Martinus Institut med lys i alle vinduer

Martinus-Instituto Martinus-Instituto en Frederiksberg (Kopenhago) estas memposeda publik-utila institucio, kiu de Martinus ricevis la respondecon pri konservado, eldonado kaj tradukado de La Tria Testamento. Krome la tasko de la Instituto estas informado pri la verkaro kaj instruado pri la kosmaj analizoj. www.oletherkelsen.dk

Martinus kaj lia verkaro
Martinus (1890-1981) naskiĝis en la vilaĝeto Sindal en Norda Jutlando de Danio. Li ricevis nur modestan instruon en la infana lernejo kaj poste li vivtenis sin per diversaj malaltnivelaj laboroj, ĝis li en 1921 komencis sian spiritsciencan laboron, kiu daŭris 60 jarojn.