La tri grandaj faktoroj de la evoluo – laŭ Martinus

15.12 La tri grandaj faktoroj de la evoluo

Lige al la argumento ke la kosmologio estas nepra studaĵo en la evoluo al kosma konscio, estas emfazende ke la evoluo dependas ne nur de unu faktoro, sed de pluraj faktoroj. Martinus iam listigis la tri plej gravajn faktorojn de la evoluo de la homo:

 

  1. Propraj spertoj
  2. Instruado
  3. La bona ekzemplo

 

Inter ĉi tiuj faktoroj la propraj spertoj ludas klare la plej grandan rolon, ni diru ĉi tie ĉ. 80 %. (Kosmos n-ro 5/2013). Sed grandan rolon ludas ankaŭ instruado, ekzemple lige al la spirita scienco, ni diru 15 %. Pli malgrandan, sed tamen ne sensignifan rolon en la evoluo ludas la inspiro al sekvado de la bona ekzemplo de aliaj, ĉ. 5 %.

Unu ĝenerala principo en la evoluo al kosma konscio estas ke la pli evoluintaj helpas kaj instruas la malpli evoluintajn. Tial ankaŭ la gepatra principo aŭ la principo de mondliberigado estas kalkulebla inter la eternaj kre-principoj en la kre-kapablo X2.

La Kosmologio de Martinus estas moralinstruo kies celo estas inspiri al homoj praktiki amon al la proksimulo. Martinus avertas kontraŭ konsciaj klopodoj por atingi kosmajn ekbrilojn aŭ artefaritan inicadon.

Martinus: “Ĉar kun la fundamenta morala evoluo la kosmaj kapabloj venos tute per si mem laŭ natura maniero, en sia neeraripova forto kaj potenco kaj sen ia ajn danĝero aŭ risko al la individuo.” (LB1 par. 208).

“Ĉion konsiderinte, ni tamen neniam ajn povos havi la klarigon alie ol per la rekta parolo de la vivo mem”, skribas Martinus. (LB3 par. 679). Tion oni povus interpreti tiusence ke studoj ludas neniun rolon en la evoluo. – Sed ankaŭ studoj kaj instruado estas parto de la rekta parolo de la vivo. Cetere Livets Bog estas manlibro por observi la vivon. Livets Bog estas gramatiko helpanta memstaran komprenon de la lingvaĵo uzata en “la rekta parolado de la vivo”.

Martinus: “Mi per miaj kosmaj analizoj ne deziras esti aŭtoritato kiun homoj devas kredi. La unuopa spirita esploranto kiu ekinteresiĝos pri la kosmaj analizoj, devas zorge provadi kaj studadi mian vivoverkon. Li devas konfronti ĝin kun siaj propraj spertoj kaj travivaĵoj. Nur tiam ĝi povos esti al li valora. Ekestos memstara pensado kaj analizado, ekestos helpo al memhelpo, kiu kondukos al iniciĝo en la misteron mem de la vivo.” (Kosmos n-ro 10/1990).

 

15.13 Martinus montras tre tolereman sintenon

La ampleksa toleremo de Martinus montriĝas precipe en la antaŭparolo de Livets Bog, kie li defendas ĉiujn homojn, skribante en par. 14 ke Livets Bog estas defendo eĉ por la kontraŭantoj de la libro, kaj en par. 19 li substrekas ke Livets Bog estas pledo por ĉiuj vivantaj estuloj.

Martinus: “Do neniel eblas enfermi aŭ monopoligi Livets Bog en iu ajn sekta aŭ societa formiĝo, ĉar ĝi ĝuste per sia universala, senpartia manifestiĝo de amo kaj saĝo neniam povos ekzisti, se ĝi ne estos same bona lernolibro por tiuj kiuj ne estas membroj de iu sekto, kiel por tiuj kiuj troviĝas en tia, ĝuste danke al sia identeco kiel universala esprimo de la vivanta religio de la vivo mem, en kiu ĉiuj kiel dirite estas membroj, kaj kie ĉio estas dogmoj.” (LB1 par. 15).

Al ĉiu verserĉanto aŭ studanto de la plej altaj problemoj de la vivo estas tre grave esti kondukota al la ĝusta informa fonto, kaj jen Martinus ne skribas ke Livets Bog estas la unusola ĝusta fonto. Li skribas male ke la dia saĝo disradias tra multaj tre diversaj formoj de estuloj, sciencoj, religioj kaj artoj.

Sed kiel oni do povas scii ke oni trovis la vojon al la ĝusta informa fonto? – Oni scias ke ĝi estas la ĝusta fonto, kiam oni ekhavas inspiron kaj sentas: “… fluon da varmoondoj, fluon da vivoforto aŭ energio, fluon da ideoj, fluon da sopiro reprezenti pli grandan perfektecon, fluon da espero kaj kredo je la Providenco aŭ la Patro, fluon da diaj kontento, harmonio kaj feliĉo, nerezisteblan aminklinon aŭ pliiĝintan kapablon ami ĉion kaj ĉiujn pere de la koncernata estulo. Kie ĝi estas en kontakto kun unu aŭ pluraj el tiuj fluoj, tie estas ĝia ĝusta loko en la vivo. “. (LB1 par. 17).

 

15.14 Livets Bog sufiĉas por atingi kosman konscion

Ofte homoj demandis ĉu Martinus sukcesis fini sian verkon, al kio li respondis ke lia misio estis finita per la publikigo de Livets Bog. Ĉio kion li poste skribis, estis “ekstraĵoj”. En Livets Bog, kiu estis finverkita en 1960, estas sufiĉe da materialo por atingi kosman konscion.

80-jaraĝa Martinus diris: “Iujn novajn aferojn mi ankoraŭ esperas fini, kaj eĉ se mi ne sukcesos fini ilin kiel mi deziras, mi tamen devas diri ke la monda misio jam estas savita. Estas donita tiel multe ke la nova monda kulturo povos flori. La homo povas akiri kosman konscion per studado de miaj analizoj kaj praktikado de la kondutmaniero sekvanta el ĝi.” (Prelego la 11-an de aŭgusto 1970).

85-jaraĝa Martinus diris en sia bonveniga parolado en Klint: “Estas treege espereble ke mi havos ankoraŭ kelkajn jarojn kaj povos fini tion kion mi komencis. Mi ja havas ne malmulton kion mi ŝatus fini. Sed mia misio, tio kio povas doni al la homoj kosman konscion, tiu delonge estas finita. La misio delonge estas finita. Tio kio restas al mi, estas aferoj kiujn mi ekentreprenis ĉar mi estis tiel forta, kaj ĉar mi havos la fortojn por plenumi ilin.” (Kosmos n-ro 7/2004).

 

15.15 Antaŭe la plej evoluintaj homoj de la tero devis enkarniĝi sur aliaj planedoj por ricevi instruadon pri spirita scienco

Kiam en 1932 Martinus skribadis la unuan volumon de sia ĉefverko, Livets Bog, eĉ relative alte evoluintaj homoj ne povis ekhavi kosman konscion sur tiu ĉi tero.

Martinus: “Koncerne tiajn terajn homojn kiuj iom post iom fariĝas tiel puraj aŭ tiel evoluintaj ke ili povas akcepti la fundamentan travivadon de la granda naskiĝo, tiu travivado do ne povas okazi sur la terglobo, sed nur sur mondoj kiuj pli multe progresis en la evoluo ol la terglobo. Tio siavice signifas ke la tera homo, travivinte tra pluraj vivoj sufiĉe grandan nombron da antaŭanoncaj simptomoj de la dirita naskiĝo kaj tiel maturiĝinte por la vera travivaĵo, ne plu naskiĝas sur la teron, sed en tian pli altan mondon, kie la granda naskiĝo estas fundamenta. Sed post tri mil jaroj la tera evoluo estos tiom progresinta ke la granda naskiĝo estos fundamente travivebla sur la tero, kaj la vera homregno tiel estos ekestinta ene de ĝia horizonta regiono.” (LB1 par. 248).

Sed jam post 1960, kiam LB7 kaj per ĝi la tuta ĉefverko estis finverkita, oni povis ekhavi kosman konscion. Tio evidentiĝas el la jena citaĵo, eldonita kvar jarojn poste en 1964.

Martinus: “Antaŭ ol pluiri, ni ĉi tie devas rimarkigi ke neniu estulo ĝis nun sur tiu ĉi tero povis evolui ĝis la finita stadio, en kiu ĝi fariĝus la homo laŭ la bildo de Dio, simila al li. Kiam tia finita homo, kiel tiu antaŭe priskribita, montriĝis en karno kaj sango, montriĝis en fizika organismo, tion ĝi efektive povis fari nur kiel gasto sur la tero. La kondiĉoj por atingi tiel altan evolu-nivelon ne troviĝis ĝis nun sur tiu ĉi tero. Kaj la estuloj tiam, atingante maturecon por evolu-periodo kiu ankoraŭ ne havis eblecon sur tiu ĉi tero, devis enkarniĝi aŭ naskiĝi en mondon aŭ sur planedon, kiu estis tiom pli progresinta en la evoluo ke ĝi posedis tiajn kondiĉojn ke la estuloj ĉi tie povis evolui tute ĝis la finstadio kaj fariĝi la homo laŭ la bildo de Dio, simila al li. Multaj el la progresintaj viroj kaj virinoj de la pasinteco delonge enkarniĝis sur tia pli alta planedo aŭ mondo, kiu jam nun estas tia finita aŭ perfekta hommondo, kia la terglobo iam fariĝos. Ĝis la nova mondliberiga epoko, kiu komenciĝis kun la dudeka jarcento, ne eblis al la homoj de ĉi tiu tero finevolui en la bildon de Dio kaj similiĝi al li.” (LEM2 par. 21.27).

Precipe la verko de Martinus kiel kerno de la mondliberigo de la dudeka jarcento ŝanĝis tiun situacion, tiel ke oni nun povas ekhavi kosman konscion sur tiu ĉi terglobo. Laŭ Martinus la monda ŝtato havos la kosmologion kiel “religion” aŭ spiritan bazon, kaj ĝi trapenetros la tutan estontan kulturon en tia maniero ke la kosmaj analizoj estos integra kaj memkomprenebla parto de la pensmaniero de la homo. La infanoj de la estonteco en la lernejoj estos instruataj pri la simboloj kaj la analizoj, kaj tio signifas ke neniu homo evitos ekkoni la kosmajn analizojn, eĉ sen detalaj studoj de Livets Bog.

 

15.16 La analizoj devas esti realigataj en praktika kondutado

Martinus priskribas kiel la alproprigo de la kosmaj analizoj tra la stadioj A, B kaj C helpas la estulon progresi al kosma konscio. Por atingi kosman konscion, la kosmaj analizoj de la spirita scienco unue estu integritaj en la konscion kiel teoria A-scio kaj poste realigitaj al konscia praktikado kiel B-scio kaj fine kiel aŭtomata praktikado en la formo de C-scio.

Martinus skribas pri tiu evoluo lige al la analizoj de la seksa evoluo de la homo de la A- ĝis la K-homoj. La plej evoluintaj surteraj homoj hodiaŭ estas la tiel nomataj I-homoj, kiuj kreskis super la geedzecon kaj ekhavis tian ĉioamon ke ili povas ami ankaŭ sian propran sekson. Antaŭe la I-homoj de ĉi tiu planedo devis enkarniĝi sur pli alte evoluintaj planedoj por akiri la kosmajn analizojn de la spirita scienco kaj la kosman konscion. (LB5, par. 1890).

Martinus: “Atinginte certan maturecon, la I-homo kiel dirite devis enkarniĝi sur alia planedo, kiu estis tiom pli evoluinta ke la solvo de la vivmistero aŭ la vera, eterna mondbildo estis absolute konkreta kaj universala, nedorma, tagkonscia fakto, kaj kie la granda naskiĝo estas ĉiutaga okazaĵo, same kiel la fizika naskiĝo estas ĉiutaga okazaĵo sur tiu ĉi tera nivelo. Tie la matura I-homo tuj glitis en la akiron de la kosmaj analizoj de la spirita scienco. Tiuj fariĝis A-scio, tio estas: scio bazita sur realecaj faktoj. Post tio ili fariĝis ĉiutaga praktikado, kiu estas la sama kiel B-scio. Sed per la ĉiutaga praktikado ili fariĝis C-scio, kiu siavice estas la sama kiel memstara kutimfunkcio aŭ talento. Kaj per sia kondutmaniero kulminanta en humaneco kaj amo al la proksimulo, kaj per sia psiko, sia intelekto kulminanta en la plej alta scio, la spiritaj kaj fizikaj vibradoj de la I-homo estis en tia stato, ke ili ekhavis la saman ondolongon kiel la baza tono de la universo aŭ la absoluta am-energio. Kaj ĝuste en tiu momento kiam la psiko de la estulo kontaktiĝis kun tiu ondolongo, okazis la granda naskiĝo. La estulo tiam ne plu estis ‘besto’, sed ‘homo laŭ la bildo de Dio’.” (LB5, par. 1892).

 

15.17 La juda templo kiel simbolo de la stadioj A, B kaj C de la kosma konscio

En la libro Logiko ĉap. 94 Martinus aparte detale klarigis la kreiĝon de talento per la tri stadioj de A-, B- kaj C-scio, kiuj reprezentas respektive teorian scion, praktikan ekzercadon kaj perfektecon aŭ aŭtomatan funkcion. En la artikolo La psika templo en libreto n-ro 21 kaj en LB6, par. 1984-1987, Martinus interpretas la simbolecon kiu troviĝas en la tabernaklo de la judoj kun la ekstera kaj interna antaŭkortoj, la sanktejo kaj la plejsanktejo.

“La paganoj, kiuj loĝas la eksteran antaŭkorton, ĉiuj estas estuloj kiuj ankoraŭ vivas kiel iloj de la manifestiĝoj de la mortiga principo, vivas kiel grandegaj fizikaj mortigantoj.” (LB6 par. 1984).

“Nur la estuloj kiuj elĉerpis ĉiujn tiujn mortigajn manifestiĝojn kaj ne plu estas obseditaj de tiu granda superstiĉo ke oni rajtas persekuti sian proksimulon pro tio ke tiu proksimulo estas la kulpulo pri onia eventuale malfeliĉa sorto, aspiras la grandan naskiĝon.” (LB6 par. 1985).

Laŭ la interpreto de Martinus pri la simboleco de la inica templo, homoj en “la interna antaŭkorto” jam havis teorian komprenon de la kosmaj analizoj, kaj ili tiamaniere troviĝis sur la A-stadio de saĝo. Praktikante la kosmajn analizojn en la ĉiutaga kondutmaniero, ili iom post iom migras en “la sanktejon”, kiu estas la rezidejo de la B-stadio de saĝo. La C-stadio de saĝo respondas al “la plejsanktejo”.

Martinus: “Kiam la saĝo tiel fariĝis aŭtomata funkcio en la ĉiutaga kondutmaniero, kaj la estulo tiel ne plu havas mallumon por kontraŭbatali aŭ nenion havas por supervenki en sia kondutmaniero, do kiam tiu estulo tiel fariĝis homo kiu plej zorge kaj precize plenumas la amon al la proksimulo aŭ la principon ami sian proksimulon kiel sin mem laŭ memkomprenebla kaj natura kondutmaniero, tiam ĝi finis pri la besta regno. Tiam ĝi estos trapasinta la ‘antaŭkorton’, la ‘internan antaŭkorton’ kaj la ‘sanktejon’, kaj enpaŝinta en la ‘plejsanktejon’ de la tabernaklo de Dio aŭ la templo de la vivo. Tiam ĝi jam estos efektiva ‘ĉefpastro’ aŭ Krista estulo, kiu havas enirpermeson al la ‘plejsanktejo’ de la templo de la vivo. Estas tiu perfektiĝo de la estulo kiu efektiviĝas en la formo de ‘la granda naskiĝo’ aŭ inico.” (LB6 par. 1985).

 

15.18 Kosma konscio estas di-konscio

En la klarigo de la frontpaĝa simbolo kun “La reveno de Kristo sur la nuboj” (n-ro 23), Martinus klarigas kiel la mondliberigantoj kunhelpas kiam la alte evoluinta homo aspiras la inicon al kosma konscio.

Martinus: “En tiu stadio la aspiranto al la granda naskiĝo do renkontos la mondliberiganton aŭ Kristan estulon. La aspiranto tiam ekvidos tiun estulon, kiu montriĝas al li en sia supertera gloro. Li vidos lin en ĉiotrapenetra blanka radiado, eliranta el la kosma korpo de la mondliberiganto, kiu ŝajnas esti konstruita el milionoj kaj milionoj da mikroskopaj steloj, kiuj ĉiu unuope dissparkas etan radiadon da neĝe blanka lumo, kiu kun la multego de la ceteraj etaj steloj formas tiun neĝe blankan, ĉiosuperbrilan lummaterialon, el kiu estas konstruita la organismo de la Krista estulo. La Krista estulo nun per tiu sia ĉiosuperbrila kosma lumorganismo trapenetros la spiriton de la aspiranto kaj tiamaniere malfermos ties talentonukleojn al travivado de kosma konscio.” (LEM2 par. 23.8).

Martinus: “Kio alia povas esti monda moralo ol la amo? – La amo devas esti la monda moralo, kaj la amo ja estas la finrezulto de ĉio tio kion mi skribis. Mi neniam ajn ion kritikis, ankaŭ ne la nigron aŭ la mallumon. Sed mi klarigis la mallumon kaj ĝiajn konsekvencojn kaj klarigis kiel ĝi fine kondukas al la lumo. Ĉio kondukas al la lumo. Ĉio kondukas al Dio. Ĉio kondukas al tio ke la homoj ekhavos di-konscion.” (Kosmos n-ro 7/2004).

FINO

* * * * * *

 

MARTINUS (1890-1981) Martinus er født i Nordjylland, nærmere betegnet i Sindal. Han fik kun en beskeden uddannelse og tjente sit levebrød i forskellige underordnede stillinger. I 1921 havde han en dybtgående åndelig oplevelse, som gav ham evner til at analysere livet og beskrive dets åndelige love og evige principper.. Martinus kaldte sine samlede værker “Det Tredje Testamente”. Det omfatter “Livets Bog” i syv bind, “Det Evige Verdensbillede” i fire bind (symboler med forklaring), “Logik”, “Bisættelse”, “Artikelsamling 1” og 28 småbøger, samt mange båndoptagelser og artikler udkommet i tidsskriftet “Kosmos”. Martinus Institut Mariendalsvej 94-96 DK-2000 Frederiksberg Danmark Telefono:+45 38 34 62 80 Fakso: +45 38 34 61 80 Retpoŝto: info@martinus.dk Paĝaro: www.martinus.dk Librovendejo: shop.martinus.dk
Martinus-Instituto en Frederiksberg (Kopenhago) estas memposeda publik-utila institucio, kiu de Martinus ricevis la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de “La Kosmologio de Martinus”.

La Instituto havas la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de La Tria Testamento. Krome la tasko de la Instituto estas informado pri la verkaro kaj instruado pri la kosmaj analizoj.

En Martinus-Instituto estas administrejo, librovendejo kaj eldonejo, kiu krom la verkaron de Martinus ankaŭ eldonas la revuon Kosmos en pluraj lingvoj. Dum la vintra duono de la jaro ankaŭ estas prelegoj kaj studrondoj en Kopenhago kaj en Martinus-Centro en Klint.

* * * * * *

Ole Therkelsen

www.oletherkelsen.dk

www.oletherkelsen.info

www.varldsbild.se

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com