La Martinus-movado – ĉu ĝi havas nomon?

La Martinus-movado – ĉu ĝi havas nomon?

Demando: Kial la “Martinus-movado” ne havas konvenan nomon, povas esti karakterizata samkiel aliaj spiritaj movadoj, kiel Teosofio, Antroposofio, Atestantoj de Jehovo ktp.?

Martinus respondas: Ĉirkaŭ mia spirita laboro neniel en iu ajn formo ekzistas nek iam ekzistos asocia, sekta aǔ religia formiĝo kun statutoj kaj reguloj, kun sakramentoj kaj baptaj ceremonioj k.s. Tiel ne troviĝas iu ajn “movado” al kiu doni nomon.

Ke mia spirita laboro ricevas pli kaj pli da interesitaj studantoj kaj legantoj ja ne signifas, ke pro tio eblas nomi ilin organizita religia komunumo. Same malmulte oni konsistigas paroĝon, sekton aǔ eklezion, per studado aǔ legado de sciencaj verkoj de iu ajn alia verkisto. Mia tuta spirita laboro celas nur esti instruado aǔ manifestado de scio en formo de analizoj de la mondbildo kaj per tio riveli la premisojn de la proksimula amo aǔ la humana vivmaniero aǔ sinteno, kiu identigas la homon kun la mondpaco. El tio sekvas ke mia laboro, pro sia intelekta strukturo, neniam ajn povos fariĝi religio bazita sur kredo. Male, ĝi povas ekskluzive fariĝi nur lernejo, edukejo, institucio por gvidado kaj edukado pri vivscienco, per kiu la studanto povas kontaktiĝi kun sia dieca transformiĝo de besto al “homo laǔ la bildo de Dio simila al li”.

Tiu mia laboro sekve estas por absolute ĉiuj verserĉantoj tute sendependa de iu ajn religio, nacio aǔ raso al kiu ili apartenas. Miaj analizoj estas samkiel ĉiu ajn alia scienco absolute neǔtralaj kaj nepartiaj.

Ĉar mia spirita laboro do estas manifestaĵo de, kaj gvidado en la eternaj analizoj de la mondbildo, ĝi tute simple karakterizeblas kiel kosma scienco, kiu siavice egalas al spirita scienco, samkiel la studantoj de tiu spirita scienco esprimeblas nur kiel spiritaj esploristoj. Esprimi mian spiritan laboron kaj ties interesitajn esploristojn per aliaj terminoj povas esti nur esprimo de plena miskompreno.

De revuo de Martinus-Instituto, Kosmos n-ro. 1, 1989. 

www.martinus.dk
esperanto@martinus.dk
shop.martinus.dk

Martinus-Instituto, Kopenhago, Danio, Esperanto Sekcio Ole Therkelsen. www.martinus.dk
The Martinus Institute, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Copenhagen F, Denmark. www.martinus.dk

 

www.oletherkelsen.dk

www.martinusshop.dk

www.varldsbild.se