4. Ĉapitro. La sekreto de la piramido

4. Ĉapitro

La sekreto de la piramido

4.1  La Sfinkso, la piramido de Keopso, Nostradamus kaj Martinus

Nova kulturo komenciĝis per la konstruado de la tuta instalaĵaro kun la Sfinkso kaj la piramidoj en Giza sudokcidente de la nuna Kairo. Oni parolas pri la enigmo de la Sfinkso kaj la sekreto de la piramido. La Granda Dana Enciklopedio skribas: “Multaj mitoj jam de la antikveco estas ligitaj al la Sfinkso; interalie ĝi gardus sekretojn pri la estonteco de la mondo.”

La Sfinkso estas kolosa statuo konsistanta el leona korpo kun homa kapo, situanta ĉe la piramidoj en Egiptio. – Al multaj la Sfinkso estas enigma figuro, sed al Martinus ĝi estas simbolo de la tera homo. Ĝi estas sfinksa estulo, estas duone besto kaj duone homo. (Logiko ĉap. 48-49 kaj Kial oni pardonu sian proksimulon, libro 17, ĉap. 8).

Martinus foran sfinksen og Cheops pyramiden i 1961, Giza, Ægypten. www.martinus.dk
Pyramidens hemmelighed. Martinus stående foran cheopspyramiden og sfinksen i 1961, Martinus Institut. www.martinus.dk

Lige al la sekreto de la piramidoj Billenstein skribas: “Estas en la profetaĵoj eldiroj kiuj sugestas ke ni staras antaŭ surprizaj malkovroj, kiuj kondukos al pli da ekkono pri la enigmoj de la ekzistado. En unu el la versoj, p. 128, interkonektiĝas Nostradamus, la Nila delto kun la piramido kaj la reĝo de Danio, kvazaŭ la piramido kaj la profetaĵoj suplementu unu la alian. Tion oni povas interpreti nur tiel ke venos klarigo pri la mistero de la piramido, simila al tiu kiu nun ebliĝis pri la profetaĵoj.” (KPN, p. 168).

Se oni interpretas “la reĝon de Danio” kiel Martinus-on, oni tial povus atendi ke oni faros grandajn malkovrojn ligitajn al la piramido, kiuj iamaniere rilatos al Martinus. Eble oni trovos ekvivalenton de unu el la simboloj en malkovrota ĉambro de la piramido aŭ ie inter la antaŭaj piedoj de la Sfinkso? – Miaflanke tio estas nura spekulativo, sed eble oni trovos la simbolon de Martinus pri la vivanta estulo kun la triangulo, la cirklo kaj la radia kruco.

Multe da cifera mistiko kaj multaj esoteraj spekulativoj estas ligitaj al la piramido de Keopso, pri kiu oni povas multe legi en diversaj libroj.

Kvankam eble la tempo ankoraŭ ne estas matura por la rivelo de la sekreto de la piramido, tamen estas interese ke oni lige kun la plej lastatempa esplorado en la piramido nun malkovris la ekziston de antaŭe nekonata ĉambreto, kiu ĝis nun ne estas malfermita. En la televidaj kanaloj Discovery kaj National Geographic oni montris filmadojn de eta roboto aŭ aŭto, kiu veturis tra unu el la aerkanaloj de la piramido ĝis ĝi renkontis pordeton de nekonita ĉambreto.

Nostradamus 1556

4.2 La granda Martinus-piramido en Kaŭkazo

Laŭ la taglibraj folioj de Alf Lundbeck, tiel fruaj kiel la tempo de 1928-1932, Martinus rakontis kiel liaj simboloj restos neŝanĝitaj dum la tempoj. Nome iam en la estonteco estos starigita giganta piramido, pli granda ol la piramido de Keopso. Oni ĝin starigos kiel pruvon de tio kion la nuna homaro kapablas krei per helpo de la materiaj fortoj. Sur tri el la flankoj la plej gravaj simboloj estos montritaj kolore. Por rezisti la malkonstruajn fortojn de la vetero ili konsistos el metrojn dikaj koloraj ŝtonegoj kunmetitaj en mozaiko. La kvara flanko estos brile blanka – simbolante la principon de la triunuo.

Laŭ Lundbeck, Martinus ne konis la precizan situon de la piramido, li ne uzis sian kosman konscion pri tiu demando, sed li supozis ke ĝi eble situos en Ameriko. Poste en 1931 Martinus diris ke pli verŝajne estas ke ĝi situos en suda Rusio. Tio ne estis kosma analizo, ĝi estis io kion Martinus intuicie sentis. Rusio ja ankaŭ estis la unua lando kiu provis rompi la potencon de la kapitalismo, enkondukante la komunisman ŝtaton anstataŭe.

Ĉi tiu granda piramido, laŭ li, estos centro de la plej alta spirita vivo de la tero. La plej altaj universitatoj kaj instruejoj pri la spirita scienco de Martinus situos en la regiono ĉirkaŭ la piramido.

Lundbeck plue skribas ke ĉi tiu piramido certe ne estos starigita dum la vivo de Martinus, sed kredeble estos farita malpli granda modelo dum li ankoraŭ vivas. Al la familio Lundbeck Martinus montris la desegnojn kiujn li provizore skizis. Laŭ Lundbeck aperos en Livets Bog pli preciza priskribo kun desegnoj, tiel ke la piramido povos esti konstruita laŭ ili. Tio ĉi tamen ŝajnas al mi tute malprobabla, ĉar en Livets Bog estis donotaj nur logikaj analizoj, ne troviĝus profetaĵoj – kaj tute ne pri estontaj konstruaĵoj kaj ilia eventuala konstrukcio. Lundbeck kredeble supozis ke la skizoj de simboloj kiujn Martinus en 1932 finfaradis por la eldono de Livets Bog 1 estas skizoj de konkreta piramida konstruado. La unua, sepa kaj oka simboloj en LB1 nome montras evoluan ŝtuparon kun evolu-ŝtupoj aranĝitaj en piramida formo. Tiuj tri simboloj estas publikigitaj ankaŭ kiel numeroj 27, 28 kaj 29 en la simbolaro de La Eterna Mondbildo (LEM3).

Estis diversaj supozoj pri tio kiam estos do formita la spiritscienca monda centro en Kaŭkazo, priparolita de Martinus. En ĵaŭda kunveno la 30-an de marto 1978 kunlaboranto faris privatan notaĵon, kiu indikas ke post 2000 jaroj.

Martinus: “Ni loĝas en la plej bona loko de la planedo. Skandinavio estos elektita dum la venontaj 2000 jaroj. Ĉi tien venos la grandaj kosmaj impulsoj. Post 2000 jaroj la centro situos en Kaŭkazo.” (Notico en Kosmos n-ro 3/2005).

Martinus ricevis iujn impulsojn rilate Kaŭkazon, sed li ne esploris tion pli precize, li ne faris analizojn pri Kaŭkazo. Devis esti moralo ankaŭ en la kosma kampo. Ankaŭ estus misuzo de kosma konscio esplori unuopajn personojn, kaj kiel utilis ke li skribu multege pri Kaŭkazo, se la tero ne ekhavos kosman konscion ĝis post 3000 jaroj?

Martinus siddende mellem sfinksens forben foran Cheops pyramiden. Giza, Ægypten
Nedest til højre med ryggen til sidde Martinus ved Sfinksen og den store Cheops pyramide, Giza i Ægypten.

4.3 La malgranda Martinus-piramido en Klint

Antaŭ sia forpaso Martinus esprimis la deziron ke lia ĉerko staru en malgranda piramido. (Vidu la venontan ĉap. 10). Tio estis diskutata en pluraj konsiliaj kunsidoj, kaj konsiliano Henning Laug (1913-1992) faris kartonan modelon, kiu plaĉis al Martinus.

Troviĝas surbenda registraĵo el la 5-a de marto 1970, kiam Martinus havis longan interparolon kun arkitekto Boe Seest pri la malgranda piramido kaj pri la aranĝado de la infanaĝa hejmo en Sindal. La 11-an de aŭgusto 1990 je la centjariĝo de la naskiĝo de Martinus, la infanaĝa hejmo estis restaŭrita aŭ pli ĝuste rekonstruita tiel kiel ĝi aspektis dum la junaĝo de Martinus, kaj tio okazis ĝuste laŭ desegnoj kiujn Boe Seest faris laŭ klarigoj de Martinus mem. Ili diskutis ankaŭ kiel konstrui kaj kie loki la la piramidon kiun Martinus deziris konstruigi en Klint, 6 km okcidente de la urbeto Nykøbing Sjælland – volonte proksime al la vilao Rosenberg, kie li loĝadis dum la somera ferio. Post la forpaso de Martinus la eklezia ministerio tamen neniel volis permesi tion. Nepris aŭ entombigi Martinus-on en la teron, aŭ meti lian ĉerkon en iun ekzistantan kripton aŭ maŭzoleon de dana preĝejo.

Koncerne la malgrandan Martinus-piramidon aperis ideoj ke la malgranda piramido povus esti lokita ene de alia konstruaĵo, kies internan spacon oni eventuale povus fari ses-angula, ĉar Martinus ja antaŭsupozis ses regnojn kaj ses fundamentajn energiojn. La malgranda piramido eventuale ankaŭ estus lokebla ene de alia pli granda piramido, en kiun oni do povus enpaŝi. Ekzistas desegnoj por la konstruo de la malgranda Martinus-piramido.

Sed kiam Martinus iam estos pli vaste konata, oni eble povos atingi permeson konstrui privatan maŭzoleon, samkiel okazis ekzemple al la konata produktoro Ole Olsen (1863-1943) sur la bela panoramejo Esterhøj en Høve nur 12 km for de Klint. En 1906 Ole Olsen komencis la Nordian Film-Kompanion, kies unua produktaĵo, interese, estis raportaĵo pri la sepulto de la reĝo Kristiano la Naŭa. La reĝo estis balzamita kaj sepultita en la Ĉefpreĝejo de Roskilde same kiel longa vico da antaŭaj danaj gereĝoj.

 

Martinus med dybt og fast blik. Martinus Institut. www.oletherkelsen.dk
Martinus i 1934 med dybt fast blik. Foto Louis Hertz. På forsiden af bogen “Martinus som vi husker” Zinglersen Forlag. www.martinus.dk

4.4 La vizitoj de Martinus ĉe la piramidoj

Dum la tempo ĉirkaŭ 1930 Martinus laŭ Lundbeck tre ŝatus iri al Palestino kaj al Egiptio por vidi la sanktajn lokojn, la piramidon de Keopso kaj la Sfinkson. Li tre ŝatus vidi la piramidon en lunlumo sen ia akompano, kaj li opiniis ke tia vizito treege gravos al li, kiam li konstruos la desegnojn por sia propra piramido. Martinus diris ke li povus astrakorpe iri tien kaj vidi ĉion kion li volus, sed tio tamen ne estus la sama afero kiel fari tion fizikakorpe.

Martinus antaŭe havis travivaĵojn kie li elkorpiĝis kaj subite trovis sin interalie en Damasko, Jerusalemo kaj sur sudmara insulo.

Martinus: “Estis al mi klare ke mi detruos mian inteligenton se mi daŭrigos tiujn eksperimentojn. Kaj ĝuste bezononte la inteligenton treege multe, mi ne plu kuraĝis tion fari. Oni ja povas simple vidi la spiritismajn mediumojn, kiuj estas emocie tre evoluintaj je kosto de la inteligento. Ili ne plu havas proprajn opiniojn, sed devas demandadi kaj demandadi la spiritojn senfine.” (Memoroj de Martinus, paĝo 81).

Sed tiu vojaĝo povis okazi nur konsiderinde pli malfrue en la estonteco. Martinus estis ligita al siaj devoj kaj ne povis forlasi sian laboron por tiel longa daŭro kiom estus postulite – kaj antaŭ ĉio li tute ne havis monon por tia vojaĝo.

30 jarojn poste, finverkinte La Libron de la Vivo en decembro 1960, Martinus komence de 1961 akceptis proponon de pagita vojaĝo al Egiptio kaj Palestino kun du bonaj amikoj, Peter Zacho (1911-1991) kaj Eilif Sam Zinglersen (1912-2007) (Memoroj de Martinus, paĝo 138). Redaktoro Sam Zinglersen, iom bone gajninte per eldono de krucvortenigma revuo, pagis la vojaĝon al Martinus, same kiel li en pluraj aliaj ekonomiaj rilatoj estis granda helpo al Martinus.

La vojaĝo al Egipitio komenciĝis en oktobro 1961. En la hotela ĉambro en Kairo apud la piramidoj Martinus tute spontane ricevis spiritan vizion kiu daŭris plurajn minutojn. Li sentis ĝin tiel kvazaŭ unu muro de la hotela ĉambro malaperas kaj fariĝas vidaĵo, kie montriĝas al li la piramidoj en sia junaĝa gloro. Ne estis dezerto, estis palmoj, la templaj haloj sparkis kaj brilis, la piramidoj estis brilpuraj kaj blankaj, kaj la pintoj estis orumitaj.

En sia klarvido Martinus travivis siajn viziojn en koloroj. En kunveno li rakontis ke li iun tagon vidis plej belan bluan flamon leviĝi el eta bronza piramido, kiun li iam ricevis donace. Pro tio kaj pro aliaj eksperimentetoj kiujn li faris per tiu piramido, li konvinkiĝis ke estas speciala forto en la piramida formo.

Martinus ĉiam rezervis siajn spiritajn kapablojn por la kosmaj analizoj, sed povis okazi ke li, ne dezirante tion, spontane travivis spiritan vizion. Ĉar li la tutan vivon laboradis pri la spiritaj aferoj, la vando inter la fizika kaj la spirita kampoj fine iĝis tre maldika, kaj kiam li 90-jara sidis en sia fotelo kaj ekrigardis la plankon, li fojfoje povis vidi florabundon aŭ herbojn kun floroj flirtantaj en la vento. Li demandis la ĉeestantojn ĉu ili vidas la florojn; ne, ili ja ne vidis.

Per sia intuicio aŭ kosma konscio Martinus ricevis sian scion en la konscion en formo senkolora kaj senvorta, kiun li poste devadis akomodi kaj vortigi, farante siajn kosmajn analizojn. Martinus ne uzis siajn kosmajn kapablojn por profetadoj aŭ por unuopuloj, nek cetere por sia propra persono. Estis moralo ankaŭ pri la apliko de kosma konscio. Ĝi ne estu misuzata por esploroj de personaj rilatoj aŭ nur por kontentigi iun scivolemon.

 

4.5 La naskiĝo de la homa principo ĉe la piramidoj antaŭ 90.000 jaroj

La simbolo de Martinus plej simila al la piramido de Keopso estas tiu titolita La Principo de Mondliberigado (LEM1 simbolo n-ro 2). El la sekvonta legaĵo montriĝos ĝuste ke la piramido de Keopso ludas tute centran rolon lige al la kreo de homa monda kulturo aŭ humana monda moralo. La hela flanko de la homara edukiĝ-procezo, organike enkonstruita en la kosma gepatra principo, la principo de mondliberigado, komenciĝis antaŭ preskaŭ cent mil jaroj, kaj ĝi finiĝos post kelkmil jaroj lige al la kreo de nova monda moralo, kiu principe estas pura Kristomoralo. Ĉi tiu procezo reale estas tute analoga al iu kleriga plano de instru-ministerio ekde infanĝardena klaso ĝis universitata kandidata ekzameno.

Ĉi tiu unua homecigo aŭ humanigo de la primitiva bestohomo laŭ Martinus komenciĝis antaŭ ĉ. 90.000 jaroj ĉe la piramidoj. Plej konata estas la plej granda piramido, tiu de Keopso, la sola el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, kiu ankoraŭ konserviĝas. La naturscienco hodiaŭ indikas ke la piramido estis konstruita antaŭ maksimume 5.000 jaroj.

En siaj Kristnaskaj prelegoj Martinus ĉiam tuŝis la mondliberigan principon, kiu funkcias per tio ke la pli aĝaj fratoj en la evoluo helpas al la pli junaj. La helpo povas veni per spirita vojo, aŭ ĝi povas veni per la naskiĝo de mondliberigantoj kiel ekzemple Moseo, Budho, Jesuo kaj Mohamedo. En la prelego Kristnaska etoso eldirita la 15-an de decembro 1958 Martinus ekparolas pri tio ke ne la besta principo donas Kristnaskan etoson, sed male la homa principo nun naskiĝanta sur la teron.

Martinus: “Tiu grandioza naskiĝo de tiu dia principo komenciĝis antaŭ ĉ. 90.000 jaroj, kiam la homaron fekundigis iuj grandaj estuloj enkarniĝante sur la teron. Ili fondis la fundamentajn principojn de la tuta materia scienco en la piramidoj de Egiptio. Tion mi ne priparolos, sed tio estis naskiĝo kie ekestis la unuaj homaj statoj. Tiutempe la homoj estis iaj bestohomoj, sed kelkaj tamen estis tiel maturaj ke oni povis komenci influi ilin, tiel ke la humaneco povis ekkreski.” (Kosmos n-ro 12/1992).

Martinus parolis pri tri eventoj kiuj havis gravan influon al la evoluo de la homaro, nome la Piramida Evento, la Mosea Evento en Sinajo kun la dekalogo kaj la Kristo-evento kun la krucumo. (Vidu ĉapitron 11).

Libro en Esperanto - MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO - de Ole Therkelsen
Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk

4.6 La piramid-konstruantoj de Egiptio

La piramid-konstruantoj de Egiptio estis tre progresintaj en spirita evoluo, kaj laŭ Martinus ili havis enorman scion pri la materio, scion kiun la hodiaŭa materia scienco tute ne povas ekkoncepti. Ili povis materiigi kaj demateriigi materiaĵojn. Ili povis transformi solidaĵojn, likvaĵojn kaj gasaĵojn en psikajn aŭ radiajn ekzistaĵojn, kaj tiujn ekzistaĵojn povis retransformi en fizikajn materiaĵojn. Martinus skribas pri ĉi tiu kvara fizika stato, la radia stato, interalie en LB5, par. 1637, 1936 kaj en pluraj artikoloj, interalie en Kosmos n-roj 5/1991, 9/1998 kaj 3/2009.

Ĉi tiuj homoj konis elektro-magnetajn fortojn kaj irejojn en la spaco, per kiuj ili, se tiel diri, kapablis movi montojn. Per tiuj fortoj estis facile manipuli la grandajn ŝtonblokojn per kiuj la piramidoj estas konstruitaj. Ili konis la iradon de la steloj kaj ties signifon kaj influon al la kreado en la materio. Al Martinus oni ofte demandis kion li opinias pri astrologio, kaj li ĉiam atentigis ke la astrologio estis granda scienco en antikva Egiptio, kaj ke la hodiaŭa astrologio estas nur ombro de tio kio ĝi iam estis.

La konstruantoj de la piramidoj ne ricevis siajn sciojn kaj kapablojn ĉi tie sur la terglobo, kiu antaŭ jarcentmiloj estis sur relative malalta evolu-ŝtupo. Ili estis misiistoj de pli evoluintaj planedoj aŭ mondoj. Laŭ Martinus nome eblas ĝis iu grado al pli evoluintaj estuloj enkarniĝi en malpli evoluintajn estulojn kaj tiel per sia pli evoluinta mentalito fekundigi la mensan atmosferon de la terglobo. (Kosmos n-ro 12/1991).

Kiam la piramidoj estis konstruataj, la homoj unuafoje estis tiom progresintaj en la evoluo, ke ili estis akceptemaj al pli alta spirita aŭ religia konsiliĝo. La kultado de la absoluta Dio komenciĝis ĉe la piramidoj en Egiptio. Eĉ hodiaŭ ĉi tiuj piramidoj parolas lingvon de la plej alta scienco pri la materio kaj psiko. Ĉi tiuj scienco kaj amo estas dokumentitaj per monumento kapabla konserviĝi dum tempo senmezure longa kompare al la vivodaŭro de homo. Al tiuj kiuj kapablas kompreni la lingvon piramidan, la piramidoj estas vizitkarto aŭ dokumento el mondo pli alta.

Kutime Martinus evitis mencii lokajn geografiajn rilatojn, preferante teni sin ekskluzive al principaj kaj logikaj analizoj, sed li sugestis ke la kosme konsciaj helpantoj kaj konsilantoj sur la tero iel rilatis al finevoluinta planedo situanta centre de la Lakta Vojo. (Vidu la ĉi-sekvan par. 5.22 kaj Kosmos n-ron 8/2009).

En astrologio la zodiaka signo Sagitario interalie reprezentas filozofion kaj spiritan sciencon, kaj tial estas aparte interese ke, kiam la antikvaj grekoj antaŭ iom pli ol du mil jaroj nomis la diversajn konstelaciojn, la sago en la konstelacio de Sagitario okazis direktiĝi ĝuste en la centron de la Lakta Vojo, de kie eliradas la kosmaj impulsoj.

4.7 Superteraj kre-metodoj serve al la mondliberigo

Laŭ Martinus la 2,5 milionoj da ŝtonblokoj de la piramido de Keopso do ne estis tien metitaj de sklavoj, sed per magio aŭ psika forto. Per demateriigo de la ŝtonoj ili transformiĝas en radian staton, post kio ili same kiel radioondoj estas forsendeblaj por poste remateriiĝi en la dezirata loko.

Pri materiiĝo Martinus skribas: “Ekzemplo de rapida materiiĝo en la ĉiutaga vivo de homoj estas la radio. La pensoj de la anoncisto materiiĝas en vortojn, do en specifajn sonajn ondojn, kiuj siavice demateriiĝas en la mikrofono kaj nekredeble rapide flugas tra la etero. Nia radioricevilo remateriigas la radioondojn en sonajn ondojn, kiuj trafas nian orelon.” (La morto kaj la pensa mondo de la homoj, Kosmos n-ro 3/2005).

Martinus pli multe skribas pri materiiĝo kaj demateriiĝo, mirakloj kaj superteraj kre-metodoj en la Biblio, interalie en La geedzeco kaj la ĉioamo. (Artikolaro 1, par. 41.32-41.35). Martinus ne parolis pri nifoj, sed uzis la esprimon ‘materiiĝoj el la vera homa regno’.

Laŭ Martinus la apero de miraklo estis io same natura kiel ĉiu alia formo de kreo. (LB3 par. 757). Miraklo estas nur fenomeno kiu eskapas la ĝenerale konatajn fizikajn leĝojn de kreo aŭ manifestiĝo. (LB3 par. 756).

Oni povas legi pli multe pri materiiĝo en Kosmos n-ro 8/2006 kaj LB5, par. 1936, pri “Altpsika magio” en LEM3 par. 33.71, 33.74 kaj pri La primara kaj la sekundara resurekto en libro 22, ĉap. 7.

4.8 La profetaĵo de Jesuo pri la kriado de ŝtonoj

La piramido tiel estas atestaĵo pri pli evoluintaj homoj, pri scienco kaj grandaj konsci-kapabloj. La ŝtonegoj parolas jam nun al tiuj kiuj komprenas la lingvon piramidan, sed krom tio Martinus al proksimaj kunlaborantoj ŝajne sugestis ankaŭ ke oni eble faros en la piramido malkovrojn kun rekta rilato al lia misio de kreado de la sprita scienco. (Olav Johansson, La sekreto de la piramido, Kosmos n-ro 1/1988 kaj 4/1993). Tia malkovro ankaŭ povus esti interpreto el la jenaj enigmaj vortoj de Jesuo: “Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios”. (Luko 19.40).

Koncerne la silentadon, la profetaĵo de Jesuo ĝis nun bone konformas al la tuŝotimo de la scienco kaj la masiva prisilentado de la publiko pri la verkaro de Martinus. Pensige estas ke la eĉ tre ampleksa verkaro de Martinus kun ĉ. 10.000 paĝoj plu estas praktike neatentata aŭ nekonata de la granda publiko, malgraŭ ke liaj libroj komencis esti eldonataj jam en 1932. Sed eble nova trovaĵo sub la Sfinkso aŭ en la piramido de Keopso rilate al Martinus kriigus la ŝtonojn kaj alvokus la intereson de la publiko.

4.9 Flugantaj teleroj

Martinus respondas demandon pri flugantaj teleroj: “La absoluta natura kaj perfekta aliro de progresintaj vivantaj estuloj por travivi viziton sur fremdaj mondoj, planedoj kaj sunoj estas kosma travivaĵo. Ĝi do normale estas travivebla nur per spirita vojo, kiam la estuloj estas liberaj el sia fizika korpo. Ili sekve apartenas al la spirita nivelo, kie la estuloj estas liberigitaj el la obstrukcaj malhelpoj de la fizika organismo, de distancoj, tempo kaj spaco. Jen kial spiritaj estuloj povas riveli sin al estuloj sur la fizika nivelo, kiam ajn kaj kie ajn troviĝu la objekto de la rivelo. Ili tiam montriĝas en porokaze provizora fizike videbla korpo. Ĉi tiu korpo estas korpo materiigita kaj povas esti demateriigita same rapide kiel ĝi estis materiigita. Se la flugantaj teleroj kaj ilia origino ne estas absolute fizikaj kaj apartenantaj ĉi tie sur la tera, fizika nivelo, ili nur povas esti spiritaj estuloj en provizoraj fizikaj materiigoj. Tiam ili ne venas el la spaco, sed rivelas sin rekte el la spirita aŭ kosma nivelo. Tiam ili tre bone povas esti spiritaj estuloj, iamaniere ligitaj al la spiritaj niveloj de Marso kaj Venuso, kvankam la fizika nivelo de tiuj mondoj ŝajne ne estas taŭga por loĝado de fizikaj homoj aŭ aliaj elstare evoluintaj fizikaj estuloj.” (Kosmos n-ro 7/2005).

Martinus plue diras ke la kapablo de la homoj vojaĝi en la spaco estas tre limigita kaj ke ne estas estonteco en tio. Ĉu la multe priparolitaj flugantaj teleroj estas kosmaj vizioj vestitaj en fizika materiigo aŭ ĉu ili estas nur ordinaraj materiaj fizikaj fenomenoj kun sekreta kaŝejo ĉi tie sur la tero, li ne povis diri, ĉar li neniam havis iajn ajn intuiciajn aŭ kosmajn impulsojn okupiĝi pri nifoj, kaj li neniam estis en proksima kontakto kun nifo. Li opiniis ke ne apartenas al lia misio skribi analizojn pri flugantaj teleroj. Je unu okazo Martinus ankaŭ diris ke eblus al li skribi analizon pri Uri Geller, sed li sentis ke ankaŭ ne apartenus al lia misio tion fari.

Martinus forte malaprobis la fantaziajn nifo-filmojn kiujn oni povis spekti en la kinejoj, sed li parolis pri materiiĝoj el la vera homregno. Martinus referencis al tri lokoj de la Biblio kun tiaj fenomenoj: A. La alvokiĝo de la profeto en Ezekiel 1-a ĉap. – B. La Mosea evento sur la monto Sinaj en Eliro 19-a ĉap. – C. La detruo de Sodom kaj Gomora en Genezo 19-a ĉap. (Kosmos n-ro 7/2005).

4.10 La dia kreado sur la tero pere de mondliberigantoj

La piramidoj kiel dirite estas atestaĵo de spirita fekundigo, kiu okazis antaŭ ĉ. 90.000 jaroj, kaj la absolute matura frukto estos rikoltebla nur jarmilojn poste en la formo de absolute vera kristanismo. Same kiel Martinus, Kristo estis unu el la estuloj kiuj finis sian evoluon kaj ricevis kosman konscion sur pli evoluinta fizika planedo, kaj kiu enkarniĝis ĉi tie sur la tero por helpi al siaj pli junaj fratoj progresi en la evoluo. Dum la daŭro de la historio tiel venis pluraj mondliberigantoj el pli evoluintaj planedoj aŭ fizikaj mondoj por konservadi kaj varti tiun semon kiu estis metita en la teron per la konstruo de la piramidoj. La piramidoj parolas pri la plej alta amo kaj scienco, pri konscio pli alta, kapabla materiigi kaj demateriigi. La piramidoj plu parolas tiun lingvon, kaj tial Kristo povis diri ke se vi silentos, parolos la ŝtonoj.

En tre poezia maniero Martinus priparolas la ekeston de la piramidoj de Egiptio en Kristnaska saluto de 1948.

Martinus: “La dirita [Kristnaska] evangelio ĝuste estas mesaĝo, fabelo el la reala vivo pri la lumanta spirito de Dio al ĉiuj tiuj kiuj vagas en la mallumo. Ĝi estas la granda lumo kiu brilis super la unuaj kre-epokoj de la mondo kaj poste plu dum ĉiuj tempoj. Ĝi lumis super la ekesto de la piramidoj de Egiptio, ĝi brilis jam en tempoj delonge malaperintaj kaj forgesitaj super la temploj kaj pagodoj de Hindio kaj superombris ĉinajn terenojn. Ĝi sparkis kun ĉiosuperbrila heleco el la montoj de Judeo kaj hodiaŭ koncentras sian ĉielan lumon meze en la malluman nokton fatalan de la okcidentaj landoj. Vere, ĝia lumo estas kiel “la fulmo kiu venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento”. La spirito de Dio plu ŝvebas super la akvo. Ĝi ridetas al ni ĉi tie en la vintromezo de nia nordia domeno sub la koncepto Kristnaska etoso.” (Kristnaska saluto 1948).

En la ĉefa verko mem Livets Bog Martinus mencias en poeziaj frazoj Egiption, Himalajon, Hindion kaj Palestinon, kiuj havis grandan signifon por la mondliberigo.

Martinus: “Dankon ke vi donis al mi la kapablon ĝui la muzikon kaj paroladon de ĉi tiu via ĉiela voĉo. Ĉi voĉo mirinda, kiu sonadis de estuloj ĉielaj ĉirkaŭ la neĝaj pintoj de Himalajo, kreis la piramidojn kaj la Sfinksojn kaj tiel dum jarmiloj plenigis la spiritan atmosferon en la sunaj tropikaj regnoj de Hindio kaj Egiptio. La sama voĉo ĉiela iam resonegis sur la montojn de Judeo, tiel ke reeĥis en malproksimaj regnoj kaj malproksimaj tempoj.” (Postskribo LB7).

Martinus ĉe la ŝtona ĉerko en la reĝa ĉambro

Den store stenkiste i Kongens kammer blev anvendt ved indvielser i keops pyramiden. Martinus Institut
Martinus i Keops-pyramiden i kongens kammer. Oktober 1961. Martinus Institut

Fone Sam Zinglersen kaj Peter Zacho

4.11 La inico en la piramido

La naturscienco opinias ke la piramido de Keopso estas konstruita kiel tomba monumento. Kontraste Martinus opinias ke ĝi estis inicejo de estontaj religiaj gvidantoj kaj faraonoj. (Kio estas la vero, libro n-ro 3, ĉap. 20, kaj La homaro kaj la mondbildo, libro n-ro 8, ĉap. 52).

La reĝa ĉambro do ne reprezentus tomboĉambron kun ŝtona ĉerko, sed sanktan ĉambron por inicado de la aspiranto. La tuta kompleksa sistemo da koridoroj kaj ĉambroj en la piramido servus por testado kaj inicado de la ĉefpastroj kaj faraonoj, gvidontaj aŭ kondukontaj sian popolon. La faraonoj ne ricevis kosman konscion, sed per la helpo de spiritaj majstroj ili ricevis lokan inicon kiu sufiĉis por ke ili gvidu la popolon en la direkton de homeco.

La homoj de la pasinteco akceptis la konsekritajn reĝojn, profetojn kaj mondliberigantojn kiel filojn de Dio, ĉar tiuj estis die inspiritaj aŭ eĉ “unu kun la Patro”. La mistera principo aŭ la dia sugestio de reĝoj kaj ĉefpastroj estis tio kio direktadis kaj regadis la teran homaron, kiam ĝi estis en sia infana stadio. Fakte temis pri ia dia diktaturo. (Proleta konscio kaj reĝa konscio, Kosmos n-ro 2/2004).

4.12  La inico en la piramido de la ĉiutago

Kun la evoluo de la inteligento kaj de la memstara pensado la homaro iom post iom kreskas el la infana stadio al la pubera stadio.

Pri la plua evoluo Martinus skribas: “Granda parto de tiu sama homaro nun komencas kreski el tiu kosma pubera aĝo kaj maturiĝas por stari sur siaj propraj piedoj, t.e. akcepti la kosman inicon. Sed nun tio ne plu okazos per templaj inicoj aŭ piramidaj inicoj, en kiuj oni devis sukcese trapasi malfacilajn fizikajn kaj psikajn testojn. Nun la inico okazas meze de la “piramido de la ĉiutago”, kaj la klerikaj instruistoj estas anstataŭataj de tiu spirita scienco, kiu estas alirebla al ĉiu serĉanta homo”. (Kosmos n-ro 4/1990).

La unuan religian epokon de la homaro, dum kiu ili estis ligitaj al religio kaj kultado danke al sia religia instinkto kaj la dia sugestio, Martinus nomas “la unua grado de la granda inico de la homaro”. (Ekbrilo el la mondliberigo, Libro 15A, ĉap. 10).

La dua grado de la inico de la homaro en la grandan konsekron aŭ kreon de la homo en la bildo de Dio estas la epoko kiam kulminas la mallumo. La homo hodiaŭ estas en tio kion Martinus nomas la inico en la mallumon, kiu implicas sperti la efikojn de sia malluma aŭ mortiga kondutmaniero kaj de sia ĝenerale nefinita stato. (Libro 15A, ĉap. 11).

Martinus skribas: “Per la spertado de materiismo kaj sendieco, inico en la mallumon, estiĝas la humana kapablo aŭ la amo al la proksimulo, kies konduto siavice rezultigas la intuici-kapablon, kiu estas la perceptilo por kosma travivado.” (LEM2 par. 22.15).

Hodiaŭ la homo estas ĉe la komenco de la tria inica epoko, kaj kiam ĝi poste estos tute trapasinta la mallumon kaj ĉi tiun epokon de suferado, ĝiaj humana kapablo, kompato kaj amo al la proksimulo estos plene evoluintaj.

La tria kaj lasta grado de la granda inico de la homo do okazas per tio ke la tiucele matura homo unue tute spontane sentas kosman ekbrilon kaj poste tutan serion da kosmaj ekbriloj.

Martinus: “Ĝi nun sukcesis ami Dion super ĉio kaj sian proksimulon kiel sin mem. Tiam alvenas la granda dia inico, kiun mi esprimis kiel “La granda Naskiĝo”. Ĝi estas la kulmino mem de la tria grado de la inico. En tiu ĉi lumkulmino la estulo atingas konstantan kosman konscion.” (Libro 15A, ĉap. 12).

 

Paul Brunton kaj Martinus en 1952

Paul Brunton og Martinus i Danmark 1952
I sommeren 1952 var Paul Brunton 3 måneder i Danmark, hvor han talte med Martinus med henblik på at skrive en bog om Martinus. www.martinus.dk www.oletherkelsen.dk

 

4.13 Paul Brunton kaj Martinus

La monde konata aŭtoro Paul Brunton (1898-1981) verkis libron pri la inicadoj en la piramidoj, pri religio, ritoj, magio kaj misteroj en antikva Egiptio, A Search in Secret Egypt (1935). (Serĉo en la sekretan Egiption).

Paul Brunton vizitis Martinus-on trifoje: en 1950, 1952 kaj 1956. La unua fojo estis nur semajnfino, la sekva fojo estis en 1952 de majo ĝis aŭgusto, dum kiam la ges-roj Brunton loĝis en la Martinus-instituto en la loĝejo de Gerner Larsson. Pere de interpretisto Brunton ricevis instruadon de Martinus trifoje semajne dum kvar monatoj. La du unuaj vizitoj estas ilustritaj per fotoj kaj priskribitaj en la revuo de la Instituto, Kosmos n-roj 10/1990 kaj 12/2000.

La vizito de Brunton ĉe Martinus en 1952 estis priparolata en la kontakt-leteroj de la Instituto n-roj 2, 11, 15, 19 kaj 25 de la jaro 1952. La plej rektan atestaĵon pri la vizito de Brunton ĉe Martinus ni trovas en Kosmos n-ro 7/1952, kie estas publikigita plurpaĝa artikolo de Brunton, kiu donas enkondukon al Martinus kaj lia verkaro. La angla originala versio estis reproduktita en la anglalingva Kosmos, “Special Issue”, n-ro 4/1990. La intenco estis ke ĉi tiu artikolo aperu kiel antaŭparolo de la angla traduko de la libro de Martinus La homaro kaj la mondbildo por povi pli bone surmerkatigi Martinus-on en la anglalingva mondo. Sed la angligo de la libro estis kelke mankohava, kaj ĝi restis neeldonita. Poste la tradicio fariĝis ne plu eldoni la librojn de Martinus kun antaŭparoloj verkitaj de aliaj personoj. La libroj prezentiĝu pure kaj propre el la mano de Martinus mem.

Brunton intencis verki libron pri Martinus kaj lia spirita scienco. Sed ĉiuj liaj paperoj kaj notoj de la vizito en 1952 perdiĝis, kiam li pluvojaĝis ŝipe de Egiptio al Barato. La ŝipo dronis en neprofunda akvo, ĉiuj pasaĝeroj saviĝis, sed la kargo perdiĝis – interalie kun la paperoj kaj valizoj de Brunton. Dum la unua vizito en 1950 Brunton skribis kelkajn notojn (ĉ. 8 paĝojn), kiuj baldaŭ estos publikigataj de PBPF, Paul Brunton Philosophic Foundation, www.paulbrunton.org.

Martinus sendube iĝus monde konata, se Brunton verkus libron pri li. Sed ŝajne ne estis la intenco ke Martinus diskoniĝu pere de alia aŭtoro. Kompreneble Martinus konatiĝu pere de sia propra verkaro.

4.14 Moderna esplorado kaj novaj teorioj pri la piramidoj

Graham Hancock (n. 1950) kaj Robert Bauval (n. 1948) estas du el tiuj esploristoj kaj aŭtoroj kiuj prezentis novajn teoriojn kaj esplorrezultojn en libroj, en televidaj dokumentaj filmoj kaj interrete.

Ili pruvis ke la tri steloj de la zono de Oriono reciproke situas same kiel la tri piramidoj en Giza inter si. La zono de Oriono cetere situas rilate al la Lakta Vojo same kiel la tri piramidoj rilate al Nilo. Pluraj piramidoj kaj temploj en Egiptio situas en reciproka rilato same kiel la steloj de la konstelacio Oriono. La konstruaĵoj do estas iaj reflektoj de la steloj, kio kredeble devas esprimi la interligitecon de homoj kun la ĉielo.

Hancock kaj Bauval opinias ke la piramidoj kaj la Sfinkso estas konstruitaj antaŭ 12 500 jaroj. Tiutempe la unuaj matenaj radioj de la suno je printempa ekvinokso trafis precize inter la antaŭaj piedoj de la Sfinkso, dum samtempe la zono de Oriono staris sur la ĉielo precize en sudo. Kalkuladoj montras ke samtempe unu el la kanaloj de la piramido rekte montris al la plej luma stelo de la ĉielo, Siriuso, kiu laŭ la egipta mitologio estas ligita al la dio Oziriso. La preciza situo de tiu kanalo en la piramido simbolas la homan kontakton kun la dia mondo.

Pro la precesio de la ter-akso (ŝanceliĝado kiel de turbo) ĉi tiu speciala konstelacio montriĝas proksimume ĉiun 26.000-an jaron. Tio signifas ke ĝi montriĝis ankaŭ ĉ. 26.000, 52.000 kaj 78.000 jarojn antaŭ la supozata konstru-tempo de antaŭ 12.500 jaroj.

Martinus estas sufiĉe sola kun sia vidpunkto ke la piramidoj estus tiel malnovaj kiel ĉ. 90.000 jaroj, sed laŭ la teorioj de Hancock kaj Bauval tio povus akordiĝi kun tio ke la priparolita tre speciala konstelacio ĉeestis antaŭ 12.500 + ĉ. 78.000 = ĉ. 90.000 jaroj.

Robert Bauval, kiu cetere estas naskita samtage kiel mi, partoprenis en pluraj televidaj dokumentaj programoj, kaj fine de unu el tiuj programoj li diris ke la faraonoj mortis, sed vivas la piramidoj. Kiel simboloj ili plu estas potencaj, kaj tiu kiu esploras ilian misteron, fine komprenos la mondbildon kiun ili esprimas. – Pli trafe ne eblus diri tion, ĉu?

Libro en Esperanto - MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO - de Ole Therkelsen
Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe www.oletherkelsen.dk kaj www.oletherkelsen.info

 

– – – – –

La originala dana titolo:

Martinus og den ny verdensmoral

Jan Tarbensen driver forlaget Sciential Intuitiva, der sælger bøgerne på www.martinusshop.dk
2. Udgave af “Martinus og den ny verdensmoral” er udgivet af forlaget Scientia Intuitiva. www.martinusshop.dk

 

PRI  LA  ENHAVO  DE LA LIBRO pri Martinus

La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981) komencas sian agadon en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin.

La instruo de Martinus peras principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero. La evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo – estas gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita.

MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO

La Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

Estas same instrua kiel distra legado sub titoloj kiel la jenaj: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mond-instruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La mondlingvo Esperanto, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon kaj La reveno de Kristo.

La libro montras la konturojn de nova kulturo bazita sur nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco. La libro ankaŭ povas esti legata kiel enkonduko al la tuta vivoverko – La Kosmologio de Martinus

Martinus-Instituto, Kopenhago, Danio, Esperanto Sekcio Ole Therkelsen. www.martinus.dk
The Martinus Institute, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Copenhagen F, Denmark. www.martinus.dk

Elŝutebla revuo de Martinus Instituto

Ĉe la adreso www.martinus.dk/eo estas elŝutebla numero de Esperanto-Kosmos n-ro 1, 2014.
 La numero temas pri unua mondmilito kaj 10-a neoakizinta UK en Parizo en 1914 kaj
Martinus pri nova mondkulturo post kataklismo kaj mondmilitoj. Pri Nostradamus kaj dana Martinus (1890-1981). 
Krome Hokan Lundberg skribas artikolon: Kiel Martinus verdigis mian vivon.

Eo-Kosmos aperas du fojojn jare, en marto kaj oktobro. Interrete vi senpage povas aboni Kosmos kiel alkroĉitan pdf-dosieron. Sendu vian peton al Martinus-Instituto: esperanto@martinus.dk.
Ne plu eblos pagi kaj aboni paperan version de Kosmos en Esperanto pere de makleroj aŭ UEA-konto. /Amike Ole Therkelsen

www.martinus.dk/eo 

Pri Ole Therkelsen

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

Dekstre Ole 11-jara kun Martinus en la Martinus-Centro en Klint apud Nykøbing Sjælland en Danio.

Ole Therkelsen, f. 1948, kemiker og biolog, der skriver og taler på grundlag af sit livslange engagement i Martinus Kosmologi, har holdt ca. 2.000 foredrag om kosmologien i femten lande på seks forskellige sprog, hvoraf flere kan høres på www.oletherkelsen.dk.
Ole (11 år) ved siden af Martinus ved et Gardenparty onsdag den 15. juli 1959 i Martinus Center Klint, 4500 Nykøbing Sjælland.

Informo

 

Martinus kaj lia verkaro

Martinus (1890-1981) naskiĝis en la vilaĝeto Sindal en Norda Jutlando de Danio. Li ricevis nur modestan instruon en la infana lernejo kaj poste li vivtenis sin per diversaj malaltnivelaj laboroj, ĝis li en 1921 komencis sian spiritsciencan laboron, kiu daŭris 60 jarojn. Martinus skribas pri la aktiviga faktoro de tiu laboro en la antaŭparolo de Livets Bog: “ … en mi estis aktivigitaj tute novaj perceptokapabloj. Tiuj kapabloj ebligis al mi – ne en ekbriloj, sed male en konstanta maldorma stato de tagokonscio – vidi ĉiujn portantajn spiritajn fortojn, nevideblajn kaŭzojn, eternajn mondleĝojn, bazajn energiojn kaj bazajn principojn malantaŭ la fizika mondo. La mistero de la vivo sekve ne estis mistero por mi.”

Livets Bog – La Libro de la Vivo

Livets Bog en sep volumoj estas la ĉefa verko en la verkaro de Martinus. Livets Bog enhavas kosmajn analizojn, kiuj profunde priskribas la eternan strukturon, la principojn kaj leĝojn de la vivo. Kiel suplemento al la ĉefa verko Martinus skribis La Eterna Mondbildo (simbollibroj), Logiko kaj Sepulto. La Eterna Mondbildo enhavas la koncentritajn rezultojn de la analizoj, kiuj estas akompanataj de simboloj, kiuj ebligas al la leganto superrigardi la kosman strukturon de la vivo kaj la universo. La tuta verkaro de Martinus enhavas milojn da paĝoj kaj portas la ĉefan titolon La Tria Testamento. Lige al la kosmologio de Martinus ne troviĝas ia ajn membreco aŭ unuiĝo.

Martinus-Instituto

Martinus-Instituto en Frederiksberg (Kopenhago) estas memposeda publik-utila institucio, kiu de Martinus ricevis la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de La Tria Testamento. Krome la tasko de la Instituto estas informado pri la verkaro kaj instruado pri la kosmaj analizoj.

En Martinus-Instituto estas administrejo, librovendejo kaj eldonejo, kiu krom la verkaron de Martinus ankaŭ eldonas la revuon Kosmos en pluraj lingvoj. Dum la vintra duono de la jaro ankaŭ estas prelegoj kaj studrondoj en Kopenhago kaj en Martinus-Centro en Klint.

 Martinus-Centro Klint

Martinus-Centro, kiu situas en Klint apud Nykøbing Sjælland, 100 km nordokcidente de Kopenhago, estas internacia centro por studado, kie oni instruas pri la kosmologio de Martinus pere de prelegoj, kursoj kaj studrondoj. Somere okazas ĉiutaga instruado en la dana kaj sveda lingvoj, kun nova programo ĉiun semajnon. En kelkaj semajnoj la instruado okazas ankaŭ en Esperanto, la angla kaj la germana lingvoj. Printempe kaj aŭtune okazas mallongaj kaj longaj kursoj, kie oni povas profunde studi la analizojn de Martinus.

Pli da informoj pri Martinus (1890-1981)

La instituta ret-paĝaro ekzistas en pluraj lingovj kaj enhavas ampleksan informon pri la mondbildo de Martinus, pri la literaturo kaj la simboloj, kursoj kaj prelegoj, la revuo Kosmos, kaj informon pri la programo en la Instituto en Kopenhago kaj en la Centro Klint. La paĝaro de la Instituto ankaŭ enhavas funkcion, kiu ebligas ke oni povas legi kaj serĉi en la verkaro de Martinus kaj legi malnovajn numerojn de la revuo Kosmos. Krome estas fotogalerio kun miloj da fotoj. Petu provnumeron de Kosmos, broŝurojn, literaturliston kaj programojn ĉe la Instituto:

Martinus-Instituto

Mariendalsvej 94-96

DK-2000 Frederiksberg

Danmark

Telefono:+45 38 34 62 80

Retpoŝto: esperanto@martinus.dk

Paĝaro: www.martinus.dk

Librovendejo: shop.martinus.dk

La literaturo

En sia verkaro La Tria Testamento Martinus (1890-1981) priskribis, logikan, koheran mondbildon, kiu montras, ke ĉiuj vivaj estuloj estas parto de viva universo kaj partoprenas en kontinua evoluo al pli altaj vivoformoj. La nuntempaj radikalaj ŝanĝoj kaj krizoj en la mondo estas parto de la pereo de malnova mondkulturo kaj la naskiĝo de nova humana monda socio.

La ĉefa verko en La Tria Testamento estas Livets Bog en sep volumoj, kaj kiel suplemento al tiu estas la simbolverkaro La Eterna Mondbildo en ses volumoj. Krome estas serio da aliaj libroj, granda nombro da artikoloj kaj prelegoj.

La serio da malgrandaj libroj n-ro 1–28 traktas specifajn temojn en la mondbildo en simpla kaj rekta maniero.

La Tria Testamento

Livets Bog, volumoj 1-7

La Eterna Mondbildo, volumoj 1-6

Logiko

Sepulto

La Intelktigita Kristanismo

Artikolaro 1

kaj 28 malgrandaj libroj pri elektitaj temoj

 

La literaturo estas eldonita de Martinus-Instituto kaj estas aĉetebla ĉe la reta librovendejo: shop.martinus.dk kaj mendebla ĉe la adreso: info@martinus.dk.

 

 

Pri Ole Therkelsen

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

Dekstre Ole 11-jara kun Martinus en la Martinus-Centro en Klint apud Nykøbing Sjælland en Danio.

Ole Therkelsen, f. 1948, kemiker og biolog, der skriver og taler på grundlag af sit livslange engagement i Martinus Kosmologi, har holdt ca. 2.000 foredrag om kosmologien i femten lande på seks forskellige sprog, hvoraf flere kan høres på www.oletherkelsen.dk.
Ole (11 år) ved siden af Martinus ved et Gardenparty onsdag den 15. juli 1959 i Martinus Center Klint, 4500 Nykøbing Sjælland.

 

Martinus-Kosmologio

OLE THERKELSEN  YOUTUBE KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw

 

MARTINUS KOSMOLOGI KANAL

https://www.youtube.com/channel/UCEvdMYsGqeipSvaF0vowZQw

Ole Therkelsen Apple podcast

https://podcasts.apple.com/dk/podcast/martinus-kosmologi/id1494569769

Google podcast

https://www.google.com/podcasts?feed=aHR0cHM6Ly93d3cub2xldGhlcmtlbHNlbi5kay9mZWVkL3BvZGNhc3Qv

VÄRLDSBILD FÖRLAG

www.varldsbild.se

AMAZON – Ole Therkelsen

Author Profile

www.amazon.com/author/ole.therkelsen

https://authorcentral.amazon.de/gp/profile

www.amazon.com

www.amazon.de

www.amazon.co.uk

MARTINUS INSTITUT

www.martinus.dk

www.shop.martinus.dk

www.amazon.com/author/martinus

SCIENTIA INTUITIVA  –  Publisher

www.scientia-intuitiva.dk

www.martinusshop.dk