10. Ĉapitro. Balzamado en la nova monda kulturo

10. Ĉapitro
Balzamado en la nova monda kulturo

10.1 Sepulto kaj balzamado en la malnova kaj nova mondaj kulturoj

En la alta monda kulturo de la estonteco nova temo estos kiel plej bone praktiki la amon al la vivo de la mikrokosmo – ankaŭ al tiu mikrovivo kiu povus daŭre troviĝi en la korpo post la alveno de la morto.

Martinus skribas ke estus malĝuste de li kaj perfide al la efektiva vero, se li evitus la kampojn kies analizado povos ŝajni malagrabla kaj enuiga. La nova monda moralo ĝuste devas liberigi homojn el tiuj imagoj kiuj fundamentas eraran vivmanieron kaj malĝustajn kutimojn, ankaŭ se tiuj kutimoj estas bona tradicio, kutimaj moroj, religio aŭ profesio. (Sepulto, ĉap. 135).

Libro en Esperanto - MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO - de Ole Therkelsen
Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk

Stimuli homojn montri pli da amo al la vivo en la mikrokosmo ne estis inter la taskoj de la Biblio, sed estas parto de tiu “multo” kiun Jesuo povis rakonti, sed kiun liaj samtempuloj ankoraŭ ne povis akcepti, pro kio ĝi devis ĝisatendi “la venon de la parakleto, la sankta spirito” – en la formo de la Spirita Scienco de Martinus. Oni bezonas plenan inicon pri la mikrokosmo por povi analizi la rilatojn pri amo al la mikrokosmo. Martinus skribas ke kiam oni havos plenan kosman konscion, oni estos trioble inicita, ĉar oni estos inicita pri ĉiuj tri kosmoj: la mikro-, mezo- kaj makrokosmo. (LB6 par. 2117).

10.2 Kial Martinus malrekomendas kremacion?

Ni mortas kiam la koro ĉesas bati. Kiam ĉesas la oksigen-provizo per la sango, la organoj kaj ĉeloj mortas samtempe kun ni. Per siaj kosmaj kapabloj Martinus tamen povis observi ke en la kadavro ankoraŭ troviĝas astra radiado el vivantaj animalaj mikroestuloj. Se tiuj mikroindividuoj sub la ĉela nivelo ankoraŭ enhavas “radi-forman materion”, tio estas la esprimo de konscio, pensoj kaj volado en la fizika mondo.

Kruele estas bruligi vivantajn homojn sur la ŝtiparo, kaj same kruele estas bruligi tiujn mikroestulojn en kremacio. Per kremacio oni transdonas tutan universon al violenta kaj nenatura pereo, en kiu miriadoj da vivantaj estuloj mortas en hororo kaj doloro. Laŭ la kosmaj analizoj kremacio estas “monstra perforta ago”. (Sepulto, ĉap. 9 kaj 87).

Por pli bone imagigi la cirkonstancojn en la mikrokosmo dum kremacio, Martinus vortpentris kion ni homoj travivus se ekbrulegus nia makroindividuo la tero, ekzemple pro kolizio kun fremda astro. Al homoj kaj bestoj tio estigus hororscenojn senkomparajn, ĝis ĉian organikan vivon fine forglutus ĉioampleksa monda incendio. Homoj kaj bestoj en delira teruriĝo kuregadus tien-reen sen ia ajn ebleco de fuĝo. (Sepulto, ĉap. 91).

La scienca evoluo rezultigos pli grandan konsideradon al la vivo de la mikroestuloj, kaj oni iom post iom ankaŭ ĉesos uzi vaksajn, sebajn kaj stearinajn kandelojn, kiuj enhavas animalajn grasojn (Sepulto, ĉap. 81 kaj 176). Martinus rigardas nafton kiel tute mineraliĝintan, kaj oni tial devas preferi kandelojn produktitajn el petrolkemiaĵoj.

10.3 Sortaj konsekvencoj de mistraktado de la mikrokosmo

Oni devas eviti kremacion – ne sole pro la mikroindividuoj – sed ankaŭ pro si mem. Laŭ la sortoleĝo oni mem estas protektita tiagrade kiom oni protektas aliajn. Ĉi tiu individua protektiteco plene dependas de oniaj propraj mensa strukturo kaj morala evoluŝtupo. Se oni kremaciigas sian kadavron, la konsekvenco konforme al elektraj-magnetaj rilatoj en la menso aŭ la aŭro estas ke oni mem ne estos protektita kontraŭ brogiĝoj kaj brulakcidentoj en venontaj vivoj.

Se Rudolf Steiner kaj grandaj spiritaj personecoj en la Oriento kremaciigis sin, tio do estas esprimo de tio ke ili ne estis inicitaj pri la mikrokosmo kaj ne havis plenan kosman konscion.

Tiuj homoj kiuj hodiaŭ distancigas sin de kremacio, kredeble en antaŭaj vivoj mem suferis brogiĝon, brulakcidentojn kaj kremaciojn. Kvankam ili ne povas memori la antaŭajn vivojn, la rezulto de tiuj travivaĵoj tamen estas enkonstruita en ilia personeco, tiel ke ili tute spontane kaj nature distancigas sin de kremacio. Tio analogas kun tio ke tiuj homoj kiuj hodiaŭ estas pacifistoj enkore, estas tiuj homoj kiuj en antaŭaj vivoj travivis plej multe da sufero dum milito.

10.4 Ordinara entombigo aŭ kremacio?

Kvankam ordinara entombigo estas malpli granda malbono ol kremacio, ankaŭ ĝi tamen ne estas ideala solvo, ĉar ankaŭ tiel oni transdonas tutan universon al violenta pereo kun akompana amasmortigo pro la putrado de la kadavro. Martinus eldiris ke putrado estas inter la plej basaj aŭ vulgaraj aferoj. Sed se oni elektu inter kremacio kaj ordinara enterigo, li respondas: “Inter tiuj du menciitaj formoj de dissolviĝo, la ordinara entombigo estos la malpli granda malbono kaj tial preferinda.” (Respondo n-ro 2, Kontaktbrev [kontakta letero] de la 13-a de januaro 1950).

Kaj kremacio kaj entombigo signifas neniigon de animalaj mikroestuloj, kaj ili ambaŭ estas treege neperfektaj fenomenoj kaj nur provizoraj aranĝoj en nia nefinita kulturo.

Martinus: “En estonta pli alta kulturo oni tial, danke al la multe pli alta respekto al ĉio vivanta kiun oni tiam havos, ĉiun kadavron ‘sepultos’, tio estas: submetos ĝin al procezo per kiu la vivo de la substanco mortados en natura maniero. Izolante ĝin el ĉio kio povas kaŭzi putriĝon, kaj same el maloportuna temperaturo kaj ekbrulo, entute el ĉio kio povas estigi nenaturan dissolviĝon, oni kreos la kondiĉojn ke la substanco aŭ la kadavro transiros el sia animala stato en la mineralan kaj nur tiam estos helpita al dissolviĝo en arta maniero.” (Respondo n-ro 1, [kontakta letero] la 13-an de januaro 1950).

Multaj obĵetos al tio ke la natura irado estas ke la kadavro pereu same kiel en la naturo. Sed Martinus tiurilate eldiris: “En la kultura socio de la estonteco oni sian kadavron ne ĵetos sur la rubejon”. (Kosmos, 13/14-1981, paĝo 164).

Ni ja ne plu estas naturhomoj, sed kulturhomoj. Estas granda diferenco inter naturo primitiva kaj kulturo altevoluinta. Martinus klarigas ke respondecon oni havas nur tie kie oni havas influon. La besto havas neniun influon pri tio ĉu ĝia kadavro forputros, sed la homo havas ian influon pri tio kio okazos al ĝia kadavro. Oni povas skribi sian testamenton kaj dokumentigi siajn dezirojn pri la entombigo, oni eĉ povas anticipe kontrakti kun sepulta entrepreno pri sia propra entombigo kaj eventuala balzamado.

 

10.5 Ĉu pli bona ideo estas fordoni sian kadavron al sovaĝaj bestoj?

Ekzistas ekzemploj de homkadavroj lasitaj al sovaĝaj bestoj, sed kosme estas neoportune ke la kadavron manĝas hienoj, vulturoj, fiŝoj, insektoj, vermoj kaj aliaj kadavrovoruloj. La alte evoluintaj mikroestuloj en la kadavro ricevos violentan morton dum la malkomponado en la digesta sistemo, kie ili estos mortigataj dum dolora procezo. – Ne, la kadavron de homo oni prefere ne dissolvigu ĉu en la digesta sistemo de bestoj, ĉu en tiu de bakterioj. Oni povas ekhavi enrigardon pri la suferoj de la mikroestuloj, legante pri la mortigo de la A-vivunuoj de la digesta sistemo en La ideala nutraĵo kaj en LEM4 simbolo n-ro 38.

La rusa aŭtoro kaj vegetarano Leo Tolstoj (1828-1910) diris ke viandmanĝuloj estas promenantaj tombejoj, ĉar la kadavroj de la bestoj estas sepultitaj en iliaj korpoj. Li diris ankaŭ ke estos batalkampoj tiel longe kiom estos buĉejoj sur la tero!

 

10.6 Kio okazas al la mikroindividuoj en la kadavro post la alveno de la morto?

Por klarigi la sorton de la mikroindividuoj Martinus uzas analogaĵojn el mondo, en kiu ni mem rolas kiel mikroindividuoj. Li interalie skribas en la libro Sepulto ke se mortus la terglobo, ĝia mio lasus la fizikan korpon ne kaŭzante nenaturan morton aŭ apartan konfuziĝon inter la homoj de la tero. Al la terglobo la mortoprocezo sentiĝus kiel “kelkminuta”, dum al la homaro temus pri jarcentoj. Ili tial havus plensufiĉe da tempo por finvivi siajn vivojn nature, post kio ili ne renaskiĝus sur tiun ĉi planedon. La kvalito de la vivo en la kadavro de la terglobo grade malleviĝos, la vivkondiĉoj iĝos ĉiam pli krudaj kaj fortikpostulaj, post kio pli malaltaj, primitivaj kaj fortikaj estuloj enkarniĝos en ĉi tiun vivospacon. Fine elĉerpiĝos la kondiĉoj de ĉia organika vivo, kaj ĝi fariĝos minerala planedkadavro – same kiel la luno. (Sepulto, ĉap. 94).

Same kiel la natura pereo aŭ dissolviĝado de la terglobo ne kaŭzos al la homo tro fruan morton, suferon kaj lezadon, tiel la natura morto kaj dissolviĝo de la homo mem ankaŭ ne kreos monstran ekzistadon al la mikroindividuoj en la kadavro, plu skribas Martinus (Sepulto, ĉap. 95). – La mikroindividuoj tute neĝenite pluvivos siajn vivojn ĝis natura morto, post kio ili ne renaskiĝos en la organismon forlasitan de la mio. Tio donas spacon al reenkarniĝado de ĉiam pli malaltaj vivoformoj en la mortinta organismo. Ankaŭ estas ago de amo disponigi sian senvivan korpon kiel vivejon de ĉi tiuj pli malaltaj vivoformoj. En la dirita ĉap. 95, kiu estis verkita en 1935 (Kosmos n-ro 2/1935), Martinus uzas la vorton “putrado” en senco kiu ampleksas la naturajn nekrozajn kaj dissolvajn procezojn de la organismo mem, kontraste al la hodiaŭa scienca difino de putrado kiel anaeroba bakteria malkompona procezo.

La putrado kiu okazas en la kadavro pro mikroorganismoj, ne estas parto de la vera mumiiga aŭ mineraliga procezo. Putrado fakte estas kiel malrapida kremacio, ĉar la kadavro “forbrulas” en la digestado kaj metabolo de la mikroorganismoj. Analoge al tio ni ankaŭ diras ke ni asimilante la nutraĵon “forbruligas” tiom aŭ tiom da kalorioj en tago. Tiu parolmaniero originas el tio ke la ĉeesto de oksigeno (O2) dum la asimilado rezultigas la finproduktojn akvo kaj karbondioksido (H2O kaj CO2), la samaj kiel tiuj el forbruligo de ligno kaj petrolo.

Kiam la bakterioj reproduktiĝas en la kadavro kaj konsumas ĝin, tio per bildo el nia mondo estu komparata al tio ke la terglobo mortante fortirus sian mion, post kio invadus ĝin kruelaj monstroj, rabosaŭroj kaj dinosaŭroj, kiuj atakadus homojn kaj bestojn por formanĝi ilin, sen ke ili povus defendi sin aŭ fuĝi.

 

10.7 Mumiigo estas la ideala solvo

Martinus klarigas ke kiam alvenas la morto, la mio retiras sian “radi-forman” materion el la fizika organismo. (LB2 par. 595). Sekvas malkomponiĝo de la kadavro, pro kiu la animala materio grade transformiĝos en mineralan materion. Kiam tiu mineraliĝado okazas en natura maniero sen bakteria putrado, tiu ĉi totala mumiiĝo laŭ Martinus daŭros dum periodo de 20-40 jaroj. Mineralaj materioj aŭ mineralaj vivunuoj ne povas senti doloron, ĉar ili ne havas vivospertadon je la fizika nivelo, kaj tio ankaŭ estas la kaŭzo ke ili impresas al ni mortaj. La sola kion oni povas bruligi ne malobservante la vivleĝon, estas mineralaj substancoj kaj mineraliĝintaj organikaj substancoj, ekzemple karbo kaj nafto.

La ideala sepulto en la naturo estas “mumiiĝo”. Ke en la naturo oni povas trovi konserviĝintajn kadavrojn aŭ mumiojn, rilatas al tio ke la putrigaj bakterioj malakceliĝis en sia reproduktiĝado, kio povas okazi en esceptaj cirkonstancoj de seko, malvarmo, saleco, acideco ktp. Specialan ekzemplon ni vidas en la bone konserviĝintaj marĉaj mumioj, kie la bakterioj ne povis vivi en la acida marĉa akvo, kaj kie la tanino aldone helpis protekti aŭ tani la haŭton. Oni trovis plurajn marĉajn mumiojn en norda Eŭropo, precipe en Jutlandaj torfejoj, kaj ili povas esti pli ol mil jarojn aĝaj. La plej konataj estas la viroj de Tollund kaj Grauballe, muzee ekspoziciataj respektive en Silkeborg kaj Aarhus.

Kiam la antikvaj egiptoj faris balzamadon, ili provis malhelpi al bakterioj kaj fungoj enpenetri el la eksteraj surfacoj, traktante la kadavron per oleoj, rezino, salo kaj simile. Ili forigis la intestaron, kiu ja estas vera bakteria bombo eksplodanta okaze de la alveno de morto. Diversaj elprenitaj organpartoj estis konserveblaj en vazoj kun solvaĵoj aŭ oleoj, kiuj ankaŭ malhelpis bakterian kreskon.

Krom se ni havas iujn infektajn malsanojn, ekzemple sepson, la bakterioj estas nur sur niaj eksteraj surfacoj: la haŭto, la mukozoj, la digesta kaj spira kanaloj. Ankaŭ la digesta kanalo estu rigardata kiel ekstera surfaco, ĉar ĝi kiel tubo kondukas de la buŝo ĝis la anuso. En la dika intesto estas aparte multe da bakterioj, kaj la celo de balzamado estas malaktivigi la bakteriojn kaj malebligi al ili reproduktiĝi kaj invadi la internajn partojn de la organismo, kio rezultigus rapidan putradon. Tiun problemon oni konas ankaŭ ĉe fiŝkaptaj trolŝipoj, kie oni ankoraŭ estante surmare devas distranĉi la fiŝojn kaj forigi la stomakon kaj la intestojn, por ke ili ne ekputru jam antaŭ ol oni alvenos en havenon.

Por atingi mumiiĝon sen putrado necesas la bakteriojn haltigi aŭ forigi. Elfosinte kadavrojn okaze de procesoj en Usono oni konstatis ke plursemajnaj kadavroj povas esti tre konserviĝintaj, se la koncernaj personoj estis en antibiotika terapio ĝuste antaŭ la morto.

En Danio tamen, la leĝo ne permesas la uzon de antibiotikoj por balzamado. Timante la ekeston de rezistaj bakterioj, oni estas tre restriktema pri la uzo de antibiotikoj. En specialaj okazoj oni povus imagi terapion per antibiotiko kiam la morto estus tuj okazonta, ĉar estas multe pli malfacile distribui antibiotikon en la korpon post la alveno de la morto.

 

10.8 Balzamado per formalino

Formalino estas diluita solvaĵo de formaldehido en akvo. Formalinon oni normale ne rigardas kiel antibiotikon, sed pro tio ke ĝi haltigas bakterian kreskon en la kadavro, oni povus nomi ĝin tre forta kaj larĝaspektra antibiotiko.

Formaldehido estas tre reagema organika molekuleto de la formulo HCHO, kiu havas la internacian nomon metanalo.

Balzamante oni pumpas ĉ. 10 litrojn da diluita formalino en vejnon, tiel ke ĝi distribuiĝas en la kadavron per la sangocirkulada sistemo. Kadavro tial estas malfacile balzamebla post dissekco.

Ĉi-rilate oni eble obĵetos ke estas sename mortigi aŭ haltigi la bakteriojn per formalino. Sed estas malpli granda malbono haltigi la multiĝadon de la malalte evoluintaj bakterioj sur la eksteraj surfacoj ol translasi miriadojn da alte evoluintaj, animalaj vivunuoj en la internaj partoj al violenta morto pro putrado.

Post la balzamado la kadavro devas esti tenata hermetike apartigita el la ĉirkaŭaĵoj, ekzemple en kunlutita zinka ĉerko aŭ kunveldita fortika plasta sakego. Kvankam estas humideco en la kadavro, tamen aro da organikaj nekrozaj procezoj progresos, kaj post nemallonga vico da jaroj iom da sala akvo sekreciiĝos, postlasante mineraliĝintan mumion sen animala vivo. Post 20-40 jaroj la kadavro estos tute mineraliĝinta, kaj tiam eblas enterigi ĝin. Balzamado kaj restado en maŭzoleo do ne estas malhelpo al tio ke la kadavra substanco povos reveni en la naturajn ciklojn.

 

10.9 Ĉu el balzamado ne rezultas arta plilongigo de vivo?

Per balzamado konserviĝas la naturaj kondiĉoj de plua vivo en la kadavro. Ne temas pri arta plilongigo de la vivo al la mikroestuloj, ili nur evitas nenaturan mallongigon de la vivo pro putrado. La animalaj vivunuoj nome estas sanaj kaj bonfartaj, kaj same kiel ni homoj preferas ne esti antaŭtempe mortigitaj pro gigantaj katastrofoj kiam la planedo mortos, la filozofiaĵo estas ke ankaŭ tiuj mikroestuloj prefere estu lasataj finvivi sian vivon nature.

 

10.10 Ĉu formalino ne estas tre venena?

Formaldehido estas tre reagema organika substanco – eĉ en la diluita formo formalino. Ĝuste tial ĝi povas malhelpi al la bakterioj enpenetri la kadavron kaj tie kreski. Formaldehido estas venena al vivantaj organismoj, organoj kaj ĉeloj, sed ne al mortintaj. Sub ĉela nivelo la plej multaj molekulaj tipoj estas tute neinfluataj de formaldehido. Formaldehido ne reagas kun la du grandaj substancogrupoj, karbonhidratoj kaj grasoj, ĝi aldoniĝas preskaŭ nur al liberaj aminogrupoj, kiuj interalie troviĝas kelkloke en proteinoj. Sed ĉi tiu aldoniĝo al la liberaj aminogrupoj ne signifas ke molekuloj malkombiniĝas, dissplitiĝas aŭ forbruliĝas, prefere dirite temas pri tio ke konstruiĝas protekta membrano aŭ strukturo. Traktado per formalino estas pli indulga ol la violentaj procezoj kiuj okazas en kremacio kaj putrado, kie praktike ĉiuj molekuloj estas “mortigataj” aŭ detruataj per diserigo en akvon, karbondioksidon, amoniakon, metanon, hidrogenan sulfidon kaj aliajn malgrandajn molekulojn.

Estas kompreneble ke multaj en siaj emocioj forte kontraŭas la ideon esti balzamota. Sed ĉiuj organoj kaj ĉeloj jam estas mortintaj antaŭ la traktado per formalino, kaj ili tial travivas neniun suferon lige kun tio. – Ĉu pli agrable estus pensi pri putraj, fetorantaj, plursemajnaj kadavroj ol pri bone konservitaj anatomiaj preparaĵoj en formalino? – En anatomiaj studejoj kaj zoologiaj muzeoj oni uzas ankaŭ alkoholon por konservi la preparaĵojn, sed la principo estas la sama, formalino kaj alkoholo efikas seninfektige. – Oni ja povus demandi sin ĉu tiel drinkema popolo kiel la danoj eble ne inklinus pli pozitive al balzamado, se ili estus kuŝontaj en alkoholo anstataŭ formalino?

 

10.11 Ĉu estas sortaj konsekvencoj se oni transdonas sian kadavron al putrado en la tero?

Martinus opinias ke balzamado per formalino estas alte levita super kremacio kaj la ordinara entombigo koncerne plenumon de humaneco kaj amo al la mikroestuloj. Sed se oni ne scias pri la strukturo de la kadavro, oni ĝin trankvile transdonas al kremacio kaj al putrado en la tero. Interese estas ke Martinus ektraktis tiun problemaron en Postskribo de la plej lasta peco, kiun li skribis en la tagoj tuj antaŭ sia forpaso per sia tute nova komputilo de la marko Philips.

Martinus: “Sed la vivantaĵo de la organismo estas eterna realaĵo, dum la fizika korpo estas monda realaĵo tre vundebla kaj pereema. Ĝi facile endanĝeriĝas kaj leziĝas, jen pro akcidento kaj murdo, jen pro aĝiĝo. Kaj la homoj tiam vidas tiun korpon kiel senvivan kaj nomas ĝin ‘kadavro’ kaj grandparte kredas ke tiu kadavro estas la antaŭe tiel ‘vivanta estulo’. Ĉar la homoj ankoraŭ ne konas la strukturon de la kadavro, ĝi estas transdonata al putrado en tero aŭ al dissolviĝo en fajro.” (Postskribo, La Intelktigita Kristanismo, par. 142).

Demandite en 1973 pri la karma efiko de mortigo en la mikrokosmo, Martinus respondis ke la efiko estas tia ke se oni kremaciigas sian kadavron, tiam oni povas havi la karmon ke oni pli endanĝeriĝas ne esti savota okaze de incendio. Kaj se oni lasas sian kadavron putri, oni ankaŭ havas pli grandan riskon ekhavi kanceron, per kiu oni se tiel diri mem forputras. (Kosmos n-ro 8/2009).

 

10.12 La rilato inter la mio kaj la senanimiĝinta korpo

La titolo de ĉap. 170 de la libro Sepulto estas “La rilato de la mio al sia senanimiĝinta, fizika korpo aŭ kadavro”. Tie skribas Martinus ke la kadavro normale estas rigardata kiel ia malgrava materio, pri kiu oni simple senigu sin. Sed la kadavro reale ne estas mortintaĵo, ĉar ĝi enhavas grandan fortokoncentritecon pro la vivantaj mikroindividuoj. Eĉ se la mortinto estas tute liberiĝinta kaj sentas la kadavron pro ĝia komenciĝanta malkomponiĝo kiel eksteran mondon, ankoraŭ restas varma simpatio al tiu korpo kiu donis al la koncernato tiom da travivaĵoj dum prospero kaj malprospero, dum ĝojo kaj malĝojo. La mortinto tial ne estas indiferenta pri tio kio okazos al la kadavro. Iuj mortintoj per speciala formo de klarvido povas rekte sekvi kio okazas al la kadavro, sed kvankam la pli multaj mortintoj ne povas rekte sekvi kio okazas je la fizika nivelo, ili ĉiuj per la totala astra aŭ superfizika vivo de la mikrokosmo povas nerekte sekvi ĉiun procezon kiu okazas en la kadavro. (Sepulto, ĉap. 170).

Oni do ne finas pri sia fizika korpo, kiam oni mortas. Ankoraŭ restas speciala ama rilato aŭ simpatia ligo inter la mio kaj la korpo. Same kiel dum kremacio, oni travivos purgatorian turmenton je la spirita nivelo ankaŭ travivante lezadon aŭ putradon de sia kara korpo.

Se oni donacas sian kadavron al la scienco, oni devas atenti ke post finita dissekco en hospitaloj kaj universitatoj, la kadavraj restaĵoj estas sendataj al kremacio. Donaci sian kadavron al la scienco do lastinstance estas samsignifa kun kremacio.

 

10.13 Ĉu balzamado per formalino estas la solvo de la estonteco?

Hodiaŭ balzamado per formalino estas la plej bona solvo, sed en la estonteco oni trovos metodojn kiuj pli bone konformiĝos al la analizoj de Martinus. Sed tiu balzamado kiun oni hodiaŭ faras per formalino, longe rangos alte super la ordinara entombigo kaj la kremacio. Formalino donas al la mikroestuloj de la kadavro grandan helpon, ĉar sen tiu balzamado ili totale dissolviĝus.

Kia estos la solvo de la estonteco, oni ne scias. Eble oni aplikos ian klisteron, antibiotikon aŭ surradiadon, eble ian resanigon, pensan aŭ piramidan energion. En la estonteco okazos esplorado pri tio, kaj oni konstruos specialajn balzamadejojn.

Metodoj kiel frostigo, rapida elsekigo aŭ frostosekigo brutale mortigos la animalajn mikroindividuojn tre rapide, kaj tiaj metodoj tute ne estos konsiderataj en la nova monda socio de ĉi tiu planedo.

Martinus: “En la planeda regno nature tute ne estos ia ajn leĝa rajtigo de kremacio. Ja, eĉ ne balzamado estos permesita. Kun la preciza kono kiun oni tiam havos pri la mikroindividuoj en la kadavro, oni prizorgos ke ili ricevos ĉiom de la natura helpo kaj apogo donebla al ili de ĉi tie je la fizika nivelo, dum oni samtempe scios kiamaniere povi protekti ĉion vivan ekster la kadavro kontraŭ la influo de la putroprocezo. Oni per hermetike fermitaj ĉerkoj komplete izolos la kadavrojn el ĉia ekstera ĉirkaŭaĵo. Kaj same kiel oni nun havas urnajn halojn, tiel oni en la monda regno havos sur tiucele taŭgaj difinitaj lokoj gigantajn ĉerkajn halojn aŭ ‘komunajn maŭzoleojn’, kie la ĉerkoj, kun nomo kaj datumoj, estos alportataj, enmetataj kaj konservataj kiel agrabla prezentaĵo al la postvivantoj, parencoj kaj vizitantoj.” (Sepulto, ĉap. 198).

 

10.14 La rigardo de la estonta homo pri la nuntempa homo

Martinus plue skribas ke oni estonte ĉesos uzi kremacion kaj entombigon kaj anstataŭe metos la ĉerkojn neenterigitaj en grandajn komunajn maŭzoleojn.

Martinus: “Tio eble povas soni tute fantazia kaj malverŝajna al nuntempuloj, sed ni devas memori ke ĉiuj nunaj generacioj estos al la loĝantoj de la mondregno nur primitivaj ‘homoj de la pasinteco’, kiuj ankoraŭ ne malkovris la ‘senmortecon’, ankoraŭ ne konis la veran identecon inter la vivo kaj la mikromondo, la materio, la substanco aŭ la energio, kiuj ankoraŭ ĉasadis, mortigadis, murdadis aliajn vivantajn estulojn, dismembrigante iliajn karnon kaj viscerojn, manĝante iliajn kadavrojn aŭ kadavraĵojn kiel ‘festenon’, servitaj sur tabloj ‘ornamitaj’ per amputitaj, kripligitaj kaj mortantaj plantomembroj, suplementitaj per ‘tostoj’ eldiritaj antaŭ la ĝuado de venenaj kaj sansubfosaj alkoholaj likvaĵoj, kune sidante en ĉambroj infektitaj kaj fetorantaj pro netravideblaj nebuloj, haladzoj aŭ fumo de kunrulitaj sekigitaj folioj de venenaj plantoj, kiuj en la formo de cigaroj kaj cigaredoj fariĝis la memkomprenebla aŭ nemalhavebla frandaĵo en ĉiu ajn kunveno, en ĉiu ajn situacio.” (Sepulto, ĉap. 199).

Envere estas nur unu ordono: “Ne mortigu”. Se oni englutas venenajn stimulilojn aŭ nur pikas sin per pinglo, oni ion mortigas. Ankaŭ se oni malĝojigas alian homon, oni ion mortigas. Homoj pensas ke ili rajtas mortigadi bestojn kaj mortigadi la mikrokosmon, ke ili rajtas entombigadi kadavrojn kaj lasi ilin forputri. Sed tio estas malobservoj de la kvina ordono de la dekalogo.

 

 

La maŭzoleo kun la ĉerko de Martinus en la tombejo de Frederiksberg

Martinus blev balsameret i 1980 og hans kiste med Sagens flag står på Frederiksber Kirkegård.
Martinus’ kiste på Frederiksberg Ældre Kirkegård. (Mausoleum nr. 2, Frederiksberg Allé 63-65, 1820 Fr.berg C).

 

10.15 Kia formo de sepulto estas rekomendinda?

En demandaj lecionoj post miaj prelegoj oni ofte demandis min, kion mi rekomendos koncerne sepulton. Antaŭ ĉio oni faru tion kion oni mem opinias kaj sentas ĝusta, oni nenion faru pro tio ke Martinus diras tion aŭ tion. Oni devas pensi memstare kaj fari siajn proprajn decidojn. Eĉ se la kuracisto diras ke oni ricevos nigrajn pulmojn fumante, oni devas mem decidi ĉu oni volas fumi aŭ ne. Martinus ne estas aŭtoritata, li nur montras la leĝojn de la vivo kaj la konsekvencojn de niaj agoj. Ni estas tute liberaj fari niajn proprajn spertojn kaj ekkonojn. Livets Bog ne estas dogmaro, sed manlibro aŭ helpilo por kompreno de la vivo kaj por memstara pensado.

Normale eblas elekti inter tri alternativoj: kremacio, entombigo kaj balzamado, kaj se min oni demandos, mi ne hezitus, mi nepre preferos balzamadon per formalino, kiu rangas alte super kremacio kaj ordinara entombigo.

Oni povas mendi ĉe la sepulta entrepreno prizorgon de la balzamado en la hospitalo. Tio okazas en la patologia sekcio kaj kostas dumilon da kronoj (ĉ. 300 €). En Skandinavio eble la sepulta firmao Fonus estas la firmao plej progresinta koncerne aranĝadon de sepultoj kaj entombigoj laŭ la kosmaj gvidlinioj.

En Danio ne estas permesite konstrui maŭzoleojn ekster la tombejoj, kaj dum jardekoj ne estas konstruitaj novaj maŭzoleoj en la tombejoj. Ĉar de antaŭe ekzistas tre malmultaj maŭzoleoj, en la hodiaŭa Danio praktike eblas preskaŭ nur entombigo post balzamado.

En tiaj cirkonstancoj, iniciatoj por konstruigi novajn maŭzoleojn en Danio tial estas tre bonvenigindaj.

Mortoanonco pri Martinus, marton 1981

Dødsannonce (+08.03.1981) i avisen for Martinus Bisættelse i Tivolis Koncertsal den den 29.03.1980
Dødsannonce i avisen om Martinus Bisættelse i Tivolis Koncertsal den den 29.03.1980.

10.16 La deziroj de Martinus pri lia propra sepulto

Jam meze de la 1930-aj jaroj Martinus skribis la libron “Sepulto”, kiu temas precipe pri la malavantaĝoj de kremacio, kiu tiutempe estis la plej urĝa. Dum la lastaj dek jaroj de sia vivo li pli multe okupiĝis pri analizoj de balzamado kompare al ordinara enterigo. (Kosmos n-roj 13-14/1981).

Martinus prizorgis farigi dokumenton pri siaj sepultaj deziroj. Li deziris esti sepultota en maniero tiom konforma kiom eble al liaj propraj analizoj. Li antaŭ ĉio deziris eviti kremacion kaj entombigon. Li volis neniun tomboŝtonon, kaj tiurilate li ankaŭ ne volis ke oni faru buston aŭ statuon de li. Li deziris sian korpon balzamota per formalino kaj metota en metalan keston enfermitan en kverka ĉerko. Krome li deziris eviti nekropsion, sekcadon kaj donacadon de siaj organoj. Fine li deziris ke la ĉerko ne estu enterigota, sed metota videble en nefermita tombejo, laŭeble en piramideto konstruota proksime al vilao Rosenberg en Klint ĉe Nykøbing Sjælland.

Martinus deziris por si nenion kion li ne deziris por aliaj. Ĉar li dum sia tuta vivo evitis personkulton, oni komprenas ke lia deziro esti balzamota kaj enmaŭzoleigota ne estis esprimo de inklino al personkulto. Per tiu formo de sepulto li deziris montri sekvindan ekzemplon lige al amo al la mikrokosmo. Same kiel ĉiuj liaj libroj, simboloj kaj prelegoj, ankaŭ liaj balzamado kaj sepulto estis partoj de lia verko kaj misio kiel mond-instruisto.

Martinus: “En neniu alia skriba materialo de la mondo estas malfermita tia aliro al la studo de la ‘mikroindividuoj’ kiel ĝuste en la libroj La ideala nutraĵo kaj Sepulto. En neniu ajn alia instruo, klerigo aŭ scienco la rolo de la ‘mikroindividuoj’ kiel fundamento de niaj propraj kre-kapablo, saneco kaj vivĝojo estas tiel detale priparolita kaj motivita. En neniu ajn alia predikado la vivo kaj agado de tiuj estuletoj estis tiel klare prezentitaj al ni kaj montritaj tiel analoge kun nia propra ecaro, kun nia propra vivado, montrante ke ili same kiel ni estas kreitaj laŭ la bildo de Dio kaj similaj al Li.” (Sepulto, ĉap. 182).

Ekde 1986 la ĉerko de Martinus staras en maŭzoleo en la tombejo Frederiksberg Ældre Kirkegård, strato Frederiksbergs Allé 63-65. (Memoroj de Martinus, paĝo 200-201 kaj Kosmos n-ro 4/1986).

Tra la vitra pordo de la maŭzoleo oni povas vidi meze de la 3×3 kvadratmetrojn granda planko la kverkan ĉerkon kun la nomo “Martinus” stari sur malalta katafalko. La standardo kun ĉiuj koloroj de la spektro, pendanta sur la fona muro, estas la sola dekoracio. La standardo estas simbolo de la tuta vivanta universo, kaj ĝi estas ekstere videbla esprimo de la plej alta pensa klimato, ĝi estas simbolo de la sankta spirito, matematika formulo de la dia mondoplano, ĝi estas esprimo de la eterne perfekta mondbildo. (LEM4 simbolo n-ro 42).

 

Figuro 30. La ĉerko de Martinus sur la scenejo de la koncertejo de Tivoli la 29-an de marto 1981 Foto: OT

 

10.17 La sepulto de Martinus en la koncertejo de Tivoli

Per gazetaj anoncoj oni dissciigis ke – mirige al kelkaj – ĉiu ajn interesito povos partopreni la sepulton de Martinus en la koncertejo de Tivoli la 29-an de marto 1981. Dum tiu festa solenaĵo, kiam la standarde kovrita ĉerko staris sur la koncerteja scenejo, okazis muziko, laŭtlegado kaj pluraj paroladoj. Ĝi ne estis funebra ceremonio, sed festo de lumo karakterizita de ĝojo kaj dankemo pro ĉi tiu profeto de la eterneco kaj la eterna mondbildo. Kune kun 1 400 kosmologie interesitaj amikoj mi mem partoprenis tiun solenaĵon, kaj mi sentis ke ĝi tute plenumis la sencon de la titolo de la 161-a ĉapitro de Sepulto:

“La entombigo aŭ enterigo en la estonteco ne estos festo de malĝojo, sed male festo de ĝojo kaj dankemo pro la eterna pludaŭro de la vivo”.

 

 

 

– – – – –

La originala dana titolo:

Martinus og den ny verdensmoral

Jan Tarbensen driver forlaget Sciential Intuitiva, der sælger bøgerne på www.martinusshop.dk
2. Udgave af “Martinus og den ny verdensmoral” er udgivet af forlaget Scientia Intuitiva. www.martinusshop.dk

 

PRI  LA  ENHAVO  DE LA LIBRO pri Martinus

La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981) komencas sian agadon en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin.

La instruo de Martinus peras principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero. La evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo – estas gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita.

MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO

La Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

Estas same instrua kiel distra legado sub titoloj kiel la jenaj: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mond-instruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La mondlingvo Esperanto, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon kaj La reveno de Kristo.

La libro montras la konturojn de nova kulturo bazita sur nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco. La libro ankaŭ povas esti legata kiel enkonduko al la tuta vivoverko – La Kosmologio de Martinus

Martinus-Instituto, Kopenhago, Danio, Esperanto Sekcio Ole Therkelsen. www.martinus.dk
The Martinus Institute, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Copenhagen F, Denmark. www.martinus.dk

Elŝutebla revuo de Martinus Instituto

Ĉe la adreso www.martinus.dk/eo estas elŝutebla numero de Esperanto-Kosmos n-ro 1, 2014.
 La numero temas pri unua mondmilito kaj 10-a neoakizinta UK en Parizo en 1914 kaj
Martinus pri nova mondkulturo post kataklismo kaj mondmilitoj. Pri Nostradamus kaj dana Martinus (1890-1981). 
Krome Hokan Lundberg skribas artikolon: Kiel Martinus verdigis mian vivon.

Eo-Kosmos aperas du fojojn jare, en marto kaj oktobro. Interrete vi senpage povas aboni Kosmos kiel alkroĉitan pdf-dosieron. Sendu vian peton al Martinus-Instituto: esperanto@martinus.dk.
Ne plu eblos pagi kaj aboni paperan version de Kosmos en Esperanto pere de makleroj aŭ UEA-konto. /Amike Ole Therkelsen

www.martinus.dk/eo 

Pri Ole Therkelsen

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

Dekstre Ole 11-jara kun Martinus en la Martinus-Centro en Klint apud Nykøbing Sjælland en Danio.

Ole Therkelsen, f. 1948, kemiker og biolog, der skriver og taler på grundlag af sit livslange engagement i Martinus Kosmologi, har holdt ca. 2.000 foredrag om kosmologien i femten lande på seks forskellige sprog, hvoraf flere kan høres på www.oletherkelsen.dk.
Ole (11 år) ved siden af Martinus ved et Gardenparty onsdag den 15. juli 1959 i Martinus Center Klint, 4500 Nykøbing Sjælland.

Informo

 

Martinus kaj lia verkaro

Martinus (1890-1981) naskiĝis en la vilaĝeto Sindal en Norda Jutlando de Danio. Li ricevis nur modestan instruon en la infana lernejo kaj poste li vivtenis sin per diversaj malaltnivelaj laboroj, ĝis li en 1921 komencis sian spiritsciencan laboron, kiu daŭris 60 jarojn. Martinus skribas pri la aktiviga faktoro de tiu laboro en la antaŭparolo de Livets Bog: “ … en mi estis aktivigitaj tute novaj perceptokapabloj. Tiuj kapabloj ebligis al mi – ne en ekbriloj, sed male en konstanta maldorma stato de tagokonscio – vidi ĉiujn portantajn spiritajn fortojn, nevideblajn kaŭzojn, eternajn mondleĝojn, bazajn energiojn kaj bazajn principojn malantaŭ la fizika mondo. La mistero de la vivo sekve ne estis mistero por mi.”

Livets Bog – La Libro de la Vivo

Livets Bog en sep volumoj estas la ĉefa verko en la verkaro de Martinus. Livets Bog enhavas kosmajn analizojn, kiuj profunde priskribas la eternan strukturon, la principojn kaj leĝojn de la vivo. Kiel suplemento al la ĉefa verko Martinus skribis La Eterna Mondbildo (simbollibroj), Logiko kaj Sepulto. La Eterna Mondbildo enhavas la koncentritajn rezultojn de la analizoj, kiuj estas akompanataj de simboloj, kiuj ebligas al la leganto superrigardi la kosman strukturon de la vivo kaj la universo. La tuta verkaro de Martinus enhavas milojn da paĝoj kaj portas la ĉefan titolon La Tria Testamento. Lige al la kosmologio de Martinus ne troviĝas ia ajn membreco aŭ unuiĝo.

Martinus-Instituto

Martinus-Instituto en Frederiksberg (Kopenhago) estas memposeda publik-utila institucio, kiu de Martinus ricevis la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de La Tria Testamento. Krome la tasko de la Instituto estas informado pri la verkaro kaj instruado pri la kosmaj analizoj.

En Martinus-Instituto estas administrejo, librovendejo kaj eldonejo, kiu krom la verkaron de Martinus ankaŭ eldonas la revuon Kosmos en pluraj lingvoj. Dum la vintra duono de la jaro ankaŭ estas prelegoj kaj studrondoj en Kopenhago kaj en Martinus-Centro en Klint.

 Martinus-Centro Klint

Martinus-Centro, kiu situas en Klint apud Nykøbing Sjælland, 100 km nordokcidente de Kopenhago, estas internacia centro por studado, kie oni instruas pri la kosmologio de Martinus pere de prelegoj, kursoj kaj studrondoj. Somere okazas ĉiutaga instruado en la dana kaj sveda lingvoj, kun nova programo ĉiun semajnon. En kelkaj semajnoj la instruado okazas ankaŭ en Esperanto, la angla kaj la germana lingvoj. Printempe kaj aŭtune okazas mallongaj kaj longaj kursoj, kie oni povas profunde studi la analizojn de Martinus.

Pli da informoj pri Martinus (1890-1981)

La instituta ret-paĝaro ekzistas en pluraj lingovj kaj enhavas ampleksan informon pri la mondbildo de Martinus, pri la literaturo kaj la simboloj, kursoj kaj prelegoj, la revuo Kosmos, kaj informon pri la programo en la Instituto en Kopenhago kaj en la Centro Klint. La paĝaro de la Instituto ankaŭ enhavas funkcion, kiu ebligas ke oni povas legi kaj serĉi en la verkaro de Martinus kaj legi malnovajn numerojn de la revuo Kosmos. Krome estas fotogalerio kun miloj da fotoj. Petu provnumeron de Kosmos, broŝurojn, literaturliston kaj programojn ĉe la Instituto:

Martinus-Instituto

Mariendalsvej 94-96

DK-2000 Frederiksberg

Danmark

Telefono:+45 38 34 62 80

Retpoŝto: esperanto@martinus.dk

Paĝaro: www.martinus.dk

Librovendejo: shop.martinus.dk

La literaturo

En sia verkaro La Tria Testamento Martinus (1890-1981) priskribis, logikan, koheran mondbildon, kiu montras, ke ĉiuj vivaj estuloj estas parto de viva universo kaj partoprenas en kontinua evoluo al pli altaj vivoformoj. La nuntempaj radikalaj ŝanĝoj kaj krizoj en la mondo estas parto de la pereo de malnova mondkulturo kaj la naskiĝo de nova humana monda socio.

La ĉefa verko en La Tria Testamento estas Livets Bog en sep volumoj, kaj kiel suplemento al tiu estas la simbolverkaro La Eterna Mondbildo en ses volumoj. Krome estas serio da aliaj libroj, granda nombro da artikoloj kaj prelegoj.

La serio da malgrandaj libroj n-ro 1–28 traktas specifajn temojn en la mondbildo en simpla kaj rekta maniero.

La Tria Testamento

Livets Bog, volumoj 1-7

La Eterna Mondbildo, volumoj 1-6

Logiko

Sepulto

La Intelktigita Kristanismo

Artikolaro 1

kaj 28 malgrandaj libroj pri elektitaj temoj

 

La literaturo estas eldonita de Martinus-Instituto kaj estas aĉetebla ĉe la reta librovendejo: shop.martinus.dk kaj mendebla ĉe la adreso: info@martinus.dk.

 

 

Pri Ole Therkelsen

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

Dekstre Ole 11-jara kun Martinus en la Martinus-Centro en Klint apud Nykøbing Sjælland en Danio.

Ole Therkelsen, f. 1948, kemiker og biolog, der skriver og taler på grundlag af sit livslange engagement i Martinus Kosmologi, har holdt ca. 2.000 foredrag om kosmologien i femten lande på seks forskellige sprog, hvoraf flere kan høres på www.oletherkelsen.dk.
Ole (11 år) ved siden af Martinus ved et Gardenparty onsdag den 15. juli 1959 i Martinus Center Klint, 4500 Nykøbing Sjælland.

 

Martinus-Kosmologio

OLE THERKELSEN  YOUTUBE KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw

 

MARTINUS KOSMOLOGI KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCEvdMYsGqeipSvaF0vowZQw

Ole Therkelsen Apple podcast

https://podcasts.apple.com/dk/podcast/martinus-kosmologi/id1494569769

Google podcast

https://www.google.com/podcasts?feed=aHR0cHM6Ly93d3cub2xldGhlcmtlbHNlbi5kay9mZWVkL3BvZGNhc3Qv

VÄRLDSBILD FÖRLAG

www.varldsbild.se

AMAZON – Ole Therkelsen

Author Profile

www.amazon.com/author/ole.therkelsen

https://authorcentral.amazon.de/gp/profile

www.amazon.com

www.amazon.de

www.amazon.co.uk

MARTINUS INSTITUT

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com/author/martinus

SCIENTIA INTUITIVA  –  Publisher

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk