mi opinias ke gravas ke mi finu pretiginte pli da simboloj. Mi kompreneble ne povas skribi longajn klarigojn al ĉiu simbolo, sed mi ja povas skribi pri la principoj de ĉiu simbolo. Kaj tiam pere de Livets Bog kaj la ceteraj verkoj oni povos kompreni la principojn.” (Martinus 06.01.1980, Antaŭparolo de 2-a parto de LEM5 kaj LEM6).

Martinus desegnis 100 simbolojn, kiujn li planis publikigi en ses volumoj, La Eterna Mondbildo 1-6. Dum la vivo de Martinus mem LEM1–LEM3 (n-roj 1-33) estis eldonitaj en respektive 1963, 1964 kaj 1968. Per la postlasitaj manuskriptoj de Martinus (n-roj 34-38) kaj simbolklarigoj el LB1 Sepulto kaj Kosmos (n-roj 39-44), LEM4 estis eldonita en 1994.

Surbaze de la simbolklarigoj kiujn Martinus donis en serio da prelegoj, surbendigitaj en la jaroj 1955-1956, 1962 kaj 1970-1972, la Instituto en 2012 eldonis LEM5, kiu traktas ekskluzive la interesan temon de “malsano kaj kuracado en kosma prilumado” per entute 33 simboloj [n-roj 45-77]. – En 2015 la lasta volumo, LEM6 kun entute 23 simboloj [n-roj 78-100], estis eldonita en majo 2015 de la Instituto de Martinus, kie mi mem redaktis kaj la kvinan kaj sesan volumon de La Eterna Mondbildo. Per la pretigo de tiu lasta volumo la simbollibroj en ses volumoj kun 100 simboloj fine ampleksos ĉ. 1000 paĝojn. (OT, Kosmos n-ro 6/2012 kaj n-ro 5/2015).

 

13.7 Pliaj nomoj de la agadoj de Martinus

La agado de Martinus dum la unuaj sep jaroj 1921-1928 ne havis oficialan nomon, ĉar li vivis tute malpublike kaj anonime. Post tiam li komencis prelegi en privataj hejmoj, kaj la 1-an de decembro 1930 li unuafoje prelegis publike. Sed nur en 1932 lige al la eldono de Livets Bog 1 Martinus elpaŝis antaŭ la publikon. Antaŭe Martinus loĝis tre modeste, interalie en du ĉambretoj en Jagtvej 52A, 1-a maldekstre kaj Pile Allé 7H, 2-a maldekstre, sed samokaze kun la libroeldono Martinus translokiĝis al Joakim Larsens Vej 31, 3-a dekstre, kie li unuafoje ekhavis proprajn kuirejon, necesejon kaj banujon. En la loĝejo oni aranĝis oficejon, vendadis la ĵus eldonitan LB1 kaj okazigis studrondojn. Sub la nomo Buroo de Livets Bog la Instituto de Martinus estis establita en Frederiksberg en 1932.

Ĉirkaŭ 1939-1940 la municipo de Frederiksberg ŝanĝis la numerojn de la strato Joakim Larsens Vej, tiel ke n-ro 31 hodiaŭ ne ekzistas. Dum la jaroj 1932-1939 la unua Instituto de Martinus do situis en la nuna Joakim Larsens Vej 17, 3-a dekstre (laŭ Kraks Vejviser 1939, 1940). De sur la trotuaro oni povas rigardi la fenestrojn de la tria etaĝo kaj iom mediti pri la unua, plej frua Instituto de Martinus.

En 1939 Martinus kaj la buroo translokiĝis trans la angulon de la domo ĉe la kruciĝo de Joakim Larsens Vej kaj Glahns Allé al la adreso Glahns Allé 33, 1-a dekstre (proksime al la stacio Peter Bangsvej). En la kvara etaĝo Martinus poste akiris kroman pli grandan loĝejon, kiu estis tiel granda ke eblis aranĝi en ĝi prelegsalonon. Dum la periodo de du loĝejoj ankaŭ junaj kunlaborantoj kiel Erik Gerner Larsson, Mogens Munch kaj Inger Gaarde loĝis en Glahns Allé 33.

En 1943 Martinus aĉetis per pruntita mono domon en Frederiksberg, n-rojn 94-96, kie la Instituto situas plu hodiaŭ. Nur en 1945 la nomo Buroo de Livets Bog estis ŝanĝita al La Spiritscienca Instituto de Martinus, neformale Martinus-Instituto.

Kvankam Martinus deziris teni sian propran personon fone, li tamen ŝanĝis en 1977 la nomon de la instru-centro el Feriejo Kosmos al Martinus-Centro, kiu situas en la adreso Klintvej 69, 4500 Nykøbing Sj. Enkonduke al la malferma prelego de Martinus la 26-an de junio 1977 Mogens Møller rakontis ke Feriejo Kosmos transformiĝos el feriejo al studocentro, kiu grade evoluu fariĝante internacia centro por la disvastigo de la analizoj de Martinus. (Kosmos n-ro 6/1997).

Ke lia propra nomo estu parto de la nomo de la Centro, Martinus motivis per tio ke ĉiu ajn povas uzi la ordinaran vorton Kosmo kaj fari Kosmo-Centron, sed la nomo Martinus igas ĝin pli unusenca kaj klara, kaj krome estas pli praktike. Intervjuante lin, Surya Green demandis kial li elektis la nomojn Spirita Scienco de Martinus, Kosmologio de Martinus kaj Instituto de Martinus, al kio li respondis tute simple ke tiel ili estas pli facile troveblaj en la telefonlibro (kaj hodiaŭ en la reto martinus.dk). (Notico en Kosmos n-ro 6/1997).

MARTINUS (1890-1981) Martinus er født i Nordjylland, nærmere betegnet i Sindal. Han fik kun en beskeden uddannelse og tjente sit levebrød i forskellige underordnede stillinger. I 1921 havde han en dybtgående åndelig oplevelse, som gav ham evner til at analysere livet og beskrive dets åndelige love og evige principper.. Martinus kaldte sine samlede værker “Det Tredje Testamente”. Det omfatter “Livets Bog” i syv bind, “Det Evige Verdensbillede” i fire bind (symboler med forklaring), “Logik”, “Bisættelse”, “Artikelsamling 1” og 28 småbøger, samt mange båndoptagelser og artikler udkommet i tidsskriftet “Kosmos”. www.martinus.dk
Martinus Institut med Harald Isenstein’s skulptur Moder med barn, som blev skænket til Instiuttet den 3. okt. 1943. www.martinus.dk

Instituto de Martinus, Mariendalsvej 96, 2000 Frederiksberg

 

13.8 Kiun terminon Martinus unuafoje uzis pri siaj laboro kaj verko?

Antaŭ sia unua publika prelego la 1-an de decembro 1930 Martinus metis sur ĉiun seĝon informfolion kun la titolo “Informaj sciigoj koncerne mian spiritan laboron”. (Artikolaro 1, n-ro 2). Ĉi tie li uzis la esprimon “mia spirita laboro” karakterizante ĝin kiel “tute nova instruo de amo kaj saĝo”, esprimo de komplete nova spirita mond-impulso, nova Krista impulso. Martinus argumentis ke ne temas pri ia plagiato, sed lia instruo de amo kaj saĝo pure kaj propre rezultis el lia propra spirita aŭ kosma sensaro, asistata de potencaj Kristaj fortoj, al kiuj lotiĝis al li esti sentema. (Kosmos n-ro 5/1981, LEM6 par. 96.6).

En la unua volumo de Livets Bog de 1932 Martinus ne uzas la esprimon “spirita scienco”, sed kompense li uzas ĝin plurfoje en Kosmos n-ro 2/1933 en la artikolo Interpreto de LB: la Antaŭparolo (Artikolaro 1, n-ro 7). Li uzas la terminon spirita scienco en la du sekvaj artikoloj de 1934 (Artikolaro 1, n-roj 8 kaj 9).

Ĝis 1960 Spirita Scienco de Martinus estas la plej ofte uzata nomo, sed uzataj estis ankaŭ tiaj kiel la mondbildo de Martinus, la kosmaj analizoj de Martinus kaj La eterna mondbildo.

 

13.9 Enkonduko de la termino Kosmologio de Martinus

Ĉirkaŭ 1959-1960 Martinus mem komencas uzi pli modernan kaj internacian nomon pri sia verko, nome Kosmologio de Martinus. Kosmologio estas la instruo pri la bonorda universo. La vortkunmeto “kosmologio” vere estis nova, sed la vorton “kosmo” Martinus ofte uzadis de kiam li komencis verki. Sur la unuaj dudek paĝoj de la antaŭparolo de LB1 (1932) Martinus uzas la vorton “kosma” en dek du malsamaj kuntekstoj: kosma konscio, laŭ kosma vidpunkto, kosmaj realaĵoj, la kosma universo, kosmaj mondoleĝoj, kosma konsci-nivelo, la kosma sensaro, kosma sensohorizonto, laŭ kosma senco, kosmaj kapabloj, kosma manifestiĝo, kosma travivaĵo.

Jam en 1933 li donis al sia revuo la nomon Kosmos. “Ĝi estas moderna nomo apud Livets Bog kaj la aliaj libroj. Kiam ĝi venis, tio estis kun kosma impulso. Mi opinias ke ni konservu la nomon Kosmos.” (La Kunlabora Strukturo, par. 12.1).

En 1958 la revuo Kosmos estis tradukita en Esperanton kun la titolo Kosmo. Poste klariĝis al Martinus ke Kosmos nomiĝu Kosmos en ĉiuj lingvoj, kaj ne ekzemple Kosmo en Esperanto kaj Cosmos en la Angla ktp. Martinus: “Mi opinias ke Kosmos estu internacia, ke ĝi havu la saman nomon en ĉiuj landoj.” (La Kunlabora Strukturo, par. 12.1).

Ĉar estis interalie germana revuo titolita Kosmos, Martinus en konsilia kunsido proponis subtitolon: “Ĉu ne eblas ĉe la titolo Kosmos aldoni ‘Kosmologio de Martinus’ aŭ ion similan, tiel oni scios kie ĝi apartenas?” (12-a de novembro 1974, La Kunlabora Strukturo, par. 12.1).

La vorto Kosmos cetere estas pli multe uzata en la rusa lingvo (kosmonaŭtoj) ol en la angla (astronaŭtoj). Parenteze dirite, kelkaj numeroj de Kosmos estas tradukitaj en la rusan.

En 1959 Martinus unuafoje aplikas la vorton “kosmologio” en kontaktletero adresita “Al ĉiuj fidelaj amikoj de mia laboro!”. Li skribas ke el la du vojaĝoj de Erik Gerner Larsson al Barato rezultis ke oni establis centron por nia kosmologio aŭ spirita scienco. Poste en la letero Martinus skribas ke en Barato oni nun komencis kompreni “tiun kosmologion aŭ spiritan sciencon, kies alporto al la homaro fariĝis mia misio”. (Kontaktletero, septembro 1959).

En 1960 Martinus ekfavoras uzi la esprimon Kosmologio de Martinus anstataŭ Spirita Scienco de Martinus. En letero al Erik Gerner Larsson en Barato januare 1960 Martinus skribas, lige al tio ke komencis venadi malpli multe da aŭskultantoj al la prelegoj pri “Spirita Scienco de Martinus” en la Instituto, ke eble estus pli bone nomŝanĝi al “Kosmologio de Martinus”.

Martinus skribas: “Kiam vi revenos, mi opinias ke ni iom interparolu pri la nomo de nia Afero. Mi kredas ke estos pli ĝuste kaj pli praktike nomi nian laboron ‘Kosmologio de Martinus’ anstataŭ ‘Spirita Scienco de Martinus’. En la vortaroj ‘kosmologio’ estas esprimata kiel identa al La instruo pri la universo, ĝiaj origino, evoluo kaj organiziĝo, same kiel kosmologia demonstrado estas indikita kiel konkludado el la ekzisto de la mondkonstruo al Dio kiel ĝia kaŭzinto.” (Kosmos n-ro 11-12/2004).

Martinus referencas al la difino de “kosmologio” kaj “kosmologia demonstrado” en la dana enciklopedio Salmonsens Leksikon (2-a eld. vol. 14, 1923).

En 1960, aĝiĝinte 70 jarojn, Martinus finis sian ĉefverkon, kaj tial la esprimo kosmologio kompreneble ne aperas en la tuta antaŭa literaturo, kiu konsistigas la pliparton de tio kion Martinus verkis. Sed ĝuste en 1960 en LB7 li skribas ke la solvo de la vivmistero estas la sama kiel “la plej alta kosmologio aŭ spirita scienco”. (LB7 par. 2658, punkto 40).

Kvankam Martinus dum la lastaj ses jaroj de sia vivo de post 1975 komencis nomi sian tutan verkon ankaŭ La Tria Testamento, li tamen mem ne ĉesis uzi la terminon kosmologio, kaj li ne rekomendis nek esprimis deziron ke oni ĉesu uzi la esprimon kosmologio. El surbendigoj de la konsiliaj kunsidoj dum la periodo 1947-1981 montriĝas ke li dum tiu periodo mem ofte uzis la vorton kosmologio.

Tiel malfrue kiel en sia 89-jariĝa parolado La reveno de Kristo – la veno de la parakleto Martinus uzis la esprimon kosmologio: “Kiam la malgranda infano venas en la mondon, tio estas naskiĝo el la spirita nivelo sur la fizikan labornivelon, kaj kiam oni forpasas, oni lasas tiun nivelon kaj naskiĝas sur la spiritan nivelon, kiel mi antaŭe menciis. Tiel do estas du naskiĝoj, kaj la unuan mi nomas ‘naskiĝo unu’ kaj la duan ‘naskiĝo du’, kaj tio dum la estonteco estos la uzataj nomoj en la kosmologio.” (Kosmos n-ro 7/2008, par. 15).

 

13.10 Kunlaborantoj ekuzas la nomon Kosmologio de Martinus jam en 1956

Kiam la kunlaborantoj komencis uzi la esprimon Kosmologio de Martinus? – Laŭ skribaj fontoj la nova esprimo “Kosmologio de Martinus” unuafoje estis uzita de Tage Buch en 1956 en artikolo kiu temas pri libroj de Martinus tradukitaj per Esperanto kiel ponta lingvo al tria lingvo, ekzemple la angla kaj la ĉeĥa. La titolo de la artikolo estas La kosmologio disvastiĝas, Kosmologien udbredes. (Jara Kosmos 1956, paĝo 63).

En 1956 Mogens Møller skribas ke la homo estonte regos sian animon kaj povos krei la unuiĝintajn ŝtatojn de la mondo aŭ regnon de paco. Li plue diras: “Ĉi tiu scio pri la psikaj leĝoj en la universo kaj en la strukturo de la animo estas alirebla al serĉantaj homoj hodiaŭ. La moderna spirita scienco kosmologio, kiun homoj ofte, antaŭ ol ekkoni ĝin, erare kredas nova sekto aŭ religio, jam donis al multaj serĉantoj helpon al memhelpo en tiu kaosa situacio, en kiu hodiaŭ troviĝas la unuopa homo same kiel la tuta homaro.” (Jara Kosmos 1956, paĝo 29-30).

En tri artikoloj de Kosmos, bazitaj sur manuskriptoj de tiel frue kiel la 1940-aj jaroj, surprize troviĝas ankaŭ la vorto kosmologio. Temas pri la artikoloj Forsynet [La Providenco], finskribita la 4-an de oktobro 1953 en Kosmos n-ro 2-3/1966, Vejen til den sande lykke [La vojo al la vera feliĉo] de la 6-a de julio 1947 en Kosmos n-ro 21/1968 kaj Dom og beskyttelse [Juĝo kaj protekto] de la 16-a de novembro 1947 en Kosmos n-ro 25-26/1968. Per pli detala kontrolo oni tamen ne trovas la vorton kosmologio en la originalaj manuskriptoj de Martinus, ĝi estas enmetita en 1966-1968 de Mogens Møller kiam li prilaboris la artikolojn, kredeble ĉar en la 1960-aj jaroj ĝi estis jam la plej kutima nomo de la veĝrko de Martinus. La prilaboroj de la diritaj artikoloj fare de Mogens Møller ĉiuj estas aprobitaj de Martinus.

En kajero de 1960 kun informoj pri la agado de la Instituto kaj kun antaŭparolo de Erik Gerner Larsson troviĝas la esprimo La Instituto de Martinus pri Kosmologio.

Interese estas ke jam en 1957 la verko de Erik Gerner Larsson Kursus i Martinus Åndsvidenskab [t.e. Spirita Scienco] estis eldonita anglalingve kun la titolo Introduction to Martinus Cosmology lige al la nova laboro en Barato.

 

13.11 En 1951 Martinus unuafoje skribas pri “tria kaj lasta testamento”

Martinus rakontas ke la nova titolo La Tria Testamento estas io kio grade maturiĝis en lia konscio, kiel ankaŭ evidentiĝu el la jena historia klarigo.

La unua fojo kiam Martinus buŝe priparolis trian testamenton, estas nekonata, sed la unua fojo en la literaturo estas en Livets Bog 5, kie la titolo de par. 1849 estas: “La Spirita Scienco kiel tria kaj lasta testamento”.

En 1947 Martinus komencis la eldonadon de LB5 dissendigante la unuajn 16 paĝojn kun Kosmos kaj la leteroj al la abonantoj de Livets Bog. Tial estas komence de la volumo indikite ke la eldonjaro de LB5 estas 1947. Sed la lastaj 16 paĝoj de LB5 estis skribitaj, presitaj kaj dissenditaj al la abonantoj nur en 1952. Supozante proksimume konstantan rapidecon de la skribado kaj iom interpolante, mi elkalkulis ke Martinus kredeble publikigis par. 1849 en la jaro 1951.

Martinus tie asertas ke la Mosea leĝo pli multe stimulis la familian amon kaj la principon de reproduktiĝo ol la amon al la proksimulo. Pro la humana evoluo de la homoj la Malnova Testamento do ne estis adekvata en la longa daŭro kaj tial estis kompletigenda per la Nova Testamento. Sed pro la plua intelekta evoluo de la homoj, al multaj el ili dogmoj aŭ kredartikoloj ne plu estas adekvataj, kaj tial oni bezonas sciencan eksplikon de la Nova Testamento.

Martinus: “Ĉu ne ĝuste tiu bezono nun estigas spiritan sciencon kaj tial trian kaj lastan testamenton? – Post tiu testamento neniu homo plu bezonos la konsiladon de aliaj. Ĉi tie oni povas esti kondukita tute ĝis sia propra granda inico aŭ spirita naskiĝo, post kio oni mem estos levita en harmonion kun la Patro kaj la mondbildo, kaj tiamaniere mem estos la vojo, la vero kaj la vivo.” (LB5, par. 1849).

13.12 En 1953 La Tria Testamento estas priparolita kiel “evolu-fazo”

La unua fojo kiam Martinus uzas rekte la esprimon La Tria Testamento, estas en la prelego Paganismo kaj kristanismoen Klint la 13-an de julio 1953, kies teksto estis publikigita unuafoje en kontaktletero n-ro 12/1958. Ĉi tie Martinus ne priparolas La Trian Testamenton kiel titolon de sia verko, sed kiel la lastan el tri evolu-fazoj.

Martinus: “La evoluo de la kristanismo estas dividebla en tri fazojn, tiun kiu reprezentiĝas en la Malnova Testamento, tiun kiu reprezentiĝas en la Nova Testamento, kaj fine tiun kiu reprezentiĝos per la evoluado de la spirita scienco, kiun ni povas nomi La Tria Testamento.” (Kosmos n-roj 4/1987 kaj 11/2002).

La kristanismo estis anoncita jam en la vortoj de Dio al Abrahamo: “Beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero”. – La profetoj rakontis ke naskiĝos reĝo en la familio de David, Mesio kiu alportos savon kaj benon al ĉi tiu mondo. Sed kvankam la kristanismo ĝermis el la judismo, la malnovtestamentaj vortoj pri redonado “okulon por okulo, dento por dento” ne estas esprimo de kristanismo, kiu baziĝas ĝuste sur la malo – pardonado.

La kerno de la tria evolu-fazo estas la spirita scienco, kiu kondukos la kristanismon al ĝia perfektiĝo en formo intelektigita kaj sciencigita.

 

13.13 En 1955 La Tria Testamento – monda epoko

En la prelego La monda epoko de la kristanismo la 2-an de oktobro 1955 Martinus priparolas La Trian Testamenton kiel parton de la monda epoko de la kristanismo, kiel stadion en la evoluo aŭ parton de la homkreado fare de Dio laŭ lia bildo.

Martinus: “Tiel ni vidas ke la lasta stadio de la kristana mondepoko, la nova monda kulturo, jam estas enkonstruita en la antaŭaj kulturoj. La monda epoko de la kristanismo konsistas el tri grandaj stadioj, el kiuj la unua konsistas el la Malnova Testamento kaj la judismo kaj la dua el la Nova Testamento kaj la kristanismo, dum kiuj la materia stato estis evoluigota. La tria stadio estas La Tria Testamento aŭ la spirita scienco, kiu fundamentos la pluan evoluon de la homo kaj garantios ke la homoj ene de tiu epoko harmoniiĝos kun Dio.” (Kosmos n-ro 11/1991 kaj 3/2007).

En la prelego Martinus akcentis ke fariĝu scienco ke la kondutmaniero de Kristo estas la modelo de la perfekta homo en la bildo de Dio. La analizaroj de la spirita scienco, sekveblaj de ordinara inteligento, ĉiukampe montriĝas kiel sciencan veron ke oni estu ĝojo kaj beno al ĉio viva, kaj ke ami Dion super ĉio kaj sian proksimulon kiel sin mem estas la plenumiĝo de ĉiuj leĝoj. La tasko de la spirita scienco estas disvastigi tiun veron kaj pravigi kaj sciencigi ĉiujn eldirojn de Kristo. La spirita scienco ne estas spirita scienco, se ĝi ne ĉiupunkte povas konfirmi la Jesuan Predikon sur la Monto.

En Livets Bog Martinus argumentas ke lia mondbildo ne estas bazita sur la Biblio. La eterna mondbildo ekestis ekskluzive per rekta vido de Martinus mem, per lia propra sensado de la vivo mem, kaj ĝi tial neniamaniere estas ia plagiato aŭ imito de iu ajn alia libro. Konfrontante la kosmajn analizojn al la eldiroj de Jesuo, Martinus per tio ne celas subteni la spiritan sciencon, ĉar ĝi mem baziĝas sur la leĝoj de la logiko. Estas inverse, nome ke Martinus per logiko kaj spirita scienco volas pravigi la eldirojn de Jesuo. Per Biblia esprimo oni povas diri ke Martinus “gloras” Jesuon. (LB3 par. 926).

 

13.14 Paŭzo de la termino La Tria Testamento dum dek tri jaroj ĝis 1968

Komence de la 1950’aj jaroj Martinus plurfoje uzis la esprimon La Tria Testamento en la senco de evolu-fazo aŭ epoko. Post tio sekvas paŭzo de pli ol dek tri jaroj, dum kiu li ĝin uzas nek en prelegoj, en artikoloj, nek en libroj – eble ĉar la esprimo la Kosmologio de Martinus ĝuste dum tiuj jaroj disvastiĝas kaj fariĝas la plej uzata.

Necesas atendi ĝis 1968 en Värnhem, Svedio, kie Martinus en prelego denove uzas la esprimon La Tria Testamento, sed ĉi-foje je la unua fojo kun rekta referenco al la titolo de la verko, pri kiu li diras ke li pluevoluigos ĝin tiel ke ĝi estos La Tria Testamento. (Mia rilato al Dio, prelego 02.06.1968).

En 1969 Martinus plurfoje uzis la esprimon La Tria Testamento. El tiamaj programoj krome evidentiĝas ke Martinus eĉ faris prelegojn titolitajn La Tria Testamento, jen en la Instituto la 10-an de februaro 1969, jen en Jönköping la 13-an de majo 1969. Tie li denove uzis La Trian Testamenton kiel indikon de monda epoko.

En la du ĉi-subaj citaĵoj el la Kristnaskaj salutoj de Martinus en 1969 kaj 1970 li uzas la respektivajn esprimojn “la tria kaj lasta testamento de la vivo” kaj “en nova monda epoko, en tria testamento”.

Martinus: “Per la nova kosma monda impulso, per la tria kaj lasta testamento de la vivo, mi vidas la betleĥeman stelon kiel sunon leviĝi super la teron. Kaj antaŭ ĉi majesta radiado de la Dia spirito mi vidas la nigrajn mortosferojn de la milito forvelki el la tero, samkiel la nebuloj de la nokto forvelkas antaŭ la leviĝanta matena suno. Post tio mi vidas ke la Kristnaska mesaĝo ‘paco sur la tero’ sparkas en ĉiuj okuloj, karesas per ĉiuj manoj kaj benas per ĉiuj idiomoj. Kaj nia mondeto daŭrigas sian orbiton en la spaco kiel insulo de beateco inter la astroj.” (Kristnaska saluto 1969).

Martinus: “Kaj la komenciĝanta humaneco kaj amo al la proksimulo de nova monda kulturo komencas montri siajn naskodolorojn per la granda disfalo, degenero kaj dissolvo de la malnova kulturo. Kaj en nova monda epoko, en “tria testamento”, en kiu dissolviĝos la superstiĉoj kaj eraroj de paganismo kaj kristanismo en la du malnovaj testamentoj, ĝi forsvenos el la menso kaj koro de la homoj samkiel la malvarmaĉaj nebuloj de la nokto forsvenas antaŭ la radiado, lumo kaj varmo de la leviĝanta matena suno.” (Kristnaska saluto 1970).

 

13.15 En 1971 La Tria Testamento uziĝas kiel nomo de libro

80-jariĝante en 1970, Martinus ĉesis fari prelegvojaĝojn kaj nun uzis ĉiujn siajn fortojn por verki. En 1969 Martinus faris siajn lastajn prelegvojaĝojn al Svedio kaj la provincoj de Danio, kaj lia sesa prelegvojaĝo al Islando en 1970 fariĝis lia fina kaj lasta prelegvojaĝo. Kvankam estis planite, Martinus neniam iris al Norvegio por prelegi.

Dum la lastaj dek jaroj de sia vivo Martinus kutime faris nur du prelegojn jare, nome okaze de la enkonduko de la somera sezono en la Martinus-Centro de Klint kaj la 11-an de aŭgusto je lia naskiĝtago, kiun oni kutime festis en ĉambroj de la Inĝeniera asocio aŭ en hotelo Sheraton en Kopenhago. Mi mem aŭdis ĉiujn tiujn prelegojn, kaj ĉe lia 81-jariĝo en 1971 estis precipe interese aŭdi pri liaj novaj planoj, kiuj estis ŝanĝitaj de post marto 1971.

Inter marto kaj aŭgusto 1971 Martinus ricevis fortan impulson koncerne La Trian Testamenton. Nome, je la 50-jariĝa tago de la Afero li diris ke li nun finverkas LEM4, supozante ke li finos ĝin somere. Tiam restis du simbollibroj, LEM5 kaj LEM6, kiujn li esperis finverki en 3-4 jaroj. (La 24-an de marto 1971).

Sed nelonge poste Martinus ŝanĝis tiujn planojn, ĉar li ricevis intuician impulson ke li ekverku libron kiu al la publiko prezentos lian verkon kiel La Trian Testamenton. Li sekve flankenlasis la laboron pri la simboloj, revenonte al ĝi post la finverkado de la prezenta libro La Tria Testamento.

Martinus: “Mi ja jam preskaŭ finis la kvaran parton de la simbollibro [LEM4]. Sed tiam mi ricevis pli altan impulson, ke mi laŭeble plej rapide faru alian libron, malgrandan libron en kiu la tuta mondbildo troviĝos en koncentraĵo. Nun venis la tempo, kiam ni estas devigitaj ekkoni kaj konigi tion kio okazas ĉi tie en Skandinavio. Kaj tio estas ‘La Tria Testamento’. Ĝi estas tio kion Jesuo ne povis diri al siaj disĉiploj, sed kiel li diris, la veron ‘la parakleton la sanktan spiriton’ sendos la Patro, kaj ĝi instruos al la homoj ĉion el tio kion ili tiam ne komprenis.” (Johano 16.12-13). (Prelego 11-a de aŭgusto 1971).

Martinus antaŭ tio observis ke ekestis speciala matureco por la kosmaj analizoj ĉe la gejunuloj. Li ofte menciis ke ili havas “modernan konscion”, kaj ke ili estas “la komenco de nova monda kulturo”. Por tiuj gejunuloj Martinus deziris laŭeble plej rapide skribi ion mallongan pri la analizoj, kaj tiam ili eventuale poste povos legi la grandajn verkojn.

Dum la lastaj dek jaroj de sia vivo Martinus estis tre okupita pri La Tria Testamento. Li parolis pri ĝi en preskaŭ ĉiuj siaj sezonkomencaj prelegoj en Klint kaj en naskiĝtagaj paroladoj en Kopenhago. Multfoje li parolis pri ĝi en kunsidoj en la Instituto, al la kunlaborantoj kaj al amikoj private. Li multe primeditis kiel plej bone prezenti al la granda publiko La Trian Testamenton en libra formo.

Tage Buch skribas: “Eldonisto Jarl Borgen, aŭdinte pri la ideo de Martinus eldonigi libron kun la titolo ‘La Tria Testamento’ – tio estis la provizora labortitolo de la planata enkonduka libro – ofertis en novembro 1971 en letero al Martinus eldoni tiun libron. […] Martinus ne sukcesis eldoni la planitan libron, nek la 4-an volumon de la simbollibro, sed tiuj materialoj ekzistas en manuskripto, kaj iom post iom ili estos eldonitaj, post provlegado. Parto tamen estas prilaborenda, ĉar ĝi troviĝas nur en la unua surpaperigo.” (Memoroj de Martinus paĝo 152, Kosmos n-ro 5/2015).

 

 

Figuro 39A – 39B.

Gaja Martinus montras sian projekton de kovrilo por la prezenta libro La Tria Testamento (Det Tredje Testamente)

Oni rimarkas ke mankas la teksto ‘Livets Bog 1’ sur la fronto. Ĝi estis aldonita nur en 1980.
La foto estas farita la 13-an de aŭgusto 1978 en Vanløse Allé 26, teretaĝo dekstre, de kie mi rekonas la seĝon kaj la malhelan floran tapeton, ĉar mi mem poste loĝis en la loĝejo dum iom malpli ol jaro. Fotis Inge Sørensen.

 

 

13.16 En 1975 La Tria Testamento fariĝas nomo de la tuta verko de Martinus

Ĝis 1975 Martinus ĉiam priparolis sian prezentlibron kiel La Trian Testamenton, sed poste li komencis uzi la titolon La Tria Testamento ankaŭ kiel nomon de sia tuta verko. Tio montriĝas en du prelegoj kiujn Martinus faris somere de 1975. (Kosmos n-roj 7/2004 kaj 7/2005). Samjare Martinus ankaŭ skribis leteron tiurilate al Helmer Fogedgaard (1907-2002)koncerne la uzon de la titolo La Tria Testamento.

Martinus skribis: “Post sanrilate bona ‘ĝenerala revizio’ de mia organismo mi ekfartis tre bone kaj forte laboras pri la libro ‘La Tria Testamento’, tre atendata de multaj homoj. Sed ĉi tie mi devas sciigi ke la dirita Testamento ne estas nur libreto de eventuale cent paĝoj. Ĝi estas nenio malpli ol la sumo de ĉiuj miaj jam manifestitaj libroj, skribaĵoj, simboloj kaj revuoj. Sed estas vere ke mi nun verkadas libron kiu montros ke mia kosma mondbildo ampleksas tiun ‘multon’ kiun Kristo povus esti dirinta al siaj disĉiploj, sed kiun ili siatempe ‘ne povis elporti’. Kaj tial ĝi devis esti prokrastita al posta tempo. (Johano 16.12-15).

Mia nova libro do montros ‘la Revenon de Kristo’ aŭ pli ĝuste ‘la Revenon de la Kristanismo’. Kristo ne venos en persona fizika enkarniĝo kiel predikanto kaj miraklofaristo. Li forte avertis al la homoj kontraŭ tia kredo. Li male venos ‘en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro’. (Mateo 24.30).

Kia do ‘potenco kaj granda gloro’ estas tio? –

Jes! Kara Helmer Fogedgaard, ja ĝuste tio estas la fokuso en ‘La Tria Testamento’ kaj la suspenso de mia nova libro. La libro ne estas preta kaj la temo ankoraŭ ne liberigita. Mi tial ne povas riveli pli multe al vi hodiaŭ. Kun tio tre amike salutas vin Martinus.” (Kosmos n-ro 9-10/2004).

 

13.17 Martinus ne provis protekti la titolon La Tria Testamento

Martinus opiniis ke li ne bezonas protekti sian titolon La Tria Testamento. Laŭ li ne gravas ke aliaj uzos la saman titolon, ĉar pli aŭ malpli frue oni ja vidos, kiu estas la ĝusta.

Se oni rete serĉos per Google, oni jam nun vidos ke troviĝas multaj lokoj kie homoj nomas siajn skribaĵojn Det Tredje Testamente, The Third Testament, Das Dritte Testament ktp.

 

13.18 Livets Bog 1 sub la titolo La Tria Testamento

Antaŭe la libroj de Martinus inkluzive La Libron de la Vivo estis eldonataj nur de malgranda privata eldonejo, sed nelonge antaŭ lia forpaso fariĝis al Martinus nepraĵo eldonigi La Trian Testamenton per granda publika eldonejo. Kelkajn jarojn post la forpaso de Martinus, Jarl Borgen rakontis en naskiĝtaga parolado antaŭ granda kunveno de Martinus-interesitoj en hotelo Sheraton, ke altiris lian atenton ke Martinus volis fari unuvoluman prezentlibron, ĉar kiel eldonisto li sciis ke tre malfacile estas vendigi grandajn plurvolumajn verkojn.

Lige al libroeldonado Martinus ofte diris: “Estu la eldonejoj kiuj venu al ni”. Martinus ne volis forci la aferon anticipante la planon de la Providenco. Li estis konvinkita ke la Providenco certe donos signon aŭ sendos la ĝustan homon kiam la tempo estos preta. Ĉar Jarl Borgen mem estis alturninta sin, Martinus opiniis ke la Providenco per tio indikis Borgen kiel la ĝustan eldoniston.

Sed ĉar Martinus ne sukcesis tute fini la libron La Tria Testamento, necesis ke pasu ne malpli ol sep jaroj ĝis li rekontaktis Jarl Borgen. Tiel estis, ĉar en marto 1979 Martinus decidis ke li volas reeldonigi la ĉefverkon LB1–LB7 sub la titolo La Tria Testamento. El tio rezultis en 1980 pli longaj intertraktadoj kun Jarl Borgen, kiu estante eldonisto sciis ke povos esti malfacile vendi reeldonitan libron, kaj krom tio eĉ sepvoluman. Sed al Martinus estis tiel grave ke la verko aperu per granda publika eldonejo, ke li konsentis doni garantian kapitalon kaj investi monon por la entrepreno.

En la Instituto unu el la kontoristinoj rakontis ke Martinus dum periodo ĉiun antaŭtagmezon venis en la kontoron demandante ĉu estas io nova de Borgen. Tio indikas kiom gravega estis al Martinus tiu libroeldono.

Al granda grupo da junaj kunlaborantoj en Klint dum Pasko 1978 Martinus diris: “Ni estas la komenco de la nova monda kulturo, ni havas tiun scion kiun homoj bezonas havi. Ĝi iam disvastiĝos al la tuta mondo. Ĝi jam videble havas bonajn kreskokondiĉojn, ni ricevas leterojn el preskaŭ la tuta mondo, kvankam la libroj ankoraŭ ne aperis per la grandaj eldonejoj. Miaj analizoj kaj miaj libroj nome ne estos liberigitaj de la Providenco ĝis “La Tria Testamento” estos aperinta per la grandaj eldonejoj. Tiam estos multe da agitiĝo pro ĝi, tiam ĝi havos siajn benon kaj malbenon. Sed ni ne bezonas timi la malbenon, ĉar ni mem neniun malbenas, do ni ne estos tuŝeblaj tiamaniere.” (Kosmos n-roj 3/2004, 7/2008 kaj 7/2009).

Certe jam en 1975 Martinus deklaris ke lia tuta verko estas La Tria Testamento, sed parolante en 1971-1979 pri La Tria Testamento lige al eldonejoj kaj eldonado, li ĉiam celis la prezentlibron, kiu, kiel jam dirite, devis klarigi kiarajte li nomas la tutan verkon La Tria Testamento. Parolante dum la du lastaj jaroj de sia vivo pri la eldono de La Tria Testamento, li celis la reeldonon de Livets Bog per eldonejo Borgen.

 

13.19 Novaj planoj pri prologo kaj simbolklarigoj

En 1978-1979 Per Thorell (1916-2003) provlegis la preskaŭ finitan manuskripton de la libro La Tria Testamento. Thorell, kiu havis alian lingvan guston kaj stilon, tamen faris tiom da nenecesaj korektoj kaj ŝanĝoj, ke la manuskripto de Martinus eksimilis al la “Ruĝa Maro”. Li tial ne volis reliveri tiun trokorektitan manuskripton al Martinus, sed anstataŭe ellaboris novan tajpitan neton, kiun li donis al Martinus. Intertempe Martinus plulaboris pri la libro, sed ricevinte la neton li tre maltrankviliĝis pro tio ke nun li ne plu povis vidi kiujn ŝanĝojn la alia faris pri la manuskripto. Tiu okazado estis la kaŭzo ke Martinus iam antaŭ februaro 1979 rezignis finverki tiun libron. Martinus admonis al la konsilianoj ke tiun neton kun la multaj fremdaj ŝanĝoj nepre ne estu eldonita. Martinus krome klarigis ĉe pluraj kunsidoj ke li konstante glitis en verkadon de analizoj, kiuj estis multe tro altaj por la celo de tiu ĉi libro. (Vidu la pasintan par. 12.15).

En 1979 Martinus do formetis la laboron pri la prezentlibro (plano A) favore al verkado de nova pliampleksigita prologo kaj enkonduko por la reeldono de Livets Bog (plano B). Partoj de la enkonduka materialo de la prezentlibro nun estis transigita al nova kaj pliampleksigita prologo de Livets Bog. Pro tio ke la planita prezentlibro tiel perdis sian enkondukon kaj ne estis finverkita, tiutempe ne estis esperinde ke tiu amputita libro estos eldonita. Sed la Providenco, kiu sendadis al Martinus la diversajn impulsojn, evidente havis alian planon, kiun ni vidos ĉi-sekve.

Martinus do komencis verki plian tekston por la prologo de LB1, interalie ĉapitron pri la reveno de Kristo. La intenco estis enmeti novan Prologon antaŭ la Antaŭparolon de la reeldonota LB1. La antaŭaj aĉetintoj de Livets Bog do povus ricevi tiun prologon kiel depreson aŭ apartan kajeron. Fine de 1980 Martinus transiris al plano C, kiel montrite en la ĉi-suba superrigardo.

Plano A, 1971-1978, la libro La Tria Testamento

Plano B, 1979-1980, prologo de Livets Bog,

Plano C, 1981, klarigo de simbolkovrilo

Kiel ion novan Martinus elektis ke kun la reeldonota Libro de la Vivo estu du simboloj sur la kovrilo de la libro, nome “La Lumo” kaj “La Mallumo”, kiuj troviĝas klarigitaj en la dua simbollibro. (Vidu LEM2 simbolon n-ro 23, “La finita homo en la bildo de Dio laŭ lia similo”, kaj n-ro 19, “Tra la mallumo de la inico – la infero aŭ ragnaroko”). La du simboloj de la Krista figuro kaj de la kranio estas interdependaj, tre forte emfazis Martinus, kiam oni provis persvadi lin ellasi la kranian simbolon de la dorsa kovrilo.

Martinus mem paĝaranĝis la kovrilon de la prezentlibro, kiel oni vidas sur la foto kie Martinus montras la fronton de la libro kun la simbolo “La Lumo” kaj la epokfara nova titolo La Tria Testamento. Poste la sama paĝaranĝo estis uzita por la reeldono de Livets Bog en 1981 sub la ĉeftitolo La Tria Testamento. Sur la titolpaĝon de la manuskripto de tiu libro Martinus en 1979 skribis “La Tria Testamento aŭ Livets Bog”.

Ekzistas surbendigoj pruvantaj ke Martinus dum la jaroj 1979-1981 ofte uzis la esprimon La Tria Testamento kiel samsignifan kun Livets Bog, kiu ja ĝuste estis reeldonota sub la titolo La Tria Testamento.

Post sia 90-jara naskiĝtago Martinus en dankletero ankaŭ egaligas La Trian Testamenton kaj La Libron de la Vivo en parenteza rimarkigo: “La Tria Testamento (Livets Bog)”.

Martinus: “Mi ŝatus ĉi tie aldoni kelkajn liniojn el ‘La Tria Testamento’, sed la fortoj ne sufiĉas, do mi petas vin pardoni ĉi tiun limigitan dankleteron. Kompense mi havas la ĝojon rakonti al vi ke miaj libroj venis al eldonejo konsidere al publikigo. Provizore temas precipe pri la du ĉefverkoj ‘La Tria Testamento’ (Livets Bog) kaj la simbollibro ‘La Eterna Mondbildo’.

Post tio devis sekvi eldonado de la malpli grandaj libroj. Devus el tio rezulti ke la afero ekonomie iom post iom povos porti sin mem, sed daŭros iom da tempo ĝis nia misio kaj afero venos al tio. Tial estas mia plej sincera peto al vi ke pludaŭru tiu fidela apogo, per kiu vi tiel ame helpis pluporti la aferon tra la malfacilaĵoj, kvankam mi eventuale ne plu estos sur la fizika nivelo. Tiam la estraro de la Instituto estos la firma punkto de la afero, kaj tiam al ĝi devos okazi ĉiu sinturno koncerne la aferon.” (Dankletero, oktobro 1980).

 

 

Figuro 40. La kovrilo de La Tria Testamento, Livets Bog 1

 

 

13.20 Lasta decido de Martinus

Nur kelkajn monatojn antaŭ sia forpaso Martinus flankenmetas la laboron pri la prologo de LB1 (plano B). Li anstataŭe eklaboris pri verkado de aldono pri la lumo kaj mallumo rilate al la du simboloj de la kovrilo (plano C). Per sia nova komputilo de la marko Philips, Martinus post novjaro 1981 celkonscie skribadis tiun aldonon, metotan fine de LB1.

Frumatene ĵaŭdon la 5-an de marto 1981 Martinus estis enhospitaligita pro rompiĝo de unu femurkolo, supozeble dumnokte falinte el la lito aŭ glitinte sur tapiŝeto en la dormoĉambro. Dimanĉon la 8-an de marto, tri tagojn post la enskribiĝo en la hospitalon de Frederiksberg, Martinus nokte forlasis la fizikan nivelon je ĉ. 01:30. Trovinte lin kuŝanta morta en la lito, oni en la hospitalo diris ke li trankvile forpasis. Ĉe la lasta vizito en la hospitalo sabatvespere Martinus estis vigliĝinta kaj ŝajnis freŝiĝinta kaj atenta, kaj li ne donis impreson ke lia morto estas baldaŭa. Sed al li estis klare, ke li nenion plu skribos.

Dum la tagoj ĝis la enhospitaligo Martinus tre intense laboradis por finverki la aldonon al Livets Bog 1. Marde li skribadis eĉ ĝis la 2-a horo nokte, kaj merkrede ĝis 22:30. (Memoroj de Martinus, paĝo 187). Tial ke Martinus estis tiel okupita pri la verkado de tiu aldono, kompreneble gravegis al li klarigi kio okazu al tiu teksto. En la malsanula lito li laŭ skribaj protokolaĵoj de la 8-a-12-a de marto diris ke la lasta parto kun la simbolklarigoj ne inkluziviĝu en LB1.

“La lasta klarigo pri la simboloj sur la kovrilo ne enestu en la nova eldono de Livets Bog 1, La Tria Testamento!” – Tio estis la lasta decido de Martinus! – Per tio lia misio estis plenigita!

 

13.21 La eldono de La Tria Testamento en du ŝtupoj en 1981 kaj 2004

Ĉi tiu lasta decido de Martinus liberigis la konsilion de la Instituto de Martinus el la granda respondeco alpreni decidon pri tio kiel eldonigi post nelonge La Trian Testamenton, La Libron de la Vivo. Ĉu estu inkluzivita en Livets Bog la prologo (plano B) aŭ la aldonaĵo kun la simbolklarigoj (plano C)? – Ne, la decido de Martinus mem estis ke Livets Bog estu eldonita sen ia klarigo de la titolo La Tria Testamento kaj de la simboloj sur la kovrilo – kaj tiel do okazis.

Jam duonan jaron antaŭ sia forpaso Martinus mem interkonsentis kun Jarl Borgen pri la eldono, kaj duonan jaron post la forpaso de Martinus do La Tria Testamento – Livets Bog 1 estis eldonita de eldonejo Borgen la 24-an de novembro 1981.

Martinus, skribante pri tio kiarajte li nomis sian verkon La Tria Testamento, menciis ke kredeble “estos protestegoj” kiam la libro aperos. Imagu, li skribis ke lia verko La Tria Testamento estas la parakleto la sankta spirito, kaj ke li sola estis elektita de Dio kaj persone inicita per Kristo por konduki la kristanismon al perfektiĝo sur tiu ĉi planedo!

Martinus: “Estas al mi klare ke mi al multaj homoj tre severe elprovos la skeptikecon, eĉ tiel severe ke tio eble povus konduki al krucumo de mi, se ne Dio havus alian planon pri mi.” (LIK par. 6).

Sed sonis neniu protestego okaze de la eldono de La Tria Testamento, Livets Bog 1, ĉar ja temis nur pri reeldono de Livets Bog, la sola ŝanĝo estis la nova titolo, La Tria Testamento, kiu ne estis pli detale klarigita. – De post 1981 devis pasi 23 jaroj ĝis la klarigo estis libre publikigita. Sed dum la tuta daŭro de la intertempe pasintaj jaroj homoj grade alkutimiĝis al la titolo La Tria Testamento ne trovante ĝin aparte indigniga aŭ provoka.

Livets Bog 1 kun la titolo La Tria Testamento estis baldaŭ tradukita en la svedan, anglan, serbokroatan, ĉeĥan, germanan, francan, hispanan, Esperantan, nederlandan, kaj grade pluraj aliaj komencis diverslingve uzi la titolon La Tria Testamento pri siaj propraj skribaĵoj retaj.

Oni eble povus miri ke devis pasi 23 jaroj ĝis la libro kun la klarigo de la koncepto La Tria Testamento estis libre publikigita, sed laŭ pli ĝenerala vidpunkto laŭ Martinus la rapidecon decidis spiritaj fortoj en la formo de la Providenco. Tio evidentiĝas el la bonveniga parolado de Martinus en Klint 1975, kie li parolas pri la pretigo de la prezentlibro pri La Tria Testamento.

Martinus: “Ne estas la intenco ke mi ĉiujare staru ĉi tie ripetante ke vi ricevos La Trian Testamenton post unu jaro. Jam la trian fojon mi devas al vi promesi tiun libron. Sed ja malhelpis min la sanstato. Kaj koncerne La Trian Testamenton vi ne kredu ke vi estos trompitaj. Nun ne denove estos disreviĝo. Ĝi certe estos farita. Jam antaŭ ol mi naskiĝis estis decidita la tempo kiam la aferoj estos pretaj.” (Kosmos n-ro 7/2004).

 

13.22 La prezentlibro pri La Tria Testamento en sia sankta origineco

La libro, La Tria Testamento, celus prezenti la tutan verkon de Martinus kaj klarigi kiarajte li nomis sian tutan verkon La Tria Testamento. Martinus, rezignante en februaro 1979 finverki la prezentlibron La Tria Testamento, samtempe rezignis eldonigi tiun libron. En kunsido la 6-an de marto 1979 Martinus tamen priskribas aliajn eblojn publikigi tiujn skribaĵojn kiujn li ĵus flankenlasis, decidinte transmeti la enkondukon kaj prologon de la prezentlibro en La Libron de la Vivo 1. Dum la tagoj antaŭ sia forpaso kiel dirite Martinus intense laboradis finpretigante la simbolklarigojn por la kovrilo de Livets Bog 1, kiu en 1981 estis baldaŭ eldonota per eldonejo Borgen sub la titolo La Tria Testamento.

Ekzistas taglibra notaĵo de la tago kiam Martinus forpasis, skribita de Per Thorell, kiu dimanĉe matene la 8-an de marto estis telefone informita pri la lastaj vortoj de Martinus, antaŭ ol tiu en la hospitalo transiris sur la spiritan nivelon je 1:30.

Cito: “Martinus tiam diris ke li nun scias ke li estis haltigita en sia laboro pri la analizoj, kaj precipe tiu simbolklarigo kiun li volis havi en la libro eldonota de Borgen pro la simboloj sur la fronto kaj la dorso de la kovrilo. Tiuj analizoj laŭ li estis tro altaj por la ĝenerala komprenkapablo de la homoj dum multaj jarcentoj ankoraŭ. – Nun tiu libro kredeble aperos en sia sankta origineco, kio estas tio kion mi deziris kaj iam diris al Martinus ke devus okazi pri ĝi.”

La lasta decido de Martinus allasis la eblecon, ke Livets Bog povis esti eldonota en sia sankta origineco, por resti en la lingvouzo de Thorell.

 

13.23 Eldono de la prezentlibro pri La Tria Testamento en 2004

Konforme al la deziro de Martinus mem, post lia forpaso la konsilio ekhavis la plenan respondecon pri la plua agado. La demando nun estis tute praktike, kio post la eldono de La Tria Testamento, Livets Bog ĉe eldonejo Borgen okazu al la aro da postlasitaj manuskriptoj. – Nu, la respondo troviĝas tute simple en ĉiuj tiuj surbendigoj registritaj en la konsiliaj kunsidoj dum la lastaj sep jaroj de la vivo de Martinus 1974-1981. Tie Martinus klare esprimis ke la postlasitaj manuskriptoj post prilaboro estos taŭgaj por publikigo. Li opiniis ke la postlasitaj manuskriptoj povos esti prilaboritaj, reguligitaj kaj finpretigitaj de aliaj prepare al eldono. (OT, Kosmos n-ro 6/2012 kaj n-ro 5/2015).

Martinus do postlasis manuskriptojn por tio kion mi nomas la planoj A, B kaj C. Lia lasta decido ke LB1 estu eldonita sen prologo aŭ aldono (plano B) kaj sen simbolklarigoj (plano C), nun allasis la eblecon ke tiu prezentlibro pri La Tria Testamento post prilaboro povis esti eldonita, tia kia Martinus origine celis ĝin en la jaroj 1971-1979. Per aldono de planoj B kaj C al tiu amputita libro ĝi akiris kaj pli ampleksan kaj altan enkondukon kaj subliman finon. Mondhistoriajn vortojn mi trovas precipe en par. 6 de ĉi tiu libro.

La aldono pri simboloj, kiu estas la plej lasta parto kiun Martinus verkis por reeldono de Livets Bog 1 en la lastaj tagoj antaŭ sia forpaso, iĝis la plej lasta parto de la libro. (La Intelektigita Kristanismo, postmorte 2004). Ĉi tiu “postskribo” impresas tre sublima. En letero de duonjaro antaŭ sia forpaso, Martinus tute senceremonie skribis ke li nun vicatendas antaŭ pli alta ekzistonivelo, kaj tio kredeble kunefikis ke Martinus estis tute agordita por la dieco de la lastaj pecoj kiujn li skribis. Tie Martinus interalie analizas la problemon de tio ĉu la ĉioamo estas kreita aŭ eterna fenomeno. La absolute lastaj vortoj skribitaj de Martinus estis la jenaj: “Absoluta maljusto aŭ vere kosma malbono aŭ diableco estas maleblo en la eterna konscio de Dio”. (LIK par. 144).

Interese estas ke tiu dankado al Dio, kiu estas la unua peco kiun Martinus verkis, fariĝis la konkluda parto de Livets Bog, nome la Postskribo – la Diofilo en unueco kun la Patro. La lasta kion Martinus skribis, fariĝis la fina parto de la libro pri La Tria Testamento. (Postskribo, LIK par. 138-144).

 

– – – – –

La originala dana titolo:

Martinus og den ny verdensmoral

Jan Tarbensen driver forlaget Sciential Intuitiva, der sælger bøgerne på www.martinusshop.dk
2. Udgave af “Martinus og den ny verdensmoral” er udgivet af forlaget Scientia Intuitiva. www.martinusshop.dk

 

PRI  LA  ENHAVO  DE LA LIBRO pri Martinus

La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981) komencas sian agadon en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin.

La instruo de Martinus peras principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero. La evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo – estas gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita.

MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO

La Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

Estas same instrua kiel distra legado sub titoloj kiel la jenaj: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mond-instruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La mondlingvo Esperanto, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon kaj La reveno de Kristo.

La libro montras la konturojn de nova kulturo bazita sur nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco. La libro ankaŭ povas esti legata kiel enkonduko al la tuta vivoverko – La Kosmologio de Martinus

Martinus-Instituto, Kopenhago, Danio, Esperanto Sekcio Ole Therkelsen. www.martinus.dk
The Martinus Institute, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Copenhagen F, Denmark. www.martinus.dk

Elŝutebla revuo de Martinus Instituto

Ĉe la adreso www.martinus.dk/eo estas elŝutebla numero de Esperanto-Kosmos n-ro 1, 2014.
 La numero temas pri unua mondmilito kaj 10-a neoakizinta UK en Parizo en 1914 kaj
Martinus pri nova mondkulturo post kataklismo kaj mondmilitoj. Pri Nostradamus kaj dana Martinus (1890-1981). 
Krome Hokan Lundberg skribas artikolon: Kiel Martinus verdigis mian vivon.

Eo-Kosmos aperas du fojojn jare, en marto kaj oktobro. Interrete vi senpage povas aboni Kosmos kiel alkroĉitan pdf-dosieron. Sendu vian peton al Martinus-Instituto: esperanto@martinus.dk.
Ne plu eblos pagi kaj aboni paperan version de Kosmos en Esperanto pere de makleroj aŭ UEA-konto. /Amike Ole Therkelsen

www.martinus.dk/eo 

Pri Ole Therkelsen

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

Dekstre Ole 11-jara kun Martinus en la Martinus-Centro en Klint apud Nykøbing Sjælland en Danio.

Ole Therkelsen, f. 1948, kemiker og biolog, der skriver og taler på grundlag af sit livslange engagement i Martinus Kosmologi, har holdt ca. 2.000 foredrag om kosmologien i femten lande på seks forskellige sprog, hvoraf flere kan høres på www.oletherkelsen.dk.
Ole (11 år) ved siden af Martinus ved et Gardenparty onsdag den 15. juli 1959 i Martinus Center Klint, 4500 Nykøbing Sjælland.

 

Martinus-Kosmologio

OLE THERKELSEN  YOUTUBE KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw

 

MARTINUS KOSMOLOGI KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCEvdMYsGqeipSvaF0vowZQw

Ole Therkelsen Apple podcast

https://podcasts.apple.com/dk/podcast/martinus-kosmologi/id1494569769

Google podcast

https://www.google.com/podcasts?feed=aHR0cHM6Ly93d3cub2xldGhlcmtlbHNlbi5kay9mZWVkL3BvZGNhc3Qv

VÄRLDSBILD FÖRLAG

www.varldsbild.se

AMAZON – Ole Therkelsen

Author Profile

www.amazon.com/author/ole.therkelsen

https://authorcentral.amazon.de/gp/profile

www.amazon.com

www.amazon.de

www.amazon.co.uk

MARTINUS INSTITUT

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com/author/martinus

SCIENTIA INTUITIVA  –  Publisher

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk