11. Ĉapitro. La krista moralo

11. Ĉapitro
La krista moralo

11.1 Verkaro kiu povos ŝanĝi la mondon

La verkaro de Martinus estas tiel epokfara ke ĝi povos kunhelpi ŝanĝi la mondon kaj formi fundamenton por la kreo de tute nova monda kulturo kun nova monda moralo.

En la materiisma scienco sole la materiaj aferoj estas konsiderataj realaj aŭ objektivaj. Hodiaŭ ne nur la sciencon, sed la tutan socion superregas la materiismo. Grava distingo estas ke la vorto materiismo temas pri la ekkono, t.e. ke sole la materion oni kalkulas kiel realan, dum materialismo temas pri la valorigo, t.e. ke oni super ĉio strebas por akiri materiajn bonojn. Ĉar la scienco multe prosperis per ĉiuj siaj grandiozaj malkovroj kaj teknikaj progresoj, oni kredas ke la materiisma vivkoncepto estas pruvita kiel vera.

La materiismo fariĝis la ĉefa filozofia pravigo de la scienco kun ĉio kion tio implicis el teknikaj konkeroj. Sed la materiismo ankaŭ kulpas pri malriĉigo de la spirita vivo kaj pri tia malriĉigita moralo, kiun oni povas karakterizi per esprimoj kiel “oni vivas nur unu fojon” kaj “ĉiu plej proksimas al si mem”. La unuviva teorio estas la evangelio de la egoismo.

 

Libro en Esperanto - MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO - de Ole Therkelsen
Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk

 

Se estos science pruveble ke pli bone estas doni ol preni, tio havus grandan signifon al la tuttera rigardo pri la moralo, pri la demando kio estas bona kaj malbona aŭ ĝusta kaj malĝusta.

La tuta verkaro de Martinus estas ĝuste tia spirita scienco, kiu montras la logikon de altruisma kondutmaniero. La verko de Martinus estas intelektigita kristanismo aŭ sciencigita kristanismo, kiu montras ke la vortoj kaj kondutmaniero de Kristo estas konformaj al la plej alta formo de logiko kaj scienco. Martinus karakterizas Kriston kiel moralan genion, kiun ne eblas superi en la morala kampo. La moralo kiun Kristo praktikis, reale estas la nova monda moralo, kiu iom post iom superregos la tutan planedon. Ne la malnova venĝomoralo kun reprezaliado savos la mondon el milito kaj detruo, sed male la krista moralo.

 

11.2 La efikoj de la memcela kaj egoisma vivmaniero

La evoluo de la biologia korpo estas la plej grava parto de la evolucia teorio de biologio, dum la evoluo de la konscio al ĉioamo estas la plej grava parto de la evolucia teorio de Martinus.

La principo de reenkarniĝo garantias la evoluon, ĉar ĝi ebligas akumuladon de rikoltitaj spertoj kaj eltrejnitaj kapabloj el pli fruaj vivoj. Tiuj spertoj kaj kapabloj konserviĝas en talentonukleoj, kiuj estas spiritaj organoj aŭ “mikroĉipoj”, postenigitaj en tiu eterna parto de la strukturo de la estulo, kiu postvivas la pereon de la korpo. Ĉiuj lernitaj kaj akiritaj kapabloj tiamaniere estas transkondukeblaj al la sekva vivo. La esenca penso de la evolucio laŭ Martinus do estas ke ekzercado estigas majstron!

La plej granda kaj grava talento kiun homo povas evoluigi, estas humaneco aŭ amo. Tiu estas la kerno de la tuta evoluo el besto al homo, el egoismo al ĉioamo.

En la naturo la besto kaj la homo ambaŭ estas devigitaj batali kaj forpuŝi aliajn por pluvivi mem. Tiu egoisma vivmaniero tamen donas sorton en kiu oni mem travivos la multajn suferojn kiujn oni kaŭzis al aliaj. La multegaj suferoj sur la tero ne estas vanaj, ĉar ili donas la spertojn necesajn por plukonduki la estulojn en homa evoluo. Mem sentinte doloron, oni evoluigas talenton de kunsento; mem suferinte, oni evoluigas kompaton. Kunsento, kompato, humaneco kaj amo al la proksimulo estas ecoj aŭ kapabloj kiuj konserviĝas kiel talentonukleoj en la eterna parto de la konscio.

La doloro kaj la sufero do donas al la homo la plej dian donacon kiun ĝi povas ricevi, nome humanecon kaj amon al la proksimulo.

 

11.3 La tria sekso

Granda temo de la kosmologio estas la pasintaj 3500 jaroj kun La Malnova Testamento kaj La Nova Testamento kaj la estontaj 3000 jaroj kun La Tria Testamento. La lasta lernotaĵo de la homoj estas la scio esti utila, ĝojiga kaj bena al ĉio vivanta, kaj tio signifas vivi harmonie kun la vivleĝo aŭ la granda ordono de la amo, “amu unu la alian”.

La konscio kaj seksa strukturo de la homo trairas tre grandan transformiĝon dum ĉi tiuj jarcentoj. Tion Martinus priskribis sur pli ol 500 paĝoj en la tuta Libro de la Vivo 5, la libro Du specoj de amo kaj La Eterna Mondbildo 3, simbolo n-ro 33.

Jam en 1932 en LB1 par. 130-132, Martinus ekdiskutas la seksan transformiĝon de la tera homo, kiu okazas en tri grandaj ŝtupoj: la zono de feliĉaj geedzecoj, la zono de malfeliĉaj geedzecoj kaj la zono de sterileco. Tiu evoluo el besto al homo, el egoismo al altruismo, el partia amo kaj enamiĝo al senpartia ĉioamo, sekvas la naturajn leĝojn aŭ la horaron de la evolucio.

La ekesto de novspeca homo niatempe konstateblas interalie per tio ke viroj kaj virinoj ĉiam pli intersimiliĝas. – Ekkreskas vireco en la virino kaj virineco en la viro, kio estas la organika bazo de la komenciĝanta evoluo de seksa egaleco. La evoluo el besto al homo laŭ Martinus ne nur estas natura, sed ankaŭ neevitebla procezo en la kreiĝo de “la finita homo laŭ la bildo de Dio”, kiu konsistas el dupolusa estulo kun vira kaj virina polusoj en perfekta ekvilibro. La finita homo amas ĉiujn kaj havas neniujn favoratojn, ĉar ĝia dupoluseco ne plu havas mensan organikan antaŭkondiĉon por preferi unu sekson anstataŭ la alian. La diaĵo, kiu estas la sumo de ĉiuj vivantaj estuloj, do en si mem ankaŭ estas dupolusa.

La plej granda surprizo de la Kosmologio de Martinus certe estas ke laŭ la leĝoj aŭ horaro de la evolucio ekestos nova sekso – tria sekso. Oni antaŭsupozas ke, se dum la pasinteco estis viroj kaj virinoj, se dum la nuntempo estas viroj kaj virinoj, tiam dum la estonteco daŭre estos viroj kaj virinoj. Sed laŭ Martinus ne daŭre estos viroj kaj virinoj, kiel dirite ekestos tria sekso! – La trian sekson reprezentas la dupolusa sekso, kiu en sia plene evoluinta stato havas virecon kaj virinecon en egaleca ekvilibro en la menso. Inoj kaj malinoj, viroj kaj virinoj estas duonseksaj estuloj, kiuj vivas en reciproka interdependeco.

La evoluo de la grade ĉiam pli dupolusa homo, kiu en sia fina fazo estos kompleta kaj tute memstara, statistike montriĝas per tio ke ĉiam pli da plenkreskuloj vivas solaj. La laŭgrada evoluo de dupoluseco kaŭzas ankaŭ ke oni iom post iom povas havi simpation al sia propra sekso. Laŭ la analizoj de Martinus la dupolusa mensostato en pli posta momento de la evolucio kompletiĝos per nova dupolusa organisma tipo. (Vidu LB5, par. 1886-1918).

La antaŭdiron de Martinus pri la evoluo de dupolusa homo oni povos science dokumenti mapante difinitajn kvalitojn de la homo dum la paso de la historio. Tia programita aŭ leĝe difinita evoluo el la instinkta kaj unupolusa besto al la intelekta kaj dupolusa homo tute transpaŝas la limojn de la darvinismo, kiu bazas sin ekskluzive sur hazardoj kaj la natura selektado. Ĉi-kampe la analizoj de Martinus pri la seksopolusa ŝanĝiĝo de la homo distingiĝas kiel tute unikaj, kaj ili kiel dirite havas tre bonan eblecon esti testotaj per sciencaj esploroj.

 

Unupoluseco estas la anatomio de la milito

Dupoluseco estas la anatomio de la paco

 

11.4 La dupolusa Krista estulo

Laŭ la analizoj de Martinus Kristo apartenis al la tria sekso, li estis dupolusa kun la virina kaj vira polusoj en perfekta ekvilibro. (LB5, par. 1892-1895). Kvankam Kristo havis viran korpon, lia mentaleco estis komplete dupolusa kaj ĉioama. La dupoluseco nome estas la organika antaŭkondiĉo por povi praktiki tute nepartian amon en la formo de la amo al la proksimulo.

La analizoj montras ke ĉioamo kaj seksemo estas unu sama principo, kaj Martinus ankaŭ preterpase mencias la seksecon de Jesuo tie kie li skribas ke la koro de Jesuo ne estis glacibulo. (Logiko, ĉap. 36-37).

Martinus ne specife skribas ĉu pri sia sekseco, ĉu pri tiu de Jesuo, sed se oni dezirus scii pli multe pri tio, eblas indiki la ĝeneralan analizon pri la sekseco de la dupolusa kaj kosme konscia homo en Livets Bog. (LB5, par. 1900-1909).

En prelego Martinus substrekas ke li ankaŭ mem estas tute dupolusa kun la vira kaj virina polusoj en perfekta ekvilibro.

Martinus: “Mi estas dupolusa, mi estas en perfekta ekvilibro. Mi havas la kosman konscion.” (Prelego en Klint la 26-an de junio 1977).

Organika antaŭkondiĉo por atingi plenan kosman konscion estas ke la homo havu la du seksajn polusojn ekvilibraj, tial neniu geedzece inklina viro aŭ virino povas ekhavi kosman konscion. (LEM3 simbolo n-ro 33 kaj Artikolaro 1 par. 41.27-41.29).

 

11.5 Ĉiuj homoj sur la tero estos ĉioamaj kaj per tio “kristanoj”

La evoluo estas kiel unudirekta strato, la tera homo neeviteble estos Krista estulo. Al Martinus esti kristano ne temas pri tio ĉu oni estas kredanto, ĉu oni estas protestanto aŭ katoliko, ortodoksulo, mormono ktp. Esti kristano temas pri tio ke oni estu ĉioama kaj praktiku la kondutmanieron de Kristo. Se la Kristan kondutmanieron praktikas hinduo, islamano, budhano aŭ materiisto, tiam la koncerna homo estas kristano!

Martinus: “La homoj de la tero ankoraŭ ne fariĝis kristaj estuloj aŭ kosme naskitaj Budhoj, sed ili ankaŭ ankoraŭ ne komprenis kio estas vere kosme naskita Kristo aŭ Budho aŭ la vere perfekta aŭ finita homo.” (LB7 par. 2432).

Esti “kristano” signifas esti utila, ĝojiga kaj bena al ĉio vivanta, kaj tio reale estas interplaneda aŭ universala principo de amo.

En Ĝenevo troviĝas la ĉefcentro de la Ekumena Societo, kiu estas asocio de pli ol 2000 kristanaj konfesioj, el kiuj ĉiu havas sian interpreton de la kristanismo kaj de la krucumo. Ofero, peko, graco kaj savo estas kelkaj el la nocioj kiuj grave rolas en tiuj interpretoj.

Martinus havas sian propran kosman ekzegezon pri la signifo de la krucumo de Jesuo. Koncize dirite, la kerno de la jesua misio estas ke li devis esti la modelo de la perfekta homo. En karno kaj sango devis esti montrita la perfekta kondutmaniero al la homoj de la tero. La kulmino de tiu montrado de ĉioamo estis la krucumo, en kiu Jesuo, torturata ĝismorte en la plej teruraj doloroj, povis senti amon kaj simpation al siaj ekzekutistoj eldirante: “Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras”. (Luko, 23.24). Li ne nur povis eldiri tiujn vortojn, sed per sia tuta koro sentis veran amon al siaj ekzekutistoj aŭ tiuj pli junaj fratoj en la evoluo.

 

11.6 La tergloba estulo spertis kosman ekbrilon ĉe la krucumo de Jesuo

La krucumo laŭ Martinus estis la plej granda elmontro de ĉioamo en tiu ĉi mondo. En la Biblio estas rakontite ke la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre. La tero tremis kaj rokoj diskrevis, kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis, kaj elirinte el la tomboj post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj. (Mateo, 27.51-53). – Laŭ Martinus tamen ne estis tiel ke la mortintoj leviĝis el la tomboj, sed ke je la spirita nivelo ĉeestis kristaj estuloj, kiujn kelkaj klarvidantoj kapablis vidi ĉe la krucumo.

La krucumo estis nenio malpli ol kosma monda evento. Ĝis la krucumo venĝado estis logika. Denton por dento kaj okulon por okulo estis la superreganta principo. Sed post la krucumo ne plu estis logike defendi sin kaj rebati, ĉar tute nova solvo estis demonstrita sur la kruco. Ĉe la krucumo la homara milionjara kultura bazo estis turnita for de la ataka principo kaj la defenda principo al la pardona principo.

Martinus skribas ke la tergloba estulo eĉ spertis kosman ekbrilon ĉe la krucumo de Jesuo. Martinus vidas la krucumon kiel eron de la inico de la terglobo en kosman konscion. (La Intelktigita Kristanismo, par. 27-29).

En siaj lastaj prelegoj Martinus ofte parolis pri tio ke la defenda principo estas la plej granda skurĝo de la homaro, t.e. ĝia plej granda problemo. Ne la pardona principo, sed la defenda principo estas la fono de la tuta armado sur la planedo. Oni opinias ke oni defendante sin rajtas mortigi aliajn.

Laŭ la kosmaj analizoj la defenda principo kaj la armado ligita al ĝi rezultigos plurajn mondajn militojn. Sed fine la militoj ekstermos sin mem, ĉar post ĉiu milito ĉiam pli kaj pli da homoj diros: “Neniam plu milito”. – Milito estas la vojo al paco. La militoj tiusence estas pacifisto-bredejoj. La militoj estas elemento de dia plano. Pere de la militoj Dio kreas verajn homojn laŭ sia bildo.

Martinus opiniis ke oni ne bezonas timi la militojn, ĉar la karma leĝo logike eldiras ke oni mem estas protektata tiagrade kiom oni aliajn protektas. Iuj homoj kaj iuj landoj estos protektitaj kontraŭ milito, dum aliaj ne estos. Se oni ne estas protektita kontraŭ milito, estas pro tio ke pliaj militospertoj estas bezonataj por la plua evoluo al perfekteco kaj amo al la proksimulo.

Sed en la fino ĉiu homo atingos tiun kristan stadion kiam ĝi povos diri, ke se unu el ni estu mortigota, mi preferas ke la mortigoto estu mi! – Neniu havas pli grandan amon ol tiu kiu donas sian vivon pro aliaj! – Se ĉiuj kondutus kiel Jesuo, ne estus milito sur la tero.

En paca mondo ĉiu unuopa homo konsistigos ĉelon da paco. La plej granda kontribuo kiun oni povas doni por paco en la mondo, estas labori por transformi sin mem en ĉelon da paco. Oni ne aliajn konvertu, oni konvertu sin mem. Al la unuopulo la granda laborkampo estas pardoni al siaj tiel nomataj “malamikoj”, tio estas al ĉiuj homoj kiuj onin agacas, kontraŭas, aŭ faras al oni problemojn.

 

Oni ne ŝanĝu la mondon,

oni ŝanĝu sin mem

 

 

11.7 La granda ordono de la amo: Amu unu la alian!

En Kosmos de januaro 1935 Martinus skribis novjaran saluton en la formo de artikolo akompanata de desegnaĵo kun la teksto Elsker hverandre (Amu unu la alian), kiu estas la granda ordono de la amo. (LEM4 simbolo n-ro 44).

Martinus komencas la artikolon tre poezie, komparante la terglobon kun ŝipeto veturanta sur la senmezura marego de la eterneco. Tiu ŝipeto ŝvebas inter la steloj. Ĝi vojaĝadas tra la spaco. Ĉiuj vivantaj estuloj sur la tero estas pasaĝeroj, inter kiuj la homoj estas la plej elstaraj. Per tiu kosma vojaĝo la homaro kaj la terglobo survojas al kosma konscio en ĉirkaŭ 3000 jaroj.

Tiu artikolo, verkita kvin jarojn antaŭ la eksplodo de la dua mondmilito, estis preskaŭ “artikolo pri la tago de la lasta juĝo”, sed ĝi eble reaktualiĝis nun kiam la homaro kredeble staras antaŭ la eksplodo de tria monda milito. En la pozitiva flanko Martinus diras ke la spertoj kiujn la homoj faros al si dum la teruraj militoj, helpos levi la planedon sur pli altan Kristan nivelon kaj spirite ĵeti la teron en novan kosman orbiton. Martinus ne rigardas la tagon de juĝado tiel kiel oni faras en la teologio, li vidas la tagon de la lasta juĝo kiel simbolan esprimon de epoko da militoj kaj katastrofoj, en kiu ni lernas el niaj spertoj. Martinus skribas ke la tago de juĝado komenciĝis per la unua mondmilito kaj ke ĝi de hodiaŭ daŭros pliajn ĉ. 100 jarojn.

Martinus: “Vi ne scias la tagon nek la horon. – Sed la tempo estas proksima. La morto, la afliktoj kaj la suferoj havos denove grandan rikolton sur la kontinentoj de la tero, kaj la plorado kaj la grincado de dentoj kulminos denove. Tial la dia averto, ‘viglu kaj preĝu por ke vi ne eniru en tenton, la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta’ sonoregu tra la mondo kun nova forto. Ĝi devus sonoregi pere de la radiofonio tra la tuta mondo, ĝi devus esti aŭdebla eĉ en la vilaĝetoj de la zuluoj kaj la branĉaj kabanoj de la fajrolandanoj, kaj tute supren ĝis la plej nordaj loĝlokoj kaj glacidezertoj, kiel ankaŭ tra la Oriento kaj Okcidento. Ne eblas tro forte diskrii ke la tero rapidas al la ‘mondofino’. Ĉiuj estu pretaj. Granda plano en la dia kosma ordo estas kompletigota. La tero ĵetiĝos en novan orbiton, kaj ĉio kio ne estas el ‘pureco’ de amo, devos resti ekstere. La fortaj vibroj de la zono de la Patro dissolvos ĉiujn detalojn, kiuj ne estas izolitaj en amo.” (Martinus, LEM4 par. 44.3).

11.8 La simbola desegnaĵo Amu unu la alian

En la desegnaĵo oni vidas tri homparojn, meze viron kun virino kaj flanke du virinojn kaj du virojn, kio simbolu ĝuste la ĉioamon, ke oni povas ami sendepende de la sekso, aŭ alivorte dirite, ke oni povas ami ankaŭ sian propran sekson.

En radiodissendo la 6-an de septembro 1980 (“Ved dagens begyndelse” en Danmarks Radio P1), Martinus diris ke ragnaroko baldaŭ trafos la teron, kaj tion li motivis per tio ke la defenda principo neeviteble rezultos en ragnaroko. (Kosmos n-ro 1/2005). Tial la artikolo de 1934 kredeble plu havas grandan aktualecon.

Martinus: “Dum la homa specio sin armas por batalo, mortigado kaj kripligado, dum la ‘pasaĝeroj’ en la malluma flanko preparas sin ne por alturni la dekstran vangon batite sur la maldekstran, ne por cedi al sia proksimulo, sed male por igi lin sklavi laŭeble plej multe, konservi sian propran vivon en lukso kaj ĝojo koste al sano kaj membroj, feliĉo kaj bonfarto de aliaj, kaj fine por laŭeble plej multe venĝi, malami kaj persekuti, la tero kiel dirite plu ruliĝas en novan grandiozan kosman lum-ondon, kiu el ‘la zono de la Patro’ ĵetas siajn radiojn antaŭen tra la spaco. Tiu lum-ondo akcelegos la evoluon de la tero. Sed akcelado de la evoluo signifos pliigon de la suferado. La restanta parto de la suferoj de la homoj de la tero, kiuj estas la revenantaj efikoj de la kaŭzoj kiujn ili produktadis pro sia erara vivmaniero, koncentriĝos dum relative mallonga tempodaŭro. Pro tio la suferoj estos pli fortaj, ol se la dissolviĝo okazus dum pli longa tempo. Sed kompense tio kaŭzas ke ankaŭ la kurso de la tero al la regionoj de la lumo estos akcelita, kaj sekve la ĉiela ŝipo de la homaro en la daŭro de malpli ol tri jarmiloj sukcesos ne nur ‘ekvidi la promesitan landon’, sed ankaŭ alveni tiel profunden en ties lumregionojn, ke la ombraj flankoj je la dirita tempo estos plejparte forigitaj. Tiam la tero estos preterpasinta la bestan zonon, la mortigan principon, kaj ĝi ne plu estos transportilo de afliktoj, malsano kaj kripligado, sed finfarita pasado tra la zono de sufero ĝi fariĝos kosma ‘veturilo’ kun ‘diaj vojaĝantoj’, kiuj ‘finfaris la veturon’, atingis la saĝon, fariĝis unu kun la Patro.” (Martinus, LEM4 par. 44.4).

 

– – – – –

La originala dana titolo:

Martinus og den ny verdensmoral

Jan Tarbensen driver forlaget Sciential Intuitiva, der sælger bøgerne på www.martinusshop.dk
2. Udgave af “Martinus og den ny verdensmoral” er udgivet af forlaget Scientia Intuitiva. www.martinusshop.dk

 

PRI  LA  ENHAVO  DE LA LIBRO pri Martinus

La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981) komencas sian agadon en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin.

La instruo de Martinus peras principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero. La evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo – estas gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita.

MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO

La Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

Estas same instrua kiel distra legado sub titoloj kiel la jenaj: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mond-instruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La mondlingvo Esperanto, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon kaj La reveno de Kristo.

La libro montras la konturojn de nova kulturo bazita sur nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco. La libro ankaŭ povas esti legata kiel enkonduko al la tuta vivoverko – La Kosmologio de Martinus

Martinus-Instituto, Kopenhago, Danio, Esperanto Sekcio Ole Therkelsen. www.martinus.dk
The Martinus Institute, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Copenhagen F, Denmark. www.martinus.dk

Pri Ole Therkelsen

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

Dekstre Ole 11-jara kun Martinus en la Martinus-Centro en Klint apud Nykøbing Sjælland en Danio.

Ole Therkelsen, f. 1948, kemiker og biolog, der skriver og taler på grundlag af sit livslange engagement i Martinus Kosmologi, har holdt ca. 2.000 foredrag om kosmologien i femten lande på seks forskellige sprog, hvoraf flere kan høres på www.oletherkelsen.dk.
Ole (11 år) ved siden af Martinus ved et Gardenparty onsdag den 15. juli 1959 i Martinus Center Klint, 4500 Nykøbing Sjælland.

Informo

 

Martinus kaj lia verkaro

Martinus (1890-1981) naskiĝis en la vilaĝeto Sindal en Norda Jutlando de Danio. Li ricevis nur modestan instruon en la infana lernejo kaj poste li vivtenis sin per diversaj malaltnivelaj laboroj, ĝis li en 1921 komencis sian spiritsciencan laboron, kiu daŭris 60 jarojn. Martinus skribas pri la aktiviga faktoro de tiu laboro en la antaŭparolo de Livets Bog: “ … en mi estis aktivigitaj tute novaj perceptokapabloj. Tiuj kapabloj ebligis al mi – ne en ekbriloj, sed male en konstanta maldorma stato de tagokonscio – vidi ĉiujn portantajn spiritajn fortojn, nevideblajn kaŭzojn, eternajn mondleĝojn, bazajn energiojn kaj bazajn principojn malantaŭ la fizika mondo. La mistero de la vivo sekve ne estis mistero por mi.”

Livets Bog – La Libro de la Vivo

Livets Bog en sep volumoj estas la ĉefa verko en la verkaro de Martinus. Livets Bog enhavas kosmajn analizojn, kiuj profunde priskribas la eternan strukturon, la principojn kaj leĝojn de la vivo. Kiel suplemento al la ĉefa verko Martinus skribis La Eterna Mondbildo (simbollibroj), Logiko kaj Sepulto. La Eterna Mondbildo enhavas la koncentritajn rezultojn de la analizoj, kiuj estas akompanataj de simboloj, kiuj ebligas al la leganto superrigardi la kosman strukturon de la vivo kaj la universo. La tuta verkaro de Martinus enhavas milojn da paĝoj kaj portas la ĉefan titolon La Tria Testamento. Lige al la kosmologio de Martinus ne troviĝas ia ajn membreco aŭ unuiĝo.

Martinus-Instituto

Martinus-Instituto en Frederiksberg (Kopenhago) estas memposeda publik-utila institucio, kiu de Martinus ricevis la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de La Tria Testamento. Krome la tasko de la Instituto estas informado pri la verkaro kaj instruado pri la kosmaj analizoj.

En Martinus-Instituto estas administrejo, librovendejo kaj eldonejo, kiu krom la verkaron de Martinus ankaŭ eldonas la revuon Kosmos en pluraj lingvoj. Dum la vintra duono de la jaro ankaŭ estas prelegoj kaj studrondoj en Kopenhago kaj en Martinus-Centro en Klint.

 Martinus-Centro Klint

Martinus-Centro, kiu situas en Klint apud Nykøbing Sjælland, 100 km nordokcidente de Kopenhago, estas internacia centro por studado, kie oni instruas pri la kosmologio de Martinus pere de prelegoj, kursoj kaj studrondoj. Somere okazas ĉiutaga instruado en la dana kaj sveda lingvoj, kun nova programo ĉiun semajnon. En kelkaj semajnoj la instruado okazas ankaŭ en Esperanto, la angla kaj la germana lingvoj. Printempe kaj aŭtune okazas mallongaj kaj longaj kursoj, kie oni povas profunde studi la analizojn de Martinus.

Pli da informoj pri Martinus (1890-1981)

La instituta ret-paĝaro ekzistas en pluraj lingovj kaj enhavas ampleksan informon pri la mondbildo de Martinus, pri la literaturo kaj la simboloj, kursoj kaj prelegoj, la revuo Kosmos, kaj informon pri la programo en la Instituto en Kopenhago kaj en la Centro Klint. La paĝaro de la Instituto ankaŭ enhavas funkcion, kiu ebligas ke oni povas legi kaj serĉi en la verkaro de Martinus kaj legi malnovajn numerojn de la revuo Kosmos. Krome estas fotogalerio kun miloj da fotoj. Petu provnumeron de Kosmos, broŝurojn, literaturliston kaj programojn ĉe la Instituto:

Martinus-Instituto

Mariendalsvej 94-96

DK-2000 Frederiksberg

Danmark

Telefono:+45 38 34 62 80

Retpoŝto: esperanto@martinus.dk

Paĝaro: www.martinus.dk

Librovendejo: shop.martinus.dk

La literaturo

En sia verkaro La Tria Testamento Martinus (1890-1981) priskribis, logikan, koheran mondbildon, kiu montras, ke ĉiuj vivaj estuloj estas parto de viva universo kaj partoprenas en kontinua evoluo al pli altaj vivoformoj. La nuntempaj radikalaj ŝanĝoj kaj krizoj en la mondo estas parto de la pereo de malnova mondkulturo kaj la naskiĝo de nova humana monda socio.

La ĉefa verko en La Tria Testamento estas Livets Bog en sep volumoj, kaj kiel suplemento al tiu estas la simbolverkaro La Eterna Mondbildo en ses volumoj. Krome estas serio da aliaj libroj, granda nombro da artikoloj kaj prelegoj.

La serio da malgrandaj libroj n-ro 1–28 traktas specifajn temojn en la mondbildo en simpla kaj rekta maniero.

La Tria Testamento

Livets Bog, volumoj 1-7

La Eterna Mondbildo, volumoj 1-6

Logiko

Sepulto

La Intelktigita Kristanismo

Artikolaro 1

kaj 28 malgrandaj libroj pri elektitaj temoj

 

La literaturo estas eldonita de Martinus-Instituto kaj estas aĉetebla ĉe la reta librovendejo: shop.martinus.dk kaj mendebla ĉe la adreso: info@martinus.dk.

 

 

Elŝutebla revuo de Martinus Instituto

Ĉe la adreso www.martinus.dk/eo estas elŝutebla numero de Esperanto-Kosmos n-ro 1, 2014.
 La numero temas pri unua mondmilito kaj 10-a neoakizinta UK en Parizo en 1914 kaj
Martinus pri nova mondkulturo post kataklismo kaj mondmilitoj. Pri Nostradamus kaj dana Martinus (1890-1981). 
Krome Hokan Lundberg skribas artikolon: Kiel Martinus verdigis mian vivon.

Eo-Kosmos aperas du fojojn jare, en marto kaj oktobro. Interrete vi senpage povas aboni Kosmos kiel alkroĉitan pdf-dosieron. Sendu vian peton al Martinus-Instituto: esperanto@martinus.dk.
Ne plu eblos pagi kaj aboni paperan version de Kosmos en Esperanto pere de makleroj aŭ UEA-konto. /Amike Ole Therkelsen

www.martinus.dk/eo 

Martinus-Kosmologio

OLE THERKELSEN  YOUTUBE KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw

 

MARTINUS KOSMOLOGI KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCEvdMYsGqeipSvaF0vowZQw

Ole Therkelsen Apple podcast

https://podcasts.apple.com/dk/podcast/martinus-kosmologi/id1494569769

Google podcast

https://www.google.com/podcasts?feed=aHR0cHM6Ly93d3cub2xldGhlcmtlbHNlbi5kay9mZWVkL3BvZGNhc3Qv

VÄRLDSBILD FÖRLAG

www.varldsbild.se

AMAZON – Ole Therkelsen

Author Profile

www.amazon.com/author/ole.therkelsen

https://authorcentral.amazon.de/gp/profile

www.amazon.com

www.amazon.de

www.amazon.co.uk

MARTINUS INSTITUT

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com/author/martinus

SCIENTIA INTUITIVA  –  Publisher

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk