Martinus ekhavas kosman konscion
de Ole Therkelsen
1.1 Fabelo el la reala vivo
Rigardante tra la jarmiloj, ni vidas ke fojfoje naskiĝas tute eksterordinara geniulo. Laŭ mia opinio, sur ĉi tiu nia blua planedo nin vizitis morala geniulo en la formo de la dana verkisto kaj mondo-renoviganto Martinus (1890-1981).
Martinus Thomsen ekstergeedzece naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1890 en Sindal en Norda Jutlando, kie li pasigis sian infanaĝon kaj la unuan parton de sia junaĝo. Komence li trovis laboron ĉe bienoj, poste li edukiĝis kiel laktaĵisto. Post tio li laboris ĉe laktaĵejoj diversloke en la provinco, ĝis li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li poste en sia 30-a jaro travivis grandan ekspansion de la konscio.
Dum sia tuta vivo, Martinus vivis tre simple kaj ŝpareme, kaj dum la daŭro de sia vivo, li ne altiris konsiderinde multe da publika atento.
Dum la pasko en marto 1921 Martinus travivis tion kion li mem nomis “la granda naskiĝo”, per kiu li ekhavis “kosman konscion”. Tiu naskiĝo aŭ iniciĝo, kiu daŭris kelkajn tagojn, verŝajne ne havus tre gravan signifon, se ĝi ne movus Martinus-on en novan konsci-staton kun daŭraj intuiciaj aŭ kosmaj perceptokapabloj. Kun tiuj novaj perceptokapabloj li ricevis aliron al nova mondo, kaj iusence li estis naskita en pli altan mondon. Se juĝi laŭ la ama scienco, kiun li kreis dum la posta tempo, tiu mondo estis lia reala kaj natura hejmloko.
Ŝajnas al mi ke ni en nia tempo, sur tiu ĉi tero, estis vizititaj de gasto el pli alta mondo.
Dek ok prelegoj en ESPERANTO estas aŭskulteblaj ĉe la adreso www.oletherkelsen.dk
Prelgeo “La Tria Testamento” de Ole Therkelsen. Martinus Centro, Danio, 2004.08.01.
1.2 La fono de la verkado de Martinus
En la libro Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio kaj en la antaŭparolo de la ĉefverko, Livets Bog 1, (LB1), Martinus rakontas kiel la aktiviga fono de lia tuta verkado estis la profunda konsci-ŝanĝo okazinta en marto 1921, kiam li travivis “la blankan fajrobapton” kaj “la oran fajrobapton”.
Martinus: “La kosma fajrobapto kiun mi trapasis, kaj kies detalan analizon mi ne povas trakti ĉi tie, do postlasis tiun fakton ke en mi estis aktivigitaj tute novaj perceptokapabloj. Tiuj kapabloj ebligis al mi – ne en ekbriloj – sed male en konstanta maldorma stato de tagokonscio – vidi malantaŭ la fizika mondo ĉiujn portantajn spiritajn fortojn, nevideblajn kaŭzojn, eternajn mondleĝojn, bazajn energiojn kaj bazajn principojn. La mistero de la vivo sekve ne estis mistero por mi. Mi estis konsciiĝinta pri la vivo de la universo kaj inicita en la dian kreoprincipon.” (LB1 par. 21).
Post la menciita kosma fajrobapto Martinus do ekhavis novajn kapablojn, kiuj ebligis al li enrigardi la eternon kaj la senfinecon. De post la 24-a de marto 1921 Martinus havis konstantan kosman konscion.
Martinus: “Mi vidis, ke mi estas senmorta estulo, kaj ke ĉiuj aliaj estuloj en la vivo estas eternaj realaĵoj havantaj, same kiel mi mem, senfinan ĉenon de antaŭe travivitaj vivoj malantaŭ si. Mi vidis, ke ni ĉiuj evoluis el malaltaj, primitivaj formoj de vivo al nia nuna stadio, ke tio estas nur provizora stadio en tiu evoluskalo, kaj ke tiel ni survojas antaŭen al gigante altaj formoj de vivosferoj en la foro. Mi vidis, ke la universo estas ununura granda viva estulo, en kiu ĉiuj aliaj estuloj unuope estas organoj, kaj ke ĉiuj ni homoj, bestoj, plantoj kaj mineraloj estas unu familio, estas, metafore dirite, el samaj karno kaj sango.” (LB1 par. 21).
Dum la lastaj 60 jaroj de sia vivo, li verkis, danke al siaj kosmaj kapabloj, verkaron de proksimume 10.000 paĝoj, tiel kreante tute novan spritan sciencon kaj tute novan mondbildon – La Eternan Mondbildon (LEM). En sia ĉefverko Livets Bog en sep volumoj (LB1–LB7), ampleksantaj preskaŭ 3.000 paĝojn, Martinus en unu loko uzas la esprimon “La eterna saĝo” pri sia verko. (LB1 par. 7).

Figuro 1
Martinus 30-jara en 1921

Figuro 2
Martinus 90-jara en 1980
1.3 La meditado kiu elvokis la ekspansion de konscio
En 1921 Martinus laboris en la oficejo de la laktaĵejo “Enigheden”, kie li aŭdis pri nova interesa libro pri spiritaj temoj, kiun legis unu lia kolego. Certiginte al si ke la novaj spiritaj direktoj rilatas ankaŭ al preĝado, Martinus ekinteresiĝis prunti la libron, kaj iun tagon en februaro 1921 invitis lin en sian hejmon la posedanto de la libro, Lars Peter Larsen (1879-1948), kiu poste ŝanĝis sian nomon al Lars Nibelvang. Dum la sekvaj sep jaroj Lasse (karesnomo de Lars) fariĝis ĉiutaga kunparolanto kaj amiko de Martinus. (Martinus kia ni memoras lin, Zinglersens Forlag 1989).
Martinus mem rakontas ke li ne sukcesis finlegi la libron, kaj ke la sola kion li memoris de la malmulto legita, estas ke la libro instigis lin mediti pri Dio. Kiam dek jarojn poste Martinus komencis verki siajn librojn, li memoris nek la titolon nek la verkinton de la libro, ĉar la granda spirita travivaĵo intertempe forte efikis sur lian cerbon.
Post la granda ekspansio de la konscio Martinus estis, pro psikaj kialoj, tute malkapabla legi.
Martinus: “La nura imago legi en libro sufiĉis por igi min senti, kvazaŭ mia cerbo krevos. Kaj en la periodo, kiam mi trapasis la menciitan spiritan proceson, ĝis mi komplete trarigardis la tutan mondbildon kaj manifestis ĝin en bilda formo, mi do ne legis en iu ajn libro kaj ne estis en kontakto kun iu ajn alia formo de teoria gvidado. Tiel same antaŭ la vekiĝo de miaj kosmaj kapabloj mi estas karakterizebla kiel viro tute sen studoj. Mi nome neniam studis, sed ricevis nur la ordinaran vilaĝ-lernejan instruadon, kiu por mi, kiu naskiĝis en la kamparo, ampleksis nur tri horojn dufoje semajne en la somero kaj iom pli en la vintro.” (LB1 par. 22).
Martinus poste legis nek teozofiajn nek antropozofiajn librojn. Tial estas malĝustaj la asertoj en aliaj verkoj ke Martinus baziĝus sur la teozofio aŭ la antropozofio kreante sian mondbildon. En la lernejo, Martinus tre ŝatis Biblian historion, sed li forte emfazis, ke sian scion li ne ekhavis legante aŭ studante. (Ĉirkaŭ miaj kosmaj analizoj, libreto 12, ĉap. 25).
Martinus diris: “Ne malmultaj diris al mi ke certe mi multe legis kaj studis, sed tiel ne estas. Mi estas vivanta pruvo ke oni povas veni al la plej alta scio pere de sia propra konscio, kaj tio estas stato kiun ĉiuj homoj iam atingos”. (Kosmos n-ro 3, 1991).
1.4 La Kristovizio kaj “la blanka fajrobapto”
Lars Nibelvang notas en siaj taglibraj folioj, ke li donis al Martinus parolajn instrukciojn kiel mediti sidante en komforta seĝo kaj eventuale surmetinte okulbendon por ŝirmi sin kontraŭ lumo kaj tiel pli bone povi koncentriĝi. Martinus tiucele aĉetis kanan fotelon, kaj li rakontis ke ĝi estis tre viva, tute magneta, kaj konstante knaris. (Kosmos n-ro 3, 1991).
Martinus loĝis en ĉambreto en Jagtvej 52A, 1-a etaĝo maldekstre en Kopenhago, kiam li iun vesperon en la pasko travivis en sia kana fotelo la blankan fajrobapton, kiu estis Kristo-vizio.
Ĉi tiu koncentriĝo pri Dio fariĝis la momento kiam Martinus en tagkonscia kosma vizio ektravivis sian alvokiĝon por krei la kosman sciencon, kiu logike kaj intelekte klarigu tiun “multon”, kiun Jesuo ne povis klarigi al siaj disĉiploj, ĉar ili tion ne povus elporti. (La Intelktigita Kristanismo, Antaŭparolo kaj par. 2).
Ne longe Martinus sidadis ĝis li ekvidis lumantan punkton malproksime, kaj jen subite aperis kristofiguro. Ĝi estis la skulptaĵo farita de la dana skulptisto Bertel Thorvaldsen, kiu bildigas Kriston diranta: “Venu al mi ĉiuj” (La katedralo de Kopenhago). – La figuro estis malgranda kaj staris iom for. Tiam mallumiĝis, kaj kiam revenis la lumo, la figuro estis viviĝinta kaj havis naturan homan grandecon. Ĝi estis vestita per tuniko el brilaj steletoj, kvazaŭ mantelo el diamantoj. Ĝi estis kolose luma, la lumo estis neĝe blanka, la ombroj estis bluaj. Tiu Kristo-estulo el blindiga sunlumo tute kviete alproksimiĝis al Martinus, kiu sidis kvazaŭ paralizita en sia kanseĝo. Li rigardis rekte en fajran aperaĵon, konsistantan el etaj lumantaj punktoj, kvazaŭ de stelŝprucilo, nur ke la sparkoj estis multe pli malgrandaj. Fine la aperaĵo moviĝis rekte en la korpon de Martinus, en lian internon. Tie ĝi haltis kaj restis. Martinus raviĝis en mirinde sublima sento, kaj la paralizo ĉesis. La dia lumo kiu tiamaniere ekloĝis en Martinus, donis al li la kapablon superrigardi la mondon. El ĉi tiu dia figuro en Martinus elradiis enorma lumo, kaj en tiu lumo Martinus povis vidi la terglobon turniĝi. Li vidis kontinentojn kaj marojn, urbojn kaj landojn, montojn kaj valojn baniĝantaj en la lumo el lia propra interno. En la blanka lumo, la tero transformiĝis al la regno de Dio. Kaj per tio finiĝis la supertera dia kristo-vizio. (La Intelektigita Kristanismo, par. 2; Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio, ĉap. 16).

Figuro 3
La Kristo-skulptaĵo de Bertel Thorvaldsen (1770-1844). La katedralo de Kopenhago kaj la muzeo de Thorvaldsen. Martinus havis malgrandan gipsan kopion en sia ĉambro.

Figuro 4
Kristo kun la dana flago. La dana flago estas uzata en la ortodoksa eklezio kiel simbolo de la resurekto de Kristo. La katedralo de Sankta Izaako en Sankt-Peterburgo.
1.5 La alvokiĝo de Martinus fariĝi mond-instruisto
Post la Kristo-vizio, Martinus sentis sin alvokita fariĝi mond-instruisto. Kiam la Kristo-figuro eniris en lin, kaj li vidis la lumon disradii sur la teron, li tion spertis kiel signon ke li de Kristo estis persone inicita por pludaŭrigi la kristo-mision. La terglobo turniĝanta en ĉi tiu lumo de Kristo simbolis ke lia misio estos tutgloba. Li sentis sin elserĉita de Dio por sciencigi kaj intelektigi la kristanismon kaj konduki ĝin al perfektiĝo sur tiu ĉi tero.
Martinus skribas: “Se dum la vizio estus tempo kaj okazo, mi al ĉi tiu dia alvoko certe farus obĵetojn same kiel Moseo, kiam li per la vizio en la dia fajro de la arbetaĵo estis alvokita elkonduki Izraelon el Egiptio. Same kiel li ne opiniis sin havi sufiĉe da kompetentoj por plenumi tiun tre malfacilan mision, tiel ankaŭ mi, estante tute needukita persono sen ia ajn kosma scio, farus obĵetojn pro malsufiĉa kompetenteco. Sed, kiel dirite, por tio ne estis tempo. Tiaj pensospecoj cetere ne povus esprimiĝi tiuokaze. Dum la sekvaj horoj mi estis tiel imprese asimilita en dia supertera potenco, kiu per la vizioj faris min neŝanceleble tagkonscia pri tiu mia kosma alvokiĝo aŭ konsekrado de mia vivo por la perfektigo de la kristanismo ĝis scienca aŭ neŝanceleble logika vivfundamento por la finkreado de la homaro al la bildo de Dio laŭ lia simileco.” (La Intelektigita Kristanismo, par. 2).
1.6 Kiel Martinus travivis la oran fajrobapton
Antaŭtagmeze la tagon post la Kristo-vizio, Martinus spertis la oran fajrobapton, kiu estis universala travivado de la konscio de la universo aŭ Dio. Li denove sidiĝis komforte en sia kana fotelo, kaj denove li rapide volviĝis en dian lumon. Aperis ĉielo el tia abunda blindige ora lumo kaj el tiel rapide vibranta materio, ke li sentis sin ĉe la maksimumo de tio kion liaj organismo kaj konscio povus elporti. Li troviĝis en maro da lumo, kiu ĉi-foje ne estis en la blanka koloro de neĝo, ĉio havis la koloron de oro. Tra ĉio vibradis fajnaj oraj fadenoj, kiuj ĉie sparkis kaj rebriladis. Li sentis, ke ĉi tio estas la konscio aŭ propra pensosfero de Dio. Jen la fonto de la ĉioamo mem. (Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio, ĉap. 17).
La ora aŭro unuigas la konsciojn de ĉiuj vivaj estuloj en unu komunan konsci-oceanon kiu konsistigas ne malpli ol la konscion de Dio mem. Al Martinus ĝi aperis kiel miloj da vibrantaj oraj fadenoj, kiuj tute plenigis la spacon. En tiu ĉi ora aŭro li spertis esti en la hejmloko de sia eterna mio kaj havi vivan ekziston ekster ĉio iel videbla kiel kreitaj fenomenoj. Li troviĝis ekster tempo kaj spaco, harmoniante kun la senfineco kaj la eterneco. La spaco markiĝis nur per lumoceano, trabrilata de orkolora lumo. En tiu lumoceano el sparkantaj oraj fadenoj, oni travivas nur unu solan sentadon, nome la sentadon harmonii kun Dio kaj kun ĉiuj aliaj vivaj estuloj en la universo. Ĉi tie oni troviĝas en la panoramejo de Dio mem, onia menso kunfandiĝas kun la menso de la universo. Oni harmonias kun la kosmo. (La Intelektigita Kristanismo, par. 3, 6 kaj 11).
1.7 Sciencigita kristanismo
Martinus rigardis sian verkon ne nur kiel spiritan sciencon, kosmologion, aŭ eternan mondbildon, sed opiniis ankaŭ ke ĝi estas sciencigita aŭ intelektigita kristanismo.
La kristanismo ja certe en sia komenca stadio estis religio, sed laŭ Martinus ĝi fariĝos scienco, eĉ la mondoscienco mem, kiu unuigos la tutan mondon. Ĝi unuecigos la religion kun la scienco, ĝi unuecigos la koron kun la cerbo kaj la orientan pensadon kun la okcidenta. Kiam la eternaj analizoj akceptiĝos en la kristanismon, oni vidos ke ĉio solviĝas aŭ kongruas kun la amo kaj la senfineco, kaj tiam la kristanismo fariĝos scienco kaj ĉesos esti kredo, laŭ Martinus.
Tiu scienco de amo pruvos ke ĉio en sia fina rezulto konfirmas la Bibliajn vortojn “ĉio estas tre bona”. Martinus do opinias ke estas ĝusta priskribo en la Biblio kiam post la kreado de la universo Dio diras: “Vidu, ĉio estas tre bona”.
Martinus rilatigis sian verkaron al la du pli fruaj testamentoj de la Biblio donante al sia kompleta spirita scienco la titolon La Tria Testamento, ĉar li rigardis sian laboron kiel daŭrigon de la “kristo-misio”. Martinus indikis ke lia verko La Tria Testamento estas identa kun la intelektigita, senmorta kristanismo, kiu estos la vivfundamento de la homaro kaj la fundamento de la nova monda moralo.
Laŭ la opinio de Martinus tiu nova spirita scienco estas tiu Spirito de Vero, aŭ la parakleto la sankta spirito, kiu alvenos lige kun la antaŭdiro de Kristo pri la estonta vivrenovigo per kristanismo:
“Sed la parakleto, la sankta spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi.” (Joh. 14.26).
“Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti. Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn. Li gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. Ĉio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.” (Joh. 16.12-15).
1.8 La sola afero necesa kaj la daŭra paco surtera
Pri kio do esence temis la laboro de Martinus? – Unu el la respondoj troviĝas en la “Antaŭparolo” de la unua libro, kiun Martinus eldonis en 1932, nome la unua volumo de la ĉefverko Livets Bog (LB1–LB7).
Ĉar la teraj homoj ne havas inter si la samajn spertojn kaj scion, ili troviĝas sur malsamaj ŝtupoj en sia evoluo iranta el la mallumo al la lumo. Sed sur iu certa ŝtupo de tiu evoluo nepriĝas akiri absolute veran konon pri la senco de la vivo, pri la plej profundaj leĝoj kaj eternaj bazaj principoj de la vivo, por povi atingi la absolutan feliĉon aŭ la perfektan sorton. Al la tera homo sen kosma konscio la ekakiro de tia kono fakte estos “la ununura neceso”. (LB1 par. 6).
Martinus mem per sia kosma konscio travivis tiujn eternajn leĝojn kaj principojn de la vivo, kaj havante ĉi tiun sian senperan scion de la vero aŭ la eterna saĝo, li sentis kiel devon ke li disponebligu tiun scion por utilo kaj plezuro de la ĝenerala publiko. La tuta verko de Martinus do estas rezulto de devosento. (LB1 par. 7).
Same kiel oni uzas mapojn por faciligi la studadon de geografio en la lernejo, Martinus faris simbolojn por plifaciligi al la publiko studi la kosmologion. La fundamenta bazo por la kreiĝo de la tiel longe atendata “daŭra paco” sur la tero nome estas, laŭ Martinus, la rezulto de studado kaj konado de la kosmaj analizoj disvastigitaj al la homamasoj. (LB1 par. 8).
1.9 Martinus kaj la nova monda moralo
Dum siaj prelegoj kaj en sia laboro kadre de Martinus-Instituto (Mariendalsvej 96, DK-2000 Frederiksberg) kaj Martinus-Centro (Klintvej 69, Klint, 4500 Nykøbing Sj.), Martinus ofte aŭdis la demandon: Pri kio vi homoj efektive okupiĝas? – En prelego en junio 1975 li respondis tre mallonge kaj klare: “Reale la finrezulto estas ke temas pri monda moralo. Jes, estas la monda moralo mem.” (Kosmos nr 7/2004).
Martinus do laboris pri la monda moralo mem, bazita sur la absoluta vero kaj la absoluta ĉioamo. El pure akademia aŭ filozofia vidpunkto, povas esti tre interese studi la Spiritan Sciencon de Martinus, ĉar ĝi proponas novajn kaj antaŭe ne konatajn solvojn de multaj ekkon-teoriaj kaj filozofiaj problemoj; sed lia laboro havis ankaŭ tute alian praktikan perspektivon, nome kontribuado al la kreo de nova monda kulturo bazita sur nova monda moralo.
La laboro de Martinus do celis la tutan mondon, kaj per tio li prezentiĝas kiel mondliberiganto, mond-renoviganto aŭ mond-instruisto. En la diversaj sanktaj skriboj de hinduismo, budhismo, islamo, judismo kaj aliaj religioj, oni povas legi plurajn profetaĵojn pri la veno aŭ reveno de granda mond-instruisto.
Rilate al sia reveno en la “lastaj tagoj”, Kristo klarigis ke venos multaj falsaj profetoj. Iuj el ili eĉ pretendos esti Kristo mem.
Kristo admonas: “Tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ: Tie; ne kredu; ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn. Jen mi antaŭdiris al vi. Se oni do diros al vi: Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aŭ: Jen li estas en sekretaj ĉambroj; ne kredu. Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tia ankaŭ estos la alveno de la Filo de homo.” (Mat. 24.23-27).
Kristo plu admonas: “Gardu vin, ke neniu vin forlogu. Multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj ili forlogos multajn.” (Mark. 13.5-6).
La granda demando do estas kiel mondliberiganto aŭ mond-instruisto suriros la mondan scenejon en nia moderna epoko, kaj kiel eblas tutcerte determini ĉu oni staras antaŭ la vera mond-instruisto aŭ antaŭ iu falsa profeto.
Figuro 5
La kanseĝo en kiu Martinus meditadis. Eblas vidi la seĝon en la muzeo “Martinus Mindestuer” (Memorĉambroj de Martinus).

Foto Ole Therkelsen
OLE THERKELSEN BLOG
OLE Audio-foredrag
OLE YOUTUBE KANAL
https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw
AMAZON
www.amazon.com/author/ole.therkelsen
GOOGLE+ PROFIL
www.google.com/+MartinusKosmologiOleTherkelsen
https://twitter.com/ole_therkelsen
https://www.facebook.com/Martinus.Dansk.Ole.Therkelsen/
https://www.facebook.com/OleTherkelsen.info/
www.facebook.com/Martinus.English.Ole.Therkelsen
www.facebook.com/Martinus.Francais.Ole.Therkelsen
www.facebook.com/Martinus.Esperanto.Ole.Therkelsen
www.facebook.com/Martinus.Deutsch.Ole.Therkelsen