5. Ĉapitro. La terglobo – vivanta estulo

5. Ĉapitro

La terglobo – vivanta estulo

5.1  La hipotezo de Gaja – la terglobo estas vivanta estulo

Jam en 1932 en la unua volumo de la ĉefverko Livets Bog Martinus skribas ke la terglobo estas vivanta estulo evoluanta. Li ne aparte multe traktas la biologian flankon de la afero, sed tiom pli detale la konsci-rilatan flankon de la evoluo.

Poste en 1982 la ekofilozofo Peter Russell (n. 1946) konatiĝis pro sia libro The awakening earth (La tero vekiĝanta), kiu temas pri tio ke la homaro konsistigas tutteran cerbon kiu niatempe komencas vekiĝi.

Sed jam la antikvaj grekoj havis ideon ke la terglobo estas vivanta estulo. Gaja estis la nomo de la greka diino de la tero. La dana nomo Moder Jord (Patrino Tero) same esprimas la ideon ke la terglobo estas vivanta estulo. La hipotezo de Gaja do mallonge dirite estas hipotezo ke Patrino Tero aŭ la terglobo estas vivanta estulo.

Libro en Esperanto - MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO - de Ole Therkelsen
Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk

 

La hipotezo de Gaja estis unuafoje science formulita en la 1960-aj jaroj de James Lovelock (n. 1919), kiu faradis memstarajn esplorojn bazitajn sur ekologio kaj sur spertoj el lia antaŭa laboro ĉe NASA pri metodoj detekti vivon sur Marso. Lovelock, kiu studis diversajn ekosistemojn, skribis aron da sciencaj artikoloj kiuj nur en 1979 en popularigita formo ricevis pli vastan atenton per la eldono de lia libro Gaia: a new look at life (Gaja: nova rigardo al la vivo).

Pli nova libro de Lovelock havas la titolon The revenge of Gaia (La venĝo de Gaja, 2006). Laŭ Martinus ne tiom temas pri tio ke la tero venĝas sin kontraŭ la homoj, sed kun la bonaj kaj malbonaj flankoj temas pri la efiko de la naturleĝoj, inkluzive de reguleca sorta rilato inter la homoj kaj la terglobo. (Vidu par. 5.9).

 

5.2 La terglobo – memreguliga vivanta sistemo

Malkiel Martinus, James Lovelock ne laboras pri la konsci-rilata flanko, sed, kontraste, pri la fizika kaj biologia flanko de la vivo de la terglobo. Montriĝas ke la tero havas mirindan kapablon reguligi kaj teni la saman temperaturon ne nur dum jarmilionoj, sed dum jarmiliardoj, same kiel homo dumvive povas teni konstantan temperaturon de 37°, spite al la variado de la ĉirkaŭa temperaturo.

Same kiel homo povas tenadi konstantan salecon en la sango kaj la ceteraj korpaj likvaĵoj, ankaŭ la terglobo povas tenadi konstantan salecon de la oceanoj.

La planedo ankaŭ havas kapablon reguligi kaj tenadi konstantan oksigenan koncentritecon en la atmosfero, kion oni interpretas kiel plian signon ke ĝi estas viva.

Tute koncize Martinus priskribas kiel la terglobo per instinktaj aŭ aŭtomatiĝintaj konsciaj procezoj (nomataj C-scio) povis ŝanĝi kaj agordi la koncentritecon de la diversaj gasoj en la atmosfero favore al la vivantaj estuloj en ĝia organismo.

Martinus skribas: “Ĉi tiu ardanta korpo ĉiam pli malvarmiĝas pro la “senta energio” kaj komencas ekhavi detalojn danke al la “instinkta energio”. Atmosfero ekestas ĉirkaŭ ĉi tiu planedo. Estiĝas aero kaj akvo. Tiuj fenomenoj ja certe ankoraŭ estas venenaj aŭ maltaŭgaj por pli alta konscia vivo, sed grade la “instinkta energio” aŭ kosma “C-scio” de la vivantaj estuloj sukcesas venki ĉiujn ĝenajn detalojn. La venenaj fenomenoj apartiĝas, kaj ekestas la kristale klara akvo, kiu poste signifos vivospacon por la enpenetro de la plej unuaj formoj de la tagkonscia vivo sur la terglobo. La kosma “C-scio” aŭ la “instinkta funkcio” ankoraŭ pli forte manifestiĝas. La kristaliĝo komenciĝas, la minerala regno ekestas, sekvas la planta regno.” (Artikolaro 1, par. 20.2).

Laŭ scienca kalkulo, la sunsistemo kaj sekve la terglobo formiĝis antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj, kaj la plej unua unuĉela vivo ekestis surtere antaŭ ĉ. 3,8 miliardoj da jaroj. Oni kalkulis ke depost tiam la planedo tenas konstantajn temperaturon, oceanan salecon kaj oksigenan koncentritecon en la atmosfero.

Vivantaj estuloj havas specialan kapablon, spite al ŝanĝiĝantaj eksteraj kondiĉoj, reguligadi kaj tenadi iujn fiziologiajn parametrojn en konstantaj valoroj. Tiun memreguligan kapablon oni trovas nur ĉe vivantaj estuloj.

Kiam mi studis naturmedian kontroladon kaj ekologion en la Universitato de Kopenhago, tre fascinis min la studado de la diversaj ekosistemoj, la insulo, la maro, la marsko, la kampo, la monto ktp. El intervenoj en ekosistemo montriĝas ke ĝi adekvate reagas, precize kiel vivanta estulo. Oni tial povas kompari sin al la terglobo kaj ĝia biosfero, ĉar ĝi konsistas el diversaj ekosistemoj kaj subsistemoj, same kiel la homa organismo konsistas el organoj, ĉeloj kaj pliaj subsistemoj.

Sen troa detaligado de la fizikaj aspektoj de la difino de vivo, estu menciite nur ke la biologio havas aron da kriterioj pri tio ĉu io estas konsiderebla kiel viva estulo. Krom unu solan, la tero plenumas ĉiujn tiujn kriteriojn tutcerte. La lasta estas la demando kiel la tero reproduktas sin. Por ke io estu konsiderebla kiel vivanta estulo laŭ la materiisma scienco, ĝi nome devas esti kapabla reprodukti sin sekse aŭ sensekse, kiel ni konas tion ĉe bestoj kaj plantoj.

5.3 Makrokosmaj sekseco kaj embriogenezo

La naturscienco ne kalkulas sunsistemojn kaj galaksiojn kiel vivantajn estulojn. Ĉar planedoj, sunsistemoj kaj galaksioj ne estas konsiderataj de la scienco kiel vivantaj estuloj, oni ankaŭ ne povas paroli pri kosma reproduktado aŭ viv-regenerado. Laŭ la sciencaj kriterioj do estas iom malfacile deklari ke la terglobo estas vivanta estulo.

Kvankam en astronomio oni parolas pri la naskiĝo, vivo kaj morto de stelo, la scienco ŝajne havas neniun komprenemon al eventuala seksa reproduktiĝo de makroestuloj.

Male Martinus klarigas ke la terglobo formiĝis samtempe kun la sunsistemo danke al “makrokosma sekseco” kaj “makrokosma embriogenezo”. (Vidu LB2 par. 419-421).

Elektro estas la unua kio ekestas kiam planedo aŭ astro kreiĝas en la kosma spaco, same kiel ĝi estas la unua kio ekestas kiam nia korpo kreiĝas. La sekskuniĝo reprezentas eksplodon de elektraj fortoj en la formo de la voluptosento kaj ĉiuj multaj pensoj ligitaj al ĝi. La unua kio okazas ĉe la ekkreo de organismo do estas ia sumigo de mensaj fortoj, kiu povas transmisiiĝi pluen per fizikaj fortoj al la seksorganoj. Je la spirita nivelo okazas ĉe spirita estulo samtempe aktiviĝo de la kapablocentroj aŭ talentosemoj, kiuj enhavas ĉiom el tiu informaĵo kiu necesas por krei ĝian novan korpon.

La unua videblaĵo de la makrokosma krea procezo estas stelnebuloj, kiuj laŭ Martinus estas ellasita “makrokosma spermo”. Sub aŭtomata konscieca direktado formiĝas en ĉi tiu spermo ĉiam pli multaj videblaj punktoj, kiuj iom post iom pasas el la nebuloza stato kaj densiĝas ĝis memstaraj lumantaj sunsistemoj. En la plua evoluo estingiĝas la lumo de parto de la malvarmiĝintaj punktoj, kiuj tiamaniere iĝas planedoj kiel nia terglobo. (LB2 par. 419-428 kaj Artikolaro 1, par. 20.2).

En la hodiaŭa astronomio oni esploras la ekeston de la sunsistemo, kaj la plej novaj rezultoj indikas ke la sunsistemo formiĝis per procezo de plidensiĝo, okazinta tuj post giganta eksplodego kiu rezultigis enormajn elektrajn kaj magnetajn ellasojn, kio en la lumo de la Kosmologio de Martinus estus interpretebla kiel makrokosma seksa ellaso de “makrokosma spermo”. – Martinus ja ankaŭ asertas ke la makrokosma embriogenezo komenciĝas per elektro.

5.4 La terglobo kiel vivanta estulo

La fakto ke la fizika korpo de la planedo estas globa, ne povas malkonfirmi ke temas pri vivanta estulo. Kompare al aliaj vivantoj temas nur pri diferenco de formo, ne de principo.

Pri la cirkulado de la akvo en tiu ĉi nia belega planedo oni povas diri ke ĝi analogas al nia sangocirkulado. La mineralaj regionoj de la tero estas la skeleto. Plantoj, bestoj kaj homoj estas kiel ĉeloj en la organismo de la planedo ktp. En la amaskomunikiloj la pluvarbaroj ofte estas priparolataj kiel la pulmoj de la planedo. Pro la fotosintezo de la plantoj produktiĝas O2, kaj karbonhidratoj sinteziĝas el CO2 kaj H2O. Per la metabolo de la vivantaj organismoj tiuj sukeraj substancoj asimiliĝas produktante CO2, H2O kaj varmon. Tiamaniere eblas ankaŭ rilate al la terglobo paroli pri ĝiaj spirado kaj metabolo. Ĉiuj substancoŝanĝaj procezoj en la naturo estas analogaj al nia propra metabolo.

Por povi esti viva kaj konservi sian vivdisvolvon la terglobo ankaŭ bezonas fizikan nutraĵon, kaj tiun nutraĵon ĝi ricevas de la suno. (Libro n-ro 14B, ĉap. 4).

Kiel ni akiras nian energi-provizon konsumante manĝaĵojn altkvalitajn (malalta entropio, alta ordeco). kaj ellasante rubaĵojn malaltkvalitajn (alta entropio aŭ neordeco)., tiel same la terglobo manĝas “sunaĵon”, asimilante lumon aŭ mallongondan radiadon altkvalitan (malalta entropio). kaj ellasante long-ondan varmoradiadon malaltkvalitan (alta entropio). en la spacon kiel ian ekskrementon. Por teni konstantan temperaturon la tero nome devas ellasi tiom da varmo al la kosma spaco kiom ĝi ricevas de la suno.

En la literaturo de Martinus oni plurloke povas legi priskribojn de la terglobo kiel vivanta estulo, ekzemple LB3, par. 555-567, Sepulto, ĉap. 82-87.

 

La principo de vivunuoj

Simbolo n-ro 7, © Martinus Institut 1981

Ĉi tiu simbolo de Martinus celas montri ke la tuta kosmo estas vivanta organismo, konsistanta el vivantaj estuloj ene de vivantaj estuloj. La vivanta estulo havas tri aspektojn X1, X2 kaj X3. La triangulo simbolas X1, la mion aŭ la “kreanton”. La granda blanka kampo en la mezo simbolas X2, la superkonscion aŭ la “kre-kapablon”, kaj la kampo ĉirkaŭ ĝi estas X3, la organismo aŭ la “kreaĵo”. La ripetado de la simbolo en pli malgrandaj formatoj montras ke la vivantaj estuloj troviĝas unu ene de la alia. Nia korpo konsistas el organoj, kiuj konsistas el ĉeloj, kiuj estas konstruitaj el pli malgrandaj mikroestuloj, kaj tiel plu senfine en la mikrokosmon. Sammaniere la homo mem estas mikroestulo en la organismo de la terglobo, kiu estas ĉelo de la sunsistemo, kiu estas ĉelo de la galaksio kaj tiel plu senfine en la makrokosmon.

Maldekstre esperantisto Ib Schleicher, japanaj Oomotanoj kaj Martinus en salon de Martinus en la Instituto
Martinus sidĉambro en Martinus Instiuto. Japanaj gastoj. Ib Schleicher maldekstre tradukas el Esperanto en la danan po Martinus

Vidu la klarigon de simbolo n-ro 7 en La Eterna Mondbildo.

5.5 La principo de vivunuoj en la naturo

Vivanta terglobo devas havi sian vivospacon en vivanta sunsistemo por povi konservi sian biosferon, kiu ekzistas interalie danke al la fotosintezo, funkciigata de la lumo de la suno. La sunsistemo siavice havas sian vivospacon en galaksio, kiu havas sian vivospacon en galaksi-amaso ktp. Sed ĉi tie, longe for en la stelnebuloj en la makrokosmo, la homa perceptado komencas iĝi malklara kaj nebula.

Sur vivanta terglobo devas esti vivantaj bestoj kaj plantoj. La organismoj devas esti konstruitaj el vivantaj organoj, kiuj siavice devas esti konstruitaj el vivantaj ĉeloj, kiuj devas esti konstruitaj el vivantaj organikaj molekuloj ktp. Sed ankaŭ ĉi tie, en la profundego ĉe la elektronaj nuboj de la mikrokosmo, denove la homa perceptado komencas iĝi malklara kaj nebula. Sed kadre de nia propra sensa horizonto ni do tre klare vidas la simplan principon ke vivo estas konstruita el vivo, kiu estas konstruita el vivo, kiu estas konstruita el vivo, ktp., kiel Martinus ankaŭ esprimis en sia simbolo de ĉi tiu principo de vivunuoj.

Galaksi-amaso do estas konstruita el galaksioj, kiuj estas konstruitaj el sunsistemoj, kiuj estas konstruitaj el planedoj, kiuj estas konstruitaj el organismoj, kiuj estas konstruitaj el organoj, kiuj estas konstruitaj el ĉeloj, kiuj estas konstruitaj el molekuloj, atomoj kaj elektronoj. Laŭ la principo de vivunuoj tio pludaŭras eterne, supren en la makrokosmon ĝis la senfine granda skalo, kaj malsupren en la mikrokosmon ĝis la senfine malgranda skalo. Estas samkiel la fraktalaj bildoj, kie oni povas elpreni detaleton kaj pligrandigi ĝin, kaj tiel oni povas daŭrigi sian vojaĝon en la mikrokosmon ĝis eterne. Oni ankaŭ povus prezenti la fraktalan filmon en la inversa direkto, kaj tio do fariĝus eterna vojaĝo en la makrokosmon. Martinus klarigas ke oni per kosma konscio aŭ intuicio povas entrepreni tian vojaĝon malsupren tra la vivantaj estuloj de la mikrokosmo de la realo kaj supren tra la makrokosmo ĝis senfina eterno. (LB6 par. 2114-2118).

 

5.6 La klimaton regas la makroestulo kaj ne la mikroestuloj

Martinus montras ke la klimaton de la mikroestulo regas la makroestulo. La homo regas la klimaton kiu troviĝas en ĝiaj organa, ĉela kaj molekula mondoj, same kiel la galaksioj kaj la sunsistemo regas kaj reguligas la klimaton de la planedoj. Lige al la CO2-debato oni do ne pretervidu la potencajn eblojn kiujn la terglobo mem havas por redukti la CO2-enhavon de la atmosfero, ekzemple per pliigo de la fotosintezo aŭ sedimentado de kalko CaCO3 en la oceanoj. Ekosistemo ricevanta pliiĝon en la provizo de CO2 nature reagos malpliigante la enhavon. Laŭ Martinus ne la mikroindividuoj, do la homoj, respondecas pri la klimato de la tero, sed male la makroestuloj, la tero, la suno kaj la Lakta Vojo.

De naturscienca flanko oni povas parte konfirmi tion per novaj esploroj de la Spac-esplora Centro de Danio, kiuj montras antaŭe nekonatan interdependecon de la kvanto de vivo surtera kaj la kvanto de kosma radiado. La klimato kaj la kvanto de surtera vivo laŭ ĉi tiuj esploroj ne dependas de la aktivadoj de la homo, sed de la kosma radiado kaj de la suno kaj de la tuta Lakta Vojo. Krome la ŝanĝiĝantaj rilatoj de la Lakta Vojo al la du najbaraj galaksioj, la granda kaj malgranda Magelanaj Nuboj, ankaŭ kreas ŝanĝojn en la kosma radiado kun decida signifo al la kvanto de vivo sur la tero. (Henrik Svensmark, Astronomische Nachrichten, vol. 327, n-ro 9. pp. 866-875, nov. 2006).

Jam en 1939 Martinus skribas ankaŭ ke “la magnetaj ŝtormoj de la suno regas la klimaton kaj vivon de la planedoj”. (LB2 par. 353).

Martinus ved sit lille stråtækte hus, hvor der på gavlen står "Salue", "Salve" = vær hilset. www.oletherkelsen.dk
Filosofisk Martinus ved gavlen af det lille stråtækte ved Villa Rosenberg i Klint. www.martinus.dk

Magnetaj ŝtormoj sur la suno ankaŭ influas la spiritan strukturon de la tero, kiu ĝuste havas elektran kaj magnetan naturon. Ĉio kio okazas sur la sunoj, influas la vivon sur la planedoj.

Precipe homoj kun malforta koro povas senti malkomforton dum tiaj magnetaj ŝtormoj de la suno, kaj iuj eĉ povas morti tiaokaze. En demanda horo Martinus diras ke magnetaj ŝtormoj de la suno povas konfuzi la tutan nervan sistemon al homoj kun malbonaj aŭ malfortiĝintaj nervoj, tiel ke ili eksuferas kapturniĝon, kapdoloron aŭ migrenon. Normale ni ne sentus tion en niaj nervoj, sed iuj estas tiel malfortiĝintaj ke ili ne evitas reagi al tio. Sed kun sana kaj forta organismo oni estus bone gardata. (Varnhem, Svedio, 03.06.1968).

En diversaj prelegoj Martinus precipe mencias ke inundoj, vulkanaj erupcioj kaj tertremoj, kiuj al homoj estas grandaj katastrofoj, al la terglobo estas nur nervaj reagoj. Kaj tute ĝenerale estas tiel ke la konscia vivo de la terglobo estas decida pri la tuta klimato ene de ĝia organismo. Periodo kun multaj klimataj rekordoj tial ankaŭ estos ligita al speciala aktiveco en la konscio de la terglobo. Ĉi-tempe la terglobo trairas evolu-fazon tute decidan, kaj tial estas ne tiel strange ke tiu iom drama elpuriga procezo je la fizika nivelo kelkfoje povas manifestiĝi en la multaj ekstremaj klimataj situacioj, kiujn ni travivas dum ĉi tiuj jaroj.

Se oni mem batalas kaj koleriĝas kaj agaciĝas, aŭ eble tristiĝas kaj deprimiĝas, tio ankaŭ havos tute decidan efikon al la klimato en nia propra organismo.

Ni estas kvazaŭ dio al nia propra universo, same kiel la terglobo ankaŭ estas kiel dio aŭ providenco al ĉiuj vivantaj estuloj kiuj troviĝas en ĝia biosfero. Tiamaniere eblas diri ke kaj la terglobo kaj la homo estas kreitaj laŭ la bildo de Dio, kion Martinus ankaŭ analizis lige al la granda finrezulto n-ro 9 en la solvo de la vivmistero. (LB3 par. 699-700, LEM3 par. 32.11).

 

5.7 Formortantaj bestospecioj de la terglobo

Oni legas pri tio ke pluraj bestospecioj estas ekstermataj, kaj ke aliajn minacas ekstermiĝo, ekzemple leonoj kaj tigroj. Sed laŭ kosma vidpunkto specio ne povas ekstermiĝi, sed dum sia restado en la spirita mondo dum la morto ĝi povas esti translokita, tiel ke ĝi venontfoje enkarniĝas sur alia planedo, kie la kondiĉoj estas pli favoraj al plua evoluo. (Vidu LEM3 par. 27.1, LB1 par. 247, La ideala nutraĵo, ĉap. 7).

Tiu formortado de iuj bestospecioj kiun ni hodiaŭ vidas, estu rigardata rilate kun tio ke la terglobo estas vivanta estulo evoluanta al perfekteco. Iutempe dominis rampuloj, tiaj kiel lacertoj kaj dinosaŭroj, sed poste ili preskaŭ ekstermiĝis favore al la evoluo de birdoj kaj pli altaj mamuloj, kio ankaŭ estas rigardebla kiel ero de la konsci-evoluo de la planedo. Kun la evoluo de simioj kaj poste homoj la terglobo faris plian grandan paŝon antaŭen en la evoluo de pli alta konscio.

Ĉar la homoj estas la plej alte evoluintaj ĉeloj de la planedo, la evoluo al perfekteco rezultigos ke formortos la bestoj danĝeraj kaj venenaj al homoj, ĉar ili iom post iom ne plu harmonias kun la terglobaj konsci-fortoj, kiuj estas la decida faktoro de tio, kiuj vivaj estuloj povas vivi sur la tero. (Vidu LB1 par. 48, LEM3 par. 27.1).

Se do estonte enkarniĝos novaj bestospecioj, tio estos pacaj bestoj kiuj povos vivi kun la pacaj homoj de la estonteco.

Plantoj, bestoj kaj homoj ja estu rigardataj kiel mikroestuloj de la organismo de la terglobo. La planedo laŭtakte kun sia konsci-evoluo povas altiri novajn speciojn kaj samtempe forpeli aliajn malfaciligante al ili la vivon, tiel ke ili formortas.

Ekzemple estas en Norvegio kaj Svedio vigla debato pri tio ĉu la malmultaj restantaj lupoj estu pafmortigitaj, ĉar ili prenas la brutojn de la kamparanoj kaj ĉar multaj timas iri en la arbaron. Laŭ tio povus ŝajni ke la homoj decidas kiuj bestospecioj vivu sur la tergobo, sed plej profunde decidas pri tio la tergloba estulo.

Martinus skribas: “La homa partopreno en la reguligado de la nombro de vivantaj estuloj sur la tero, reale estas nur bagatelo kompare al la vera reguliga faktoro: la spirita atmosfero de la tero, ĉar ĝi estas la rekta ekkaŭza faktoro en la altira kaj forpuŝa kapablo de la tero. Tiu siavice, laŭ kosmaj analizoj, estas la fundamento de la astronomia rilato de la tero kaj do de ĝia klimato. Sekve la spirita atmosfero per tio fariĝas decida pri ĉiuj nutrorilatoj kaj ekzistad-eblecoj kaj per tio ankaŭ pri la nombro de vivantaj estuloj sur la planedo.” (La ideala nutraĵo, ĉap. 7).

 

5.8 La homoj estas la cerboĉeloj de la planedo, kaj la tuta homaro estas ĝia cerba maso

Oni povas per pure fizikaj argumentoj multe pledi por la ideo ke la terglobo estas vivanta estulo. La specialaĵo de Martinus tamen ne estas natura scienco, sed scienco spirita, kaj tiurilate povas esti tre interese okupiĝi pri la demando: Kiajn pensojn havas la terglobo?

Komune inter ĉiuj vivantaj estuloj estas ke ili havas konscion, kie konscio laŭ sia plej larĝa difino laŭ Martinus estas la kapablo sperti kaj agi. Iunivele ĉiuj vivantaj estuloj havas konscian aktivecon. Ankaŭ la terglobo havas siajn konscion kaj pensadon, kiujn Martinus analizis plurloke en sia verkaro. (LB1, ĉap. 1-5, Kosmos n-roj 1, 2, 3/1998, Artikolaro 1, n-ro 40).

La plej evoluintaj ĉeloj de la tergloba estulo estas la homoj, kaj ili tiel fariĝas iaj cerbaj ĉeloj en la fizika organismo de la planedo. La substanco, el kiu konsistas la suma surtera homaro, do estas la cerba maso de la tero.

Tiuj grandaj civilizoj kun apartenantaj religioj kiuj pasadas sur la tero, tiel fariĝas la pensoj de la planedo. La civilizoj kiuj estis sur la tero estis esprimo de aparte inspiritaj pensoj, kaj ĉiuj militoj, konfliktoj kaj detruoj kiuj estis, esprimas negativajn aŭ primitivajn pensojn. Ĉiuj el la multaj religiaj, kulturaj, sciencaj kaj politikaj fluoj en la socio tiel fariĝas esprimoj de la pensado de la tergloba estulo.

En sia kosmologio Martinus priskribas ke, same kiel ekzistas homaj socioj, tiel ekzistas ankaŭ socioj de makrokosmaj estuloj en la formo de planedaj socioj kaj, en ankoraŭ pli granda formato, socioj de sunsistemoj kaj galaksioj ktp. (LB1 par. 58).

Tiamaniere estus ne tiel malfacile imagi ke la terglobo komunikadus per radiado kun aliaj vivantaj planedoj. Martinus indikas ke kiam nia planedo koleriĝas aŭ agaciĝas pri alia planedo, tio esprimiĝas kiel militoj ĉi tie sur la tero. Militoj tiel do estas sekvo de la terglobaj koleresprimoj direktitaj kontraŭ alia planedo. Sed kontraŭ kiu planedo aŭ tergloba ekvivalento estas direktitaj ĉi tiuj energi-ellasoj, tion Martinus tute ne priparolas. (La ideala nutraĵo, ĉap. 21).

Sed la homoj kaj sekve ankaŭ la tero mem ne povas ne suferi tre multe sekve de tiuj koleresprimoj, kiel ni vidis interalie en la formo de du mondaj militoj, dum kiuj estis mortigitaj multaj cerboĉeloj de la terglobo (homoj), dum aliaj estis kripligitaj aŭ vunditaj. Mallonge dirite, al la tero detruiĝis grandaj partoj de ĝia cerba maso. Simile, Martinus opinias ke ankaŭ la homo dum siaj troekscitiĝoj malordigas siajn mikroindividuojn kaj sian cerban mason.

Martinus: “La mondmilitoj rezultigos ke estos kreita mondo kun tutmonda registaro kaj kun kultura centro en Kaŭkazo, kie oni konstruos piramidon samstilan kun la piramido de Keopso, kie ĉiuj el la simboloj estos kolektitaj. Okazos alcentrigo de la produktada sistemo kaj de la distribua sistemo. Post tio aperos “miljara regno”, post kiu precipe temos pri ekstermado de la psikaj mallumaj fortoj – lasta elpurigo de la mentalito de la tero.” (Privata noto el ĵaŭda kunsido).

 

5.9 La rilato inter la mispensado de la homo kaj tiu de la terglobo

Kiel dirite oni povas pensi kaj agi malĝuste aŭ sename al la mikrovivo de sia organismo portante koleron aŭ aliajn negativajn pensospecojn. Ĉar la pensoj estas la plej alta natura forto en la organismo, ili kreas la klimaton en kiu vivos la mikroestuloj. Kiam ajn la homoj do ne scias ĝuste pensi kaj ne scias kian respondecon ili ŝarĝas sur sin per la mispensado, ili ja devas tion lerni. La homoj tial troviĝas en la organismo de la tero, kie okazas multe da malharmonio, katastrofoj, kripligado kaj sufero. Sed tion saman ni ja atestas en la organismo mem de la nefinita homo. Kion homo semas en mikrokosmo, tion ĝi mem rikoltos en makrokosmo. (Vidu LB6 par. 2020).

Martinus: “La granda organismo en kiu la homoj troviĝas kiel “mikroestuloj” do laŭ sia naturo estas samkvalita al tiu de la tera homo. Tio siavice signifas ke ankaŭ tiu mio kiu havas la terglobon kiel organismon, pensas ne ĝuste. La pensenergio aŭ vivoforto de ĉi tiu estulo, identa al niaj “naturfortoj”, do ankaŭ ne estas perfekta. Okazas naturkatastrofoj, inundoj, vulkanaj erupcioj, ciklonoj, mortigaj varmo kaj malvarmo, do malfaciligado de la vivkondiĉoj al ĝiaj “mikroindividuoj”, inter kiuj estas la homoj.” (Sepulto, ĉap. 100).

Ekhavinte kosman konscion Martinus klarigis ke li vidis lumajn kaj brilajn mondojn kun homaroj havantaj moralon kaj idealismon, kiuj treege superas la ĝeneralan teran moralon. Sed li ankaŭ vidis mondojn de multe pli malalta naturo kun barbareco kiu signifis ke la vivantaj estuloj devis mortigadi por mem vivi. Ĉi tio kaŭzis ke ĉi tiuj mondoj fariĝis scenejoj de disvolviĝo de malsaneco, malfeliĉo kaj mizero, funebro kaj sufero. (LB1 par. 21).

La sortostato de la teraj homoj estas tro evoluinta por ke ili povu enkarniĝi sur planedoj kun tiaj krudaj, primitivaj kaj barbaraj kondiĉoj. Sed aliflanke, se la nefinitaj homoj de la tero enkarniĝus sur planedo kie ĉio estus perfekta kaj en harmonio, ili tie estigus malharmonion kaj estus multe tro primitivaj mikroindividuoj.

La kosmaj leĝoj certigas ke ĉiu estulo enkarniĝos en makroindividuo kiu reprezentas la saman evolu-ŝtupon. Mikroindividuo tiel ricevas per sia ekstera mondo bildon de sia propra interna mondo. Martinus klarigas la sortoleĝon kiel spegulan principon. (LB4 par. 1262, LB6 par. 2128).

 

5.10 La terglobo havas malgrandan invalidecon

Martinus argumentas ke la terglobo havas malgrandan invalidecon pro ĝia dekliniĝo, kiu en la moderklimataj zonoj kulpas pri tiu granda diferenco inter vintro kaj somero, kiu kaŭzas al multaj el ĝiaj makroindividuoj grandajn malfacilaĵojn. Pro la aksa dekliniĝo la klimato fariĝas severa kun mallumo, malvarmo, frosto kaj neĝo iuloke kaj kun seko kaj varmo aliloke. La homoj devas konstrui domojn kun lumigo kaj hejto por protekti sin kontraŭ la malmildeco de la klimato. Rivolu-akso orta al la orbita plano signifus ke tago kaj nokto ĉiam estus samlongaj, kaj praktike ne estus malsamaj sezonoj. En iuj moderklimataj zonoj estus belega somero la tutan jaron.

Ke Martinus uzas la vorton invalideco estas pro tio ke la severa klimato estas granda ĝeno kaj malfacilaĵo al la mikroindividuoj kaj sekve al la planedo mem. La tergloba estulo mem respondecas pri tiu aksa dekliniĝo aŭ invalideco. Malperfektaĵoj en ĝia mentalito estas la kaŭzo de tiu sorto ke ĝi mem kaj multaj el ĝiaj mikroindividuoj devas suferi la vintrajn mallumon kaj malvarmon. La konstanta lukto de la homoj kontraŭ la konsekvencoj de la teraksa dekliniĝo tamen havis tiun avantaĝon ke ili evoluigis teknikon de tre alta kvalito, kaj povis per ĝi iagrade mildigi la sekvojn de la invalideco evoluigante artefaritajn lumon kaj varmon. La lulilo de la tekniko ne povis stari en la varmaj landoj, sed nur en landoj kie la homoj devis lukti kontraŭ la elementoj.

La terglobo, kiu ja estas organo de la sunsistemo, ricevas sian vivigan forton de la suno kaj tial estas en decida dependorilato al ĝi. Tial ne estas sensignife ke la rilato de la tero al la suno iamaniere eliĝis el sia natura irejo, kio altgrade malfaciligis la vivon al homoj en la malvarmaj landoj. (Vidu LB3 par. 658-660).

La tergloba estulo laŭ Martinus iam havis tro impetan mensan aktivadon aŭ troan aplikon de eksplodaj energioj en sia konscio, tiel ke ĝia rivolua akso deŝoviĝis kaŭzante gigantajn katastrofojn. Tiu kolereksplodo aŭ troekscitiĝo estis direktita al alia planedo, kaj la sekvoj de tiu tro forta energi-interŝanĝo kaŭzis la grandan katastrofon, pro kiu la terglobo kliniĝis el sia ĝusta irejo rilate al la suno. Martinus traktas nur la principon de la problemo, kaj li ne alprenas sintenon pri tio ĉu la tero efektive troproksimiĝis aŭ koliziis al alia astro.

 

5.11 La konscio de la terglobo respondecas pri la klimataj cirkonstancoj

La klimaton kaj la fizikajn vivkondiĉojn regas unuavice la turniĝado de la tero ĉirkaŭ sia akso kaj ĝia rondirado ĉirkaŭ la suno. Sed ĉar la terglobo estas estulo pensanta, evidente ĝiaj konscio kaj pensoj devas ankaŭ ludi decidan rolon en tiu aksa dekliniĝo kiu kaŭzis la tre specialajn klimatajn cirkonstancojn de la planedo.

Laŭ unu vidpunkto do kulpas pri la malfacilaj klimataj cirkonstancoj la tergloba estulo. Sed eĉ se la akso estus rektigita kaj estus sufiĉe da nutraĵo por ĉiuj, la homoj tamen ne ĉesus batali pri la alia sekso, daŭre estus proĵaluzaj dramoj kun murdoj kaj memmortigoj. Homoj daŭre klopodadus por ekhavi potencon kaj levi sin super aliajn kaj domini ilin. Necesas mentalita ŝanĝo por ke la homoj surteraj povu ekvivi en mondo en kiu estos ne bezonataj polico, justico, devigitaj profesioj, monopoligo de la valoroj.

Pro la nefinita mentalito de la terhomoj ili estas nature altirataj al planedo kun responda severa klimato. Ke la homoj ne vivas sur alia planedo en la universo, kie la cirkonstantoj ne estas malfaciligitaj de aksa dekliniĝo, do kaŭziĝas de tio ke la fizika kaj psika strukturo de la homo nature konformas al la stato de la terglobo, kaj de tio ke ili ĉi tie havas la eblecon evolui en la lukto kun la naturaj fortoj. Do la sortoformiĝo de la homoj mem estas tio kio kaŭzas ilian altiriĝon sur la terglobon. (La aksa dekliniĝo de la vivo, Kosmos n-ro 11/1987).

 

5.12 Ĉu la homoj daŭre devos suferi pro la aksa dekliniĝo de la tero?

Surbaze de la mekanika fiziko kun la Neŭtonaj leĝoj, la rivolua momanto de la terglobo kaj sekve ĝia aksa dekliniĝo ne ŝanĝiĝos dum la venontaj jarmilionoj, krom se ĝi tute neantaŭvidite submetiĝos al granda elekstera forto.

Martinus indikas ke al la homoj ne necesas ke la tera akso rektiĝu, ĉar per la evoluinta tekniko, domoj kun artefaritaj varmo kaj lumo ktp., ili venkis la ĝenojn de la dekliniĝo de la rivolua akso. Oni ne atendu ke la organismo de la tero, en la nuna enkarniĝo de la tera mio, estus trafota de tiel forta ŝoko ke ĝia akso subite remetiĝus en sian normalan pozicion, ortan al la orbita plano. Subita ŝanĝo de la aksa dekliniĝo kaŭzus gigantan katastrofon al la homoj.

Martinus: “Tia giganta katastrofo rilate al la tero ne plu povas okazi. Se la tera akso entute povos reveni al la vertikala pozicio en la orbita plano, tio povas okazi nur en maniero preskaŭ nerimarkebla al la mikroestuloj, maniero kiu bezonos jarmilionojn kaj pliajn jarmilionojn por sia plenumiĝo. Ĝia invalideco do iusence estas konstanta.” (LB3 par. 667).

Male la magnetaj norda kaj suda polusoj povos moviĝi sen menciindaj malagrablaĵoj al la homoj.

Same kiel la terglobo havas malfaciligan aksan dekliniĝon, ankaŭ la homoj sur la tero havas ian mensan aksan dekliniĝon, kiu ilin suferigas pro iliaj nefinitaj kaj primitivaj flankoj. Fanatikeco, netoleremo, malhonesteco kaj potencavido estas pensaj klimatoj kiuj kreas suferojn kaj malfacilajn vivkondiĉojn al la homo.

Martinus: “Tiel longe dum ankoraŭ estas homoj kiuj vivas en superfluo kaj disipado, dum aliaj malsatmortas, kaj tiel longe ke mensaj vulkanaj erupcioj furiozas inter nacioj kaj unuopaj homoj, la terhomoj suferas la rezultojn de sia mensa aksa dekliniĝo”. (La aksa dekliniĝo de la vivo, Kosmos n-ro 11/1987).

La intenco ne estas ke la teraj homoj plu suferadu la rezultojn de sia propra mensa aksa dekliniĝo; la demando nur estas kiel rektigi ĝin. – Ja, per la spirita scienco kiel helpilo al memhelpo ili iom post iom eskapos sian aksan dekliniĝon, laŭ Martinus. Grade ĉiam pli multaj el la cerboĉeloj de la terglobo evoluos ĝis ili atingos la mensan ekvilibron kiu povos ŝanĝi la fizikan teron al mondo de paco.

La nunan sorton de la homoj kreis la sopiroj, deziroj kaj avidoj de la pasinteco, kaj tial havas grandan signifon ankaŭ tio kion la unuopaj homoj sopiras, kaj kion ili faras por ke iliaj sopiroj iom post iom plenumiĝu.

La teraj homoj nun troviĝas sur ŝtupo de la evoluo kie ili komencas satiĝi rikoltinte la rezultojn de la egoismo. Ili estis altiritaj al la tergloba estulo ĉar ĝi estas makroestulo kies pensoj kaj volo estas agorditaj al la sama ondolongo, nome al la sopiro de paco, harmonio kaj amo.

 

5.13 Kaj la fizika kaj la kosma scienco profitigos la tutan homaron

La homoj kiuj vivis en regionoj kun la plena efektiviĝo de la kontrasta principo kun la kvar sezonoj, submetiĝis al forcita evoluo ĉar ili devis venki la naturajn fortojn. La homoj de la Okcidento tial evoluigis specialan konscion kun fokusiĝo pri la fizikaj aktivadoj kaj materiaj rilatoj. Poste montriĝis ke la materiismaj scienco kaj tekniko multe profitigis la tutan planedon. La homoj kiel profetite en Genezo “submetis al si la teron” laborigante por si la elementojn. Per nura premo de butono, oni povas laborigi por si milionojn da ĉevalfortoj.

Koncerne la kulturon de la Okcidento Martinus ankaŭ atentigis ke konforme al la plano por la evoluigo de la tero la penso de reenkarniĝo estis eligita el la kristanismo, ĉar la kristanaj landoj devis ekhavi materiisman vivkoncepton favore al la teknika evoluo, kiu necesis por la establo de internacia mondregno sur la tero. Sen la evoluigo de telefono, radio, televido, komputiloj, interreto, satelitoj, robotoj ktp. ne eblus atingi sukcesan administradon de tutmonde kombinita mastrumado en komplete justa maniero. La establo de telekomunikilaro kaj interreto ankaŭ estas rigardebla kiel evoluigo de tiuj nervaj fibroj en la tuttera cerbo, kiuj necesas por igi la tutteran cerbon funkcii optimume en la estonta mondregno. Tio ne estus farebla sen la evoluigo de la materiismaj scienco kaj tekniko. Kaj la inventoj kiujn ni hodiaŭ vidis, estas nur komenceto, la estonteco prezentos la plej nekredeblajn inventojn je ĝojo kaj utilo por la homoj. – La maŝinoj estas niaj amikoj!

Ĉio tio ne signifas ke la kulturo de la Okcidento estas supera al tiu de la Oriento, sed signifas ke iuj evolu-faktoroj necesaj al la plua evoluigo de la homaro dum iu periodo koncentriĝis al tiuj lokoj de la tero kie ĉeestis la kondiĉoj por evoluigi tiujn aferojn.

La materialismo kaj ateismo regantaj en la Okcidento altgrade disvastiĝos al la Oriento kaj sur la tutan terglobon. Sed tiu impulso de la Okcidento kiu fekundigos la kulturon de la Oriento, konsistos ne nur el la materialisma scienco, sed ankaŭ el la kosma aŭ spirita scienco, kiu ĝuste kapablos unuigi la materialisman sciencon kun la grandaj veroj kiuj kaŝiĝas en la religia mistiko de la Oriento. (Vidu eventuale Kosmos n-ro 1/1995).

 

La du mensoj de la homo

Martinus ofte uzis ĉi tiun simbol-desegnaĵon en siaj prelegoj, klarigante ke la tera homo estas duone besto kaj duone homo. Desegnaĵo de Hans Henning Withus (1920-1947).

 

5.14 La mio kaj la konscio de la tergloba estulo regas la iradon de la tera evoluo

Malantaŭ ĉiu fizika organismo troviĝas direktanta konscio, kaj tiel ankaŭ malantaŭ la terglobo troviĝas direktanta konscio kiu estas la plej alta aŭtoritato de la tuta planedo. Kune kun la mio la konscio konsistigas la direktantan kaj vivan parton de la vivanta estulo.

Laŭ Martinus la plej alta aŭtoritato en la areo de la tuta tero ĝuste estas la mio de la terglobo, kaj ne kiel multaj kredas, la diversaj grandpotencoj aŭ ŝtatestroj. Ĉu iu grandpotenco falu aŭ avanciĝu, ĉu landlimoj estu lokitaj tie aŭ aliloke, tion decidas ekskluzive la tera mio kaj ties konscio. (Vidu Kosmos n-ro 1/1998).

Antaŭe la faraonoj kaj reĝoj estis tiuj plej proksimaj al la terspirito aŭ la tera konscio, kaj ili do estis iaj fizikaj talentonukleoj de la tera mio, kiu per ili povis reguligadi la fizikan kaj spiritan kurson de la mikroestuloj aŭ homoj. Per tiuj talentonukleoj la tera mio povis disvolvi sian volon per la aŭtokratio aŭ diktaturo de la reĝoj. La reĝaj personoj estis iagrade inicitaj kaj tial estis speciale taŭgaj por ricevi impulsojn de la tera mio. Lastajn restaĵojn de tio ni trovas interalie en la dana titolo “reĝo laŭ graco de Dio”.

Dum la homoj evoluigis la inteligenton kaj la memstaran pensadon, la diktaturo aŭ reĝa potenco komencis fali pro ribeloj kaj revolucioj, kaj ekestis aliaj regformoj en kiuj la unuopaj individuoj danke al pli alta evoluŝtupo ricevis pli da influo.

Ne gvidantoj kiel Lenin, Stalin, Hitler, Churchill aŭ Roosevelt decidadis la iradon de la mondo. Ili estis akceptantoj aŭ talentonukleoj de la konsci-impulsoj de la tera mio, sed la evoluon regas la tera mio, kaj ankaŭ ĝi elektas kaj forigas la diversajn ŝtatestrojn kiam tio plej konformas al la evoluo de la terglobo. (Kosmos n-roj 1/1998 kaj 8/2010).

 

5.15 La krizo de la terglobo: diktaturo aŭ demokratio

Same kiel la tera homo estas duone besto kaj duone homo, tiel ankaŭ la tergloba estulo estas sfinksa. La organoj de la homa organismo perfekte kunlaboras, sed la diversaj landoj aŭ popoloj de la tero ankoraŭ ne atingis tiun perfektan kunlaboron.

Ĝuste nun la tergloba spirito estas en fazo, kie du reciproke kontraŭdirektaj konsci-tendencoj interbatalas. Mankas konkordo inter la rasoj, la popoloj kaj la diversaj nacioj de la tero, kaj tiu malkonkordo kaŭziĝas de tio ke la tera mio estas en ia krizo, kie ĝi devas elekti unu aŭ la alian el la du ideologioj, diktaturon aŭ demokration, ŝtatan subpremon aŭ ŝtatan protekton de la unuopaj homoj.

La diversaj potenculoj estas animataj aŭ obsedataj de la subkuŝantaj egoismaj konsci-aspektoj de la tera mio, kaj tial iliaj paroladoj, prelegoj kaj memprezentoj povas havi grandegan povon kaj fortecon. Ĉiuj prezidentoj kaj la grandaj gvidantoj de la mondo estas obsedataj de tiuj el la pensimpulsoj de la tera mio, kun kiuj ili mem en sia ĉiutaga vivo plej simpatias. Tiamaniere oni povas rekte sperti en la politiko kaj la socia vivo la pensojn de la terglobo.

Ankaŭ religiaj gvidantoj kaj mondliberigantoj ricevas grandegan apogon de la tera mio. La paradoksaĵo estas ke kaj Hitler kaj Jesuo ricevis grandegan apogon de la tera mio, sed ĉiu aparte el ĝiaj du kontraŭaj konsci-aspektoj. Dum la nuna evolu-fazo la diktatoro ne ricevas la plenan aprobon de la tera mio kaj eĉ povas esti iagrade kontraŭbatalata. La diktatura ideologio estas malleviĝanta aŭ formortanta. Kontraste la mondliberigantoj estas inicitaj talentonukleoj de la ideologio de ĉioamo, kiu estas kreskanta. El la du ideologioj en la mondo do unu estas formortanta, dum la alia estas naskata. La mondo tial spertas lukton kiu esprimas la agonion de malnova kulturo kaj la naskodoloron de nova kulturo. (Kosmos n-ro 2/1998).

Kiam Barack Hussein Obama estis elektita prezidento, kaj nigrula familio en januaro 2009 ekloĝis en la Blanka Domo post la multaj jaroj kun nigraj sklavoj en Usono, tio ankaŭ estis esprimiĝo de tio ke la tergloba estulo estis progresinta en sia evoluo koncerne toleremon kaj demokration. Obama tiutempe certe estis la plej bona perilo por la konsci-disvolvo de la tergloba estulo tiukampe.

5.16 La tria mondmilito

Spite ke la mondo jam vidis du mondmilitojn kaj aliajn grandajn militojn, la homoj daŭre armas sin por novaj militoj, oni ne preparas sin por pardonemo kaj tutmonda amikeco kaj egalrajteco. Oni daŭre preparas sin por ekspluati la aliajn tiom kiom eblas.

Dum la tempoj estis multaj profetadoj pri la lasta batalo en la formo de tio kion oni nomas alterne Ragnaroko, Tago de la lasta juĝo, la mondofino, la lastaj tempoj, Armagedono kaj la Apokalipso. Martinus opinias ke la mondofino ne estas unu tago, sed tuta epoko, kiu komenciĝis kun la unua mondmilito kaj finiĝos nur post kiam kelkaj pliaj ankoraŭ pli grandaj mondmilitoj trapasos la teron. Tiuj militoj necesas por ke la homoj akiru ĉiuj spertojn necesajn por ke ili elkore komplete distancigu sin de la milito kaj ties tuta esenco kaj fariĝu 100 %-aj pacifistoj kiel Jesuo, kiu preferis doni sian vivon ol preni la vivon de aliaj. Ĉiu homo surtere mem spertos la verecon de la Jesuaj vortoj: “Ĉiu kiu fordonos sian vivon por aliaj, ĝin posedos; sed ĉiu kiu provos savi sian propran vivon, ĝin perdos.”

Laŭ Martinus eble plu okazados militoj surtere dum la venontaj 500 jaroj. Sed post 100 jaroj la grandaj mondmilitoj estos finitaj, kaj poste la internaciaj malarmadaj intertraktadoj kondukos al malpermeso de milito. Estos malpermesite al la unuopa lando havi propran militistaron, estos nur unu milita povo, kaj ĝi estos ĉe la monda polico.

Tiu “ministerio pri milito” kiu antaŭ longe alinomiĝis al “ministerio pri defendo”, fine fariĝos “ministerio pri pardonado”.

Tiel milito estas la vojo al paco. Malsano estas la vojo al sano. Malfeliĉo estas la vojo al feliĉo. Egoismo estas la vojo al amo. Ĉiuj multaj suferoj surteraj ne estas vanaj, ĉar ili donas al la homoj la spertojn kaj talentojn kiuj kondukas ilin antaŭen en ama evoluo. La tiel nomata malbono tiel estas malagrabla bono. Ĉiu dolora sperto donas al la homo la plej dian donacon kiun ĝi povas ricevi, nome humanecon kaj amon.

Koncerne la necesecon de sperto-akumulo per la estontaj mondaj militoj, Martinus analizis tiun problemon lige al la simbolo La karmo de la homaro. (LEM2 simbolo n-ro 25).

La evolu-vojon al la estonta mondregno kaj la kondiĉojn en ĝi Martinus analizis pli detale en la klarigo de la simbolo La venonta perfekta homregno. (LEM2 simbolo n-ro 26).

5.17   La dumezurila moralo de la nacioj

La homoj de la planedo vivas en pli-malpli konstanta milita stato, kaj kie ne estas milito, estas pli ĝuste dirite armistico ol vera paco. La inteligentece superaj kulturaj ŝtatoj, kiuj dominas aŭ regas la teron hodiaŭ, povas prezenti la mondhistorie plej grandan efektivigadon de milito kaj mortigado per la plej modernaj armiloj, misiloj kaj atombomboj. Laŭ Martinus la inteligento estas neŭtrala kapablo, uzebla jen serve al la humaneco kaj pli alta moralo, jen serve al la egoismo kaj la milito. La materialisma kulturhomo estas giganto en teknika kreado, sed preskaŭ analfabeto en moralo aŭ kosma scio, kiel Martinus tion esprimas. (La monda situacio kaj la bildo de Dio, libro 26D, ĉap. 8).

Oni povas miri ke eĉ homoj de la gvidaj kulturŝtatoj povas militadi kaj grandskale mortigadi homojn, dum ili cetere havas tre bonan inteligenton. Sed en la unuopaj landoj regas dumezurila moralo. Interne de la landlimoj murdo kaj mortigo estas malpermesitaj, kaj malobservoj estas punataj per longedaŭraj malliberigoj kaj plej ekstremokaze per mortkondamno. Sed aliflanke la junaj viroj devas soldatservi kaj lerni mortigadon, kaj plej ekstremokaze ili en milito devas kunkulpi pri persekutado kaj mortigado de multaj homoj.

Ĉu ne estas dumezurila moralo omaĝi kaj honori la plej bonajn soldatojn, kiuj mortigis plej multajn el la malamikoj de la lando, kaj samtempe puni kaj ekzekuti la homojn kiuj mortigis nur siajn proprajn privatajn malamikojn? – En la naciaj leĝoj ne troviĝas vera kaj konsekvenca moralo, valida en unu okazo same kiel en alia. Ĉu oni ne vidas ke vere necesas nova kaj firma monda moralo?

 

5.18 Skandinavio estas protektita kontraŭ estontaj militoj

En marto 1971 Martinus diris en parolado: “Estas vere ke estos pliaj militoj, sed tio ne bezonos tuŝi nin. La milito ja ne estas por tiuj kiuj laboras kontraŭ la milito. Tiujn kiuj ne volas militon kaj ne volas krei militon, la milito ja ne povas trafi. Ni certe estos trafeblaj de ordinaraj materiaj okazaĵoj kiel restriktoj kaj simile, sed la milito estos ne tre severa ĉi tie en nia ĉirkaŭaĵo aŭ en Skandinavio, mi povas diri. Ne tie la milito furiozos. Ie ja devas esti konservata la nova kulturo ĝis la homaro estos akceptema al ĝi, kaj ĝi estos pli disvastiĝinta.” (Kosmos n-ro 3/1996).

En 1973 en demanda leciono Martinus diris: “Militoj okazos, sed en Skandinavio ni ne bezonas timi. La militoj ne ĉesos ĝis la homoj estos militrifuzantoj. Ili jam estas multaj, sed ankaŭ multaj ankoraŭ ne volas aliĝi. Atendas nin du grandaj mondmilitoj. Mi opinias ke en 500 jaroj la militoj estos pasintaj, kaj tiam multaj landoj estos unuiĝintaj – en UN kaj simile. La landoj pli kaj pli unuiĝas, kaj fine la mondo estos unu ŝtato. Ĝis tiam tute ne povos esti monda paco, kaj ĝis tiam ne povos esti la ĝusta administrado. Kiam la mondo estos unu ŝtato, estos unu lingvo, kaj tiam estos multe, multe pli facile, ĉar oni ne bezonos ĉiujn tiujn tradukojn. Multege da tempo estos gajnita kiam ĉiuj komprenos ĉiujn.” (Kosmos n-ro 8/2009).

En sia 87-jara naskiĝtago la 11-an de aŭgusto 1977 Martinus diris: “Nun do la mondo ricevis tiujn kondiĉojn, kaj restas nur tiu milita stato aŭ tago de la lasta juĝo, antaŭanoncita en la apokalipso de Johano kaj per aliaj vojoj. Sed ni fakte povas esti feliĉaj ke tre granda parto jam pasis. La tuta hitlerismo, la mondmilitoj kaj la militflamoj kiuj de tiam estas tuttere, parte konsumis ĝin, sed do restas io ankoraŭ. Ne okazos ĉi tie, okazos en alia parto de la mondo, en la pli sudaj landoj, ĉe Arabio kaj ĉirkaŭe. Sed milito kompreneble postlasos sian markon ĉie, kompreneble estos restriktoj kaj postefikoj ktp., tion oni ne povos tute eskapi. Sed ni do loĝas en la plej bona loko, loĝante en Skandinavio en la norda, la norda duonglobo. Tie estas la plej bona loko.” (Kosmos n-ro 7/2009).

Cetere koncerne la arabajn landojn, ankaŭ Billenstein skribas lige al la lasta periodo de militoj kaj peripetioj 2009-2034 pri Arabio: “La grandaj detruantoj de la lasta periodo ŝajnas esti princoj el Fezo kaj Feliĉa Arabio.” (La klarigo de la profetaĵoj de Nostradamus, paĝo 86).

En marto 1978 Martinus diris en parolado al siaj kunlaborantoj: “Ĉi tie en Skandinavio ni plej bone fartas. Ĝi estas la plej bona loko de la tero. Ĉi tie ni estas plej protektitaj, kaj ĉi tie alvenas la impulsoj de la kosmaj mondoj. Ĉi tie la kosma konscio estas revelaciita kaj devis esti revelaciita al la homoj. Ĉi tie troviĝas la homoj akceptemaj al ĝi, kaj iom post iom ĝi disiros al multe pli da homoj en la tuta mondo, kiam ĝi estos liberigita de la Providenco.” (Kosmos n-ro 3/2004). (Vidu ankaŭ par. 5.21 ĉi-sekve).

La 11-an de aŭgusto 1979 Martinus diris: “Ĉi-tempe la homoj do estas en Ragnaroko, ankaŭ se estas paŭzoj sen milito. Ni loĝas en bonega loko. La skandinavoj kaj iliaj najbaroj loĝas en la plej bonaj lokoj de la mondo. Sed eĉ ĉi tie oni ne tute povos eviti la konsekvencojn de la milito. Ĝi venos, kaj ĝi internaciigos la mondon per komuna suvereneco. La mondo jam fariĝis tre internacia per la negoca mondo de la homoj, per importado kaj eksportado, kaj tio ankaŭ estas la intenco de Dio. Estas la plano de Dio ke ĝi fariĝu unu mondo. La homoj povos kontraŭbarakti, sed estos vane.” (Kosmos n-ro 7/2008).

 

5.19 La tero bilancas sin mem kaj sian moralan sintenon

Kiel povas esti ke la tergloba estulo havas du tiel kontraŭajn flankojn de sia konscio? – Nu, la planedo same kiel ĉiuj aliaj vivantaj estuloj estas metita antaŭ du kontrastoj: Kion ĝi scias kaj kion ĝi ne scias.

La terglobo en sia evoluado troviĝas samloke kiel la homo en la sia, tio estas ĉe la limo inter besto kaj homo, ĉe la limo inter egoismo kaj humanismo. Tie la konscion trafluas unuflanke pensoj bestaj kaj egoismaj kaj aliflanke pensoj humanaj kaj amaj.

La ekzisto de tiaj du kontraŭaj konsci-tendencoj en la mentalito de la tero estas kaŭzita de tio ke ĝi havas internan konflikton en sia pensomondo. Ĝi kolektas ĉion kio povas pledi por egoismo kaj diktaturo, kaj ĉion kio povas pledi por libereco, egaleco kaj amo. Kiam ondadas tien-reen la monda politiko, tio estas esprimiĝo de tio ke rezonas tien-reen la terglobo. Ĉar la homo perceptas 100 jarojn kiel longan tempon, kaj la terglobo perceptas 100 jarojn kiel tempon mallongan, la temperamento kaj pensoj de la terglobo esprimiĝas en la diversaj kulturaj epokoj de la tero. La terglobo ĝuste nun troviĝas en tia krizo kiu ĉiam antaŭiras inicon. Kun la humanaj mondreligioj la terglobo komencis spiritan procezon, kiu estos finita kiam la terglobo estos akirinta kosman konscion. En la sfero de homoj tio estos sentata per tio ke la pliparto de la homaro tiam estos akirinta kosman konscion. (Kosmos n-ro 1/1998).

 

5.20 Kunlaboro kun la volo de la terglobo

Ĉio kion ni vidas en la naturo kaj la ĉirkaŭa mondo, plej profunde estas esprimoj de pensado. Tio kion ni spertas ĉirkaŭ ni, estas la pensoj kaj volo de la tergloba estulo. Martinus interalie informas ke la gravito estas esprimo de la volforto de la tero. (LB2 par. 378).

Se ni ne havus samspecan volforton, niaj mikroindividuoj povus salti el nia korpo, sed tiu volo delonge fariĝis aŭtomata funkcio, do ni ne estas konsciaj pri ĝi.

Laŭ Martinus la tuta universo estas trapenetrita de diversaj formoj de volo kaj pensado, kiuj kaŭzas ke la tuta universo kunteniĝas en galaksioj, sunsistemoj, planedoj, organismoj, ĉeloj, molekulaj kaj atomaj sistemoj ktp.

Per sia scio pri la naturaj leĝoj de evoluado, Martinus povis antaŭvidi ke la tergloba estulo post ĉ. 300 jaroj sukcesos akiri kosman konscion. La terglobo nome sentas fortan sopiron je harmonio en siaj organismo kaj konscio, kio kondukos al la establo de vera homregno sur tiu ĉi tero.

Same kiel la terglobo ankaŭ milionoj da homoj deziras kaj sopiras vivi vivon en amo kaj harmonio kun ĉiuj vivantaj estuloj. Ĉiu homo kiu agordas sian volforton kaj pensadon al altruismo, humaneco kaj logika pensado, tiamaniere kunlaboras kun la volo de la terglobo kaj kun la dia volo, kiu ankaŭ estas la fono de la vivo kaj evoluo de la terglobo.

 

La impulsoj de la kreoprincipo (La spirito de Dio super la akvoj)

Simbolo n-ro 1 © Martinus Institut 1981

Vidu ankaŭ la klarigon en Livets Bog 1 kaj en La Eterna Mondbildo 1

 

5.21 Klarigo pri la simbolo de la impulsoj de la kreoprincipo

La simbolo kiu montru ke estas konscio malantaŭ ĉiuj kreaj procezoj de la naturo kaj la universo, estas tute mallonge klarigita de Martinus kiel simbolo n-ro 1 sub la titolo La spirito de Dio super la akvoj. La temon “impulsoj de la kreoprincipo” lige al la nuna evoluo de la terglobo Martinus plej detale pritraktis lige al la sama simbolo, sub la titoloLa impulsoj de la kreoprincipo en LB1 par. 66.

La simbolo montras ke estas konscio malantaŭ ĉiuj kreaj procezoj de la naturo kaj la universo. La supra lumcentro, kiu ellasas la radiojn, simbolas la dion aŭ la kreantan “Ion” en la universo. Supre en la simbolo la kreoprincipo estas esprimita per lumanta korpo kaj markita per la flamanta kruco, kiu ĉie en la verko de Martinus estas la signo aŭ rekonilo de la kreoprincipo. La radiaro montras la ĉiopenetran kreantan spiriton, konscion, volon kaj ĉiopovon. La ringoformaj radiaj formacioj kiuj disetendiĝas, estas la esprimoj de la mondaj impulsoj kiuj survoje tra la universo pasas la homarojn de grandaj kaj de malgrandaj planedoj. La multaj cirkloj simbolas la planedojn de la universo kaj la konscian vivon de la vivantaj estuloj ligitaj al ili. La duobla cirklo simbolas la terglobon kaj ĝian homaron. Ĝi estas en kontakto kun tri mondaj impulsoj.

La malsupra, malhele haĉita, montras la impulson kiu stimulis la konscian vivon de primitivaj homoj kun la mortiga principo de venĝo kaj reprezaliado. – La meza montras la malnovan mondan impulson kiu formas la bazon de la humanaj mondaj religioj, ekzemple kristanismo, islamo kaj budhismo. – La supra tria impulso montras la pli helan kaj novan mondan impulson, kiu nun niatempe estas naskata sur la teron kaj iom post iom malnecesigos la religojn kaj ĉiujn kredformojn, ĉar ĝi klarigos la religian aŭ realan flankon de la vivo kiel absolutan sciencon.

La ŝlosila vorto de la religia “malnova monda impulso” estas kredo, dum la “nova monda impulso” karakteriziĝas per scio scienco.

Tute nova inspiro kaj idearo niatempe disvastiĝas sur la teron danke al la nova monda impulso, kiu estas esprimo de makrokosma krea impulso.

 

5.22 La terglobo bezonas ne nur fizikan nutraĵon, sed ankaŭ nutraĵon spiritan

La terglobo estas estulo ne nur fizika, kiu bezonas fizikan nutraĵon, sed vivanta estulo kun pensoj kaj konscio, kiu bezonas ankaŭ sian spiritan nutraĵon. “Tiun spiritan nutraĵon ĝi ricevas el spirita kernosistemo en la centro aŭ interno de nia Lakta Vojo”. (Libro n-ro 14B, ĉap. 4).

Laŭ Martinus do la terglobo komunikadas kun pli alte evoluinta planedo en la centro de la Lakta Vojo. Tiu kosme konscia planedo, kun homaro da perfektaj aŭ finitaj homoj, eĉ donus al nia planedo instruadon pri spirita scienco, same kiel Martinus kun sia kosma konscio povas instrui la teran homon pri la kosma scienco. Tiuj tutteraj pensimpulsoj el la centro de la Lakta Vojo fluegas kiel kosmaj impulsoj sur la terglobon en la formo de la nova monda impulso. (Kosmos n-ro 8/2009).

En prelego eldonita sur sondisko Martinus klarigas ke kiam Kristo diras: “La Patro sendos la parakleton, la sanktan spiriton,” tio okazos per tio ke kosmaj radioj fluegos sur la teron el finita sunsistemo kun finitaj homoj laŭ la bildo de Dio. – La tero, kiu pro tio pleniĝos per tiu spirita forto, tiel mem estas en evoluo kie ĝi komencas fariĝi perfekta homa planedo laŭ la bildo de Dio. (La venenaj substancoj de la konscio, 30.06.1969).

Martinus skribas: “La sankta spirito hodiaŭ brilas kun renovigita forto sur la mondon. La dirita spirito ja ne estas persono, sed estas la lumanta kosma materio, kiu sola povas esti materialo por la kreado de tiuj pensoj en cerbo kaj konscio, kiuj estas la plej alta scio pri Dio, pri la naturo de la universo kaj la plej altaj leĝoj pri la vivo. Tiu materio hodiaŭ lumas en la formo de kosma energia ondo el la centro de nia Laktovoja sistemo rekte sur la Skandinaviajn landojn. Kaj ekzemple estas tiu kiu kondiĉas, ke mi povas manifesti la plej altan kosman scion. Mia konscio atingis stadion kie ĝi evoluis al la kapablo ricevi, travivi kaj reen manifesti la sanktan spiriton”. (Artikolaro 1, par. 9.4).

Tiel surfone de tiu impulso, Martinus ĉi tie en Nordio povis manifesti la plej altan kosman scion.

5.23 Kio estas la diferenco inter Steiner kaj Martinus?

Post iu prelego viro diris al Martinus: “Estas ja neniu diferenco inter tio kion vi diras kaj kion Steiner diras”. – “Tamen estas”, respondis Martinus, “Steiner okupiĝas nur pri la teraj homoj, mi ankaŭ pritraktas la aferon de la Lakta Vojo.” Nu jes, estas klare, vi ja ankaŭ estas laktisto”.

Steiner’s profetier om en ny verdenslærer
Rudolf Steiner (1861-1925) begyndte i den teosofiske bevægelse, men allerede i 1912 brød han ud, da han var uenig med teosofferne og Annie Besant i spørgsmålet om Krishnamurti. Han mente ikke, Krishnamurti kunne være den ny Kristus eller verdensfrelser og verdenslærer.

5.24 La kreo de nova monda moralo stimulita de la interplaneda komunikado

Skandinavio kiel dirite ricevas impulsojn de alte evoluinta centro en la Lakta Vojo. Ekzistas nombro da alte evoluintaj planedoj kun homoj tute finevoluintaj kun kosma konscio. Sur tiuj planedoj la homoj vivas kune en paco, amo kaj harmonio, kaj ili tiel apartenas al tio kion Martinus nomas “la vera homregno”. Pere de radioj kaj ondoj la planedoj povas “interparoli” aŭ interŝanĝi konscion. Kiam la terglobo parolas kun aliaj planedoj, tiu komunikado multfoje povas reflektiĝi en la kulturoj, kiuj pasas sur la tero. La multaj pli-malpli grandaj kulturoj kiuj pasis sur la tero, respondas al pensoj en la konscio de la tero.

Laŭ Martinus la terglobo kiel dirite korespondadas kun alte evoluinta planeda sistemo, kiu havas kosman konscion. Per la Spirita Scienco de Martinus homoj povas ekhavi kosmajn informojn en sian konscion, kaj tio sama okazas kiam pli alta mondo sendas kosmajn impulsojn en la konscion de la terglobo. Tio efikas tre stimule al la surtera evoluo, rezultas kulturoj, scienco, inventoj kaj evoluo en la direkto al pli granda humaneco.

Dum la kerno de la malnova monda impulso estis “kredo”, la kerno de la nova monda impulso estas “scio”.

 

5.25 Kia vidas Martinus sian rolon rilate al la kosmaj fortoj de la nova monda impulso?

Laŭ Martinus mem la kosmaj analizoj en lia mondbildo reprezentas la kernon de tiu nova monda impulso, kiu nuntempe fluegas sur la teron. Tiu nova impulso estas progresa plilongigo de la du antaŭaj mondimpulsoj. La nova monda impulso, kia ĝi estas esprimita per lia verko, signas la evolucian direkton de la venontaj jarmiloj sur tiu ĉi planedo. La kompreno de tiu verko ebligos al la unuopaj homoj konscie kunlabori pri la enorma kosma vol-direktado, kiu en la formo de la nova monda impulso fundamentas la kreon de nova monda moralo kaj de nova monda kulturo. (La Intelektigita Kristanismo, Antaŭparolo).

La grandaj kulturaj kaj humanaj progresoj de la homaro, kaj la ter-evoluo ligita al ĝi, laŭ Martinus estas portata kaj stimulata de la diritaj makrokosmaj fortoj. La tero troviĝas en konscia makrokosma kreado, kiu danke al nova monda moralo kondukas al la establo de nova monda kulturo, en kiu ĉiuj homoj iom post iom vivos kune en libereco, egaleco kaj amo.

La originala dana titolo:

Martinus og den ny verdensmoral

Jan Tarbensen driver forlaget Sciential Intuitiva, der sælger bøgerne på www.martinusshop.dk
2. Udgave af “Martinus og den ny verdensmoral” er udgivet af forlaget Scientia Intuitiva. www.martinusshop.dk

Martinus-Kosmologio

OLE THERKELSEN  YOUTUBE KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw

 

MARTINUS KOSMOLOGI KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCEvdMYsGqeipSvaF0vowZQw

Ole Therkelsen Apple podcast

https://podcasts.apple.com/dk/podcast/martinus-kosmologi/id1494569769

Google podcast

https://www.google.com/podcasts?feed=aHR0cHM6Ly93d3cub2xldGhlcmtlbHNlbi5kay9mZWVkL3BvZGNhc3Qv

VÄRLDSBILD FÖRLAG

www.varldsbild.se

AMAZON – Ole Therkelsen

Author Profile

www.amazon.com/author/ole.therkelsen

https://authorcentral.amazon.de/gp/profile

www.amazon.com

www.amazon.de

www.amazon.co.uk

MARTINUS INSTITUT

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com/author/martinus

SCIENTIA INTUITIVA  –  Publisher

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk